Hodiaŭ ni konatiĝu kun princino Izabela Czartoryski, kiu de vanta virineto transformiĝis en patriotinon kaj faman kulturmecenatinon, unuavice konatan kiel la kreantino de la unua muzeo sur la polaj teritorioj. Ŝia 89-jara vivodaŭro sendube povus servi por plurvefta romano. Ni parolos nur pri kelkaj aspektoj. Izabela, familie Flemming naskiĝis en marto 1746. Praktike ŝi ne konis la patrinon, kiu mortis en la akuŝperiodo kaj pri la knabino okupiĝis avinjo,  princino Eleonora Czartoryski edukante ŝin en la palaco en Wołczyn. Verdire Izabela ne ricevis zorgeman edukon, escepte de la kono de la franca. En la aĝo de 15 jaroj ŝi estis edzinigita al sia pli aĝa je 12 jaroj kuzo, princo Adam Kazimierz Czartoryski. Ne temis pri amo, prefere sobra kontrakto por unuigi du potencajn gentojn kaj iliajn fortunojn. La edzo kontraste konis jam la salonan vivon kaj cetere estis tre klera. Verdire li multe zorgis pri sia juna edzino sugestante al ŝi legaĵojn, vizitante kun ŝi eŭropajn kortegojn – sed traktis ŝin iom neglekte. Samtempe la tutan tempon li adoris aliajn virinojn. Lia propra edzino ne multe plaĉis al li kaj pro sia adoleska aĝo kaj pro la ekstera aspekto – la vizaĝo lezita de varioletospuroj kaj sekve de malsano de ne tre impona hararo. Sed eĉ se ŝi ne estis klasika belulino ŝi estis dotita de specifa ĉarmo loganta virojn. Tio evidentiĝis baldaŭ. Sufiĉas diri, ke el inter 6 infanoj nun unu estis de la edzo. Aliflanke – ne eblas kaŝi, ke la princo ĉiujn ekstergeedzajn gefilojn agnoskis kiel la proprajn zorgante pri ili kaj ilia eduko. Nur pli poste la geedzoj proksimiĝis kaj restis kune ĝis la morto de Adam Kazimierz kaj Izabela en iu el siaj leteroj al li certigis  – „Mi vin tiom amas, ke ekzistas neniu afero en la mondo, kiun mi por vi ne farus”.  Ambaŭ cetere ludis gravan rolon en la politika vivo de la lando en antaŭdispartiga periodo. Sed ni koncentriĝu pri la princino Izabela, ŝiaj ideoj kaj  inciatoj. Kiam ŝi estis dudekkvinjaraĝa la apudvarsovia loko Powązki estis transformita en ŝian rezidejon. Kreiĝis tie la anglastila parko kaj komplekso de modaj ruinoj. Ĉio estis aranĝita laŭ la zorgema plano de Izabela. La princino kiel modelon traktis la versajlan ĝardenon de Maria Antonina. El la proksima  Kampinos Praarbaro estis venigiaj multaj junaj tilioj kaj kverkoj por krei idilian, naturfidelan pejzaĝon. Inter arboj kaj arbustoj dislokiĝis artefaritaj ruinoj kaj kelkaj vilaĝaj kabanetoj kun fragmitaj tegmentoj, sed interne lukse ekipitaj. Powązki fine de la 18-a jarcento fariĝis  tre moda loko por la aristokrataro kun pompaj bankedoj, maskaradoj, teatraj spektakloj en kiuj rolis Izabela kaj ŝiaj familianoj. Dum la princino distris sin en Powązki ŝia edzo aŭ vojaĝis tra Eŭropo aŭ gastis ĉe sekvaj damoj de sia koro. La tragedio, kiun spertis Izabela Czartoryski akcelis momenton forlasi la rolon de vanta rokoka damo. Ŝi travivis ŝokon, kiam ŝia una amatega 12-jaraĝa filino mortis pro lezoj kaŭzitaj de ekbrulinta robo ĉe la kameno en la rezideja  Blua Palaco en Varsovio.  Nur kelkajn tagojn poste mortis ŝia laŭvica ĵus naskiniĝinta filineto. Ĉio ĉi ne restis seneĥe. Powązki ne plu amuzis kaj cetere la sentimentala  ĝardeno de Izabela estis terebenigita de la milittrupoj de Katarina la Granda venĝe pro la patriotaj simpatioj de Czartoryski-famlio. Fininfine la bieno estis vendita. Czartoryski-familio ne devis multe zorgi pri tio, ili ja  posedis havaĵojn tra la tuta Pollando, sed plej ofte ili rezidis ĝuste en la varsovia Blua Palaco. Post la konflikto kun reĝo Stanisław August Poniatowski la geedzoj tamen translokis sian familian rezidejon al Puławy. Pri la plibeligo de ĉi tiu rezidejo aparte okupiĝis Izabela  dungante multajn