Hodiaŭ ni invitas vin gesinjoroj al la loko Krasiczyn, en la sud-orienta Pollando por konatiĝi kun la kastela-parka komplekso, kiu ekde 2018 estas kalkulita kiel plia Historimonumento de Pollando. Temas pri unu el la plej belaj trezoroj de la renesanca-manierisma arkitekturo en Eŭropo. Ĝian konstruon lime de  la 16-a kaj  17-a jarcentoj komencis grafo Stanisław Krasicki, la kastelestro de Przemyśl. Tiun verkon daŭrigis lia filo Marcin, unu el la plej elstaraj tiam artmecenatoj en Pollando, transfominte la  krudan defendokonstruaĵon en imponan rezidejon. Ĝiaj flankoj levitaj sur la kvadrata plano estas orientitaj al kvar flankoj de la mondo. Ĉe la anguloj elstaras kvar diversaj turoj: Dia, Papa, Reĝa kaj Nobela aŭ Kavalira spegulante la mondokierarkion observatan de la fondintoj. Krom la ĵus menciitaj turoj estas ankoraŭ la 49-a metra Horloĝa ĉe kiu tra pordego kaj levponto – poste ŝtona – kondukis la vojo el la ekzistinta urbo. Ekde kelkaj jaroj ĝi estis disponigita al turistoj, kiuj de ĝia supro povas rigardi la vastan ravan panoramon.  De la kastela korto ĉirkaŭita per subarkadaj pasejoj eblas admiri aliflanke tre malofte renkontatajn, belegajn sgrafitartajn dekoraĵojn prezentantajn la bibliajn scenojn kaj medalionojn kun la bustoj de romiaj imperiestroj, kun bildoj de la polaj reĝoj kaj ĉasistaj scenoj. Ilia plena surfaco egalas al ĉirkaŭ 3500 kvadrataj metroj. La alikonstrulaboroj okazis sub la gvido de la italaj arkitektoj, sed la ornamajn kaj dekorajn laborojn plenumis lokaj artistoj. Pri la signifo kaj brilo de la kastelo en sia epoko atestas la fakto, ke ĝi gastigis ankaŭ polajn reĝojn i.a. Sigismundon la 3-an Vasa, Vladislavon la 4-an, Johanon Kazimiron. Post la senhereda morto de Krasicki-familio la kastelon kaj apartenantaj al ĝi havaĵoj transprenis reprezentantoj de aliaj magnataj familioj. Fine, en 1835 aĉetis ĝin princo Leon Ludwik Sapieha kaj ĝuste al  ĉi tiu princa familio la kastela-parka rezidejo plufloris dum pli ol 100 jaroj. Ili restaŭris la kastelon, establis segejon, bierfarejon kaj fabrikon de agrikulturaj maŝinoj samtempe aktivante favore al la ekonomia kaj socia evoluo de la regiono. Sapieha-familio inaŭguris belan tradicion planti en la kastela parko arbon ĉiukaze post la naskiĝo de siaj infanoj. Kverkon, kiu simbolas forton kaj potencon honore al filo, titlion – kiu simbolas fekundecon kaj amon honore al filino.  La kastelo malgraŭ pluraj incendioj kaj militoj konservis neŝanĝitan konstrubulon el la komenco de la 17-a jarcento. Tamen la 2-a mondmilito signis ĝian finon. Ĝis hodiaŭ oni rakontas pri la detrauj sekvoj, per kiuj frapis ĝin sovetuniaj trupoj, kiuj eniris tien en septembro 1939. Dum pli ol unu kaj duona semajnoj sur la kastela korto brulis ĉiuj dokumentoj, memoraĵoj, pentraĵoj, libroj, mebloj, kiujn la posedintoj ne sukcesis forveturigi el la kastelaj ĉambregoj. La riĉe ornamita sarkofago de la 16-jara princino Zofia el la karara marmoro estis frakasita. Bonŝance la sarkofagon, kiel ankaŭ la kastelan kapelon – unu el la plej elstaraj arkitekturaj elementoj de la kastelo en la Dia Turo komparata al la Sigismunda Kapelo en la krakova reĝa Wawel-kastelo – oni sukcesis restaŭri. La kastelon ĉirkaŭas sur la areo de 14 kaj duona hektaroj unu el la plej belaj en Pollando panoramaj parkoj, kies origino ankaŭ devenas el la 17-a jarcento.  La nuna plano kaj aranĝo de la kreskaĵoj ligiĝas kun inventemo kaj vojaĝpasio de Sapieha-familio. La malnovaj plantoj estis riĉigitaj per novaj kreskaĵoj. La riĉo de la plantoj – pli ol 200 arbo- kaj arbustospecioj, ravantaj en ĉiu jarsezono, inkluzive de ekzotikaj kaj zorge protektataj – estas aldona atuto de la kastelo en Krasiczyn. Aktuale en la kastelo troviĝas hotelo kun la konferenca centro. La gastoj havas la ŝancon viziti la kastelon kaj parkon kun gvidanto. Aparta atrakciaĵo estas la nokta vizitado de la kastelaj ĉambroj kun lakeo, dum kiu onidire eblas renkonti la spiriton de la Blanka Damo, onidire la junaĝe mortinta Zofia.

El la elsendo 31.01.2020. Legas Barbara – 6’09”