Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Felietonoj

Koninda Polo: Feliks Przesmycki

En nia hodiaŭa felietono ni volas prezenti al vi, gesinjoroj la figuron de profesoro Feliks Przesmycki, pola bakteriologo kaj virusologo, establinto kaj direktoro de la plej granda pola institucio okupiĝanta pri epidemiologio, la Ŝtata Instituto pri Higieno en Varsovio. Feliks Przesmycki naskiĝis en 1892 en la loko Miropol en la historia regiono Wołyń, nun Ukrainio kaj mortis en 1974 en Varsovio. Medicinajn studojn li faris en Kuracista Fakultato de Kijeva Universitato. Li kunlaboris kun multaj elstaraj virusologoj i.a. en Pasteur-Instituto en Parizo kun bakteriologo Albert Calmett kaj en Harvard Medical School kun Hans Zinsser. En januaro 1921 en la periodo de la pola-bolŝevista milito li estis delegita de la pola registaro al ostaĝejo en la loko Strzałkowo. Tie dum 6 semajnoj li sukcesis likvidi la epidemion de kolero inter la civita loĝantaro kaj rusaj soldatoj. La saman taskon li plenumis en la lokoj Tuchola kaj Wadowice. En 1928 kun grupo de junaj polaj kuracistoj Feliks Przesmycki forveturis al Usono por unujaraj studoj koncerne publikan sanon, kiujn organizis Rockeffeler-fondaĵo. Post la reveno al Varsovio li i.a. gvidis okupojn pri mikrobiologio en la Farmacia Fakultato de la Varsovia Universitato. En 1929 li habilitiĝis en la Kuracista Fakultato, post kio li entreprenis laboron en la Fako de Bakteriologio kaj Eksperimenta Mediciono de la Ŝtata Higiena Instituto sub la gvido de Ludwik Hirszfeld. Dank’ al la stipendio de la Higiena Sekcio de la Ligo de Nacioj Feliks Presmycki konatiĝis kun la labororganizo de la bakteriologiaj institutoj i.a. en Kopenhago, Prago kaj Budapeŝto. Sekve de tio li komencis plukonstrui la reton de la polaj filioj de la Ŝtata Higiena Instituto, kies vicdirekto kaj inspektoro li fariĝis en 1938. Dum la germana okupacio post la aresto de Ludwik Hirszfed Feliks Przesmycki anstatŭante gvidis ĝian Fakon pri Bakteriologio kaj Eksperimenta Medicino. En 1941 Przesmycki kunorganizis la sekretan produktadon de injekciaĵo kontraŭ tifo, kiu estis distribuata en Majdanek-koncentrejo kaj en la varsovia getto. En la jaroj 1942-44 li gvidis sekretajn lekciojn pri bakteriologio kaj dum la varsovia insurekcio li estis estro de la civila sanservo. Post la falo de la insurekcio lia tasko fariĝis evakuo de civilaj hospitaloj. La ĉefa objekto de sciencistaj esploroj de profesoro Feliks Przesmycki en la postmilita periodo estis kuracista virusologio. Jam en 1949 li organizis kadre de la Ŝtata Higierana Instituto virusolgian fakon, kiu estis poste transformita  en virusologian subinstituton, kiun li gvidis ĝis sia emeritiĝo. Unuavice li interesiĝis pri virusologio kaj epidemio de gripo,  sekve pri virusa cerboinfamo, meningito. Liaj gravaj sciencaj kaj praktikaj atingaĵoj estis viruologiaj kaj epidemiologiaj esploroj pri poliomjelito.  Feliks Przesmycki estis iniaciatino de apliko de vakcinado kontraŭ ĉi tiu malsano. Kiam en 1951 ekfuriozis en Pollando la poliomjelita epidemio li direktis sin kun helpopeto al profesoro Hilary Koporowski, poldevena virusologo laboranta en Usono. Pollando ricevis tiam senkoste 9 milionojn da injkciunuoj. La kvanto de malsaniĝoj de 1112  kazoj en 1959 makreskis en 1963 ĝis ĉ. 30 kaj la nombro de la mortintoj de 111 ĝis du. Pri vastaj sciencistaj interesiĝoj de profesoro Feliks Przesmycki atestas ĉirkaŭ 180 sciencaj artikoloj. Sed lia profesia aktivado ne finiĝis post la emertiĝo. I.a.  dum 6 jaroj li laboris kiel landa specialisto pri virusologio. En la lastaj vivojaroj li estis krome konsultanto de la Eksperimenta Laboratorio pri Seroj kaj Injeciaĵoj  Biomed.

El la elsendo 03.04.2020. Legas Barbara – 5’24”

Koninda Pollando – la ŝtona urso de Varsovio

Malplenas la varsoviaj stratoj. Silentiĝis plurlingva brueto de eksterlandaj turistoj ĉe la Malnovurba Kvartalo. Sian saviĝon atendas trankvile la figuro de ŝtona urso antaŭ la Preĝejo de Dipatrino la Gracoplena ĉe Świętojańska-strato. Antaŭ multa tempo, kiam ankoraŭ zumis en la regiono  arbarego, loĝis tie arbarabelisto Sędzimir kun sia familio. Iufoje kaptinte la mielŝteliston li kondukis tiun al tribunalo. Tiu ĉi post la punotempo en kancero decidis satigi sian venĝemon bruligante la domon de arbarabelisto. Sędzimir mortis pro la brulvundoj, pro la sopiro baldaŭ mortis lia edzino. Restis la gefiloj Milena kaj Gniewko. La knabino zorge klopodis pri sia pli juna frato, sed tiu ĉi jam fortika kaj grandstatura knabo malgraŭ sia juna aĝo dum iu ŝia foresto en la domo fuĝis en la arbaron. Gniewko perdiĝis kaj laciĝinte pro la erarvagado endormiĝis en la ursa vintrokuŝejo. Bonŝance trovis lin ursino, kiu mem havis idojn kaj nesciate pro kiu kialo ekflegis la knabon kvazaŭ la propran infanon. Kvin jarojn poste en la arbarego ĉasis la mazovia princo Janusz la 1-a kun sia edzino Dorota. Iumomente la ĉashundoj malkovris la ursokuŝejon. La ursino freneze defendis la ursidojn. En momento, kiam la arkpafistoj jam streĉis sagojn por celi la ursojn antaŭ iliaj okuloj aperis Gniewko, kiu baris al ili la vojon. La ekvidinta lin princino tuj ekdeziris kunpreni lin al la kortego, sed tiu ĉi rezistis. Nur kiam oni certigis, ke nenio minacas al lia ursa familio li konsentis. Gniewko kreskis en la kortego kaj la princino traktis lin kiel sian propran filon. Sub ŝia protekto li akiris poluritecon fariĝinte brava, belstatura viro ĝuanta estimon inter burĝoj kaj kavaliraro. Ne malmultaj fraŭlinoj kaŝe lin sopiris. Kaj Milena?…. Kaj Milena tiutempe loĝis ĉe ĉionscia oldulino kiu konis la sekretojn de kuracherba sanigado kaj la magio fariĝinte ŝia helpantino. Poste kiel jam matura junedzino ŝi ekloĝis en Nova Varsovio. Tie ŝi lasis sin koni kiel virino helpa al homoj kaj bestoj kundividanta siajn konojn. Tamen dum ĉiuj ĉi jaro ŝi flegis la memoron pri sia frato – ĉirkaŭe serĉante lin kaj pridemandante pri li. Sensukcese! Gniewko dume promenante tra Varsovio ekvidis iumomente belegan fraŭlinon kaj ekregis lin ne superebla al ŝi aminklino. Tio estis Jadwiga, la oraĵista filino. Gniewko ekrevis ŝin edzinigi, sed longan tempon pro sia malkuraĝemo li limiĝis al la revado. Trovinte fine iom pli da kuraĝo por prezenti sian amdeklaron li unue direktiĝis al preĝejo por tie pretigi sian planon. Tie ĉi ĵus estis okazanta la nuptoceremonio. Kiam la novgeedzoj estis forlasantaj la sanktejon Gniewko kun nekredemo konstatis, ke la amegata junulino ĵus fariĝis la edzino de alia viro. La senesperanta Gniewko svene falis sur la genuojn. Lia koro krevis pro la bedaŭro. Homoj ekrapidis helpeme, sed estis tro malfrue. En la homamaso troviĝis tamen ankaŭ Milena, kiu rekonis en la juna viro sian perdiĝintan fraton. Ŝi alkuris kriante, ke li ne mortu. Sed estis jam tro malfrue kaj lia animo estis lin jam forlasanta.  Milena tamen ankoraŭ sukcesis eldiri la magiajn vortojn. „Ne mortos vi, sed nur endormiĝos en la ŝtona formo. Tiun sorĉon forpenos tamen la forto de vera amo. Vekos vin fraŭlino, kiu sincere kaj arde vin ekamos kaj vi retrovos la sopiregatan feliĉon”. Tiumomente Gniewko alprenis la formon de ŝtona urso. Ĝis hodiaŭ li atendas veran amon antaŭ la malnovurba preĝejo de Dipatrino la Gracoplena.

El la elsendo 27.03.2020. Legas Barbara – 5’50”

Jan Niecisław Baudouin de Courtenay

Ne estas tre facile skribi pri la hodiaŭa heroo de nia felietono, kies 175-a naskiĝdatreveno pasis antaŭ kelkaj tagoj, la 13-an de marto.  Jan Niecisław Baudouin de Courtenay estis elstara sciencisto, kiu ŝanĝis la komprenon de la skriba kaj parola lingvoj, li estis la antaŭkuriero de multaj nuntempaj ideoj en lingvistiko, la kreinto de la teorio de fonemo. Sendube surprizas lia familia nomo ja elmontranta la francan devenon de la sciencisto. Lia pra-praavo, franco en la militista servo de la pola reĝo Aŭgusto la 2-a Forta venis al Pollando komence de la 18-a jarcento kaj edziĝis al polino. Li devenis el franca aristokrata familio, kies praulo estis Pierre, la plej juna filo de la reĝo Ludoviko la 6-a, Dika. Jan Niecisław naskiĝis en la apudvarsovia Radzymin. Post diplomitiĝo en la Ĉefa Lernejo en Varsovio kaj post staĝoj en Prago, Vieno, Berlino kaj Lepsiko li ricevis la postenon de privata docento ĉe la katedro de kompara lingvistiko en la Sankt-Peterburga Universitato. Kvin jarojn poste jam kiel profesoro li gvidis la katederon de la hindoeŭropa kompara lingvistiko kaj sanskrito en Kazano. Tie Baudouin de Courtenay kreis eĉ sian lingvistikan lernejon. Sekve dum kelkaj jaroj li instruis slavan komparan gramatikon enl a  universitato de Dorpad (la nuna Tartu), poste kelkajn jarojn li lekcias komparan lingvistikon en la Jagelona Universitato de Krakovo. Post 1901 kiel profesoro Baudouin de Courtenay revenis al Sankt-Peterburgo. Ĉie li formike laboris, ĉiutage de la kvara matene ĝis la naŭa vespere. Li ne estis brila preleganto, dum lekcioj li impresis kvazaŭ li monologus kun si mem, sed tiel liaj studentoj lernis asociigi kaj ĝeneraligi faktojn, lernis rezoni. Ofte liaj ideoj estis absolute novecaj, la interesiĝoj ĉiuflankaj. Baudouin de Courtenay okupiĝis pri la slavaj lingvoj (la pola, rusa, slovena), hindoeŭropaj (la litova, latino, la greka kaj sanskrito) kaj unuavice li koncentriĝis pri ĝenerala lingvistiko kaj lingvoteorio. Kiel la unua Baudouin de Courtenay direktis la atenton al la parola lingvo pruvante, ke la skriba kaj parola lingvoj estas apartaj fenomenoj kaj ligo inter ili estas psikologia. Li distingis literojn kaj sonojn, alivorte grafemojn kaj fonemojn enkondukinte ĉi tiujn ideojn en la sciencan cirkuladon. Liaj esploroj pri „lingvoembriologio” fariĝis fundamento de la nuntempa logopedio. En sia ĉi-rilata verko li asertis, ke la plej gravaj impulsoj de ŝanĝoj en la homa lingvo kasiĝas en la infana parolo. Siajn konkludojn  Baudouin de Courtenay  tiris el atenta, sistema observado de la parolevoluo ĉe siaj kvin infanoj. Verŝajne la plej grava estis lia eksterordinara lingvopasio. Multajn verkojn li skribis en la pola, rusa, ankaŭ en la ĉeĥa, slovena, franca, itala kaj germana. Marĝene ni aldonu, ke jam ekde 1885 ekzistis la unua pola filologia-lingvistika revuo kiun Baudouin de Courtenay iniciatis kaj redaktis.  Jan Niecisław multan tempon dediĉis al esploroj pri vivanteco de lingvo. Li estis firma kontraŭulo de la tezo kvazaŭ lingvo formus kompaktan kaj neŝanĝiĝantan sistemon. Li esploris ĵargonojn, dialektojn, malpli grandajn lingvojn. Ne mirigos nin do, ke li konis ankaŭ Esperanton, kies pledanto kaj populariganto li fariĝis, kvankam publike li kontestis esti esperantisto. En majo 1908 li prezentis en Varsovio publikan prelegon pri helpa internacia lingvo, Esperanto. Okaze de la naskiĝdatreveno de la Ludoviko Zamenhof en 1918 li prezentis prelegon rilatan al la lingvokreinto por la societo „Espero” en Sankt-Peterburgo. Malgraŭ tiom vastaj interesiĝoj Baudouin de Courtenay ne estis severrigora akademiano. Li estis vaste konata pro sia soci-politika akivado, publikaj elpaŝoj kontraŭ la milito, perforto, ksenofobio kaj diskriminacio. La aktivan socian sintenon li traktis kiel sanktan devon de sciencisto kaj inteligentulo. En 1922 li estis eĉ flanke de naciaj malplimultoj en Pollando kandidatigita por la ofico de ŝtatpreziento. Kiel  lingvisto  Baudouin de Courtenay apartan atenton donis al la rajto  de naciaj malplimultoj en Rusio uzi la propran lingvon. Krome aparte li klopodis pri la lingva kaj kultura aŭtonomio de poloj. Ekde 1916 li apartenis en Peterburgo al la Rondo de Amikoj de Sendependeco de Pollando. Post la regajno de la suvereneco en 1918 Baudouin de Courtenay revenis  al Varsovio, kaj kiel honora profesoro de la Varsovia Universitato li lekcias tie ĝis sia morto en 1929. Krome en la jaroj 1918/19 li estis ankaŭ profesoro de la kompara kaj hindoeŭrpa lingvistiko ĉe la kreiĝanta Katolika Universitato de Lublin. Pli frue en 1925 li troviĝis inter la kunestablintoj de la Pola Lingvistika Societo.

El la elsendo 20.03.2020. Legas Barbara – 7’06”

Koninda Pollando: Działdowo, regiono ne nur fungoriĉa

Działdowo kaj ĝian regionon (situantan en la nord-orienta parto de Pollando) turistoj vizitas volonte. Logas ilin bela naturo, riĉa historio kaj originalaj historiaj monumentoj. La plej belan vizaĝon la urbo prezentas al la gastoj venantaj el la sudo. Super la valo de la rivero Wkra videbliĝas panoramo de la malnova urboparto, kies supro ruĝas pro la tegmentoj de la malnovaj brikdomoj. Jam de malplroksime rimarkeblas ankaŭ la blanka preĝejturo kaj karakteriza tegmento de la urbodomo. Dekstraflanke altas svelta, brika akvo-turo. La plej interesa historia konstruaĵo de Działdowo – la teŭtona kastelo – videbliĝas nur post la urboenveturo. Tiun ĉi fortikaĵon konstruis teŭtonaj kavaliroj inter la jaroj 1344-1391. Ĝi ĉirkaŭis kvarangulan korton, kies unuopaj flankoj havis po 46 metrojn. De-ekstere la kastelon zonumis krome la murego kaj akvofosaĵo. De tri flankoj defendis ĝin marĉoj, de la kvara la rivereto Działdówka. La enveturan pordegon apudis du turoj – unu svelta kaj rondaspekta, la alia peza,  konstruita sur la plano de ortangulo. Ĝis hodiaŭ konserviĝis nur la sud-okcidenta alo de la kastelo – difinata la Granda Domo kun keloj konservintaj la gotikstilan volbon. Iam troviĝis tie la klostra manĝejo kaj  kapelo. La kastelo estis memstara, ĝi disponis pri la propra muelejo, bierfarejo kaj teksaĵ-produktejo. Samtempe ĝi rolis kiel  aparta strukturo teritoria, administra kaj ekonomia. Tie sian sidejon havis la ordena prokuroro. Dum la historifluo multfoje okazis bataloj inter la kavaliroj de la Teŭtona Ordeno aŭ prusaj soldatoj  kaj soldatoj polaj, litovaj kaj svedaj konkere por la kastelo. En la 17-a jarcento oni alikonstruis ĝin  renesancstile. Poste iom neatendite venis la decido malkonstrui ĝin. La savitan  kastelan parton oni renovigis en la 19-a jarcento, sed poste bedaŭrinde damaĝis ĝin la eventoj de la 2-a mondmilito. Dum la lastaj jaroj oni rekonstruis la okcidentan alon de la kastelo kaj la korton. Valoras noti, ke tiu ĉi kastela alo leviĝis super la keloj – iam destinitaj  por malliberigitoj – kun la muroj dikaj je 4 metroj. La arkeologiaj esploroj gviditaj en la kastelo inter la jaroj 1981-1989 pruvis la riĉan pasintecon de tiu ĉi loko. Rezulte de la esploroj oni elterigis ĉirkaŭ 300 mil diversajn objektojn, plej ofte tre  malnovajn. Sed, ni revenu al la urbo mem. La neripetebla atmosfero de Działdowo sentiĝas dum la promenvagado tra ĝia malnovurba kvartalo. Ĉiujn ravas ĝiaj malvastaj, ofte ankoraŭ pavimitaj stratetoj lumigitaj per stilizitaj lampoj. Aldonendas, ke tiu ĉi urboparto konservis sian 14-jarcentan aspekton, kvankam zorgeme  renovigitaj brikdomoj plej parte estas la 18- kaj 19-jarcentaj. Multaj estas vere unikaj. En la koro de la malnova urbo troviĝas foriplaco, centre de kiu situas urbodomo devenanta en la 1796-a jaro. Oni rekonstruis ĝin tiam post la granda incendio eksplodinta du jarojn pli frue – rezulte de kiu preskaŭ la tuta Działdowo forbrulis. Nun ĉiutage je la 11.55 de sur la urbodoma turo aŭdiĝas trumpetista urbosignalo. En la sud-okcidenta angulo de la foirplaco turistojn kaj religiulojn atendas la preĝejo omaĝanta la retrovon  de la Sankta Kruco, kiun oni konstruis en la 14-a jarcento. Ekde reformacio ĝis la 1981-a jaro ĝi servis al protestantoj, en la 80-aj jaroj reaĉetis ĝin katolika paroĥo. Alia interesa konstruaĵo de Działdowo estas la troviĝanta proksime de la menciita preĝejo hotelo „Wkra” el la 20-a jaroj de la pasinta jarcento. Parto de ĝiaj ĉambroj troviĝas en la aksotegmenta koridoro troviĝanta super la strato Zamkowa, kreanta karakerizan pordon, kiun oni difinas  la Mazuria. Atestanto de pluraj tragedioj en la urbo estas kazerno el la fino de la 19-a jarcento. Komence utiligis ĝin prusa armeo, sekve la pola infanterio. Dum la 2-a mondmilito hitleranoj establis tie portempan ostaĝejon, kiu rolis ankaŭ kiel mortotendaro. Oni taksas, ke sume germanoj malliberigis tie 20 mil personojn, kiuj estis malsatturmentitaj, fizike lezitaj, torturitaj kaj murditaj. La nombron de pereintoj sciencistoj taksas je ĉirkaŭ 3 mil. La konstruaĵo, kiun ne eblas ne rimarki estas la menciita jam akvoturo el la komenco de la 20-a jarcento. Ĝi estas la 7-etaĝa konstruaĵo apogita je tri gisferaj pilieroj. Rigardologa estas ankaŭ la konstruaĵo de la hotelo „Varia” el la 1902-a jaro, kiu origine servis  dum 70 jaroj kiel gasfabriko. Kiam ĝi ne plu estis bezona en tiu ĉi rolo oni decidis alikonstruigi ĝin kiel daŭran urboallogaĵon. Parolante pri Działdowo necesas krome mencii iun kroman objekton. Nome, ĉe la strato de Martiroj troviĝas obelisko omaĝe al du pilotoj – rusa kaj germana, kiuj dum aerbatalo reciproke pafkraŝigis siajn aviadlojn kaj komune pereis en Dziełdowo en la 1915-a jaro. Sur la monumento videbliĝas la ortodoksa kaj germana krucoj kaj trilingva pola, rusa kaj germana surskribo: „Dum la vivo malamikoj – en la morto egalaj”. Działdowo ĉiujare logas amason da turistoj. Por la ŝatantoj de la pura mazuria naturo Działdowo konsistigas krome bonegan bazon por entrepreni ekskursojn al proksimaj lagoj kaj du najbaraj panoramaj parkoj, kie eblas fiŝkapti, ripozi  kajakante aŭ navigante per la velpiŝo. Ravitaj kaj plene satisfakciigitaj estos ankaŭ ŝatantoj de la arbaraj promenoj. Enkorpigo de Działdów-regiono en la terenon de la Verdaj Pulmoj de Pollando estas la plej bona atesto pri ĝiaj ekologiaj kaj turismaj valoroj.  Por logi al tiu ĉi parto de Pollando tiujn, kiuj ankoraŭ ne certas ĉu valoras ĝin viziti mi povas aldoni, ke vizito ĉi tie aparte indas aŭtune pro la  fungoabundo en la tieaj arbaroj. Mi mem antaŭnelonge vizitinte la regionon nur dum la adiaŭa promeno, pasiginte 2 horojn en la arbaro plukis tiom da ili, ke sufiĉis plenigi la 10-litran sitelon.

El la elsendo 13.03.2020. Legas Gabi – 7’32”

Koninda Polo: Kazimierz Stanisław Gzowski

La 5-an de marto antaŭ 207 jaroj naskiĝis Kazimierz Stanisław Junosza Gzowski. Temas pri pola kaj kanada inĝeniero, konstruinto de pontoj, vojoj, fervojlinioj kaj havenoj en Kanado, la kunkreinto de la centra kanada transporta sistemo, de la parko Niagara Akvofalo, Inĝenieria Instituto de Kanado, la establinto de la kanada Pafista Societo, entreprenisto, politikisto, juristo, filantropo, socia aganto, administranto de la provinco Ontario, framasono, establinto de Wycliffe College, unu el la plej elstaraj inĝenieroj de la Granda Enmigrantaro. Por kanadanoj li estas sendube pli bone konata kiel  Sir Casimir Gzowski. Kazimierz Stanisław Junosza Gzowski estis filo de pola randregiona nobelo, kies antaŭulo estis kortegano de la reĝo Sigismundo Augusto. Apenaŭ 9-jaraĝa Kazimierz komencis lerni el la renoma liceo en Krzemień, en kiu lernis reprezentantoj de la pola 19-jarcenta inteligentularo, i.a. elstara pola romantika poeto Juliusz Słowacki. Havante 18 jarojn Kazimierz Stanisław Junosza Gzowski komencis soldatservi kiel sapeisto en la rusa armeo. Samjare eksplodis la sendpendiga, kontraŭcara novembra insurekcio 1930. Por strangoli ĝin al Pollando, t.e. al la Kongresa Reĝolando estis ekspedita rusa armeo. Gzowski forlasis ĝiajn vicojn transirinte al la pola armeo kiel subleŭtenanto. En tiu rolo li  partoprenis la venkan batalon apud Stoczek, dum defendo de Varsovio li estis vundita. Post la falo de la insurekcio en aprilo 1831 kune kun la 3-a Regimento de Ĉevalpafistoj li transpaŝis la limon de la Kongresa Reĝolando kun Aŭstrio, kie estis internigita kaj mallibergita. En 1834 la aŭstraj aŭtoritatoj devige deportis lin kun 264 aliaj insurgentoj al Usono. Pollandon pro la politikaj reprezalioj forlasis ankaŭ lia plej proksima familio. Gzowski en Usono komence vivtenis sin per lecionoj de skermado, muziko kaj lingvoj. Krom la pola li ja regis la anglan, germanan, italan kaj rusan. En Usono li finis juristajn studojn kaj en Pensilvanio li komencis advokatan praktikon. Sub la influo de la patro – reference al siaj sapeistaj spertoj – li eklaboris kiel inĝeniero ĉe konstruado de la fervojlinio inter Novjorko kaj la regiono de la Grandaj Lagoj. Dum sia estado en Erie, Pensilvanio en 1839 li edziĝis al filino de loka kuracisto – Charlotta Beebe. Pro la edziĝformalaĵoj li ŝanĝis la konfesion je anglikana. La geedzoj havis entute 8 gefilojn, ĉiuj kvin maskloj ricevis la polajn personnomojn. La familio de Kazimierz Stanisław Junosza Gzowski en 1841 translokiĝis al Kanado. Tie li kunordigis la konstruon de la kanalo Welland. Poste li estis ligita kun multaj fervojliniaj projektoj. Li estis pioniro de la fervojo en Kando, kie li konstruis centojn da kilometroj da fervojlinioj. En 1853 li funkciigis en Toronto la propran  konstrufirmon kaj en 1857 la unuan en Kanado fandejon, kiu produktis la fervojajn relojn. Tio estis ege grava investaĵo en la kanadaj klimataj kondiĉoj. Ĝi enlaborigis ĉirkaŭ 300 laboristojn, ĉefe irlandajn enmigrantojn kaj produktis 20 mil tunojn da reloj jare. Tiam tio estis la plej granda produktofirmao ne nur en Toronto, sed en la tuta Kanado.  Necesas noti la gvidan rolon de Casimir Gzowski en la plukonstruo de la haveno en Montrealo kaj ne forgesi ke li estis pledanto por pli plena utiligo de la grandegaj naturriĉaĵoj de Kando. En 1870 li forte plendis por elkonstruo de minista lernejo en Toronto. La apogeo de liaj teknikaj atingaĵoj estis elkonstro de International Bridge, la 1100-metra ponto super Niagaro liganta Kanadon kun Usono. Ĝia projektino estis inĝeniero E.P. Hannaford, kiu ideoriĉe solvis la problemon de la subakvaj fundamentoj. Tamen la munto de la ponto laŭ teknika vidpunkto estis tasko malfacila kaj finance riska. Ĉio estis tamen supervenkita dank’ al la organiza talento de Gzowski. La ponto estis transdonita en oktobro 1873. Ni aldonu, ke la merito de Gzowski estis organizo de la nacia parko super la akvofalo Niagara, li ankaŭ proponis utiligi ĝian akvoenergion por la produktaj celoj. El inter aliaj meritoj de Gzowski ni menciu i.a. , ke li estis unu el la fondintoj de  Kanada Societo de Kontinentaj Inĝenieroj. En 1890 li fondis medalon ĉiujare ĝis nun atribuatan al la plej bona kanada kontintenta inĝeniero koncerne godezion, konstruinĝenierion kaj grandaj konstruaĵoj „Casimir Gzowski Medal”. Gzowski organzis la unuajn kanadajn ĉevalkurojn. Ĝis nun estas atribuata la lanĉita de li premio, argenta plato „Queen’s Plate”, kiu estas la plej malnova sporta premio en la tuta Nirda Ameriko. Casimir Gzowski establis la unuan ĉasistan klubon en Kanado kaj la unuan pafistan klubon en ĉi tiu lando. En aprilo 1873 Gzowski nomumita kiel kolonelo de la kanada milico engaĝiĝis en la establon de la kanada armo estante estro de la Centra Volontula Fako en Toronto. En 1885 Gzowski fondis Casimir Gzowski Cup, pokalon de ĉiujaraj rivaladoj, atribuatan ĝis nun, en kiuj rivalas inĝeniraj taĉmentoj de la Kanada Milico. En 1890 pro la meritoj por Kando li estis distingita per la Oredeno de Sanktaj Mikaelo kaj Georgo fare de la reĝino Viktoria, akirinte tiel la britan nobeltitolon. La reĝino Viktoria nomumis lin kiel la unuan loĝanton de la britaj kolonioj  sia honora adiutanto.   Kiel proksima amiko de John Macdonald, la unua ĉefministro de Kanado, Gzowski fariĝis nenomumita gubernatoro administranto de la provinco Ontario en la jaroj 1896-97. Unu jaron poste, en 1898 Kazimierz Gzowski mortis post trimonata malsano. Lia korpo ekripozis eterne en la familia mauzoleo ĉe la anglikana tombejo en Toronto.

