Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Felietonoj

Muzeo de Turhorloĝoj en Gdansko

La plej proksiman sabaton, do morgaŭ, 7 jarojn post la incendio en la preĝejo de sankta Katarina en Gdansko (la norda Pollando) denove siajn pordojn antaŭ la publiko malfermas Muzeo de Turhorloĝoj. Senduba atrakciaĵo por la turistoj vizitantaj Gdanskon estas krome la ebleco admiri la panoramon de la urbo, kaj de la tuta regiono de sur la preĝeja turo.

Al la vizit­atrakciaĵoj – apud 18 turhorloĝoj – kalkuliĝas ankaŭ la plej nova atingaĵo de la gdanskaj sciencistoj, la unusola en la mondo pulsara horloĝo. Ĝi kreiĝis en 2011 por omaĝi la 400-an naskiĝ­datrevenon de Jan Heweliusz. Ĝia inventinto estas la direktoro de la muzeo Grzegorz Szychliński. Tiu horloĝo mezuras la tempopason baze de signaloj emisiataj de steloj-pulsaroj. Ĝi estas rigardebla en la fermita ĝis nun subtegment­ejo de la preĝejo, kiu post la incendio estis rekonstruita. Centre de relative vasta spaco troviĝas instalaĵo referenc­anta al. la laboroj de Heweliusz kaj ĉielobservado, utiliganta la laserajn efektojn por demonstri stelojn. Perspektive en la subtegmentejo kreiĝos Muzeo de la Gdanska Scienco.

Por rigardi la horloĝ­kolekton necesas supreniri 66 helikforme aranĝitajn kaj malvastajn ŝtupojn, al kiuj kondukas malgranda pordeto troviĝanta apud la ĉefenirejo de la preĝejo. La horloĝa ekspozicio okupas du turetaĝojn. La eksponaĵoj devenas el diversaj regionoj de Pollando, la plej malnovaj el la Mezepoko. Ĉiu estas aparta vidindaĵo en si mem. Troviĝas en la kolekto ekzemple horloĝo de Michał Mięsowicz devenanta el la unusola pola fabriko de turhorloĝoj el Krosno (la sud-orienta Pollando). Al unu el la plej malnovaj kalkuliĝas la 14-jarcenta turhorloĝo el la okcidenta Pomerio. Ĝi uzas ankoraŭ transversan etan trabon, kun du pezaĵoj, kiu estas ekvivalento de la pli posta horloĝa pendolo. Temas pri vera unikaĵo, ĉar post invento de pendolo plimulto de la malnovaj horloĝaj mekanismoj estis forĵetataj, detruataj aŭ alifarataj kaj en tuta Eŭropo konserviĝis tre malmultaj ĉi-specaj objektoj. Lastatempe la turhorloĝa kolekto riĉiĝis per nova eksponaĵo el Britio, kiu posedas la saman mekanismon – evidente malpli grandan – kiel la londona Big Ben.

Alia atrakciaĵo atendanta la vizitantojn de la preĝejturo estas kariliono, muzika instrumento, kiu konsistas el 50 sonoriloj sume pezantaj 17 tunojn. La lasta sonorilo portanta la nomon Katarina, do same kiel la sankta patronino de la preĝejo post la 7-jara atendado estis instalita nur antaŭ kelkaj semajnoj.

Sed aldone, jam ekde morgaŭ, tio estas la 13-a de julio 2013 eblos rigardi la panoramon de la urbo de sur la alteco de 50 metroj. Por atingi la preĝejturan rigard­oplatformon, situantan en la turokasko necesas venke grimpi 200 helikforme aranĝitajn  ŝtupojn. Sed la peno valoras. Nome de sur la turo videbliĝas ne sole la Malnova kaj Ĉefa Urbo-partoj de Gdansko. Dum favora vetero eblas vidi ankaŭ Gdanskan Golfon, la Duoninsulon de Hel, la Vistulan Terlangon kaj Żuławy, kiu estas la delta ebenaĵo, kreiĝinta per akumuliĝo de river­materialo, kun tre fekundaj grundoj.

La Muzeo de la Turhorloĝoj kaj la turhorloĝa panoramejo atendas ekde nun gastojn ĝis la 30-a de septembro.

El la elsendo, 12.07.2013. Legas Barbara

2013 – la Jaro de Julian Tuwim

En decembro 2012 la pola Sejmo proklamis la 2013-an, kiel la Jaron de Julian Tuwim. Pasas en ĝi la 60-a datreveno de lia morto (27.12.1953), sed krome la 100-jariĝo de lia poezia debuto. Temis  la versaĵo Prośba (Peto) publikigita en Varsovia Kuriero. Ne ĉiuj scias, ke tiu debuto ne estis la unua paŝo de Julian Tuwim sur la poeziverka vojo. Li suriris ĝin du jarojn pli frue per E-tradukoj de versaĵoj de sia ŝatata poeto Leopold Staff sur la paĝoj de Pola Esperantisto. Tiuj tradukoj – ja ne eblas pri ili dirie kiel pri tradukpovoj ne tiom maloftaj inter freŝbakitaj esperantistoj – entute ebligis al li persone kontakti Leopold-on Staff kaj ricevi de li la permeson publikigi ilin. Tuwim debutis traduke per la poeziaĵo de Staff En la aŭtuna suno. Poste en Pola Esperantisto aperis pliaj liaj E-lingvaj tradukoj kaj el la verkado de Staff kaj de aliaj poetoj – Julian Słowacki, Kazimierz Przerwa-Tetmajer, Arthur Rimbaud. La tradukoj de Tuwim aperis krome en aliaj E-periodaĵoj, kiel Literatura Mondo kaj  Nia Gazeto. Kolekto de liaj E-tradukoj kaj ankaŭ de liaj propraj versaĵoj, tradukitaj de polaj esperantistoj, aperis en 1956 en la volumo Julian Tuwin – Versaĵoj Propraj kaj Tradukitaj.

Tuwim naskiĝis la 13-an de septembro 1894 en Lodzo en burĝa familio de asimiliĝ­intaj judoj. La patrino legis al Julian infanaĝe poeziaĵojn de polaj poetoj kaj kantis mazurkojn de Chopin laŭ la vortoj de Kornel Ujejski. En la familia arkivo de la poeto konserviĝis kajero, en kiu lia avino Ewelina familie Łapowski en 1850 kopiis versaĵojn kun historia kaj patriota enhavo. En simila poezikajero de la patrino el 1886 dominis versaĵoj romantikaj kaj erotikaj.  Parto de riĉa libro­kolekto de Tuwim nun estas rigardebla en la Literatura Muzeo ĉe la Malnovurba Foirplaco de Varsovio. Troviĝas tie ankaŭ liaj ŝatataj tasoj, fontplumo, leteroj, lia portreto pentrita de Witkacy. Interesa eksponaĵo, donaco de konata grafikista paro Kobyliński, estas Insula Juliana. Tio estas mapo de insulo kun la formo de Tuwim-profilo, sur kiu ĉiuj lokoj portas la nomojn de liaj poeziaĵoj aŭ libroj.

Pri Esperanto Julian Tuwim la unuan fojon eksciis de sia onklo, lodza esperantisto Stanisław Krukowski. Kvankam en lernejo li ne estis brila lernanto, aparte koncerne ekzaktajn lerno­objektojn, la lernado de Esperanto ne kaŭzis al li problemojn. Kiel Tuwim mem rememoris,  la inaŭgurita en septembro lernado ebligis al li jam en januaro de la sekva jaro libere paroli, skribi, legi.

Per Esperanto Tuwim suriris la krean vojon, kiu reliefigis  talenton, kiu havis cent kolorojn, cent kordojn, estis ĉiam surprizo – kiel taksis ĝin  – baze de liaj pollingvaj verkoj – la junulaĝa majstro de Tuwim, Leopold Staff.

Sendube Julian Tuwim estis majstro de la parolo, kelkfoje ne eblas rezisti la impreson, ke verkante li ludis, rekte amuziĝis. Eblas enpensiĝi, ĉu iamaniere liajn vortuludojn, multigadon de vort­signifoj per apliko de akompanaj vortoj, ritmon kaj rimadon influis Esperanto kaj ĝiaj esprimeblecoj. Sed krom E-tradukoj konataj estas brilaj tradukoj de Tuwim el la lingvoj rusa, franca, germana kaj el latino. Tuwim verkis, sed li ankaŭ kunestablis la kabaredon Sub Picardo kaj poezian grupon Skamander.  Lia verkado ne limiĝis al poezio. Tuwim aŭtoris vodevilojn, skeĉojn, operet­libretojn, kanzonojn, tekstojn kabaredajn kaj politikajn. Verkojn karakterizajn per sublimo kaj parol­kulturo apudis spic­esprimaj strofoj kaj tekstoj. Tute apartan ĉapitron konsistigas liaj porinfanaj versaĵoj de generacioj parkerataj kaj deklamataj, ŝatataj de ĉiuj polaj infanoj kaj de ĉiuj, kiuj infanaĝe konatiĝis kun ili.

La nuna jaro omaĝas la memoron de la poeto, kiu modlis la polan lingvon, imagopovon kaj socian impresiĝemon de multaj generacioj de poloj. La polaj deputitoj pravigante la decidon proklami la nunan jaron Jaro de Tuwim reliefigis, ke la poezio de Julian Tuwim estas unu el la plej gravaj en la 20-a jarcento ekzemploj uzi la polan lingvon, ekzemplo kun aparta signifo por la pola nacia heredaĵo.

Barbara Pietrzak

El la elsendo, 09.07.2013. Legas Barbara

Szczawno-Zdrój

Hodiaŭ mi invitas vin gesinjoroj al urbo, en kiu pasintjare Silezia E-Asocio omaĝis la 125-jariĝon de Esperanto – memorigante, ke ĝuste en 1887 gastis tie kuraccele d-ro Zamenhof. Tien SEA invitas nunjare komence de aŭgusto por la 46-a Inernacia E-Feriado, en kiu JES, la komuna aranĝo de la pola kaj germana E-junularo venigos jarŝanĝe ne sole junulajn partoprenantojn. En la daŭro de la historio vizitis ĝin ankaŭ aliaj elstaruloj kaj famuloj, kiel la germana imperiestro Wilhelm la 2-a Hohenzollern, la reĝo de Greklando Konstantin la 1-a, Wintson Churchil, pola komponisto Henryk Wieniawski kaj mulaj aliaj.

Temas pri Szczawno-Zdrój en la Malsupra Silezio en la Centra Sudety-Montaro, samtempe unu el la plej malnovaj kuraclokoj en la regiono. La nuna urbestro invitante al  vizito elstarigas ĝiajn belajn panoramojn, mildan mont­regionan mikroklimaton, puran aeron, efikecon de la tieaj mineralaj fontoj kaj modernan kuracan infrastrukturon.  Szczawno-Zdrój logas dum la tuta jaro – printempe pro florantaj rodendronoj en la Kuracloka Parko, somere en la Sveda Parko pro aliaj maloftaj planto­specioj, aŭtune pro paŝtela koloro de la arbofoliaro kaj vintre pro la neĝoblanka fabeleska etoso.

La unua mencio pri Szczawno ankoraŭ kiel vilaĝo devenas el la dokumento de la Piast-dinastia princo Henriko la 1-a Barbohava. Ekde la 13-a jarcento ĝi eniris la havaĵojn de la kastelo Książ. En 1392 post la morto de princino Agnieszka, la edzino de Bolko la 2-a  Szczawno troviĝis jen en ĉeĥaj, jen en germanaj manoj. En 1509 aĉetis ĝin Conrad von Hochberg, kies posteuloj herede posedis Szczawno ĝis 1931. Tamen eĉ germanoj ne kontestas, ke poleco radikas ĉi tie delonge kaj neniam estis elradikig­ita malgraŭ forta germanigado.

