(en la 170-a mortodatreveno de la komponisto)

Lastĵaŭde, t.e. la 17-an de oktobro en la varsovia Baziliko de la Sankta Kruco tradicie aŭdiĝis la tonoj de la fama Rekviemo de Mozart. Ĝiaj fragmentoj laŭ la peto de la mortinta antaŭ 170 jaroj en Parizo Frederiko Chopin aŭdiĝis dum liaj sepultaj solenaĵoj. Kaj kvankam lia tombo toviĝas en la pariza Père-Lachaise, la koro – same laŭ la peto de la komponisto – revenis al la hejmlando. Ĝi troviĝas en unu de pilastroj en la Preĝejo de S-ta Kruco en Varsovio, al kiu ĉiutage pilgrimas dekoj  da muzikŝatantoj, turistoj kaj vizitantoj de Varsovio.   De 14 jaroj la Nacia Instituto de Frederiko Chopin en la mortodatreveno de la komponisto  prezentas al la publiko la faman verkon laŭ la sonado proksima al tiu, kiun konis Chopin.  Nunjare la Rekviemo aŭdiĝis en la interpreto de internacia kolektivo de solartistoj kaj  la Historia Orkestro kaj koruso Collegium Vocale 1704. La meson direktis unu el la plej famaj ekspertoj de la historia stilo, elstara klavicenisto kaj pianisto Andreas Staier. La deziron de Frderiko Chopin pri revenigo de lia koro plenumis  ĉirkaŭ 1850-a jaro lia fratino, Ludovika. La koro  en kristala ujo plenigita de alkoholo estis metita en ebonan keston. Ondire timante la revizion transpaŝante la limon Ludovika kaŝis ĝin sub sian robon. Sekve ĝi estis deponita en la preĝejo de Sankta Kruco ĉe Krakowskie Przedmiescie-strato, la paroĥa preĝejo de Chopin-familio. Onidire la pastroj ne estis ravitaj pri tiu donaco. Ĝenerale oni sciis pri la maledifa rilato de Frederiko Chopin kun George Sand, franca divorcita verkistino, tiuepoka skandalemulino. Ĉiukaze la kesteto kun la vazo entenanta la koron de Chopin preskaŭ tri jardekojn kuŝis en la preĝejaj keloj. En 1880 oni tamen transmetis ĝin en niĉon de unu el la preĝejaj pilastroj. Troviĝas tie tabulo kun la surskribo „Al Frederiko Chopin – la samnacianoj” kun la ĉitaĵo el la Evangelio de s-ta Mateo „Kie trezoro via, tie la koro via”. La koro de Chopin ankoraŭ du fojojn lasis la lokon de sia ripozo en la Sanktakruca Preĝejo. En 1944 dum la Varsovia Insurekcio ĝi estis evakuita al Milanówek. Pri ĝiaj sortoj en ĉi tiu apudvarsovia urbeto skribis kaj prelegis multfoje la loĝanta tie Andrzej Pettyn. La koro revenis al Varsovio kaj al la preĝejo de la s-ta Kruco la 17-an de oktobro 1945 en asisto de la ŝtataj aŭtoritatoj kaj miloj da varsovianoj. La duan fojon la koro de Chopin forlasis sian lokon inter la 14-a kaj 15-a de aprilo 2014. Tiam ĝi estis subigita al ekzamenoj de specialistoj. Oni konstatis ĝian tre bonan staton samtempe notinte ĝian surprize grandan dimension kaj blankan koloron. La videblaj ŝanĝoj ebligis supozi, ke la rekta mortokaŭzo de la 39-jaraĝa komponisto estis tuberkulozo. La koncerna raporto estis metita en la niĉon apud la skatolo kun la koro de Chopin. Pri li tuj post la morto elstara pola poeto Cyprian Kamil Norwid skribis „Naskiĝinte varsoviano, laŭkore polo, per la talento civitano de la mondo”.

El la elsendo 18.10.2019. Legas  Barbara – 4’32”