Kiel mi atentigis komence de la elsendo de kelka tempo kelkaj E-periodaĵoj atendas nian atenton. Malgraŭ tio nian trarigardon ni komencu de la gazeto veninta nur antaŭ kelkaj horoj, la aprila numero de „La Revuo Orienta”. Ĝi estas iom pli dika ol kutime, sed unuavice pro la japanlingvaj donitaĵoj koncerne la strukturan organizon de la Japana E-Instituto. Marĝene ni atentigu, ke JEI lige kun la pasanta nunjare 100-jariĝo referencas ankaŭ al historio, en ĉi tiu numero ĉerpante en la decembra numero 1920 la poeziaĵon de Vasilj Eroŝenko „Antaŭdiro de ciganino” kaj en interna kovrilpaĝo prezentante naŭ historiajn kovrilpaĝojn de la revuo.  En la aprilan numeron enkondukas la tradicia jam rubriko „Esperanto kaj mi” en kiu Li Weilun el Ĉinio rakontas sian aventuron kun Esperanto, en kiu la tiel nomata semado de novaj lingvoadeptoj ludas la ĉefan rolon. Nur unu jaron post la eklerno de Esperanto tiu ĉi lingvoinstruisto pri la rusa kaj la hispana en la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato komencis instrui la Internacian Lingvon al la studentoj el fremdlingva fakultato de ĉi tiu universitato kaj poste de la aliaj. Dank’ al Li Weilun kun Esperanto konatiĝis baz- kaj mezlernejanoj, infanoj el infanĝardenoj – ne nur en Pekino, sed ankaŭ en aliaj ĉinaj urboj kaj eĉ eksterlande. Kiel li deklaras „por Esperanto mi neniam emeritiĝos” kaj nun havante jam 83 jarojn daŭre semante la lingvon kaj en Pekino kaj en Zaozhuang. Ankaŭ en la martan numeron de „La Revuo Orienta”, kiu vere atendis nian atenton, enkondukas rubriko „Esperanto kaj mi”, en kiu ni konatiĝas kun azia, ĉi-foje korea esperantisto Gim Inhong – Ermito. La esperantrilata vivaventuro tute alia, sed ne malsame fascina,  en kiu post la finlerno de la lingvo venis en lia vivo la periodo de organiza laboro por krei filion en Korea E-Asocio en Ĝonĝu, normala studado, sed dank’ al Esperanto daŭrigota eksterlande ĉe profesoro Helmar Frank kiel scienca asistanto. Eĉ lia solfilineto iĝis denaska E-parolantino. Ermito kofesas tamen, ke la profesia laboro post la reveno al Koreio ne favoris la movadon, al kiu li tamen revenis post sia emeritiĝo. Ĉiukaze lia vivsperto pravigas la titolon „Esperanto, la turnopunkto de mia vivo”. La marta „La Revuo Orienta” meritas nian atenton ankaŭ pro aparta atento donita al la nunjara kongreslando, Finnlando. La leganto ricevas informojn pri Lahti kaj Finnlando, pri Isku Areena, kiu estos nia kongresejo. Aparte interesa por la japana esperantisto estas la artikolo de SIBAYAMA Zyun’iti pri Gustav Johan Ramstedt, unu el la plej fruaj finnaj esperantistoj, kiu dum 14 vivis en Finnlando,  instruis la lingvon en Lahti, sed ankaŭ uzis tiun periodon por siaj sciencistaj esploroj, kio alportis al li renomon kiel lingvisto kaj la profesoran postenon pri la altaja lingvo en la Helsinkia Universitato. Eĉ se mi ĵus diris, ke la artikolo estas aparte interesa por japana leganto, ĝi sendube povas veki interesiĝon de ĉiuj aliaj esperantistoj, kiuj scivolas pri la historio de la E-movado en Lahti kaj ĝiaj elstaruloj. En la marta organo de JEI troviĝas du aliaj interesaj kontribuoj-raportoj pri la partopreno en la jarfina eŭropa JES kaj pri la uzo de la fonduso de JEI por donaci librojn en kaj pri Esperanto al lerenjoj. Pri prepaproj al la 104-a UK en Lahti oni raportis ne sole en „La Revuo Orienta”. En la aprila „Novaĵoj Tamtamas”, internacia gazeto de Esperanto Jokohama Hama Rondo oni raportas pri la martaj renkontiĝoj dediĉitaj al la interaciaj E-eventoj kiel Azia-Oceania Kongreso en Vjetnamo, la Lahtia UK tra la prismo de la figuro de Gustav Johan Ramstedt, ne sole esperantisto, sed ankaŭ  la unua finna diplomato rezidanta en Japanio. La alia lige kun la Lahtia UK koncernis la staton de la finna fervojo kaj la plano atingi la la kongreslandon el Rusio per la nokta trajno.  Tre interesaj estas la paĝoj dediĉitaj al la 114-a Legokunsido, kiun ĉi foje oni dediĉis al la originala novelaro „Pri morto kaj arto ” de Miyamoto Masao. Temas, kiel substrekas Mizro Iwaya pri „Kalejdoskopo de la japana arthistorio”, kiun komentas laŭ diversaj vidpuktoj tri aliaj aŭtoroj. Fizike sur mia skribotablo troviĝas ankoraŭ du aliaj periodaĵoj. La dulingva informbulteno pri Esperanto, kiu rilatas al la trimonata eldonperiodo inter aprilo kaj junio. La organo de Esperanto France-Est komencas kaj finas la numeron per du ampleksaj, fote riĉe provizitaj raportoj pri la jarfina Luminesk kaj la marta 13-a Meditereanea E-semajno. Venontnumere sendube ne mankos raporto pri la okazonta en majo Printempa E-Renkontiĝo en Strasburgo. La Informilo 185 multan atenton donas al la forpasinta pastro Roger Degrelle, elstarigante liajn meritojn en la servo de la E-literaturo kiel inciatinto de la libroservo ene de la Asocio, kiun li ne sole kreis, sed ankaŭ tre longe administris. Plurplumaj rememoroj ankaŭ al ekstera esperantistoj donas la imagon pri tiu homo, tiom varmsente adiaŭata. Kaj fine mi notu la printemapn numeron de „Frateco” redaktata de la franciskana pastro  Stanisław Płachta, kiel  ni legas „Esperanta bulteno por la spirita formado”. En plimulto temas pri la religitemaj kontribuoj en plimulto tradukitaj el la pola lingvo, sed en la printempa numero de „Frateco” krom ili aperas ankaŭ tekstoj pri la urbo Przemyśl, pri la trezoroj ĉe la rivero San, kaj la spuroj de Kopernik.

El la elsendo 24.04.2019. Legas  Barbara  – 8’12”