artistojn, arkitektojn, ĝardenplanistojn, kiuj sub ŝia gvido alikonstruis kaj tiean palacon kaj la parkon. Fine de la 80-a jaroj de la 18-a jarcento estis inaŭgurita konstruado de dorika oranĝerio, nomata la Greka Domo, poste de palaco destinita por la filino Maria. Izabela Czartoryski havis la ambicion, ke ŝia Puławy egalu al la reĝa koretego. Baldaŭ ĝi akiris nomon „La Pola Ateno”. La evoluon de la kultura kaj intelekta vivo en Czartoryski-koretego favoris la ĉeesto de literaturistoj, pentristoj, klerigepokaj elstaruloj, kiuj okupiĝis i.a. pri la eduko de la geprincaj infanoj. Izabela sponsoris en Puławy polajn artistojn, zorgis pri enscenigado de polaj teatraĵoj. Samtempe ŝi patriote edukis ĉiujn siajn infanojn. Post la translokiĝo el Varsovio ĉirkaŭ la baroka palaco en Puławy Izabela komencis krei sian laŭvican anglastilan parkon. Ĉi-foje sojle de la romatika epoko – tempo de seriozeco, enpensiĝo kaj grandiozaj sentoj. La plej grava pavilono en ĝi estis Sanktejo de Sibilla, en kiu la princino koletkis diversajn naciajn kaj historiajn memoraĵojn. La rotonda sanktejo kreiĝis laŭ la modelo de la roma sanktejo de Vesta super kiu laŭ la ordono de Izaebla videbliĝis la devizo „Pasinteco al la estonteco”. Inter la historiaj trezoroj estis tie i.a. du teŭtonaj glavoj konkeritaj sur la batalkampo de Grunwald, konkeritaj militistaj flagoj, elementoj de vestoj kaj juveloj de polaj reĝoj, kranioj kaj ostoj de grandaj poloj. En alia konstruaĵo Gotika Domo Izabela aranĝis kolekton de artaĵoj el aliaj landoj kaj skulptaĵojn. Tie troviĝis i.a. la fama Damo kun ermeno de Leonardo da Vinci, tolaĵoj de Rafealo kaj Rembrandt, famaj Vavel-kastelaj kapoj. Siajn trezorojn en la Puławy-ĝardeno Izabela Czartoryska volonte estis presentanta al aliaj. Speciala gvidanto dum ŝia foresto akompanis gastojn klarigante detalojn pri la eksponaĵoj. Ĉiuj ĉi kolektoj estis agnoskitaj kiel la unua pola muzeo kaj Izabela Czartoryski mem kiel unua pola muzea eksperto. Ŝi samtempe havis vastajn konojn pri plantoj kaj ĝardenumado. Kun plezuro ŝi plantis tie arbojn, konis la unuopajn plantospeciojn kaj iliajn latinajn nomojn. Plej multe ŝi amis kaj admiris kverkojn. Ŝi ekspertis krome pri la ekzotikaj plantoj, interesiĝis pri historio de ĝardenoj kaj la plej  novaj tendencoj en la ĝardenumado. Ĉion ĉi entenas ŝiaj „Pensoj variaj pri la maniero aranĝadi ĝardenojn” el 1808. Bonŝance la ĝardeno transdaŭris ĝis hodiaŭ kaj post restaŭroj denove ravas la vizitantojn. Izabela Czartoryski kun simila elano kaj entuziasmo aktivis sur diversaj kampoj de sia longa preskaŭ 90-jara vivo. Neniam ŝi ĉesis grandigi kaj prilabori sian imponan kolekton. Bedaŭrinde siajn lastajn vivojarojn ŝi devis  pasigi ekster Puławy, de kie ŝi devis fuĝi post la kontraŭcara insurekcio 1831. Ŝi ekloĝis en palaco en Wysocko, kie ŝi mortis en 1835.  Tamen antaŭ la forlaso ŝi sukcesis kaŝi kaj sekurigi la muzeajn kolektojn el Puławy, parton de la biblioteko kaj genta arkivejo. Komence ili estis transportitaj al Parizo, al Hôtel Lambert,  la rezidejo de filo de la princino, Adam Jerzy Czartoryski. Poste ili revenis al Krakovo, kie estis administrataj de Czartoryski fondaĵo. Denove ili estis kaŝitaj rekte antaŭ la eksplodo de la 2-a, ĉi-foje en la palaco en Sieniawa. Bedaŭrinde ili estis trovitaj kaj prirabitaj de germnoj. Post la milito Czartoryski Muzeo kaj Biblioteko estis enkorpigitaj en la Nacian Muzeon en Krakovo. Ekde 1991 zorgis pri la tuto la nova Fondaĵo de Czartoryski-familio. Fine de 2016 la kolekton aĉetis la pola ŝtato. Valoras do memori pri la virino, kiu inspirita de situacio de Pollando post la dispartigoj deklaris – „La patrujo, mi ne povis vin defendi, almenaŭ mi vin eternigu”.

El la elsendo 15.03.2019. Legas  Barbara  – 11′