El la elsendo 06.03.2020. Legas Barbara – 8’31”

Koninda Pollando: Unika ligna sanktejo en Olesno

Hodiaŭ ni volas konduki vin al loko, kiu de pli ol jarcentduono ravas pro sia historio kaj eksterordinara klimato. Temas pri la arkitektura perlo de Opole-regiono troviĝanta en la loko Olesno, la suda Pollando, per la radikoj de pramalnova pino fundamentinta la preĝejon de sankta Anna. Oni taksas ĝin kiel unu el la plej belaj ĉi-specaj konstruaĵoj. Ĝia karakteriza trajto estas formo konsistanta el tradicia preĝejo kaj originala baroka stelforma parto de alkonstritaj kapeloj. La kreiĝo de la kapelo ligiĝas kun legendo pri mirakla saviĝo de junulino, kiu fuĝante antaŭ rabistoj kaŝiĝis ĉe pino, sur kiu – la veturanta ducent jarojn pli frue sankta Jadwiga – pendigis bildon de sankta Anna kun Maria kaj Jesueto. Post tiu evento, kaj ankaŭ pro la ripetiĝantaj miraklaj resaniĝoj, la burĝoj de Olesno decidis elkonstrui tie kapelon dediĉitan al sankta Anna kun Maria kaj Jesueto. En 1444 la ligna kapelo – kun la grandeco de aktuala presbiterio – ĉirkaŭis la pintrunkon, de kiu estis forhakita pinto kaj branĉoj kaj ĝi mem subtenis la ĉefaltaron. Pro la kreskanta nombro de la pilgrimantoj el Silezio, Ĉeĥio kaj Moravio en 1518 la kapelo estis grandigita ĝis la dimensio de la nuna preĝejo. En la preĝejo troviĝas barokaj altaroj el la 17-a kaj 18-a jarcentoj, malfrurenesanca altaro el la 17-a jarcento kaj 18-jarcenta en la stilo de francregantoj. Neptitakseble valora estas la ligna skulptaĵo de s-ta Anna kun Maria kaj Jesueto el la limo de la 15-a kaj 16 jarcentoj.  La sankejo en Olecko havas grandegan nematerian valoron por la pilgrimantoj, religiuloj kaj loĝantoj, samtempe estante unu el la plej gravaj preĝejoj de Opole-diocezo. Ekde la komenco ĝi estas taksata kiel miraklofara loko, la kultoloko de s-ta Anna. La originala formo de la ligna preĝejo referencas al la kvinpetala rozo kiel simbolo bildiganta la Dipatrinon.  Ekde la komenco de la preĝejo en la ĉefaltaro troviĝis triptiko el 1517 prezentanta Grandan Sanktan Familion, kiun faris majstro Jakobo, la disĉiplo de Wit Stwosz. En la jaroj 1669-1670 ĉarpentisto Marcin Snopek alkonstruis al la ĉefa navo la centran stelforman parton de la preĝejo. Ĝi fariĝis la simbolo de la preĝejo difinata kiel „rozo  ensorĉita en lignon”. La ĝisfundan rekonstruon de la preĝejo en 1873 okazigis paroĥestro Walentu Morawietz. Renovigita estis tiam la ĉefaltaro, kolorigitaj muroj, estis ŝanĝita funkcieco de la ĉeftriptiko kaj ĉe ĝiaj  flankoj kreiĝis du altaroj – de sankta Josefo kaj de s-ta Walenty. Bedaŭrinde la altaro estis priŝtelita en 1992 kaj ĝis nun oni sukcesis reakiri nur du el 32 ĝiaj figuroj. Bonŝance dum la 2-a mondmilito la preĝejo ne suferis damaĝojn malgraŭ tio, ke en 1945 ĝi rolis kiel riuĝejo por la loĝantoj de Olesno kaŝiĝantaj antaŭ soldatoj de la Ruĝa Armeo. La preĝejo de s-ta Anna  troviĝante en la distanco de 2 kilomentroj norden de la urbocentro de Olesno estas ĉirkaŭita de la surkreskita per arboj tombejo. Sur ĝia tereno troviĝas la novgotika sepulta kapelo el la limperiodo de la 19-a kaj 20-a jarcentoj kaj stacioj de la Krucovojo. En 2018 ĝi estis enmetita en la liston de la polaj Historionumentoj. Por la fino ni aldonu, ke la basreliefo de la preĝejo situanta nun ĉe la Itinero de la Lignaj Religiaj Kontruaĵoj siatempe (1939) estis prezentita en la Monda Ekspozicio en Novjorko.

