Sciencaj informoj

Protekti la informspacon kontraŭ troŝarĝo

Enretigita de: | Feb 10, 2024 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Nelimigita aliro al informoj povas ŝajni avantaĝa elemento de la homara evoluo. Tamen ni ricevas pli da informoj ol ni kapablas alifari. Kiel atentigas sciencistoj similan situacion la homaro jam frontis dum la industria evoluo, kiam enorman kreskon de la produktado de fero kaj kemiaĵoj oni traktis kiel nemalhaveblan por la progreso. Nun ni jam scias, ke tio ligiĝis kun tiom seriozaj minacoj kiel nekontrolata fumemisiado el fabrikaj kamentuboj alkondukataj al la sengradigo de la medio kaj serioza minaco por la homa sano. Nun sciencistoj atentigas, ke kiel la elemento de la medio, en kiu ni vivas devas estis traktita ankaŭ la informa spaco. Tro da informoj, same kiel aerpoluado povas efiki malavantaĝe je homo. Tiun temon traktis aparte internacia sciencista kolektivo, kun partopreno de poloj, kadre de la eŭropa projekto Horizonto Eŭropo. La konkludo de ilia laboro estas, ke la ĉiutaga informpoluado kaŭzas kognas troŝarĝon, kiu ligita kun laco, temopremo kaj limigita kapacito de la labormemoro malfaciligas realigadon de farendaj taskoj. En la rilata publikaĵo sciencistoj menciis tri perceptonivelojn de informa troaŝarĝo, kiuj estas reciproke dependaj. Tio estas neŭronaj kaj kognaj mekanismoj sur la nivelo de individuo, decidoj kaj informpercepto kadre de la sociaj grupoj kaj tutsocia nivelo de interagado inter individuoj, grupoj kaj informliverantoj. Dum la kolektiva laboro informoj estas alifarataj sur individua nivelo, ili estas ankaŭ interŝanĝataj inter membroj de kolektivo. Tial la informfluon eblas trakti kiel plurnivelan reton kun nodoj, kiuj reprezentas individuojn, grupojn kaj tutajn sociojn kun ligoj, kiuj spegulas interagojn inter ili. Tio formas komplikan sistemon kun propra dinamiko. Laŭ esploristoj se transiro de administrebla informfluo al la informa troŝarĝo povas esti facila tasko, solvenda en fermita grupo, kaze du kaj pli da ligitaj grupoj eblas antaŭvidi subitajn ŝanĝojn. Por pli bone kompreni la kaŭzojn kaj sekvojn de informa troŝarĝo necesas prilbori mezurojn kaj modelojn por tia plurnivela, komplika grupo kaj sekve prilbori efikajn preventajn metodojn. La aŭtoroj sugestas samtempan komencon de organizitaj agadoj en tri sferoj – scienco, edukado, leĝdonado. La unua ligiĝas kun la financado de interbranĉaj esplorprojektoj pri ekologio de plurnivela informa troŝarĝo. La dua – similie kiel kaze de recikligado de forfalaĵoj- postulas instruadon de informekologio sur la lerneja nivelo. La tria signifas ekdiskuton de ĉi-sfere konfrmaj juraj reguligoj.

El la elsendo 10.02.2024. Legas Barbara – 03′ 36

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0532346

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj