Sciencaj informoj

Noveca plasta folio protektonta birdojn

Enretigita de: | Jan 30, 2024 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Biologoj el la Bjalistoka Universitato informis pri la unuaj testorezultoj kun nova plastfolio protektonta birdojn kontraŭ vitraj spacoj. La testado estis la rezulto de la kunlaboro inter la Fondaĵo Vitraj Embuskoj, la aŭstra organizaĵo BirdShades kaj la firmo Unidevelopment SA. La kolizioj de birdoj kontraŭ la vitraj muroj konsistigas globskalan problemon. Nur en la Norda Ameriko – kie oni intense esploras la problemon – pereas jare de 100 milionoj ĝis eĉ unu miliardo da birdoj, kiuj koliziis ekzemple kontraŭ la vitromuroj de modernaj oficpluretaĝuloj. La testata en Bjalistoko speciala plastfolio provizita per UV, enhavas regule ripetiĝantan desegnon, kiun bone vidas birdoj, kvankam ĝi ne estas videbla de homoj. Ĝi povos fariĝi alternativo por glueblaj strioj kun nigraj punktoj, kiuj eĉ se efikaj damaĝas la estetikon de eksteraj muroj de konstruaĵoj. Al Bjalistoko oni liveris 300 kvadratajn metrojn de la testota plastfolio. La unuan fojon oni uzis ĝin en Eŭropo sur tiom granda spaco. Ĝi estis utiligita sur la eksteraj muroj de la Matematika Fakultato de la Bjalistoka Universitato kaj la unuaj rezultoj estas pozitivaj, kvankam por deklari firman opinion estas necesa kelksezona testado. Krome oni volas ekzameni ĉu la noveca plastfolio efikas rilate al diversspeciaj birdoj. Ĉiukaze, ke en Bjalistoko oni konstatis, ke en la jaroj 2012-2021 eĉ unu kvarono de la mortaj birdoj sur la tereno de la universitato pereis en la sekvo de kolizio kontraŭ la vitraj muroj. Post la uzo de la folio tiu elcento malkreskis ĝis 10 procentoj.

El la elsendo 30.01.2024. Legas Maciek – 02′ 05″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0531924

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj