Verŝajne la vivo de Rudolf Modrzejewski ruliĝus alimaniere, se ne la sorto de lia patrino, fama pola teatra aktorino, kiu post la forlaso de la lando faris karieron en Usono. La pola kaj usona inĝeniero, konstruanto de fervojlinioj kaj pontoj, pioniro de la konstruado de pendantaj pontoj estis filo de Helena Modrzejewska kaj Gustaw Zimajer. La patro ne estis formala edzo de la patrino kaj kiam la knabo havis 6 jarojn li forkaptis la filon, kiun li kaŝtenis dum tri jaroj. Nur post tiu periodo kaj elpago de  garantimono fare de la patrino Rudolf al ŝi revenis. Havante 15 jarojn kune kun la patrino li forveturis al Usono. Komence ŝajnis, ke li sekvos la spurojn de la patrino fariĝonte artisto. Jam de la frua aĝo li lernis la pianludon, kiun praktikis ankaŭ la patrino, li lernis ankaŭ kun Ignacy Jan Paderewski, kiu ofte estis gasto en ilia domo. Tiel tamen ne okazis. La junulon fascinis la fama tiam ekkonstruo de la Panama Kanalo kaj li decidis fariĝi inĝeniero. La abiturientan ekzamenon Rudolf faris en Usono, sed la studojn li daŭrigis en prestiĝa franca Ŝtata Lernejo de Vojoj kaj Pontoj, kiun li finis kun distingo en 1881. La temo de lia diplomlaboraĵo estis projekto de ŝtala ponto super iu el la grandaj usonaj riveroj. Grandaj tiuepokaj konstruaĵoj kaj vastaj arterioj, inkluzive de la konstruata Eiffel-turo nutris la imagon de juna, baldaŭ famiĝonta, pontkonstruato. En Francio li komencis uzi oficiale la nomon Ralph Modjeski, kio estis multe pli prononcfacila en la eksterpola medio. Cetere ankaŭ lia patrino uzis la pseudonimon Helena Modjeska kun sukceso debutinte en Usono sur la scenejo de Kalifornia Teatro. Ŝi akiris grandan rekonon kaj famon ĉefe pro siaj roloj en la ŝekspira repertuaro. Tamen nek ŝi, nek la filo ŝiris la ligojn kun sia poleco kaj Pollando. En siaj leteroj verkataj buntstile kaj lingve korekte li ĉiam uzis sian veran nomon Rudolf Modrzejewski nur por usonanoj estante Ralph Modjeski. En lia posta hejmo en Ĉikago oni uzis sole la polan lingvon, gastis tie multaj poloj, i.a. Ignacy Jan Paderewski kun la edzino, la pola tradicio kaj kutimoj estis flegataj, i.a. la tradicia Kristnasko. Li mem ofte estis vizitanta polajn familianojn kaj kuzojn en Krakovo aŭ en Zakopane. Iu el la amikoj de lia patrino atestis, ke se temas pri la poleco de Rudolf Modrzejewski li estis senkondiĉa polo, li sentis sin polo. Pri tio sciis ĉiu, kiu rilatis kun li sur la privata platformo. En 1885 post la parizaj studoj Ralph Modjeski revenis al Usono kaj sian unuan laboron de inĝeniero li komencis ĉe „la patro de la usona pontkonstruado”, George S. Morrison. Povas esti, ke tiurilate intervenis lia patrino, tiam tre fama kaj influpova persono. Ĉiukaze tiu laboro ebligis, ke Rudolf/Ralph fariĝi unu el la plej bone edukitaj inĝenieroj en Novjorko. Kun Morrison li kunlaboris dum sep jaroj komencante per ŝtalaj pontokonstruelementoj kaj finante en la projekta oficejo.  