Historiistoj ne kapablas klare ekspliki kiel kreiĝis Szczawno. Onidire la unua arabara setlejo kreiĝis sur la nuna Altaĵo de Gedymin.  La vivodonaj mineralaj fontoj ŝprucis tie jam lime de la unua kaj dua jarcento de nia erao, do antaŭ ĉirkaŭ 2 mil jaroj. Pruvis tion arkeologiaj esploroj.

Jam antaŭ jarcentoj la tieaj bestoriĉaj arbaroj kaj fiŝabundaj riveroj logis ĉasistojn, abel­bredantojn. En pli posta periodo serĉantojn de  arĝento- kaj plumboercoj. La arbaroj pri­mastrumataj de homoj ebligis sur la senarb­arigataj terenoj la kultivadon de plantoj, bredadon de brutoj kaj ŝafoj. La administracia organiziĝo kaj princaj privilegioj de la plej fora tempo spronis la evoluon kaj bonstatiĝon de Szczawno. Komence ĝi estis konata sub la slava nomo Solicowo. Dum la unuaj jaroj de la germana koloniigado la nomo ŝanĝiĝis al Salzbornn, dum la prusa regado la nomo transformiĝis al Salzburnn. En la intermilita periodo, post la 2-a mondmilito la nomo denove ŝanĝiĝis kaj reference al la unua slava nomo alprenis la formon Solice Zdrój. Ekde 1947 validas la nomo Szczawno-Zdrój, kiu referencas al la propreco de la aperantaj tie acidaj mineralaj akvoj riĉe saturitaj de karb­ondioksido.

Pri la atrakcieco de Szczawno-Zdrój decidas ne sole la salubraj fontoj, sed ankaŭ la turisma atrakcieco de la regiono, la ĉirkaŭantaj urbon altaĵoj, valoj, belegaj panoramoj.  En la urbo mem troviĝas du parkoj kaj multaj verdoriĉaj spacoj. La menciitaj anglastilaj parkoj – La Kuracloka kaj Sveda – apartenas al la plej grandaj kaj plej belaj en Pollando.

La salubraj proprecoj, sanigaj proprecoj de la lokaj fontoj estis pruvitaj kaj konfirmitaj jam en la 16-a jarcento. Sed la kuracloko evoluelanon ricevis ekde 1816 laŭ iniciato de d-ro Aŭgust Zemplin. Estis elkontruita trinkejo de mineralaj akvoj, teatro, orkestra pavilono, hoteloj kaj gastejoj. La kuracloko famiĝis en la tuta Eŭropo. Szczano Zdrój daŭre plenumas la rolon de kuracloko. La plej alte taksataj estas la mineralaj fontakvoj Mieszko, Dąbrówka, Młynarz kaj Marta. Oni kuracas tie malsanojn de movorganoj, de la supraj kaj malsupraj spirvojoj, malsanojn de la digesto- kaj urinosistemoj kaj  laringologiajn problemojn.

Dank’ al la klopodoj de la loĝantoj kaj aŭtoritatoj grandiĝas la atrakcieco de Szczawno-Zdrój. Ekde 1966 ĉiujare okazas tie Festivaloj de Wieniawski-muziko. Tiu pola komponisto ne nur estis tie kuracato, sed ankaŭ donis multajn koncertojn.

Ĉio ĉi do – la situo, panoramo, freŝa, pura areo, mineralaj fontakvoj kaj artik­tekturaj vidindaĵoj kaŭzas, ke al Szczawno-Zdrój rapidas ankaŭ simplaj ripozantoj kaj feriantoj.

El la elendo, 05.07.2013. Legas Barbara

Iom pri la Marborda Regiono de Koszalin

Mia pasint­semajna vizito en Mielno estu la okazo iom rakonti pri tiu interesa regiono,  en kiu de 35 jaroj rendevuas esperantistoj dum la jam tradicia junia Ĉebalta E-itsa Printempo. Mielno en la Marborda Regiono de Koszalin, traktata kiel aparta geografia unuo kun apartaj trajtoj influitaj de la Balta Maro,  estas unu el la popularaj marbanejoj. La situanta en la kvinminuta promen­distanco sporta centro, kiun utiligas esperantistoj, ebligas en libera tempo ĝui kaj la marbanadon kaj sunbrun­iĝadon sur la blanksabla plaĝo. Tamen sufiĉas dekminuta promeno al kontraŭa direkto kaj jen alia akvotereno, la lago Jamno okupanta la areon de pli ol 2200 hektaroj kaj estanta la 9-a laŭ la grandeco lago de Pollando kaj la 3-a en la Okcidentpomeria Vojevodio. La meza profundo de la lago egalas al 1, 4 metroj, sed la plej profundaj lokoj egalas al 3,9 metroj. En la lagon enfluas du riveretoj kaj Jamno mem estas ligita kun la Balta Maro per la kanalo Jamno-fluo, kiu ofte dum ŝtormoj estas sablobarita. Kvankam la akvokvalito de la lago en la lastaj jaroj pliboniĝis, sed  daŭre ĝi servas kiel enfluejo de forfalaĵoj, pluvakvo kaj malvarmig­itaj akvoj de la vodko­produktejo el Osieki. Unu el la gravaj defioj estas sendube plibonigi ĝian akvo­kvaliton. Dume la lago estas utiligata por intense praktikataj akvosportoj, laŭe de ĝiaj bordoj troviĝas pluraj jaktaj havenetoj kaj dum la somera sezono tra Jamno navigas turisma ŝipo. Sed jam post unu jaro dank’ al la konstruata kluzo kreiĝos rekta navigovojo inter la lago kaj la Balta Maro. La urbo­aŭtoritatoj konscias, ke Jamno daŭre estas loko laŭ la turisma vidpunkto ne plene utiligita kaj ligas multajn esperojn, ke la situacio baldaŭ signife ŝanĝiĝos.