El la elsendo 28.02.2020. Legas Barbara – 5’25”

La Pordo de Ale Cosabela kaj Vinilkosmo

Antaŭ 10 tagoj aperis ĉe Vinilkosmo la muzikvideaĵo de Ale Kosabela videoregistrita kun internacia kunlaboro fare de Rogener Pawinski “La Pordo”. Temas pri Esperanta popmuzika unuopaĵo kun instrumenta kaj kantita versio plenumita de internaciaj gekantistoj: Ale (Argentino), Mireille (Benino), Amir (Bosnio/Danio), Flavio, Rogener (Brazilo), Linda, Françoise, Anne, JoMo, Flo, Jean-Claude (Francio/Okcitanio), Jonny M (Germanio), Kjara (Italio), Ĵomart kaj Nataŝa (Svedio). Estas bela suprizo vidi en ĝi la kunkantantan Flo Martorell.

La muzikon kaj poeziecajn vortojn por tiu pop muzika videaĵo verkis Ale Kosabela:

La Pordo

Vere grandas distanco inter dirko kaj ŝlosil´

Sed proksimas já la pordo senserura de l´anim´

Se iu malsatas, kiel povas manĝi mi?

Ĉu ni estas gefratoj, aŭ estas nura fantazi´, fantazi´

Sur tiu ĉi vojo, malmultaj promenas

Ankaŭ mi ne kuraĝas kaj subite svenas

Kia son´ nin liberigos? Kia lum´ vidivigos nin?

Kies kor´ ne malfermiĝos kiam am´ kreskos en ĝi?

Ĉu ni estas gefratoj aŭ estas nura fantazi´, fantazi´?

Vere etas distanco inter sonĝo kaj vekiĝ´

La bela surprizo estas, ke la muzikvideaĵo kantita en Esperanto estas subtekstigita jam per 10 lingvoj, inkluzive de la pola. Bedaŭrinde la  traduko atestas, ke ĝia farinto ne finkomprenis la originalan tekston. Kvar fuŝtradukoj,  en tiu malgranda teksto ŝajnas tro, eble la plej ŝoka estas ne rimako de la diferenco inter vekiĝo kaj ellitiĝo. Espereble tiaj riproĉetoj ne rilatas al aliaj lingvoversioj. La oficiala muzikvideaĵo jam de pli ol unu semajno troviĝas en jutubo kaj rikoltis multajn pozitivajn kaj entuziasmajn reagojn. Cetere troviĝas en ĝi ankaŭ la originala teksto de la poemo kaj substkstigoj  en 10 lingvojn, kiuj eblas laŭplaĉe ŝangi. El inter la komentoj ni referencu al la vortoj de  Ursula Grattapaglia, kiu sendante la tradukaĵon de la poemo skribis „volonte mi sendas al vi en germana lingvo vian emocian poemon. Ke ghi disvastighu tra la verda kaj alikolora mondo….!” La muzikvideaĵo  La Pordo  kiel bita unuopaĵo en diversaj formatoj kaj kiel muzikvideaĵo estas disponigita ĉe la retejo de Vinilkosmo: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/pop… El ĝi ni kun plezuro ekscias krome, ke jam ĉi-jare Ale Kosabela partoprenis interesan projekton en la stilo de Playing for Change, kiu iamaniere plenumas la deziron de Ursula Grattapaglia. Temas pri nova versio de lia kanto La Pordo, ĉifoje prezentita per la voĉoj de internacia teamo.

El la elsendo 28.02.2020. Legas Barbara – 2’53”

Monumento de la Pola Grensemanto en Kuritibo

La 15-an de februaro 2020 pasis 95 jaroj post la solena lanĉo de la monumento de la pola Grensemanto en Kuritibo, Brazilo, kiu omaĝis – kaj daŭre omaĝas – la kontribuon de la enmigrantoj el la polaj teritorioj al la kulturo de Brazilo. Kvankam la polaj enmigrantoj aperis en Brazilo jam pli frue la apogeo de ilia alveno datiĝas al la limperiodo de la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Trans la oceanon celis ĉefe la kampara loĝantaro kun la espero pri pli bona estonteco atingota dank’ al la strebo primastrumi la tieajn, ofte neamikajn terenojn. Brazilo estis tiam la dua migrocelo post Usono de poloj kaj oni taksas, ke ĝis la eksplodo de la 1-a modmilito 1914 temis pri  ĉirkaŭ 115 mil polaj elmigrintoj. Brazilo serĉis tiam aktive en Europo setliĝontojn por primastrumi la plej malmulte enloĝatajn terenojn de sia lando. Post la enhaveniĝo en la brazilaj havenoj la enmigrantojn atendis plia longa kaj pena vojo. De la supre situantaj terenoj la marbordon celis la plej granda brazila riĉaĵo – kafo. Redirekten estis transportataj setiliĝontoj kun la havaĵo. De la marbordo laŭ krutaj, malfacile paseblaj vojoj ili grimpis sur altebenaĵon ĉe la alteco de 800-900 metroj super la marnivelo. Depende de sia bonstato kaj kunportitaj instrimentoj ili diversmanire atingadis la celon. Plej mizeraj perpiede, pli riĉaj disponis pri ĉaroj. Nur fine de la 19-a jarcento estis elkonstruita la fervoja linio inter Kuritibo kaj la apudatlantika haveno Paranagua. Poloj plej ofte trafis al la sudaj ŝtatoj – Santa Catarina, Rio Grande do Sul kaj  Paraná. Regis tie tute malsamaj klimataj kaj geologiaj kondiĉoj ol en la hejmlando. La virgajn brazilajn terenojn, surkreskitajn de praarbarego necesis primastrumi propramane. Verdire konsiderante la polan realon la setliĝontoj estis ricevantaj enormajn terpercojn kun la areo de 25 hektaroj. Tamen kutime sukresikitajn de densa kaj nepenetrebla praarbaro. Do post la alveno anstataŭ okupiĝi pri la tipaj farmistaj laboroj necesis unue entrepreni penan arboelhokadon. La plej granda malamiko – krom la klimato – estis la naturo, densaj tropikaj arbaroj, mikroskopaj moskitoj, veneaj rampuloj, pumoj. Nur post jaroj eblis ĝui la unuan rikolton. La lignaj domoj konstruataj de polaj enmigrantoj similas al tiuj, en kiuj ili loĝis en Pollando. Kun la tempofluo ilia plej granda aglomerejo elformiĝis ĉirkaŭ la ĉefa urbo de la ŝtato  Paraná, Kuritibo. La socia vivo de la t.n. „Nova Polonia” organiziĝis ĉirkaŭ kreiĝantaj polkoloniaj societoj kaj gazetaro. La lanĉita antaŭ 95 jaroj en la centro de Kuritibo monumento prezentas sur la soklo figuron de pola senŝua kaj brustonuda kamparano paŝanta kun mano plena de semata greno. La monumento celis omaĝi la 100-jariĝon de la sendependeco de Brazilo, pri kio informas bronza informtabulo en la lingvoj portugala kaj la pola. En ĝia supro videliĝas la blazono de Brazilo kaj la pola aglo kaj sube la surskribo „Al Brazilo omaĝe al la unua jarcento de la sendependiĝo – la Pola Kolonio”. La monumento simbolas milojn da anonimaj polaj setliĝintoj, kiuj entreprenis la penon primastrumi la brazilan teron kaj ilian dankemon rilate al la nova patrolando. Ni nepre meniciu pri la aŭtoro de la monumento. Temas pri Jan Żak, kiu elmigris kun la gepatroj el Pollando al Brazilo en 1896 havante 12 jarojn. Ekde la infanaĝo interesiĝante pri arto li lernis komence en la artindustria lernejo en Kuritibo, sekve dank’ al stipendio de la aŭtoritatoj de Parana li studis en la Belarta Akademio de Rio de Janeiro kaj en la Akademio de la Belartoj en Bruselo. Al  Brazilo Jan Żak revenis en 1921 ĝuste kiam oni frontis la monumentkonstruon. La tasko estis konfidita al li. La monumento de la Grensemanto alportis al Jan Żak famon kaj renomon. Du jarojn poste li akceptis la brazilan civitanecon kaj ekde tiam komencis uzi la kromnomon João Zaco Paraná, laŭ kiu li estas konata en Brazilo. En 1940 li fariĝis profesoro de la Belarta Akademio en Rio de Janeiro, kie li studis antaŭ jaroj kaj tiun ĉi postenon li plenumis ĝi 1960. En daŭro de sia skulptista kariero João Zaco Paraná kreis plurajn bustojn, statutojn, skulptistajn grupojn, kiu troviĝas en diversaj lokoj de la tuta Brazilo. Li mortis baldaŭ post la emeritiĝo en junio 1961 kaj eterne ekripozis en la tombejo Caju de Rio de Janeiro.

