Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

NASA pri novaj malkovroj sur Encelado

Sciencistoj el NASA informis pri eksterordinara malkovro koncernanta elementon necesan por vivkreiĝo sur Encelado, unu el pli ol cent lunoj de la Saturno. La esploroj konfirmis krome, ke en la oceano troviĝanta sub ĝia glalcikupolo troviĝas mistera fonto de kemia energio, kio kreskigas la verŝajnon, ke la vivo povas tie evolui kaj daŭri. Tiu ĉi nova malkovro de astronomoj de NASA baziĝas sur donitaĵoj de la sondilo Cassini monitoranta la gigantan elŝprucon de glacigrajnoj kaj akvovaporo sur tiu ĉi saturna luno. Jam pli frue oni konfirmis, ke ĝi estas riĉa je organikaj kombinaĵoj necesaj por la vivo. Nun la listo estis vastigita je hidrogena cianido. Laŭ Jonah Peter, doktoriĝanto en Harvard-universitato ĉi tiu malkovro estis aparte ekscita, ĉar temas pri elirpunkto por plimulto de la teorioj pri vivdeveno. Hidrogena cianido, kiu estas forta veneno estas unu el la plej gravaj kaj ĉiuflankaj partikloj necesaj por kreiĝado de aminoacidoj, sur kiuj baziĝas konata al ni vivo. La malkovro krome malkaŝas ankoraŭ unu gravan aspekton, kiu povus esti nemalhavebla por konservi la menciitan vivon. Tio estas la fonto de kemia energio en la oceano de Encelado. Kevin Hand z Jetpropulsa Laboratorio de NASA, la kunaŭtoro de la esploroj, asertas, ke se laŭ la vidpunkto de energio metanogenezo memorigas etan horloĝan baterion, la nunaj esploroj elmontras, ke la oceano de Encelado povas oferti ion en la speco de aŭtomobila akumulatoro kapabla liveri grandkvante energion al ĉiu ĉeesta tie vivo. Encelado evidentiĝas unu el la plej promesoplenaj lokoj en nia sunsistemo, se temas pri la serĉado de la vivspuroj.

El la elsendo 10.01.2024. Legas Barbara – 02′ 29″

Super Pollando ne plu natura nigra ĉielo

La centro por la kosmaj esploroj de la Pola Sciencakademio kaj Light Polution Think Tank publikigis raporton pri la lumpoluado en Pollando. Kiel rezultas el ĝi super Pollando ne plu ekzistas la natura nokta ĉielo. La plej hela loka lokalizo estas la varsovia placo antaŭ la Palaco de la Kulturo kaj Scienco, kvankam la plej helaj estas en la landa konsidero la forcejoj. La troa lumo perturbas dormon kaj metabolon negative influante homojn, bestojn kaj plantojn. 58 procentoj de polaj loĝantoj ne havas ŝancon vidi la Laktovojon kaj por 20 procentoj de la landa populacio la nokta ĉielo estas tiom hela, ke dum la tuta diurno, t.e. 24 horoj ĝi postulas la tagan vidkapablon. La pola leĝaro ne traktas la troan lumemisiadon kiel poluadon, male al bruo aŭ fumnebuloj. Dume laŭ doktoro Tomasz Ściężor el la Krakova Politekniko, la kunaŭtoro de la raporto, la dumnokta lumefikado perturbas la internan biologian horloĝon, kio sekvas per perturboj en dormo kaj metabolo, apartenantaj al unu el la civilizaciaj malsanoj. Satelitaj analizoj elmontris, ke la teritorio de Pollando el la ĉirkaŭtera orbito fariĝis pli hela almenaŭ je 6 procentoj en 2022 kompare al la pasinta jardeko. Tio estis la plej hela jaro en la historio de la observadoj. En tiaj urboj kiel Varsovio, Lodzo, Krakovo, Gdansko kaj Poznano nokto praktike de ekzistis. La plej bona situacio regis en la Bieŝĉada montoĉeno, kie la ĉielo estis pli hela je apenaŭ 6 procentoj ol la ĉielo ne poluita de la lumo. La nokta prilumado de diversaj objektoj sendube apartenas al unu el la civilizaciaj atingaĵoj tamen nepripensita kaj troa prilumado de ili dumnokte kondukas al lumpoluado. Ne temas pri tio, ke oni rezignu pri la nokta prilumado, sed ke la noktan prilumadon oni apliku racie ne senigante sin mem kaj la aliajn je la eblo sane vivi en la sana medio. La raporto ne nur atentigas pri la probemo de lumpoluado, sed liveras aferkernajn, sciencpruvitajn argumentojn por krei landan politikon de la ekvilibra prilumado.