Sed al siaj propraj meritoj li dankŝuldis la evoluon de la kariero kaj prosperon. En 1893 Ralph Modjeski establis propran firmaon kaj fine de la sama jaro li akiris avantaĝan kontrakton konstruigi ponton super la rivero Missisipi en Roc Island en Ilinojo. Ĝi famigis lian nomon. Temis pri la dunivela ponto por fervoja kaj por aŭtomobila trafiko. Unu el la pilieroj eblis movi per speciala mekanismo por ebligi la navigadon laŭ la rivero de pli grandaj ŝipoj. Moderna kaj funkcieca ponto vekis admiron kaj rekononon  de famaj inĝenieroj. Pri Ralph Modjeski entuziasme skribis la gazetaro, lia nomo estis ripetata en la  inĝenieriaj medioj. Venis pliaj enspezigaj projektoj, Ralph Modjeski bonstatiĝis. Lia novumado ligiĝis kun la utiligo de novaj teknologioj kaj materialoj kiel ŝtalbetono aŭ ŝtalfandaĵoj. Ralph Modjeski fariĝis pioniro de la praktika apliko de  elastaj ŝtalaj pilonoj por la pendantaj pontoj. Entute li konstruigis preskaŭ 40 pontojn super la plej grandaj riveroj de la Norda Ameriko. Lia specializo estis pendantaj fervojaj pontoj. Usona gazetaro senĉee kun raviĝo skribis pri tiu polo, kiu en 1903 estis deklarita la inĝeniero de la jaro, kaj en la sekva gajnis konkurson por la plej elstara pontokonstruanto. Unu el la plej famaj pontoj de Ralph Modjeski konstruigita en Filadelfio estis la ponto de Benjamin Franklin omaĝanta la 150-jariĝon de Usono. Inaŭgurita la 1-an de julio 1926 ĝi estis la plej granda pendanta ponto en la mondo longa 533 metrojn. Ĝiaj ŝtalaj pilonoj altis 110 metrojn. Preskaŭ mil personoj laboris por ĝia konstruo, bedaŭrinde 15 mortis. Sed kiel dirite estas kvardeko da pontoj, kun kiuj estas ligita lia nomo.  Okaze de lia 75-jariĝo en 1936 la valoron de liaj pontoj oni taksis je 200 milionoj da dolaroj. De inĝeniero Ralph Modjeski avancas al eksperto. Li membris en pluraj komisionoj ekzamenantaj la konstrukatastrofojn. I.a. li difinis la kaŭzojn de la kolapso de la fervoja ponto super la rivero de sankta Laŭrenco en Kebeko, unu el la plej grandaj tragedioj en la historio de la pontokonstruado. Ralph Modjeski  okupiĝis ankaŭ pri la teorio de la pontokonstruado. En Usono li publikigis pri tiu temo multajn librojn kaj artikolojn. Lia eldonita en 1913 verko pri projektado de grandaj pontoj fariĝas fakula klasikajo. Pro la elkonstruo de plej belaj pontoj tri fojojn li ricevas la premion de la Usona Instituto pri la Ŝtalaj Konstruaĵoj, la Medalon de Franklin, la plej superan usonan distingon atribuatan al inĝenieroj John Fritz Gold Medal, Vaŝingtonan Premion. La franca registaro distingas lin per la kruco de la Honora Legio, la pola per premio dum la Universala Landa Ekspozicio en Poznano. Antaŭ emeritiĝo Ralph Modjeski ankoraŭ instruis la pontkonstruan arton kaj unu el liaj disĉiploj estis Joseph B. Strauss, kiu projektas la faman Golden Gate Bridge en San Francisko. Lia privata vivo ne estis same sukcesa.  Lia unua edzino fariĝis malproksima kuzino Felicja Benda, kun kiu li edziĝis post la reveno el Parizo. Kun ŝi li havis tri gefilojn. Tamen ilia geedziĝo ne transdaŭris la provon de la tempo. Post la 31-jara komuna vivo,  sekvis 15-jara separiĝo finiĝinta per divorco. Tiam la 70-jara Rudof Modrzejewski samjare edziĝis denove al Viriginia Mary Giblyn. La familio ne dubis,  ke multe pli juna virino unuavice interesiĝis pri mono de sia edzo. Rudolf Modrzejewski / Ralph Modjeski mortis la 26-an de junio 1940 en la ĝardeno de sia vilao en Holivudo. Antaŭ la morto li konfesis: „Mi simple estis bonŝanca. Mi ektroviĝis en ĝusta loko, en ĝusta momento. La mondo, en kiu mi vivis, maturiĝis por akcepti miajn ideojn kaj ilin agnoski”.

El la elsendo 29.03.2019. Legas  Barbara  – 9’17”