El la elsendo 21.02.2020. Legas Barbara – 6’45”

La 100-jariĝo de la reveno apud Baltikon

De jarcentoj la pola ŝtato estis ligita kun Pomerio kaj Baltiko. Situante en la riverbranĉaro de Vistulo kaj Odra en maniero evidenta ĝi gravitis al la maro klopodante sub sian regadon transpreni la riverbuŝojn de ambaŭ riveroj. Jam unuaj polaj historiaj regantoj Mieszek 1 (Mjeŝko la 1-a) kaj Bolesław Chrobry (Boleslao la Brava) agnoskis tion, inaŭgurante sian maran politikon per la klopodoj enkorpigi en la novkreiĝantan ŝtaton la tutan Pomerion inter la riverbuŝoj de ĵus menciitaj riveroj. La fama pola renesanca poeto Jan Kochanowski en sia verko el 1564 glorigis Pollandon, ke ĝiaj limoj etendiĝas de maro ĝis maro, komprenigante du marojn –  Baltikon kaj la Nigran Maron. Laŭ historiistoj tio ne plene konformas al vero. Veras aliflanke, ke la riverbranĉaro de Vistulo ekde la 14-a jarcento rolis kiel la eŭropa grenujo. La riĉon de la agrikulturaj produktoj, kiujn oni transportis laŭ Vistulo eblas ĝis nun rimarki vizitante ĝiajn laŭbordajn urbojn komencante de Krakovo, tra Sandomierz, Kazimierz Dolny, Warszawa, Płock, Włocławek, Toruń, Bydgoszcz, Grudziądz, Tczew kaj Gdańsk mem. Rapide kreskanta bezonateco je greno en la okcidenta Eŭropo kaj ĝia manko devigis la niderlandajn komercistojn serĉi novajn liverantojn. Jam ekde la 14-a jarcento iliaj ŝipoj transportis grenon el Gdansko ĝis Amsterdamo. Kaj de tie ĝi estis eksportata al pli foraj lokoj, grave kontribuante al la bonstatiĝo de niderlandanoj. Ekde la 15-a jarcento centoj da ŝipoj jare ankris en Gdansko kaj aliaj baltikaj havenoj por reporti bonkvalitan kaj malmultekostan polan grenon. En la 17-a jarcento ĉefe el Gdansko al Amsterdamo ĉiujare oni venigadis 150 mil tunojn da greno, sed ja ne sole ĝi estis atendata varo, ja ankaŭ i.a. ligno, kiun oni povis transporti dum la tuta jaro. Polaj komercistoj, polaj nobeloj ĝuis reciproke venigatajn multekostajn drapojn, sudajn fruktojn, vinon, spicaĵojn, porcelanaĵojn kaj aliajn luksajn produktojn. La vastan aliron al Baltiko la unuiĝinta – post ĉirkaŭ 200 jara provinca diserigo en la 12-a/13-a jarcento – la Pola Reĝolando  akiris post la tn. Toruna Pactraktato kun Teŭtonoj en 1466, sed perdis ĝin sekve de la unua dispartigo de Pollando inter Rusio, Prusio kaj Aŭstrio en 1772. Tiu situacio, manko de aliro al la maro daŭris dum la tuta 19-jarcento. Sojle do de la regajnata suvereneco komence de la 20-a jarcento Pollando, konstruante la vizion de la reakirota sendependeco, la aliron al la maro agnoskis kiel kondiĉon nepran („sine qua non”) de sia ŝtatrekonstruo. La necedebla starpunkto de la polaj intertraktantoj en diskutoj ĉirkaŭ la decidoj de la Versajla Traktato alportis al Pollando sendepndecon kaj revenon al la bordo de Baltiko. Tiun jubileon ne eblas subtaksi. Aŭtune de la pasinta jaro la pola Sejmo proklamis rezolucion pri la solenado de la tn. Nupto de Pollando  kun la Maro en la loko Puck. Tio ligiĝis kun la proksimiĝanta tiam 100-jariĝo de ĉi tiu evento. La preciza datreveno pasis en la ĵusaj tagoj, la 10-an de februaro. Tiutage en la 1920-a jaro generalo Józef Haller simbole transprenis la regadon super la maro. Li venis kun la akompanaj personoj, inkluzive de polaj soldatoj al la loko Władysławowo sur la ferdeko de la kutro Seestern farante la unuan ralion tra la pola maro. Tiu ralio havis simbolan dimension. Similan havis la  famiĝinta enĵeto de la finaĉoringo en la marajn akvojn, kio okazis unu tagon pli frue en la loko Puck. La unuan fojon tiam post la 18/19-jarcentaj dispartigoj apud Baltiko aperis reprezentantoj de la pola ŝtato kaj de ĝiaj militistaj fortoj. La ĵus pasinta 100-jariĝo fariĝis la okazo por retrorigarda pritakso, kiel bone Pollando utiligis la liberecon regajnitan baze de la Versajla Traktato garntiinta al Pollando kaj sendependecon kaj revenon al Baltiko. Neniu dubas, ke ĉi tiu evento de antaŭ 100 jaroj estis enorme grava por la rekonstruo de la pola ŝtato laŭ la ekonomia vidpunkto. En la intermilita jardudeko la rekonstruon de Pollando fundamentis Gdynia, la haveno kies elkonstruo komenciĝis tuj post kiam Pollando revenis apud Baltikon. Tio ebligis pluevoluigon de la ŝtato, de la eksporto. La reveno apud Baltikon malfermis antaŭ polaj navigantoj, la pola floto, maritoj, pola marino oceanojn kaj marojn de la tuta mondo. La situo de Pollando ĉe Baltiko daŭre favoras ekonomian evoluon de la lando, floradon de ĝia mara mastrumado. Ĝi koncernas ŝipkonstruadon kaj ŝiprenovigadon, maran transporton, fiŝkaptadon kaj fiŝalifaradon, maran turismon. Malgraŭ malvama akvo kaj ne ĉiam favora vetero la pola Baltiko logas, aparte somere amason da turistoj. Atendas ilin ne sole sabloriĉaj plaĝoj, sed ankaŭ interesaj havenurboj al kiuj i.a. kalkuliĝas Gdańsk, Sopot, Hel, Kołobrzeg kaj Międzyzdroje. Post la 2-a mondmilito la pola marbordo egalas al 528 kilometroj formante naturan, nordan limon de Pollando.

El la elsendo 15.02.2020. Legas Barbara – 7’41”

Koninda Pollando: La kastela-parka komplekso en Krasiczyn

Hodiaŭ ni invitas vin gesinjoroj al la loko Krasiczyn, en la sud-orienta Pollando por konatiĝi kun la kastela-parka komplekso, kiu ekde 2018 estas kalkulita kiel plia Historimonumento de Pollando. Temas pri unu el la plej belaj trezoroj de la renesanca-manierisma arkitekturo en Eŭropo. Ĝian konstruon lime de  la 16-a kaj  17-a jarcentoj komencis grafo Stanisław Krasicki, la kastelestro de Przemyśl. Tiun verkon daŭrigis lia filo Marcin, unu el la plej elstaraj tiam artmecenatoj en Pollando, transfominte la  krudan defendokonstruaĵon en imponan rezidejon. Ĝiaj flankoj levitaj sur la kvadrata plano estas orientitaj al kvar flankoj de la mondo. Ĉe la anguloj elstaras kvar diversaj turoj: Dia, Papa, Reĝa kaj Nobela aŭ Kavalira spegulante la mondokierarkion observatan de la fondintoj. Krom la ĵus menciitaj turoj estas ankoraŭ la 49-a metra Horloĝa ĉe kiu tra pordego kaj levponto – poste ŝtona – kondukis la vojo el la ekzistinta urbo. Ekde kelkaj jaroj ĝi estis disponigita al turistoj, kiuj de ĝia supro povas rigardi la vastan ravan panoramon.  De la kastela korto ĉirkaŭita per subarkadaj pasejoj eblas admiri aliflanke tre malofte renkontatajn, belegajn sgrafitartajn dekoraĵojn prezentantajn la bibliajn scenojn kaj medalionojn kun la bustoj de romiaj imperiestroj, kun bildoj de la polaj reĝoj kaj ĉasistaj scenoj. Ilia plena surfaco egalas al ĉirkaŭ 3500 kvadrataj metroj. La alikonstrulaboroj okazis sub la gvido de la italaj arkitektoj, sed la ornamajn kaj dekorajn laborojn plenumis lokaj artistoj. Pri la signifo kaj brilo de la kastelo en sia epoko atestas la fakto, ke ĝi gastigis ankaŭ polajn reĝojn i.a. Sigismundon la 3-an Vasa, Vladislavon la 4-an, Johanon Kazimiron. Post la senhereda morto de Krasicki-familio la kastelon kaj apartenantaj al ĝi havaĵoj transprenis reprezentantoj de aliaj magnataj familioj. Fine, en 1835 aĉetis ĝin princo Leon Ludwik Sapieha kaj ĝuste al  ĉi tiu princa familio la kastela-parka rezidejo plufloris dum pli ol 100 jaroj. Ili restaŭris la kastelon, establis segejon, bierfarejon kaj fabrikon de agrikulturaj maŝinoj samtempe aktivante favore al la ekonomia kaj socia evoluo de la regiono. Sapieha-familio inaŭguris belan tradicion planti en la kastela parko arbon ĉiukaze post la naskiĝo de siaj infanoj. Kverkon, kiu simbolas forton kaj potencon honore al filo, titlion – kiu simbolas fekundecon kaj amon honore al filino.  La kastelo malgraŭ pluraj incendioj kaj militoj konservis neŝanĝitan konstrubulon el la komenco de la 17-a jarcento. Tamen la 2-a mondmilito signis ĝian finon. Ĝis hodiaŭ oni rakontas pri la detrauj sekvoj, per kiuj frapis ĝin sovetuniaj trupoj, kiuj eniris tien en septembro 1939. Dum pli ol unu kaj duona semajnoj sur la kastela korto brulis ĉiuj dokumentoj, memoraĵoj, pentraĵoj, libroj, mebloj, kiujn la posedintoj ne sukcesis forveturigi el la kastelaj ĉambregoj. La riĉe ornamita sarkofago de la 16-jara princino Zofia el la karara marmoro estis frakasita. Bonŝance la sarkofagon, kiel ankaŭ la kastelan kapelon – unu el la plej elstaraj arkitekturaj elementoj de la kastelo en la Dia Turo komparata al la Sigismunda Kapelo en la krakova reĝa Wawel-kastelo – oni sukcesis restaŭri. La kastelon ĉirkaŭas sur la areo de 14 kaj duona hektaroj unu el la plej belaj en Pollando panoramaj parkoj, kies origino ankaŭ devenas el la 17-a jarcento.  La nuna plano kaj aranĝo de la kreskaĵoj ligiĝas kun inventemo kaj vojaĝpasio de Sapieha-familio. La malnovaj plantoj estis riĉigitaj per novaj kreskaĵoj. La riĉo de la plantoj – pli ol 200 arbo- kaj arbustospecioj, ravantaj en ĉiu jarsezono, inkluzive de ekzotikaj kaj zorge protektataj – estas aldona atuto de la kastelo en Krasiczyn. Aktuale en la kastelo troviĝas hotelo kun la konferenca centro. La gastoj havas la ŝancon viziti la kastelon kaj parkon kun gvidanto. Aparta atrakciaĵo estas la nokta vizitado de la kastelaj ĉambroj kun lakeo, dum kiu onidire eblas renkonti la spiriton de la Blanka Damo, onidire la junaĝe mortinta Zofia.

El la elsendo 31.01.2020. Legas Barbara – 6’09”