Ne tre rapide kreskas la nombro de la aliĝintoj al la 104-a UK en Lahtio. Inter nia interparolo kun Clay Magalhães el la fino de januaro kaj hodiaŭ temas pri nur kvar pliaj aliĝintoj. Dume daŭras la alvokoj por la UK-aj Esperantologia Konferenco kaj IKU. Mi do decidis aparte ekzameni kiel la nunjara UK speguliĝas en tiuj E-Gazetoj, kiuj atingis nian redakcion kaj verdire temas pri decembraj aŭ la lastaj numeroj de kelkaj titoloj el 2018. La decembra „Esperanto” jam enkonduke publikigas la artikolon de geredaktoroj Anna Striganova kaj Dima Ŝevĉenko „Lahtio: modernaj kondiĉoj ene de la vivanta naturo”, kiu estas kompilaĵo de turismaj informoj kun spertoj kolektitaj dum la komuna vizito en Lahtio de reprezentantoj de UEA kaj TEJO kunsidintaj ankoraŭ en septembro kun kelkaj LKK-anoj. Apudas ĝin kvazaŭ raporta informo pri la labora parto de tiu renkontiĝo pri tio, kion oni vizitis, pri kio kunsidis kaj diskutis. La konkludo estas „Estis farita granda laboro”. Sed tio ne elĉerpas temojn ligitajn kun la 104-a, ĉar tuj sekve Raita Pyhälä eksplikas „Kie, kiam kaj kion manĝi en Finnlando”. Ĝi ne nur reliegas kiom la finna menuo diferencas disde tiu en la pli sudaj landoj, sed ankaŭ kelkloke mencias orientige prezojn. La averaĝa lunĉo kontraŭ ĉ. 10 eŭroj sendube ne estas tro alta. Evidente mi prave esperis legi ion pli en la organo de E-Asocio de Finnlando. Aparte mian atenton kaptis la informoj de Tiina Oittinen en LKK respondeca pri ekskursoj. „Eble plej multe da konkretaĵoj okazis ĝis nun en mia laborkampo, kio estas kongresaj ekskursoj. Estas planitaj ekskursoj dum la kongresa semajno, kiam oni konatiĝos kun la kongresa urbo Lahtio. Tuttagaj ekskursoj montros al la partoprenantoj krom la regiono de Lahti ankaŭ la antaŭan kongresurbon Tampere, la ĉefurbon Helsinki, loĝejan foiron en Kouvola kaj la ĉirkaŭaĵojn de Tuusulanjävi, kiam oni sekvos la spurojn de la komponisto Jean Sibelius kaj de aliaj finnlandaj artistoj”. El la „Esperanta Finnlando”, kies decembra numero venis jam post mia interparolo kun KKS, Clay Magalhães mi trovas konfirmon de la prezentitaj de li antaŭkongreso en Helsinki kaj postkongresoj al la orienta, norda kaj okcidenta Finnlando”. La alia LKK-ano Tiina Kosunen alvokas volontulojn, „ĉar estas multaj aferoj por fari antaŭ kaj post la kongresa semajno”, des pli ke la Interaca Kongreso de Blindaj Esperantistoj estas planita samtempe kun UK. Ĉiuj ili estas aparte invititaj al la martaj Vintraj Tagoj, kadre de kiu okazos trejnseminario. La ampleksa informo pri la ĉi-lastaj eventoj aperas jam en la unuaj paĝoj de la revuo kun aparta atentigo, ke „En la trejnseminario ni profundiĝos en la detalojn de la kongreso kaj aŭdos de LKK-anoj pri la stato de la kongresaj preparoj”. Mi antaŭĝojas pri la anonco, ke tion rakontos LKK-anoj kaj aliaj kongresfunkciuloj en la februara numero de la revuo. Fine Paula Niinikorpi, la ĉefdelegito de EAF atentigas pri la favorpreza aliĝo al la Lahtia UK. Pro objektivaj kialoj ni ne povis informi pri la unua aliĝperiodo pasinta la 31-an de decembro, sed tempo pasas rapide. La dua favorpreza aliĝperiodo daŭros ĝis la fino de marto. La lasta pasintjara numero de „Norvega Esperantisto” donas la atenton al la Lahtia UK citante la 674-an Gazetaran Komunikon de UEA el la komenco de novembro kun la vortoj de Mark Fettes „Pri la kongesa temo”, kiu – ni memorigu – tekstas „Vivanta naturo, floranta kulturo”. „Norvega Esperantisto” ankaŭ memorigas pri la favorprezaj aliĝperiodoj kaj pri la fakto ĉi-rilata, la avantaĝo esti individuaj membroj de UEA. Aliflanke en la decembra „La Revuo Orienta” ĉiu leganto ricevis ampleksigitan aliĝilon al Lahtio per tripaĝa kroma teksto en la japana. Cetere japanoj post finnoj kaj germanoj konsisitigas la plej multnombran aliĝintaron al la nunjara UK. Se eĉ kiel ĝis nun la ruĝfadeno de mia trarigardo spuris la Lahtian Kongreson en la laste venintaj E-periodaĵoj ne nur ĉi-rilataj kontribuoj kaptas la atenton. En la decembra „La Revuo Orienta” bele surprizas nin la kontribuo de nia kolegino Gabi Kosiarska en la rubriko „Esperanto kaj mi” – „De libroj kaj Esperanto al plenintensa vivo”. I.a. en la kunteksto de sia radiolaboro Gabi skribis „Aparte inspira por mi estis laboro en la Esperanto-redakcio de la Pola Radio, kies parto mi estis ekde 2002 dum pli ol 7 laŭvicaj jaroj, kaj nun mi daŭre kunlaboras kun Pola Retradio. Tio estis aparte furuktodona periodo en mia vivo, abunda je diversaj aventuroj, renkontiĝoj. IJK-oj kaj UK-oj, kiujn mi tiam partoprenis spronis ankoraŭ pli intensan scivolemon pri homoj el la tuta mondo. Ĝi ankaŭ permesis pli bone konatiĝi kun Pollando. Laborante en la Pola Radio mi devis ĝin pli bone kompreni, profundiĝi en aferojn seriozajn aŭ similajn al tio, kio okazas aliloke, distingi situaciojn, kiuj nur en iu difinita momento ŝajnas gravaj. Tiamaniere Esperanto instruis kaj daŭre instruas tion, kio aparte gravas en la vivo. Ke ĉiam kaj kun ĉiuj valoras interparoli, des pli, ke ni ja havas perfektan rimedon por tio”. Tiu rubriko „Esperanto kaj mi” en „La Revuo Orienta” aperas ekde 2008 jaro kaj en novembro 2018 Povilas Jegorovas estis ĝia 100-a heroo. Ni ĝojas, ke la sinprezento de Gabi Kosiarska inaŭuras la novan centon da revuoheooj. En ĉi tiu decembra numero de Japana E-Instituto ni trovas krome kelkajn legindaĵojn. Temas pri la abunda raporto pri la aŭtuna 2-a Komuna E-Kongreso de Japanio kaj Koreio en Nara. Mian apartan atenton kaptis la informo, ke dum la okazinta kadre de ĝi 105-a Japana E-kongreso la prestiĝan Premion Ossaka en 2018 ricevis HARADA Hideki kaj Husako, siatempe aktivaj auskultantoj de nia programo, sed unuavice elstaraj E-aktivuloj en Okayama. Krome min kaj tiujn kiuj planas baldaŭ viziton en Tokio ege interesis la Invito al la Muzeo Edo-Tokio el sub la plumo de KAWADA Akira, kiu kiel ĝia laboranto kondukas la leganton tra diversaj muzeosekcioj de konstanta ekspoziciejo renovigita antaŭ 4 jaroj – kiu laŭ la aserto de la aŭtorino estas „la plej bona loko por scii historion kaj kulturon de Tokio”. En la decembra „Norvega Esperantisto” kun intereso ni konatiĝis kun tro frue mortinta norvega, entuziasmoplena E-pioniro Bruno Rifling, kies 100-a mortodatreveno pasis lastkristnaske. Memorigas lin Mario Machlik, la prezidanto de NEL, ĉar temas pri parenco de lia edzino, la denaska esperantistino, la frato de ŝia avinjo – iam la plej juna kaj plej mallonge funkcianta prezidanto en la historio de NEL, mortinta nur kiel 23-jaraĝulo. Multajn dokumentojn ligitajn kun lia E-agado konservas la bopatrino de Mario Machlik, Monica Riefling Lund, kiu en la lasta numero de „Norvega Esperantisto” prezentas originalajn norvegajncitaĵojn el la konservataj dokumenoj. Ankaŭ la lasta „Esperantolehti” estas la okazo konatiĝi kun la finna E-komunumo pere de aparta ĝia membro. La movadano jam dum 60 jaroj, Jorma Ahomäki koncize retrorigardas sian e-istan vivovojon kaj kiel li konfesas „jam regas en mia vivo velksezono. Tiun esprimon povas uzi 87-jarulo. Sed entuziasmo ardas”. Ne plu vojaĝado, sed libroj nutras lian scivolemon kiel „Zamenof en Varsovio” de Dobrzyński aŭ „Lidia” de Heller. Ankaŭ en tiu artikoleto kun plezuro ni trovis referencon al la rolo de niaj E-elsendoj. „Dum la pasintaj jardekoj mia entuziasmo neniel velkis, sed tute kontraŭe krekis kaj prosperis. Efike nutris mian scivolemon la elsendoj de Pola Radio el Varsovio”. Kiel komencanto mi ne povis kompreni plene la enhavon de la programeroj, sed brile ili sukceis kapti min kaj kateni en pozivita senco”. Emociiga por ni konfeso. Kaj verdire ankaŭ la decembra „Esperanto” donas la ŝancon konatiĝi kun figuro elstara, sed ĉu vaste konata? Nepras legi bonegan recenzon de Carlo Minnaja pri „Testamente – plena originala poemaro” de Edwin de Kock. Ni povas citi la lastajn vortojn de la recenzinto „Testamente – rakontas pri tuta vivo (la pronomo „mi” obsede ripetiĝas), kun inspiroj el multaj fontoj: 30-paĝa notaro helpas al kompreno de la ĉefverko. Li certe estas, se ne la unua, inter la du-tri plej signifoplenaj reprezentantoj de nia poezio”. Pri tio atentigas Carlos Minnaja kaj eble do „Testamente – Plena originala poemaro” de Edwin de Kock kaptos la intereson ne sole de poeziŝatantoj.
El la elsendo 05.02.2019. Legas Barbara – 12’42”