Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

Noveca korstimulilo el Koreio

Korstimuliloj de jaroj savas la homan vivon. Tamen ili estas grandaj kaj ilia enplanto estas komplika kaj ligita kun risko. La situacion povos ŝanĝi aranĝaĵo prilaborita kaj testita en la Yonsei-universitato en Seulo. Temas pri ege maldika arangaĵo, nur 38-mikrometra monitoranta la laboron de koro kaj kaze de neceso liveranta elektran signalon. Ĝi estis ekipita per speciala tegaĵo, kiu algluiĝas al humida organo tia, kiel koro. La sciencistoj el Yonsei-universitato koncentriĝis pri problemo de misritmo, tio estas situacio en kiu koro batas tro rapide, tro malrapide aŭ neregule. Kelkfoje la misritmo estas nerimarkebla aŭ ne tiom grava, sed fojfoje ĝi povas esti vivdanĝera. En ĉi-lastaj kazoj la enplanto de korstimulilo povas esti la nura maniero savi la vivon de la paciento. La koreaj sciencistioj testis sian aparaton ĉe viva kuniklo kaj ĉe la artefarita koro, kaj la testorezultoj evidentiĝis optimismigaj. Ilia korstimulilo identigis misritmon kaj kapablis reguligi la korfunkciadon. La granda avantaĝo de la korea korstimulilo estas ne nur ĝia malgranda dimensio, sed ankaŭ la metodo de muntado. La nova korstimulilo similas al pansaĵo gluita al >epicardium<, kiu estas la seroza membrano, la interna tavolo de la perikardo. La algluo okazas helpe de algobazita hidroĝelo imitanta la proprecojn de duvalvuloj, kiu subakve gluiĝas al diversaj surfacoj. La hidroĝelo gluiĝas al la epikardium, sed ne estas sorbita de la korpo. Kvankam ĝis nun la korea korstimulilo estis testita nur ĉe kunikloj kaj ne baldaŭ eblos ekzameni ĝian efikadon ĉe homo, tamen estontece ĝi povas helpi ne nur al homoj kun la kora misritmo. Sciencistoj el Seulo planas evoluigi ĝin tiel, ke ĝi povu esti aplikata en la esplorado kaj monitorado de infarkto kaj alispecaj misfunkcioj de la koro.

El la elsendo 05.01.2023. Legas Barbara – 02′ 35″

Tomasz Miller – finalano de la konkurso Populariganto de la scienco

Nia redakcia kunlaboranto, matematika fizikisto, d-ro Tomasz Miller estis pasintjare unu el la finalanoj de la konkurso „Populariganto de la Scienco” en la kategorio Sciencisto. Prezentante lian silueton la portalo >Scienco en Pollando< skribis i.a., ke la unuajn paŝojn kiel sciencpopulariganto li faris ankoraŭ kiel studento. En 2008 li konstruis kaj priservs nebulkameron por la ekspozicio „Granda Koliziigilo de Hadronoj: kiel tio funkcias”. En la jaroj 2009-10 per popularsciencaj artikoloj li kunlaboris kun la portalo „Gadżetomania”. Dum la doktorigaj studoj en la Fakultato de Matemaiko kaj Informaj Studoj ĉe la Varsovia Politekniko Tomasz Miller partoprenis ĝian popularigan laboron. Li gvidis krome okupojn popularigantaj matematikon por infanoj kaj junularo kadre de „MiNi Matematika Akademio”. Tiam li ligis konstantan kunlaboron kun Kopernik-centro de Interbranĉaj Esploroj de la Jagelona Universitato en Krakovo, kie li nun laboras. Lia plej nova projekto estas ciklo da miniprelegoj popularigantaj matematikon en jutuba kanalo. Tomasz Miller skribas por la scienca rubriko „Tygodnik Powsechny”, li partoprenas krome podiajn diskutojn, radioelsendojn kaj podkastojn. Aparta sfero de lia agado estas la popularscienca literaturo. Tomasz Miller tradukis du librojn „Perdiĝintaj en matematiko” de Sabine Hossenfelder, „Surrealaj nombroj” de Donald Knuth, krome kun Łukasz Lamża li kuntradukis la libron de Roger Penrose „Modo, kredo kaj fantazio en la nova fiziko de la Universo”.

El la elsendo 05.01.2023. Legas Barbara – 02′ 07″

Polino malkovris nekonatajn hispanajn poezitekstojn

Garcilaso de la Vega estis unu el la plej renomaj poetoj de la hispana renesanco, batalanto kaj koretegano de la hispana reĝo Karolo la 1-a, kiu kiel Karolo la 5-a estis la Sankta Romia Imperiestro. Lia vivo povas servi kiel scenaro de la sensacia filmo en kies daŭro li jen verkis, jen batalis en Eŭropo kaj la Norda Afriko. Pro la militvundoj li mortis havante nur 35 jarojn. Garcilaso enkondukis en la hispanan poezion la italan metrikon kaj kreis strofon kun la nomo lira. Antaŭ kelkaj monatoj Maria Czepiel pretigante doktorigan disertacion por Oksforda Universitato trarigardis la bitigitan kolekton de la itala poezio en latino troviĝantan en Ĉeĥio, en kiu ŝi malkovris tri nekonatajn pli frue kopiojn de odoj de Garcilaso de la Vega. Inter ili troviĝis du perdiĝintaj tekstoj de la hispana poeto. La unua estis la odo al Pietro Bembo, la alia poemo dediĉita al germana humanisto Johann Alexander Brassicanus. Ĝis nun oni ne sciis pri ĝia ekzisto kaj ajnaj ligoj de la Vega kun Brassicanus. En Bulletin of Spanish Studies (Bulteno de la hispanaj studoj) aperis artikolo de la pola sciencistino kun traduko kaj detala pritrakto de la retrovitaj tekstoj de la renoma hispana poeto.

El la elsendo 15.12.2022. Legas Maciek – 1′ 29″

Materialo konduktanta elektron kiel metalo

Sciencistoj el la Ĉikaga Universitato prilaboris la produktomanieron de konduktiva materialo formebla kiel plasto, samtempe konduktanta elektron kiel metalo. La konduktaj materialoj estas necesaj en nia ĉiutaga vivo, ĉar dank’ al ili funkcias i.a. aranĝaĵoj movataj de kurento. Al la tradiciaj, plej malnovaj apartenas tiaj metaloj kiel kupro kaj oro. De ĉirkaŭ 50 jaroj ekzistas organikaj konduktiloj, en kiuj materialo estas riĉigita je aldonaj atomoj. Ili estas pli flekseblaj kaj prilaboreblaj ol metaloj, sed ne estas same stabilaj. En malfavoraj kondiĉoj (altaj temperaturoj, humideco) ili povas perdi siajn proprecojn. Tamen same metaloj, kiel organikaj konduktiloj konsistas el ordigitaj molekuloj. Dum la laboroj pri novaj konduktaj materialoj unu el la esploristoj Jiaze Xie komencis eksperimenti kun pli frue malkovritaj, sed plejparte flanken metitaj materialoj. Longajn ĉenojn de karbono kaj sulfuro li interplektis per nikelatomoj. Tiam montriĝis surprize, ke tia senorda strukturo tre bone konduktas elektron. Krome, ĝi evidentiĝis tre stabila. La esploraŭtoro profesoro John Andreson kaj Xie konsultis aliajn sciencistojn de la ĉikaga universitato por kompreni, kiel tio okazas. Oni konkludis, ke la nova materialo formas tavolojn. Kaj kvankam la unuopaj tavoloj ne estas ordigitaj, tamen tiom longe kiom ili kontaktas unu la alian, elektronoj povas inter ili libere moviĝi. Unu el la grandegaj avantaĝoj de la nova materialo estas, ke ĝi estas facile formebla. Eblas ĝin akiri en la ĉambra temperaturo kaj apliki en medioj, en kiu aperas altaj temperaturoj, en medioj acidaj kaj alkalaj aŭ kun signifa humideco. Ĝis nun, ĉiuj ĉi obstaklaj fenomenoj serioze limigis la aplikon de modernaj teknologioj. La esplorojn pri la nova materialo financas Pentagono, la usonaj Energidepartemento kaj Nacia Fondaĵo de la Scienco.

El la elsendo 05.12.2022. Legas Barbara – 2′ 41″

Kiel efikas la artefarita rideto

Sciencistoj de jaroj cerbumas ĉu la vizaĝmimiko influas niajn emociajn spertojn. Evidentiĝas, ke la internacia esplorista grupo trovis pruvojn pri tio, ke eĉ ŝajnigita rideto povas elvoki senton de feliĉo. La ĉefaŭtoro de la esploroj estas Nicholas A. Coles el Stanford-universitato. Partoprenis la esplorojn preskaŭ 3900 personoj el 19 landoj, inkluzive de Pollando, kiuj dividitaj laŭ tri grupoj testis diversajn manierojn imiti la rideton.
Parto de ili tenis inter la dentoj longskribilon, parto imitis la mienon de ridetantaj aktoroj. La ceteraj estis petitaj ŝovi la buŝangulojn direkte al oreloj kaj levi la vangojn helpe de la vizaĝmuskoloj. En ĉiu grupo la duono de la partoprenantoj plenumantaj la taskon rigardis gajigajn bildojn de malgrandaj bestoj, floroj kaj efektoplenaj piroteknikaĵoj. La alia duono havis antaŭ si senbildan ekranon. La testitoj rigardis la samajn fotojn aŭ ilian mankon ankaŭ tiam, kiam ilia tasko estis konservi neŭtralan vizaĝesprimon. Por ke la partoprenantoj de la eksperimento ne malkaŝu la esplorcelon, kio povus influi la esplorrezultojn, ili ricevis la taskon fari kelkajn etajn ekzercojn, inkluzive de simplaj matematikaj kalkuloj. Post ĉiu tasko oni demandis ilin kiomgrade ili sentas sin feliĉaj.
Laŭ la analizo de donitaĵoj la esploristoj notis rimarkeblan pliboniĝon de la bonfarto inter la partoprenintoj, kiuj imitis ridetojn de aktoroj sur la fotoj aŭ uzis la vizaĝmimikon. Multe malpli rimarkeblaj estis rezultoj en la grupo de testitoj, kiuj tenis inter la dentoj longskribilon. Laŭ sciencistoj tio ligiĝis kun la fakto, ke en vera, aŭtenta rideto oni ne kunpremas la dentojn. La ĉefaŭtoro de la eksperimento asertas do, ke la vizaĝmuskoloj etendiĝantaj por ŝajnigi rideton povas kaŭzi la senton de feliĉo, same kiel senton de kolero povas kaŭzi sulkiĝinta frunto.
La aŭtoroj faras la rezervon, ke la akiritaj rezultoj pri ŝajnigita rideto ne estas sufiĉaj por helpi en la forigado de pezaj malsanoj kiel deprimo. Tamen la eksperimento liveris taŭgajn informojn pri tio, kio estas la emocioj kaj el kio ili fontas.

El la elsendo 25.11.2022. Legas Barbara – 02’58”

Solena festo de la Vroclava Politekniko

La 15-an de novembro la Politekniko de Voclavo (la sudokcidenta Pollando) solenis sian feston organizatan ekde 1984 kaj ligitan kun la datreveno de la unua prelego prezentita en la postmilita Vroclavo.
Dum la solenaĵo la titolon de la honorofica doktoro – doktoro honoris causa – ricevis profesoro Michel Virlogeux el la Nacia Lernejo de Pontoj kaj Vojoj en Parizo, sciencisto kaj kontruktoro, elstara specialisto pri pontkonstruado. Oni rekonis liajn elstarajn atingaĵojn koncerne la pontkonstruan inĝenierion, inkluzive de prilaboro de sciencaj fundamentoj por la projektado de stajpontoj. Oni honoris liajn meritojn por la Vroclava Politekniko. Profesoro Virlogeux partoprenis projektadon kaj konstruadon de pli ol 100 pontoj, inkluzive de la ponto Vasco da Gama en Lisbono kaj de Viadukto-Millau en Francio.
Dum la solenajo de la vroclava altlernejo oni anoncis la nunjaran laureaton de Lem-premio. Por la konkurso oni kandidatigis 26 sciencistojn el 14 diversaj landoj. Laŭ la decido de la konkurskapitulo la premion 2022 ricevis profesoro Samuel Stranks el la Fakultato pri la Kemia Inĝenierio kaj Bioteknologio en Kembriĝuniversitato. En sia laboro li okupiĝas pri optikaj kaj elektronikaj proprecoj de novaj duonkonduktiloj laŭ la vidpunkto de ekonomia aspekto apliki ilin en elektroniko. La transdono de la premio okazos venontjare dum speciala solenaĵo organizota tiuokaze.
.

El la elsendo 25.11.2022. Legas Maciel – 01’54”

Pliaj esploroj pri la dormofunkcio

Delonge estas sciate, ke dum la dormo okazas procezoj ligitaj kun lernado kaj memoro. Neŭrologo Anna Schapiro, Dhairyya Singh kaj Kenneth Norman el la Princetona Universitato kreis kalkulmodelon bazitan sur la neŭrona reto, kiu ebligis al ili enrigardi la lernoprocezon dum la dormo. Tiu modelo elmontris, kiel unu cerbosfero influas/instruas la alian, en la kondiĉoj kiam ne venas impulsoj de la ekstera mondo. La esploristoj malkovris, ke dum la dormo la hipokampo instruas la novkortekson tion, kion ĝi eksciis dumtage. Nome en la daŭro de la dormo nia cerbo ĉirkaŭ kvin fojojn nokte transiras de la fazo NREM al REM. Ĝuste tiam la hipokampo peras al la novkortekso novajn informojn akiritajn en la daŭro de la tago. Tiel do post la nokta vekiĝo nia memoro estas iel modifita.
La esploristoj konstruis modelon konsistantan el hipokampo, la cerbosfero respondeca pro la akirado de novaj informoj kaj novkortekso en kiu, okazas i.a. procezoj rilataj al lingvo, konscio kaj longdaŭra memoro. La modelo elmontris, ke dum la fazo NREM la cerbo – sub la gvido de la hipokampo – ĉefe “foliumas” la plej novajn eventojn kaj donitaĵojn. En la fazo REM aktiviĝas aliflanke malpli novaj rememoroj konservataj en novkortekso. Ambaŭ cerbosferoj komunikiĝas en la fazo NREM. Tre grava estas la konektligo inter ambaŭ fazoj, ĉar kiam la novkortekso ne havas ŝancon rekrei la informojn, kiujn ĝi stokas, ili estas anstataŭitaj, „surskribitaj”. Laŭ Singh por kreiĝo de longdaŭraj rememoroj estas necesa konektigo inter la du dormofazoj.
La prezentitaj ĝisnunaj esplorrezultoj devas esti konfirmotaj eksperimente, ĉar sciencistoj siajn simuladojn limigis al plenkreska persono, kiu spertis bonan noktan dormon. Tiuj rezultoj ne devas esti veraj, ekzemple rilate al infanoj kaj plenkreskuloj, kiuj ne ĝuis bonan noktan dormon. Tamen la aplikita modelo, kiun eblas adapti al diversaj situacioj kaj personoj povas evidentiĝi taŭga en pliaj esploroj ligitaj kun la dormoproblemoj. En pli longa perspektivo ĝi servos al esploroj pri psikaj kaj neŭrologiaj statoj, en kiuj unu el la simptomoj estas dormoperturboj.

El la elsendo 15.11.2022. Legas Barbara – 03’17”

La 2-a eldono de la Eŭropa Premio de Stanisław Lem

Ĝis la fino de septembro oni atendis anoncojn por la 2-a eldono de la Eŭropa Premio de Stanisław Lem, Lem Prize. La premio estis establita de la Vroclava Politekniko en 2021 por omaĝi la 100-an naskiĝdatrevenon de la elstara pola sciencfikcia romanverkisto, al kiu la Politekniko atribuis honoran doktorecon en 1981.
La Eŭropa Premio de Stanisław Lem estas adresita al junaj sciencistoj (ĝis 40-jaraĝaj) studantaj aŭ gvidantaj esplorojn en la Eŭropa Unio kaj en la landoj partoprenantaj la programon Horizonto Eŭropo. Ĝi estas aljuĝita ĉiujare pro aktuala malkovro aŭ signifa atingaĵo sur vaste komprenitaj kampoj de scienco kaj inĝenierio, kun fortaj elementoj de teknologia, interfaka, kreiva vizio. Junan scienciston, kies esploroj povus pozitive influi la estontecon de la homa civilizacio atendas 100 mil zlotoj.
La unua premiito fariĝis profesoro Randall J. Platt, fakulo pri genetika inĝenierio el la Federacia Politekniko de Zuriko (ETH Zurich – Eidgenössische Technische Hochschule Zürich). Li kreis tie esplorteamon, kiu okupiĝas pri la evoluo kaj plibonigo de aplikoj de la indikila ĉelteknologio strebante krei tute novajn metodojn de biomedicina inĝenierio. Profesoro Platt venis al Vroclavo komence de la nova akademia jaro, por inaŭgura malferma prelego kaj sciencaj seminarioj.
La laŭreaton de Lem-premio elektas internacia ĵurio gvidata de profesoro Reimund Neugebauer (prezidanto de la Fraunhofer Societo). En ĝia konsisto troviĝas ankaŭ Tomasz Lem, la filo de la verkisto. La nomo de la gajninto de Lem Prize 2022 estos anoncita la 15-an de novembro, kiam la vroclava Politekniko solenos sian feston.

El la elsendo 05.11.2022. Legas Maciek – 01’54”

La unua pola Festivalo de Sciencaj Filmoj

Meze de novembro okazos la unua Festivalo de Sciencaj Filmoj. La antaŭfestivalan konkurson povas partopreni junuloj kaj plenkreskuloj inter la 16-a kaj la 40-a vivojaroj. Oni akceptas ĉiuĝenrajn filmojn kaj la baza kriterio por ilia klasifikiĝo estas kerna ligiteco kun la scienca temaro.
Kiel informis la organizanto, CEZAMET funkcianta ĉe la Varsovia Politeknko, scienco signifas multon pli ol sole laboratoriojn kaj eksperimentojn. Oni do invitis al la konkurso junajn reĝisorojn, sciencistojn, instruistojn, jutubistojn, bloggvidantojn kaj ĉiujn filmkreantojn prezenti fruktojn de sia imagopovo. La festivalo estas do la maniero inviti vastan socion al diskuto pri la plej novaj malkovroj, teknologioj kaj vaste komprenataj sciencoj. Temas ankaŭ pri la popularigado kaj firmigado de konoj.
En la ĉefa festivala konkurso partoprenos 10 plendaŭraj, almenaŭ unuhoraj kaj 15 mallondaŭraj filmoj, 10-15 minutoj. Ĉiuj devas esti produktitaj en la pola lingvoversio kaj deveni el la jaroj 2018-2022.

El la elsendo 05.11.2022. Legas Maciek – 01’20”

Nova funkcio en la cerbo malkovrita

Same pozitivaj, kiel ankaŭ negativaj emociaj spertoj estas konservataj en nia memoro. Tio gravas por nia transdaŭro, ĉar necesas memori pri danĝeraj situacioj por eviti ilin estonte. La ĝisantaŭnelongaj esploroj pruvis, ke la ŝlosilan rolon en tio ludas la cerbostrukturo difinata latine Corpus amygdaloideum, kiu ludas gravan rolon en alifarado de emocioj. Lastatempe estis malkovrite, ke ankaŭ alia cerbostrukturo gravas por konservado de emociaj spertoj. Temas pri cerebelo, aŭ cerbeto kiu laŭ sia aspekto similas al malgranda cerbo. Ĝia lezo perturbas precizajn movojn, ekvilibron, korposintenon kaj lernadon de movoj, kiel kaze de biciklado. Do la cerebelo cerbeto certigas la kunordigadon kaj precizecon de movoj. La plej novaj esploroj de profesoroj Dominique de Quervaina kaj Andreas Paassotiropoulos el la Universitato en Bazileo elmontris ĝian signifan rolon en la konservado de emociaj spertoj. En siaj esploroj kun 1418 partoprenantoj al la testatoj estis prezentitaj bildoj neŭtralaj kaj elvokantaj la emociojn. Samtempe helpe de la magneta rezonaco estis registrita la cerboaktiveco de la partoprenantoj. Laŭ sekvaj memortestoj la bildoj, kiuj elvokis pozitivajn aŭ negativajn emociojn estis pli bone memorfiksitaj ol bildoj emocie neŭtralaj. Oni konstatis, ke konservado de bildoj emocie aktivigaj ligiĝis kun la aktivecokresko de cerbosferoj, kiuj rolas en la memorfiksado de emocioj. Tiu aktiviĝo estis konstatita ankaŭ en cerebelo. Samtempe la sciencistoj pruvis, ke ĝi komunikiĝas kun diversaj cerbopartoj en la daŭro de la procezo de intensa fiksado de emociigaj bildoj. Ĝi ricevas signalojn el la cerboparto grava por la percepto kaj takso de la emocioj, kaj krome transsendas signalojn kaj al Corpus amygdaloideum kaj al hipokampo, kiu ludas esencan rolon en la konservado de rememoroj. Kvankam fajnigo de memoro pri emociigaj situacioj estas ŝlosila por transdaŭro, kaze de tre negativaj spertoj povas kaŭzi revenantan timon. Laŭ esploristoj ilia malkovro povas havi signifon por kompreni psikajn statojn, kiel posttraŭmata streĉa perturbo (PTSD). La nunaj laboroj en Bazielo okazas kadre de la esplorprojekto, kies celo estas pli bona kompreno de emociaj kaj kognaj procezoj kaj apliko de akirotaj rezultoj al projektoj klinikaj.

El la elsendo 25.10.2022. Legas Barbara – 3′ 23″