Ni ne limiĝu al Jamno. Ja en la makro­regiono de Koszalin multas turismaj centroj, ripozejoj kaj kuracejoj, marhavenoj kaj havenoj de la plezur­navigado.  Sur la tereno troviĝas ankaŭ pluraj naturrezervejoj kaj Słowiński Nacia Parko, unu el 23 en Pollando, establita antaŭ pli ol 45 jaroj. Ĝuste al ĝi ni donu kelkan atenton.

La Parkon karakterizas la apudmaraj lagoj, marĉoj, herbejoj, torfejoj, apudmaraj arbaroj kaj unuavice dunoj. La apudmaraj lagoj distingiĝas per tio, ke dum fortaj ŝtormoj periode enfluas ilin la marakvo kaj tio favoras la kreskadon de halofitoj. Entute sur la tereno de la Parko kreskas ĉ. 920 specioj de vaskulaj plantoj, 165 specioj de briofitoj, 500 specioj de algoj, 430 fungo­specioj, inter kiuj 77 estas strikte protekt­endaj. Inter faŭno plej riĉe estas reprezent­itaj birdoj, entute 260 specioj. La duonon konsistigas la akvobirdaro kaj marĉo­birdaro. Riĉe reprezentiĝas insektoj, amfibioj, rampuloj, mamuloj. Kiel kuriozaĵon valoras noti la aperantajn foj-foje tie fokojn kaj focenoj. Sur la tereno de la Parko estis establitaj 12 striktaj kaj 3 partaj naturezervejoj.

Antaŭ ses mil jaroj sur la tereno de la Parko etendiĝis la balta golfo kun bordoj formitaj de morenaj altaĵoj, kiuj estis restaĵo de la skandinnavia glaĉero, plene malaperinta antaŭ 10 mil jaroj. Pro la efikado de baltaj ondoj, ventoj, marfluoj kaj alŝutiĝanta sablo kreiĝis malvasta sabloza duoninsulo izolanta la golfon disde la maro. En la histori­daŭro ĝi grandiĝis kaj nun longas 35 kilometrojn kaj vastas inter unu kaj 15 kilometroj. La procezo de la sablo­alŝutado daŭras, kaj ĝuste tiu procezo respondecas pro vastaj moviĝantaj dunoj. Tio estas kuriozaĵo laŭ la eŭropa skalo. En 1977 Słowiński Nacia Parko estis – kadre de la programo Homo kaj Biosfero – enigita de Unesko en la reton de la Mondaj Rezevejoj de Biosfero. Ekde 1995 ĝi troviĝas sur la listo de protektendaj terenoj akvo-kotaj kun internacia natur­signifo, kiu estis proklamita en la irana Ramsar.

Legas Barbara

Konindaj poloj – prof. Jan Czochralski

Laŭ la decido de la polaj deputitoj inter la omaĝataj figuroj de la 2013-a jaro  troviĝas ankaŭ profesoro Jan Czochralski. Li estas unu el la plej konataj kaj agnoskataj en la mondo polaj sciencistoj, tamen en Pollando eĉ ĝis la mezo de 2011 lia figuro  estis apenaŭ konata kaj en la sciencista medio li elvokis ekstremajn sintenojn. Finfine spite plur­jardekajn suspektojn, profesiajn enviojn, kalumniojn lia memoro estis plene rehonorita.

En la usona Silicia Valo estas loko aparte prezentata al la vizitantaj turistoj, en kiu oni informas, ke ĉion kion eblas tie ĉi vidi kaj admiri, la mondo dankŝuldas al tri homoj: Tomas Edison, Albert Einstein kaj Jan Czochralski. Jan Czochralski estas la plej ofte citata en la mondo pola sciencisto apud Mikołaj Kopernik kaj Maria Skłodowska-Curie, sed en la lando mem li estis longe forgesita.

Dume, profesoro Czochralski estas la inventinto i.a. de la aplikata ĝis hodiaŭ metodo de la akirado de mon­okristaloj de silicio, sen kio ne evoluus elekroniko. Li prilaboris la metalon B (bahnmetal aŭ fervojan metalon) – la senzinkan alojon por fervojaj lagroj. Li ankaŭ inventis radio­mikroskopon, kiu estis la pramodelo por la nuntemaj elektronaj skanmikroskopoj.  Tiuj malkovroj certigis al profesoro Czochralski firman lokon inter la plej renomaj sciencistoj de la pasinta jarcento. Aparte grava estas lia malkovro de teknologio  akiri la mono­kristalojn de silicio, famiĝinta kiel Czochralski-metodo. Temas pri la plej bona produkto­metodo de silicikristaloj kun tre orda strukturo, kiu teknologio amasskale estas utiligata ĝis hodiaŭ por produkti ĉiajn mikro­procesilojn.

Jan Czochralski [1885-1953] estis kemiisto kaj metal­eksperto. Li naskiĝis en la loko Kcynia, kiu tiam – dum la dispartigo­periodo de Pollando – troviĝis en la prusa aneksoparto. Konforme al la deziro de la patro li finis instruistan seminarion, sed indignita pro maljustaj, subtaksaj notoj li detruŝiris sian abiturientan ateston, kio tiuepoke grave bremsis la vojon al la instruista kaj sciencista kariero.

De fruaj jaroj li interesiĝis pri kemio.  Kiel la 16-jarulo li forveturis kaj komencis labori en apoteko de Krotoszyn, kie li gvidis sciencajn eksperimentojn pri kemio. En 1904 li forveturis al Berlino. Li laboris diversloke okupiĝante pri la difinado de kvalito kaj pureco de ercoj, oleoj, ŝmiraĵoj, metaloj, alojoj, iliaj duon­produktoj kaj kupro­rafinado. Samtempe li frekventis kiel libera studento lekciojn pri speciala kemio en la politekniko de Charlottenburg, kaj tie li akiris la diplomon de kemia inĝeniero.

En la jaroj 1911-1914 li estis asistanto de Wichard von Moellendorff, kun kiu Czochralski publikigis sian unuan disertacion pri kris­tolografio de metaloj. La plej grandan famon alportis al li la malkovrita en 1916 mezurmetodo pri rapideco de metal­kristaliĝo, nun utiligata por la produktado de mono­kristaloj de silicio. En 1924 li patentumis la revoluciigan  lagran B-alojon por la fervojo, kiu estis enorme grava por la germana mastrumado, kiun rilatis la malpermeso importi zinkon. Lian patenton aĉetis ne nur Germanio, sed ankaŭ Usono, Sovetunio, Ĉeĥoslovakio, Francio kaj Britio. En 1924 Jan Czochralski fariĝis vicprezidanto kaj la sekvan jaron la prezidanto de la germana Metalurgia Societo. Henry Ford proponis al li tiam laboron en sia laboratorio en Detroit. Li ne akceptis tiun inviton, kaj rezignis pri ĉiuj postenoj en Germanio kaj pri la germana civitaneco. Laŭ persona invito de la pola prezidento Ignacy Mościcki li revenis al Pollando. Li fariĝis profesoro en la kemia fakultato de la Varsovia Politekniko. Speciale por li estis establita Katedro de metalurgio,  kiu estis ekpita per la plej moderna intrumentaro. Czochralski konstruis ĝin de la fundamentoj povante enlaborigi tiom da homoj, kiom li bezonis. Tio motivis kalumni­lavangon flanke de liaj kolegoj, inter kiuj avanis profesoro Witold Broniewski akuzanta Czochralski pri fi­kunlaborado kun germanoj. Kvankam sekve de la tribunala proceso Czochralski estis senkulpigita dum Broniewski estis arestita kaj devis pagi monpunon – tio ne trankviligis polan sciencistan medion. Eĉ pli, la 2-a mondmilito kaŭzis pliajn suspektojn pri fikunlaborado de profesoro Czochralski kun germanoj dum evidentiĝis fine, ke li laboris la tutan tempon por la pola konspira ŝtato kaj ĝia Landa Armeo. Post la milito arestita, pro manko de pruvoj li estis senkulpigita. Malgraŭ tio la sciencista medio  de la Varsovia Politekniko rifuzis en 1945 akcepti lin en sian gremion, kondamnante lin je  forgeso. Czochralski revenis al sia naskiĝloko, Kcynia, kie li establis la kemian fabriketon BION, kiu produktis diversspecajn kosmetikaĵojn kaj higienajn produktojn. Li mortis en 1953, sed nur en 1998 sur anonima tombo estis lokita tabuleto kun lia nomo. La provoj rehonori lian memoron en la varsovia sciencista medio en la jaroj 1984 kaj 1993 fiaskis. Nur la 29-an de junio 2011 post la ekzameno de la font­materialoj la Senato de la Varsovia Politekniko rehonoris la memoron de prof. Czochralski.  Kaj menciindas  finfine, ke reveninte al Pollando prof. Czochralski kunportis ankaŭ grandan fortunon, akritan pro sia profesia laboro, vendataj patentoj.  Li malavare uzis ĝin por studentaj stipendioj, por tiaj sociaj celoj kiel i.a. rekonstruo de biendomo de Chopin-familio en Żelazowa Wola aŭ foslaboroj en la frumezepoka slava setlejo en Biskupin.

Legas Barbara

Antoni Grabowski, elstara E-pioniro, Patro de la E-poezio

Kiam en 1887 en Varsovio aperis la Unua Libro de D-ro Esperanto, Antoni Grabowski estis 30-jaraĝa. Omaĝante lian laŭvican naskiĝ­datrevenon, ĉi-jare jam la 156-an necesas ne nur reliefigi lian rolon kiel la Patro de la E-poezio. Grabowski estas samtempe unu el la plej gravaj E-pioniroj meritiĝinta ankaŭ sur la movada kampo. Multaj biografiaj informoj pri Antoni Grabowski, pri lia tre ampleksa E-agado, ne sole literatura kaj lingva, sed ankaŭ organiza – tre grava por la universala kaj pola E-movadoj – troviĝas dise tra la E-gazetaro, en kelkaj prilabor­aĵoj. La unua fonto prezentanta koncize lian biogramon laŭ Edward Wiesenfeld kaj Kalomano Kalocsay estas „Enciklopedio de Esperanto”, 1933. El inter la postmilitaj prilaboroj interesajn informojn enhavas la antaŭparolo de Andrzej Pettyn al la libreto de „Halka” de W?odzimierz Wolski aperinta en 1987. Interalie tre valora laŭ la vidpunkto de multaj cititaj font­materialoj estas la libro de Zofia Banet-Fornal el 2001 „Antoni Grabowski eminenta Esperanto-aganto”. La figuro de Antoni Grabowski impresas multajn lingvo­adeptojn pro la informo, nun eĉ jen kaj jen dubigata, ke inter li kaj d-ro Ludoviko Zamenhof okazis la unua konversacio en Esperanto. Sed kiel legeblas en la rememora artikolo de Antoni Grabowski mem en „Esperantysta Polski” el 1910, tiel efektive okazis. Grabowski skribas: „ĝoja estis ankaŭ kaj ne forgesebla por mi la tago, kiam en 1888, veninte Varsovion, mi vizitis nian Majstron. Tiam, kiel al mi memorigas Dro Ludwik Zamenhof, inter ni ambaŭ eksonis la plej unua interparolado esperanta. Ambaŭ ni parolis la lingvon la unuan fojon kaj tamen la lingvo ekfluis vigle, ĉar ĝi estis jam antaŭe viva en niaj koroj kaj mensoj.”

Antoni Grabowski estis poligloto scianta multajn lingvojn. Antaŭ la konatiĝo kun Esperanto, kiu samtempis kun la eldono de la Unua Libro, en somero 1887 logis lin Volapuko. Li renkontiĝis kun la kreinto de tiu ĉi lingvo, pastro Martin Schleyer, li estis ankaŭ membro de la viena volapukista klubo. Tiun ĉi medion li senprokraste forlasis post la konvinkiĝo pri la supereco „de la vera lingvo internacia”. La kontakton kun la aŭtoro de tiu vera lingvo internacia li tuj ligis sendinte al D-ro Esperanto gratul­leteron. Sekvis tion iliaj korespondaj kontaktoj. Tiel do la konversacio ĵus menciita en ne okazis inter nekonataj personoj. Estas vero, ke pli poste – kiel ni legas en la Enciklopedio – dum kelkaj jaroj Antoni Grabowski estis unu el la ĉefoj de la lingvo­reforma movado, serĉante la kaŭzon de la malrapida disvastiĝo de Esperanto en ĝia mal­perfekteco. Sed pri reformemo li rezignis post la decida voĉdono de 1894, restinte fidela al la Fundamento. La jam menciita Enciklopedio citas liajn vortojn: „>Tablo< – diris Grabowski – devas esti nomata tablo ne pro ia logika aŭ alia rezono, sed tute simple pro tio, ke tiel volis Zamenhof; se li estus volinta ĝin nomi >tiŝo< ni ĉiuj akceptus tiun ĉi vorton…”

Janina Ender kaj Marek Wajsblum en la artikolo el „Pola Biografia Vortaro” esperantig­ita de Jan Zawada skribas i.a. „…Grabowski plene meritas la nomon „Patro de la esperanta poezio”. Celkonscie kaj persiste li eksperimentis ĉe siaj tradukoj kaj originalaj verkaĵoj kun poetikaj formoj, formis la esperantan ritmikon kaj per ekzemploj montradis la riĉecon de la rimoj en la esperanta poezio lingvaĵo, uzante ĉiujn eblojn kreitajn de ĝia morfologia strukturo. La plej alta atingo de lia poezia tekniko estas la majstra traduko de „Sinjoro Tadeo” (originale „Pan Tadeusz”), en kiu unuafoje sian plenan esprimon trovis la onomatopeaj valoroj de Esperanto”. La traduko de „Sinjoro Tadeo” de Adam Mickiewicz fare de Antoni Grabowski estis verdire unu el la lastaj laboroj de Grabowski – sendube la plej grandioza, kiun li entreprenis en 1916. Laŭ Leono Zamenhof, tio estis lia multjara revo, kvankam ambaŭ opiniis tion utopio. La viv­cirkonstancoj, en kiuj ektroviĝis Grabowski post la forveturo de la familio el Varsovio spronis kaj favoris tiun laboron. Kiam unu jaron poste li prezentis la traduk­specimenojn al Ludoviko Zamenhof, kiun li vizitis en la akompano de alia E-poeto Stanisław Karolczyk, de Ludoviko Zamenhof li ricevis ne sole la manpreman gratulon, sed ankaŭ instigon, ke la tuta epopeo estu esperantigita. Zamenhof mem ne ĝisatendis ĝian libroforman aperigon, kio okazis en 1918, sed ja konis ĝiajn fragmentojn. Antoni Grabowski mem pri sia traduk­laboro jene skribis i.a. en la antaŭparolo al la unua esperantlingva eldono de „Sinjoro Tadeo”: „La traduko de la tuta epopeo en lingvon Esperanto ŝajnis al mi, pro la grandegaj malfacilecoj, afero preskaŭ neebla; almenaŭ mi neniam kuraĝis pensi, ke miaj fortoj por tia tasko povus sufiĉi. Sed en la jaro 1916, kiam mi kolektis malgrandan aldonon por mia “El Parnaso de popoloj”, tiam tentite de samideano S.K. – t.e. Stanisław Karolczyk, post longa ŝanceliĝado mi decidiĝis aldoni kelkajn belegajn fragmentojn el ĉi tiu verko. Vizitante la malsanan, neforgeseblan karan Majstron, mi ricevis la respondon: “Traduku la tutaĵon”. Mi ekridis, ĉar al mi ŝajnis, ke la Majstro naive postulas neeblaĵon. Sed doktoro Zamenhof ne ĉesis min emigi dum ĉiu mia nova vizito, ĝis mi fine subiĝis kaj komencis en decembro de la jaro 1916 la tradukadon, kun malfido, ke mi iam ĝin finos. Tamen komencinte mi jam ne ĉesis. La Majstro, kiun mi konsultadis pri kelkaj novaj vortoj, formoj kaj esprim­manieroj, legis antaŭ sia morto preskaŭ la unuajn kvar librojn. Poste, malgraŭ mia malbona sanstato, mi daŭrigis la laboron, kiu postulis streĉon de ĉiuj miaj animfortoj por plenumi la lastan deziron de mia kara amiko, la granda kreinto de nia lingvo. Nun mi prezentas la verkon al la Esperantistaro en la konvinko, ke mi faris bonan servon al la patrujo kaj al nia tutmonda afero”.

Antoni Grabowski mem mortis nur tri jarojn post la aperigo de la libroforma traduko de „Sinjoro Tadeo” en 1918 trafita de korinfarkto sur varsovia strato antaŭ vitrino de la librovendejo kun E-libroj en 1921. Kvankam la meritoj de Antoni Grabowski, pola E-pioniro – kies agadkampo estas multe pli vasta ol la literatura – estas esencaj por la tuta E-komunumo. Lia litertura agado daŭre estas la plej bone konata al meza esperantisto.

Barbara Pietrzak

Legas Barbara

Mużakowski-Parko

Ĉi-semajne gesinjoroj ni invitas vin al la okcidenta Pollando por konatiĝi kun unu el la plej grandaj turismaj atrakciaĵoj de la regiono, Mużakowski-Parko. Establita en la unua duono de la 19-a jarcento sur la tereno kun apartaj panoramaj valoroj fare de princo Hermann von Pückler-Muskau ĝi formas la plej grandan anglastilan parkon en Pollando kaj en Germanio. Ĝi etendiĝas sur la areo de 728 hektaroj ambaŭborde de la Soraba Niso, kiu rolas kiel la pola-germana limo.  Unuflanke troviĝas la germana Bad Muskau, ĉe la pola flanko Łęknica. Post la 2-a mondmilito ĉe la germana flanko  restis la centra parto kun palaco, ĉefaj konstruaĵoj kaj ĝardenoj, kiu okupas ĉ. unu trionon de la tuta projekto. Polaflanke sur la areo de ĉ. 500 hektaroj etendiĝas naturstila parko. Ambaŭ partojn kunigas du parkaj pontoj. Mużakowski-parko imponas per la naturaj valoroj de la tereno en la valo de la Soraba Niso, kie la rivero tranĉfluas inter geologiaj formacioj de la onidire plej granda en la mondo finmoreno, difinata kiel Mużaków-akso. En majo 2004 la pola parto de la parko estis rekonita kiel histori­monumento, en julio samjare ĝi estis registrita en la listo de la Monda Kulturheredaĵo de Unesko.

La parkon eblas viziti diversmaniere – piede, bicikle aŭ surĉevale. Faras tion ĉiujare miloj da turistoj, kiujn logas senfinaj herbejoj, majestaj arboj, zigzagaj padoj, pitoreskaj lagoj kaj riveroj, unikaj pontetoj kaj konstruaĵoj. Tio, kio ŝajnas aparteni al la  natura panoramo estas ĝardenista verko kreita de princo Hermann von Pückler-Muskau.

La vivinta en la jaroj 1785-1871 prusa aristokrato post siaj pluraj vojaĝoj, i.a. al Britio restis sub la influo de forta raviĝo pri la anglastilaj parkoj. Heredinte de la patro komence de la 19-a jarcento kastelon kun parko en Muskau tre baldaŭ li direktis alvokon al urbo­loĝantoj pri helpo establi aglastilan parkon. En la daŭro de 30 jaroj (1815-1845) la rezidejon ĉirkaŭis vasta parko kun panorama karaktero. Oni rearanĝis la tutan terenon, elkonstruis pontojn super Niso, oni plantis milojn da arbaroj kaj arbustoj kaj ĉio ĉi estis perfekte enkomponita en la internan riverovalon. Bedaŭrinde la financa ŝarĝo ligita kun la realigo de tiom vastskale planita projekto kaj pliaj vojaĝoj de la princo devigis lin vendi la terposedaĵon en Muskau. Pliajn modernigojn efektivigis la laŭvicaj posedantoj – principo Frederiko la Niderlanda kaj la familio von Amin, kiu en 1945 – pro la postmilitaj limŝanĝoj – estis eksloĝigita.

Dum la 2-a mondmilito la parko kaj multaj parkaj konstruaĵoj estis detruitaj, inkluzive de la ĉefa rezidejo Nova Kastelo. Ekde la fino de la 80-aj jaroj la parko fariĝis objekto de la pola-germana revaloriga projekto. Iom poste estis  i.a. restaŭrita monumento de la parko­kreinto princo Hermann von Pückler-Muskau kaj jam komence de la 2-milaj jaroj estis rekonstruitaj la eksplodig­itaj dum la 2-a mondmilito Duobla Ponto kaj la Angla Ponto. Nun pli ol 300 mil turistoj el la tuta mondo venas ĉiujare por ripozi for de la urba bruo kaj sufokaj stratoj kaj  por admiri kaj ĝui eksterordinaran verkon de la mondklasa ĝardenista arto.

Legas Barbara

Konindaj poloj: La unuaj esploristoj de Bajkalo

Nunjare pasas la 150-a datreveno de la kontraŭcara, liberiga insurekcio, la Januara Insurekcio. Multaj ĝiaj komandantoj, insurgentoj post la insurekci­falo estis kondamnitaj je morto aŭ ekzilo al Siberio. Inter ili estis komisaro de la insurgenta pola Nacia Registaro en Litovio i Belorusio, Benedykt Dybowski. Post la aresto la rusaj aŭtoritatoj kondamnis lin je mortopuno. Savis lin tamen germanaj zoologoj intervenante pere  de prusa fera kanceliero Otton von Bismarck. La puno estis ŝanĝita je la 12-jara ekzilo al Siberio. Tie polaj insurgentaj ekzilitoj kiel la unuaj komencis gvidis sistemajn esplorojn de Bajkalo. Inter ili estis Benedykt Dybowski la malkovrinto de la faŭno kaj flaŭro de ĉi tiu plej malnova kaj plej profunda lago de la mondo. Dybowski, kies 180-a naskiĝ­datreveno pasis  fine de aprilo, kun sia amiko Wiktor Godlewski malkovris tie 100 speciojn de organismoj, la plej ofte vivantajn en Bajkalo krustulojn.  Kiel konfirmas hidobiologo el altlernejo en Ulan-Ude en la orienta Siberio doktoro Dmitrij Wiktorowicz Matafonow – poloj iniciatis tute novan etapon en la malkovrado de la Bajkala geografio kaj ĝia besta kaj planta mondo. de bestoj kaj plantoj de Bajkalo. Liaopinie neniu pli frue ol Dybowski kun tioma sukceso estis malkovranta la endemian faŭnon de Bajkalo. La lago havanta ĉ. 25 milionojn da jaroj karakteriz­iĝas per pli ol 70 procentoj de besto- kaj planto­specioj vivantaj ekskluzive en ĝiaj akvoj. Tio fascinis la polan esploristojn, kiu  priskribis ol 100 speciojn de nekonataj bestoj.

Kune kun Wiktor Godlewski Dybowski gvidis eslorojn en Kałtuj, malgranda loĝloko ĉe la suda bordo de Bajkalo, kie ĝis hodiaŭ oni memoras pri polaj malkovrintoj.  Dybowski kaj Godlewski gvidis siajn esplorojn laŭ la propra originala metodo. Nome en profundon de la lago tra forhokita glacikrusto – en tre malfacilaj kondiĉoj, kiam frosto havis ĉirkaŭ minus 30 gradojn – ili estis enmetantaj mortan fiŝon, kies korpon tuj voris diverpeciaj krustuloj. Elmetane ĝin ili jam disponis pri esplor­materialo. Inter la malkovraĵoj de Dybowski en Bajkalo troviĝas iu el la plej  karkterizaj por la lago fiŝoj, pole gołomianka, latine Comephorus dybowskii , kiu havas mirigajn proprecojn. Ĝi vivas tre profunde kaj estas preskaŭ diafana. Elprenita el la akvo kaj metita en la sunradiojn ĝi transformiĝas en oleecan likvaĵon. Tiu oleo servis al la vivantaj ĉe la bordoj de Bajkalo burjakoj por lumigi iliajn lampojn.

