Sciencaj informoj

Universitato de Maria Curie-Skłodowska 80-jara

Enretigita de: | Feb 20, 2024 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Universitato de Maria Curie-Skłodowska en Lublin (la orienta Pollando) solenas en 2024 sian 80-jariĝon. En la programo de la porokazaj solenaĵoj okazos i.a. Kongreso dediĉita al Maria Curie-Skłodowska sub la titolo „Novumo estas la virino”, rendevuo de la diplomitoj, koncertoj. Aktuale en la universitato studas en preskaŭ 90 fakultatoj 16 mil personoj. La eventoj ligitaj kun la jubileo daŭros dum la tuta jaro. Ilia kulimino okazos en oktobro dum la solena inaŭguro de la nova studjaro. Ĝi estos ligita kun la kunsido de la Konferenco de la Rektoroj de la Polaj Universitatoj kaj kun renkontiĝo de rektoroj de ATHENA (la konsorcio de Alliance for European Universities), kies membro la Universitato de Maria Cure-Skłodowska estas ekde 2022. La solenaĵojn akompanos artaj eventoj, kiel premiero de la muzika-literatura spektaklo pri Maria Curie-Skłodowska. Komence de oktobro en Lublino rendevuos la universitataj diplomitoj. Universitato de Maria Curie-Skłodowska estis establita en oktobro 1944 kiel ŝtata altlernejo kun kuracista, naturscienca, agronomia kaj veterinaria fakultatoj. En la sekvaj jaroj ĝi subiĝis al multaj reorganizoj, kreiĝis novaj fakultatoj kaj studdirektoj. La Universitato solenante la 80-jariĝon de sia ekzisto fieras pri pli ol 267 mil diplomtioj.

El la elsendo 20.02.2024. Legas Maciek – 01′ 43″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0529498

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj