Lunde, la 21-an de oktobro komenciĝis en Krakovo la 11-a eldono de Conrad-Fetivalo, cikla aranĝo dediĉita al literaturo, komprenata kiel parto de ĉirkaŭanta nin mondo. La Conrad-Festivalo – organizita de la Urbo Krakovo, la Krakova Festivaloficejo kaj la Fondaĵo Tygodnik Powszechny – estas la plej granda internacia literatura evento en Pollando kaj unu el la plej grandaj en Eŭropo. Ĝia celo estas prezenti mondan literaturon: literaturon aperantan en diversaj partoj de la terglobo, enradikiĝintan en malsamaj kulturoj, rezultantan el diversaj spertoj. La celo estas ankaŭ sproni viglajn artajn kaj sociajn diskutojn. Krakovo – tradicie nomata ĉefurbo de pola kulturo – fariĝas renkontoloko por verkistoj, literaturaj ekspertoj kaj simplaj legantoj. La partoprenantoj de la festivalaj debatoj, atelieroj, filmaj kaj teatraj spektakloj, koncertoj, ekspozicioj, literaturaj promenoj kaj urbaj ludoj kreas dum ĉiuj ĉi aktivecoj specifan komunan lingvaĵon, per kiu eblas paroli pri diversspecaj aspektoj de la moderna mondo (ne nur literaturorilataj) en interesa kaj respondeca maniero. La festivalo ne estas dediĉita al la verkaro de Joseph Conrad mem. Lia nomo rolas nur simbole en tiu ĉi internacia projekto. Oni referencas al li kiel mondokonata, poldevena verkisto pro la fakto, ke li scipovis kombini malsamajn tradiciojn samtempe neniam forviŝante limojn. Li verkis en la angla, sed ĉiam emfazis, ke ĉiu teksto skribita en ĉi tiu lingvo estas traduko el fremda rezonado kaj rezultas el senfina tradukprocezo de unu ideo al alia. Hodiaŭ, Joseph Conrad estas universala simbolo de internacia literatura komunikado. Li forlasis Krakovon por krei rakontojn kiel monda verkisto kaj lia verkaro helpas kompreni homojn loĝantajn aliloke. La Festivalo invitas al Krakovo verkistojn el la tuta mondo por daŭrigi senĉesan, homan laboron pri reciproka tradukado kaj interkompreno. Laŭ la vortoj de la festivalaj organizantoj, ĉi-jare, oni decidis atingi la kernan punkton de ilia fasciniĝo pri literaturo. Nome, ĝis nun oni provis montri kiel paroli pri realo. Dum la nunjara eldono oni klopodos – dank’ al invititaj aŭtoroj kaj ties legantoj – vortumi tion, kio estas literaturo kiel realo, aŭ pli precize: kiel la realo kreiĝas dank’ al literaturo. La 11-a eldono de la Festivalo celas do emfazi kiel la literaturo, dank’ al la rimedoj pri kiuj ĝi disponas, kreas malsamajn realaĵojn kaj kiel ili reciproke dialogas, disputas kaj luktas unu kontraŭ la alia. La ideo malantaŭ la nunjara festivala eldono povas esti ankaŭ klarigita per la uzo de du frazoj ĉe la ekstremaj punktoj de la akso, ĉe kiuj disvolviĝas la oktobraj diskutoj: Ni havas malsamajn vidpunktojn pri realo kaj Estas multaj realaĵoj. Al tiuj ĉi gvidfrazoj referencas la titoloj de la sep festivalaj tagoj: Aĵoj, Vortoj, Bildoj, Ideoj, Rilatoj, Lokoj kaj Herooj, ĉar ili konsistigas la plej gravajn elementojn de la realo. La partoprenantoj de unuopaj diskutoj rilatigos sin al la menciitaj konceptoj, sed certe ne limiĝos al ili. Ekzemple – kiel atentigas la organizantoj – Olga Drenda (35-jaraĝa pola ĵurnalistino kaj aŭtorino de pluraj eseoj pri kulturo) kaj Marcin Napiórkowski (juna profesoro pri kultursemiotiko el la Varsovia Universitato) proksimigos al la partoprenantoj la hejman mitologion. La vorto “mito” havas ja plurajn signifojn. Unu el ĝiaj plej gravaj difinoj estas falsa rakonto pri iu aŭ io opinikaraktera kaj cirkulanta inter homoj apartenantaj al iu komunumo, plejparte determinante ĝian funkciadon. Kiaj mitoj influas hodiaŭ nian pensmanieron, agadoformojn, individuan kaj kolektivan vivon? Almudena Grandes, fama, ŝatata de legantoj kaj aprecata de kritikistoj hispana verkistino, rakontos pri herooj, kiuj vivas en krizo. Ŝajne nenio ilin minacas. Tamen la trankvilo, kiu regas en la okulo de la ciklono, facile konfuziĝas kun sekureco kaj sufiĉas, ke la tornado de la historio ŝanĝu direkton kaj ĉio detruiĝos. Kiel trakti tian realecon? Mona Chollet, svisa ĵurnalistino kaj aŭtorino de eseoj, parolos pri perforto, al kiu oni povas alkutimiĝi, eĉ kiam ĝi alprenas ekstremajn formojn. Ne sufiĉas atentigi pri ĝi kaj ĝin kondamni. La perforto konstante renaskiĝas en novaj formoj, atakas en tute ne antaŭviditaj lokoj. Kiel do batali kontraŭ ĝin? En la romana mondo de Radka Danemarkova ĝojo eblas, sed ĝi ne estas donita senpage, des malpli por ĉiam. Tute male: por senti ĝin kaj ĝin ĝui foje oni devas pagi la plej altan prezon. Neniu tamen kapablas konvinki iun ajn, ke pro etaj aŭ pli grandaj malfacilaĵoj oni devas rezigni pri ĝi kaj elekti alian fundamenton de ekzisto, t.e. la malgajon. La ĉeha verkistino parolos pri tio, kiel literaturo traktas sociajn emociojn. Didier Eribon, franca filozofo kaj sociologo pensigos la ĉeestantojn pri la eskapo. Naskiĝloko, familio, konatoj iamaj kaj aktualaj aperas kiel malamata obstaklo, kaptilo, el kiu oni devas eskapi por krei sian propran vivoformon. Sed ĉu eblas entute forigi la pasintecon? Ĉu literaturo nin enradikigas en la pasintecon aŭ ĉu liberigas nin de ĝi? Sendube la ĉi-jara eldono de la Conrad-Festivalo estos renkontiĝo de homoj venantaj el diversaj mondoj kaj foje prezentantaj ege malsamajn vidpunktojn. Sendube, ekde la 21-a ĝis la 27-a de oktobro Krakovo rolas kiel areno de pasioplenaj interŝanĝoj de spertoj kaj pensoj. La eventon akompanos Internacia Libro-Foiro en Krakovo, kiu jam la 23-an fojon estos okazo por renkonti famajn verkistojn kaj konatiĝi kun la oferto de eldoncentroj en Pollando kaj eksterlande. Dum la ĉi-jara eldono ne mankos ankaŭ eldonpremieroj kaj riĉaj akompanaj eventoj: atelieroj, ekspozicioj, diskutoj. Ni fine ankoraŭ aldonu, ke dum la lasta tago de Conrad-Festivalo estos prezentitaj la laŭreatoj de la 5-a Conrad-premio, la plej grava distingo en Pollando por literaturaj debutantoj en la kategorio prozo. La premio honoras aŭtorojn de libroj publikigitaj pasintjare. La Conrad-premio estas iniciato de la krakova programo subtenanta debutojn kaj estas komuna entrepreno de la organizantoj de la Conrad-festivalo, la urbo Krakovo, Krakova Festivaloficejo, Fondaĵo Tygodnik Powszechny kaj la pola Libro-Instituto.

El la elsendo 22.10.2019. Legas Maciek – 4’15”