La ĉefheroo de nia hodiaŭa felietono estas Henryk Marconi, unu el la plej elstaraj arkitektoj sur la polaj teritorioj en la 19-a jarcento. Li aŭtoris plurajn reprezentajn konstruaĵojn  en la novrenesanca, klasikisma kaj novgotika stiloj en diversaj polaj urboj. Plimulto troviĝas en Varsovio. Temas i.a. pri la Hoteloj Europejski kaj Bristol, pri palacoj de Branicki-familio kaj de Andrzej Zamoyski, pri preĝejoj de Ĉiuj Sanktuloj, de s-ta Karolo Boromeo, de s-ta Anna en la varsovia Wilanów. Li prilaboris krome la projekton de la unua varsovia akvodukto, kiu komencis funkcii en 1855. Entute li aŭtoras pli ol 40 arkitekturajn projektojn. Tiuj malpli grandaj aŭ tiuj, kiujn li administris aŭ korektis estis pli ol 50. Malgraŭ la militdetruoj – la du mondmilitoj – daŭre eblas admiri en Pollando konstruaĵojn kreiĝintajn laŭ lia projekto, detale kaj zorgeme rekonstruitajn post la 2-a mondmilito. Enrice Marconi naskiĝis en januaro 1792 en Romo en la familio de arkitekto, profesoro de la roma Belarta Akademio. Li edukiĝis sub la gvido de sia patro, sekve en la bolonja universitato kaj la tiea Belarta Akademio. Poste li laboris kiel desegnoinstruisto en Lugo. Samtempe li komencis laborojn pri arkitekturaj projektoj, kiuj rapide alportis al Enrice ĉiam pli da premioj en arkitekturaj konkursoj. Havante jam 30 jarojn li venis al Pollando laŭ invito de generalo Ludwik Michał Pac, por finkonstrui lian palacon en la loko Dowspuda en la podlaĥia regiono. Post la brila plenumo de la tasko Pac tuj konfidis al li la elkonstruon de Pac-Palaco en Varsovio. Henryk Marconi rapide radikiĝis en Pollando. Lia edzino fariĝis Małgorzta familie Heiton, la filino de la palaca ĝardenisto. Kun ŝi Marconi havis ses geinfanojn, kiuj en plimulto lasis spuron en la kultura vivo de la lando. Karol fariĝis pentristo, Władysław – pentristo kaj artkonservisto, Leandro – arkitekto. Eleonora edziniĝinte al Antoni Kolberg estis la patrino de i.a. Henryk Wilhelm – la pioniro de la optika industrio en Pollando. La aliaj filoj de Henryk estis Jan – inĝeniero,  Henryk – industriisto. Ties filo Bogdan fariĝis konata pola pentrarta konservisto, profesoro de la varsovia Belarta Akademio.  Sed ni lasu tiun flankvefton. Kvar jarojn post sia alveno al Pollando Henryk Marconi en 1826 transprenis la oficon de la konstrukonsilisto. Unu jaron poste li komencis labori en la Fako de la Industrio kaj Komerco de la registara komisiono por la Internaj kaj Religiaj Aferoj kaj por la Publika Klerigo. Henryk Marconi kreis pli ol grandegan kvanton de la konstruaĵojn. Li metis la bazon por la polaj arkitekturaj studoj.  En la jaroj 1851-58 Henryk Marconi estis profesoro en la varsovia Belarta Akademio. Ankoraŭ post la fermo de la altlernejo li lekciis almenaŭ dum 10 pliaj jaroj.  Tie li instruis arkitekturon ekde la fundamentoj kaj komplekse. Dank’ al li arkitekturo ĉesis  esti nur unu el la artbranĉoj kaj al kelkdek siaj disĉiploj Marconi transdonis plenon de siaj konoj pri la fako.  Marconi lekciis ankaŭ en la inĝenieria lernejo de vojoj kaj pontoj ĉe la Varsovia Universitato. Krome li  estis membro de multaj altlernejoj – i.a. de la Akademio de s-ta Luko en Romo, de la Belartaj Akademioj en Bolonjo kaj Florenco, de la Cara Akademio de la Belartoj en Petersburgo. Li membris ankaŭ  en la Filantropa Societo, el la konstrukomitato de la varsovia Teatro la Granda kaj en la komitato por la alikonstruo de la Saksa Palaco. Henryk Marconi apartenas al la plej fekundaj arkitektoj de sia epoko. Pollandon li traktis kiel sian duan hejmlandon. Fontoj mencias lian partoprenon en la kontraŭca novembra insurekcio 1831, kaj financan subtenon vivfine por la januara kontraŭcara insurekcio  1863.  Li mortis la 21-an de februaro 1863 kaj eterne ripozas en la varsovia nekropolo Malnova Powązki.

El la elsendo 24.01.2020. Legas Barbara – 5’55”