La rok-bando „Persone”, kiel unu el la plej famaj muzikensembloj en Esperantujo, ne bezonas prezentadon. Plimulton de sia repertuaro la grupo registris en 5 albumoj, kiuj eldoniĝis inter la jaroj 1987 kaj 2002. Dum ĉi tiu periodo „Persone” sukcesis krei kaj evoluigi sian individuan kaj tuj rekoneblan stilon. En la mallonga recenzo mi tamen dezirus fokusiĝi pri nur unu iliaj KDoj, pri tiu, kiun mi opinias la plej matura kaj interesa – Povus esti simple. Kiel oni scias, 100-elcente objektiva taksado de la muzikaĵoj ne estas ebla. En niaj opinioj, konforme al cirkonstancoj, speguliĝas diversaj faktoroj: gusto, antaŭjuĝoj (pozitivaj aŭ negativaj) kaj scio. Krom tio indas rimarki, ke ĉiu muzikstilo aŭ ĝenro funkcias fakte kiel iom aparta lingvo, kiun la aŭskultanto devas ekkoni, se li volas kompreni kaj ĝui la nuancojn de la konsiderata verko. Rilate al la perspektivo, en kiu mi vidas la kanzonojn de „Persone”, tutcerte influis ĝin miaj personaj muzikaj spertoj de akademia teoriisto kaj flutisto, kaj miaj inklinoj al verkoj de renesancaj kaj barokaj komponistoj. En ĉi tiu momento la aŭskultantoj sendube komencos mediti pri tio, kiajn aspektojn de la priparolataj verkoj tia „klasika” muzikisto kiel mi trovas interesaj. La albumo Povus esti simple konsistas el 13 kanzonoj. La unua afero, kiu altiris mian atenton, estis kvalito kaj diverseco de la tekstoj. Tiun sferon mi traktas kiel aparte gravan por vokalaj verkoj. Se poeziaĵon mi trovas banala kaj naiva, mi tuj ĉesas interesiĝi pri la kanzono, kaj eĉ la plej rafina muzika prilaboraĵo ne helpas. Feliĉe, tio ne estas la kazo de la albumo Povus esti simple. Sendepende de tio, ĉu la verko pritraktas amon aŭ aliajn aferojn, la teksto de ĉiu registrita kanzono enhavas en si iun interesan problemon aŭ enigmon (aŭ ambaŭ). Mi eĉ riskus la tezon, ke super la poezio de la tuta albumo ŝvebas certa melankolia ero kaj etoso de Weltschmerz. Tiel estas eĉ en la kazoj de kanzonoj kun tre vigla muzikstilo. Amo okazas afero tre komplika, kiu igas homojn suferi pro dubo, honto, soleco aŭ malebleco konstrui „pontojn inter kor’ kaj kor’”. Vivo devigas nin kaŝi siajn emociojn en eterna maskerado, kaj la veran memon oni povas malkaŝi nur post „la leviĝo de la lun’”. „Revoj” ne realigeblas kaj finfine ĉio „glitas el la man’”. Inter falantaj bomboj kaj malracia homkonduto naskiĝas nur demando, kiu freneziĝis: „ĉu la mondo, ĉu ni”. Ĉu tio ne estas komuna dilemo de la Esperantistaro? Sed la kanzonoj ne estus kanzonoj sen kantado kaj sonoj de instrumentoj. La ĝeneralan muzikstilon de la albumo oni povas priskribi kiej dura, intensa kaj eĉ iom intence kruda, kun intensaj gitarsono kaj akompano de la perkutinstrumentoj. Ĝi estas ankaŭ tre vigla kaj samtempe bone korespondanta kun karaktero de la tekstoj. En kelkaj kantoj la muziko eĉ ilustras la tekston kvazaŭ retorike, emfazante specifajn frazojn aŭ vortojn. Ekzemple en la fama „Revoj” la gitarakompano ŝajnas imiti pluverojn menciitaj en la unua frazo de la poeziaĵo („pluva aprilo”), kaj en la refreno revoj falas surteren ne nur tekste sed ankaŭ melodie. Tiaj frandaĵoj estas multe pli, kaj ĉiu atenta aŭskultanto sendube kapablos trovi ilin mem. Kvankam plimulton de la kanzonoj karakterizas ĵus menciita vigleco, en la KD estas ankaŭ kelkajn molajn kaj lirikajn komponaĵojn, kiel „Ili venos”, „Kiam amo regas” aŭ „Nun mallumas ekstere”. Tio donas al la aŭskultantoj momenton de mildigo kaj faras la albumon interne diferenciga. Indas ankaŭ konsideri la harmonian lingvon, sampemte simplan kaj rafinitan, kun interesa uzado de diskretaj disonancoj en la formo de diversaranĝitaj pasnotoj kaj sest- kaj septakordoj. Tiuj ĉi lastaj abundas, kiel oni povas ekspekti, ĉefe en la lirikaj kanzonoj, sed ne nur. Finfine oni devas diri kelkajn vortojn pri la prezentado. La sonkvalito estas tre klara, kaj ĉiujn tavolojn de la muzika strukturo oni facile perceptas. Martin Wiese kantas kun granda esprimpleneco kaj imagpovo. Lia prononco estas bona, sed en kelkaj frazoj, precipe kiam gitaroj tre laŭte akompanas aŭ ludas en alta registro, ĝi povintus esti iom pli klara. Mi devas konfesi, ke de tempo al tempo mi necesis kontroli la skribitan tekston, ĉar ne ĉiam mi certis pri unuopaj vortoj. Indas ankaŭ rimarki bonan akordon kaj agordon de la bando. Tio gravas precipe rilate al la kantado, ĉar, bedaŭrinde, ne ĉiam Esperantistaj vokalistoj disponas korektan intonacion, kaj mistrafitaj sonaltoj estas dolorego por aŭdo kaj malreklamo por nia muzikkulturo. Resume: Povus esti simple estas tre bela kaj matura albumo, vera klasikaĵo, pri kiu ni vere povas fieri.   

El la elsendo 31.01.2020. Legas Marek – 6’06”