Estadante ĉe Bajkalo kaj esplorante ĝiajn akvojn Dybowski fariĝis la kunaŭtoro de nova sciencbranĉo, limnologio, kiu koncernas kompleksajn esplorojn geologiajn, hidrologiajn kaj natursciencajn de la kontinentaj akvoj. Post la punestado Dybowski laŭ la propra elekto daŭrigis siajn sciencajn laborojn en la fora Rusio, i.a. sur Komĉatko. Li meritiĝis ankaŭ kiel kuracisto kaj etnografo inter la vivantaj en Siberio burjakoj kaj evenkoj. Fine li  revenis al Pollando kaj ekloĝinte en Lvovo tie li mortis en 1930a.

Sed ne nur la nomo de Dybowski estas ligita kun Bajkalo. Alia elstara pioniro de la sibira scienco estis pola geologo Jan Czerski, ankaŭ eksilita al Siberio pro la partopreno en la januara insurekcio. Lia merito estas la priskribo de la tuta lagobordo de Bajkalo, inkluzive de enfluantaj ĝin riveroj. Lian nomon memorigas  Czerski-Monto, la plej alta pinto de Bajkalaj Montoj kaj la tiel nomata Czerski-ŝtono,  monto troviĝata proksime al la loko Litwianka. Czerski same kiel Dybowski post la malkovro de la siberia naturo libervole revenis tien por daŭrigi siajn sciencajn laborojn. La tragika por Pollando 1863, pro la falo de la januara insurekcio,  fariĝis epokfara en la esplor­histrio de Bajkalo. Ekzilitaj polaj insurgentoj estis la unuaj, kiuj komencis ĝin sisteme esplori.

Legas Barbara

Ostrzyca

Hodiaŭ mi volas vin konduki, gesinjoroj,  al iom fora loko en la sudokcidenta Pollando, en Sudety-montaro, en la distrikto de Złotoryja. Tie ĝis antaŭnelonge eblis trovi la unikan en Pollando kreskolokon de ajlo strikta, la restaĵo de la glaĉera epoko, nun jam malaperinta.  Ne ajlon striktan ni serĉos tie, sed nian atenton ni donu al la altaĵo Ostrzyca, kiu povas veki asociaciojn kun egiptaj piramidoj. Piramidforman aspekton Ostrzyca dankŝuldas al la vulkana historio de Sudetoj. Hodiaŭ neniu vulkano funkcias tie, sed daŭre eblas rekoni vulkankonusojn en la panoramo de la regiono. La plej alta vulkanrestaĵo, alta 501 metrojn super la marnivelo, estas dominanta en la ebena panoramo Ostrzyca, kiu kiel vulkano,  ne funkcias de 4 milionoj da jaroj. Ĝiaj deklivoj estas relative krutaj kun klare rimarkebla pinto. La altaĵo kun varia geologia historio konsistas  el variaj miocenaj vulkanrokoj, kiuj en likva formo elverŝiĝis el la iama vulkano. Nun Ostrzyca estas tutece surkreskita de kapsoarbaro konsistanta el sikomora acero, frakseno, tilio, ulmo, en malpli granda grado kvero. Ĉepiede kreskas piceoj kaj betuloj. En la pinta regiono sur la areo de 3,81 hektaroj estis kreita la naturrezervejo Ostrzyca Proboszczowicka. Al aparte protektataj formacioj apartenas tie bazalta roka gruzo kaj la rokoplantoj. La pinto mem, kiel menciite, dominanta en la regiono estas bonega panormrigardejo. Kondukas al ĝi 445 ŝtonaj ŝtupoj. La altaĵo pro sia formo estas difinata i.a. kiel la silezia Fuĵi-monto. Dum la favora vetero ĝi estas  videbla de Karkonosze-montaro. La unuopaj deklivoj pro malsama sunradiado karakteriz­aĝas per varia mikroklimato, kio influas ĝian planto­veston.

La naturrezervejo estis establita en 1962 kaj enhavas – kiel dirite – interesajn geologiajn formaciojn kaj multajn maloftajn plato­speciojn. Ĝi estis establita ĉefe por konservi la restaĵojn de la terciara vulkano kun la bazalta gruzo kaj por protekti la rokoplantojn – entute 160 speciojn – en la pinta segmento de la altaĵo. Sur la tereno de la naturrezevejo vivas i.a. aproj, cervoj, kapreoloj. El inter malpli grandaj bestoj estas menciindaj vulpoj, martesoj, leporoj, sciuroj, musteloj. Riĉe estas reprezent­ita birdaro. La rezervejo estas ankaŭ la vivejo de tre malofte aperanta en Sudetoj limako Clausilia Dubia kaj nur ĉi tie aperantaj du papili­specioj Aplota kadeniella kaj Bryotropha basaltinella.

La arbara komplekso, sur kies tereno troviĝas la rezervejo en la pasineco rolis kiel la kavalira havaĵo. La arkeologiaj esploroj en 1959 konfirmis en Ostrzyca spurojn de la frumezepoka setliĝado.  Jam en 1926 pro la elstaraj naturvaloroj de Ostrzyca germanaj aŭtoritatoj deklaris la terenon sur la areo de 2,46 hektaroj protektata. Tiu tereno en 1962 estis vastigita je 1,36 hektaroj.  En 1982 kreiĝis aldone sur la surfaco de preskaŭ 12 kvadrataj kilometroj tereno de la protektenda panoramo, Ostrzyca Proboszczowska, kiu ĉirkaŭas la rezervejon, kaj sur kiu tereno eĉ pli ol tri kvadratajn kilometrojn okupas arbaroj.

Lagas Barbara