Dum nia ĉi-semajna vizito ni restu en Pomerio vizitante verdire  iun el la tieaj  ne grandaj urboj, sed samtempe iun el la plej malnovaj, nome Tuchola. Jam ĉirkaŭ la 980-a jaro, plej verŝajne laŭ ordono de la unua pola reganto Mieszko la I-a,  kreiĝis tie la unua firmvivejo. La unua skribita dokumento devenas el pli posta periodo, el la 1287-a jaro. Tiam laŭ invito de princo Mściwoj la 2-a la arĥiepiskopo de la tiama pola ĉefurbo Gniezno, Jakub Świnka konsekris la lokan preĝejon. Ekde sia komenco Tuchola estis grava loko en la regiono troviĝante ĉe la vojkruciĝo de komercaj itineroj ligantaj la sudon kun la nordo “via magna”, kaj la okcidenton kun la oriento “via regia”. Ĉirkaŭ la 13-a jarcento Tuchola el loko kun komerca karaktero tre rapide transformiĝis en fortan administran centron, en kiu sian sidejon havis lokaj aŭtoritatoj. Kvankam oni supozas, ke komence la urbo ekzistis baze de la pola leĝo, la lokdokumento baze de Chełm-leĝaro devenas el la 1346-a. La tiama Tuchola konsistis el du partoj – la urba kaj la kastela. En la urba parto dominis kontruaĵoj lignaj, masonitaj estis sole la ĉefa paroĥpreĝejo de Sankta Bartolomeo,  la urbodomo kaj evidente la kastela komplekso. Ĝis hodiaŭ estas facile rekonebla la origina urboplano,  ortangule kruciĝantaj stratetoj kaj granda foriplaco en la urbocentro. La urbon ĉirkaŭzonumis ŝtona-brika muro kun 15 defendoturoj kaj tri pordegoj. La nomo Tuchola laŭ legendo deriviĝas de la vortoj “tu hola”, kio signifas “ĉi tie halti”. Tamen  oni asertas,  ke plej probable la urbonomo radikas en la slava vorto “hola”, kiu signifis arbaron, arbaregon, pingloarbaron. En la blazono de Tuchola aperas la figuro de sankta Margareta sur la blua fono kun kolombo en unu mano kaj kruco en la alia, kun la ora krono surkape. En tiu formo ŝi aperis sur ĉiuj malnovaj urbosigeloj.   Onidire ŝi protektis la urbon kaj ĝiajn loĝantojn dum iu el la urbosieĝoj ordonate,  ke la malamikon oni celu per panbuloj. Tio konvinkis la atakintojn pri la forto kaj grandegaj manĝoprovizoj de la urbo, sekve pri la sieĝorezigno. Tuchola, kiel multaj aliaj urboj de Pomerio  en sia historio havis ligojn kun la Teŭtona Ordeno, ja ĝian lokdokumenton eldonis granda teŭtona majstro, Henryk Dusemer. Komence de la 14-a jarcento Tuchola fariĝis eĉ la rezidejo de la ordena komandoro. Kun Tuchola estas ankaŭ ligita epizodo el la 1410-a jaro. Nome la militkampanjo,  kiun inaŭguris la plej granda batalo de la mezepoka Eŭropo apud Grunwald la 15-an de julio sian finalon havis en Tuchola. Komence de novembro samjare la polaj trupoj proksimiĝis al la urbo de la sudo kaj atakis la amasiĝantajn ĉirkaŭ la kastelo teŭtonajn trupojn, sekve de kio la kruckavaliraj vicoj estis frakasitaj. Tuchola en la sistemo de la Reĝa Prusujo, la pola provinco kreiĝinta el la parto de la kruckavalira ŝtato,  post la pactraktato el la 1466-a jaro fariĝis la centro de distrikto, la tria laŭ la grandeco  en la pomeria vojevodio. La 16-a jarcento signis la disfloron de Tuchola. Preskaŭ unu kaj duona mil loĝantoj,  okupiĝante ĉefe pri metioj,  loĝis en 123 domoj kadre de la urbomuroj kaj en 78 antaŭurbe. En la 17-a jarcento dum la sveda invado la malamiko kvin fojojn klopodis konkeri la urbon kaj la kastelon, sed ĉiam sensukcese. Nur unu fojon la svedaj trupoj sukcesis enmarŝi la urbon, sed la kastelo restis sub la pola kontrolo. Tamen dum la svedaj invadoj la ĉirkaŭaĵoj kaj la kastelo, pro la eksplodo de pulvo- kaj municistaplejo estis grave damaĝitaj. La sekva jarcento aldone plagis la urbon per granda incendio. La mezepoka kaj la tiama konstrusubstanco estis detruitaj. Ĝis hodiaŭ konserviĝis en fragmentoj la urbomuro, kastelo kaj ne multaj gotikaj keloj. Post la unua dispartigo de Pollando en la 1772-a jaro Tuchola ektroviĝis en la prusa aneksoparto, kaj al Pollando revenis en la 1920-a. Tuchola-regiono nekontesteble apartenas al la plej atrakciaj turisme lokoj en Pomerio. Sekve de la efikado de la  skandinavia  glaĉero la tieaj terenoj distingiĝas per pitoreska panorama varieco. La reĝino de Bory Tucholskie, alivorte Tuchola-Pingloarbarego estas la rivero Bzura, jen fluanta pigre, jen ŝaŭme torentumanta tra ŝutrokoj kvazaŭ monatara rivero, jen meandre zigzakanta. Pitoreskaj postglaĉeraj lagoj liveras al la ŝatantoj de la naĝado kaj sinbano refreŝigon dum varmaj tagoj, al fiŝhokantoj abundon da fiŝoj, ankoraŭ al aliaj ebligas ĝui kajakadon kaj velŝipan navigadon. Inter la altaĵoj surkreskitaj de la originaj plantoj, tie kien kondukas jam neniuj padoj ravsurprizas etaj akvoreceptakloj, sur kiuj moviĝas insuletoj el la torfoplantoj. De pramalnova tempo oni produktis tie peĉon, por kiu oni uzis la plej fajnan lignon, oni bredis abelojn en la trunkoj de la forhakistaj arboj. Tiel la homa aktivado influadis la tiean ekosistemon, sed la plej damaĝan kaj raban mastrumadon oni  gvidis dum la prusa aneksoperiodo. Malgraŭ ĉio oni ne sukcesis forpreni de Bory Tucholskie la karakteron de la iama praarbarego. Kvankam la homa aktivado alkondukis al la formalapero de uroj, eŭropaj bizonoj, linkoj, lupoj kaj ursoj tamen ne mankas aproj, vulpoj, leporoj, cervoj kaj kapreoloj, kaj oni  rekresis sukcese la populacion de kastoroj. Daŭre en Bory Tucholskie trovas sian rifuĝejon maloftaj birdospecioj: gruoj, grandaj egretardeoj, pandionoj, blankvostaj maragoj, korvoj, nigraj cikonioj kaj gufoj. Por efike protekti la tieajn naturriĉaĵojn sur la tereno de Bory Tucholskie estis establitaj 22 rezervejoj kaj 4 panoramaj parkoj. Depende de la jarsezono la lokaj arbaroj liveras al siaj vizitantoj libere plukeblajn  – ekster la striktaj rezervejoj –  frambojn, rubusojn, berojn, multajn fungojn: boletojn, laktariojn, kantarelojn. Laŭ ekspertoj aperas tie eĉ 100 fungospecioj kaj multaj aliaj aldonas, ke Bory Tucholskie estas unuvice la  reĝolando de likenoj, el inter kiuj iuj memoras la lastan glaciperiodon de antaŭ 10 mil jaroj. Ĉiukaze vizitante Pollandon valoras memori, ke  temas pri la plej granda surkreskita de arbaroj regiono de Pollando, la dua post tiu de Białowieża Prarbaro en la nordorienta parto de la lando.

El la elsendo 06.12.2019. Legas Barbara – 8’38”