El la elsendo 30.12.2023. Legas Barbara – 03′ 07″

Blankaj cikonioj ĉiam pli ofte vintrumas en Pollando

Polaj ornitologoj en la nuna jaro jam fine de julio konstatis la unuajn grupiĝojn de cikonioj kaj iliajn forfugojn al la varmaj landoj. Eksterordinare frue, ĉar kutime tio okazas nur meze de aŭgusto. Dume oni antaŭnelonge fotis blankan cikonion en la nesto en la loko Zębowo en la okcidenta landoparto. Evidentiĝas, ke tio ne estas unusola kazo de la vitrumanta en Pollando cikonio, dum ni preferus kredi, ke cikonioj jam delonge troviĝas en Afriko. Evidente kelkaj cikonioj ne forflugas pro objektivaj kaŭzoj, ĉar iuj estas feblaj, vunditaj aŭ post la rompita flugilo ne riskas longdaŭran flugon. Nun tamen ŝajnas, ke la birdoj ne forflugas laŭ propra elekto aŭ forflugas je malpli longa distanco. Kutime blankaj cikonioj entreprenas longdistancan migradon alflugante eĉ la Sudan Afrikon, Zimbabvon aŭ Mozambikon. Parto haltas en la saharia Afriko, en Etiopio, Somalio kaj Sudano, kelkaj eĉ en la Proksima Oriento. Kaze de la polaj cikonioj okazas ĉiam pli ofte, ke ili haltas por la tuta vintro en Bulgario aŭ Turkio. Simile kondutas cikonioj el Hipanio kaj Portugalio. Kiel sciate cikonioj ĉiel evitas flugi super la maro, kie ne aperas tipaj por la kontinento varmaj termikaj aerkolonoj. Tiel do por la polaj cikonioj la transflugo limiĝas al distanco super Bosforo, por la hispanaj kaj portugalaj al distanco super Ĝibraltara Markolo. Laŭ ornitologoj ni atestas gravajn evoluŝanĝojn. La cikonioj forflugadis pro manko de nutraĵoj kaj pro tro malaltaj temperaturoj. Sed nun la vintraj temperaturoj fariĝas pli altaj kaj la nutraĵoj estas facile atingeblaj en rubujoj, kial do forflugi? Aldoniĝas al tio ŝanĝoj okazantaj en Afriko mem, kie la areo de Saharo vastiĝas kaj cikonioj devas traflugi pli grandan distancon por trovi taŭgan paŝtoterenon. Tio ne valoras la flugostreĉon kaj flugoriskon aparte, se la vintroj en Eŭropo estas ĉiam pli mildaj. Antaŭ kvar jaroj ankaŭ hungaroj publikigis donitaĵojn pri tio, ke multaj hungaraj cikonioj rezignas pri la forflugo. Ĝis nun la cikonia vivritmo estis tre akurata. Multaj ornitologoj asertis, ke laŭ ĉi tiu regula ritmo eblas laŭvorte reguligi horloĝojn kaj kalendarojn. Nun ĉio komencis ŝanĝiĝi.

El la elsendo 20.12.2023. Legas Barbara – 03′ 18″

Linkoj revenas al la natura medio

La pola fondaĵo WWF Polska dum jaroj realigis projekton revenigi linkojn en la regionon Mazury, en la nordorienta Pollando. Nun daŭras la programo de la revenigado de linkoj en la nordokcidentan landoparton. Lastatempe estis tie enkondukitaj tri laŭvicaj animaloj, tiel ke en tiu ĉi regiono vivas jam 79 linkoj. Kiel klarigas natursciencistoj en la norda parto de la lando estas pli bonaj vivkondiĉoj por ĉi tiuj bestoj, ĉar la arbaroj estas pli sovaĝaj kaj homoj malpli intervenas tie. La enkondukataj en la naturajn kondiĉojn linkoj unue estas bredadaj en fermitaj vivejoj kaj havas la kontakton kun homoj, tial natursciencistoj devas kontroli, ĉu ili bone adaptiĝas al la vivo en la sovaĝaj kondiĉoj, ĉu ili havas problemojn kun ĉasado, kion ĉasas kaj ĉu proksimiĝas al la homaj vivejoj. Ĉiu besto estas provizita per telemetraj kolrimenoj ligitaj kun tutmonda loktrova sistemo, GPS. Linkoj en la natura medio reguligas la populacion de cervedoj, kiuj povas kaŭzi damaĝojn en la arbaraj kultivejoj. Ili ĉasas ankaŭ vulpojn, niktereŭtojn kaj martesojn. Dank’ al tio en la regionoj, en kiuj vivas linkoj eblas enkonduki urogalojn kaj tetrojn, kies ovoj sen linkoj fariĝas predo de vulpoj kaj niktereŭtoj. Natursciencistoj premisas, ke kun la tempopaso linkoj reaperos sur la tereno de la tuta norda Pollando.

El la elsendo 20.12.2023. Legas Maciek 01′ 46″

La 7-a Silezia Festivalo de la Scienco, Katowice Eŭropa Urbo de la Scienco 2024

Ĝis la 11-a de decembro 2023 okazas la 7-a Silezia Festivalo de la Scienco, kiu estos ligita kun la inaŭguro de la solenadoj Eŭropa Urbo de la Scienco 2024 – Katowice. La festivalo kalkuliĝas al la plej grandaj popularsciencaj eventoj en Pollando kaj en Eŭropo, organizataj de la altlernejoj de Katowice-vojevodio. La festivala programo antaŭvidas kelkcent eventojn, ligitajn kun la scienco kaj arto. Temas pri prelegoj, laborrenkontoj, sciencaj demonstroj, ekspozicioj, koncertoj, diskutoj, debatoj kaj renkontiĝoj kun specialaj gastoj. En la loka Internacia Kongesa Centro estas aranĝitaj ses sferoj dediĉitaj al klimato kaj medio, sano kaj vivikvalito, industrio de la futuro, sociaj novumoj, la industria kaj kultura heredaĵo, kreemo kaj kritiko. Dum la festivalo komenciĝas la solenaĵoj ligitaj kun proklamo de Katowice la Eŭropa Urbo de la Scienco 2024. La unuan fojon en la historio tiun ĉi titolon ricevis urbo el la Centra-Orienta Eŭropo. Dum la festivalo estis planita la plej granda scienca kongreso en la Unio – EuroScience Open Forum, kiun sekvos programo disvolviĝonta dum 50 sciencaj semajnoj.

El la elsendo 10.12.2023. Legas Milada – 01′ 53″

Firmaj cerboŝanĝoj sekve de la pandemio

La kronvirusa panedmio kaŭzis firman, negativan influon je la cerbofunkciado ĉe personoj pli ol 50-jaraĝaj haste akcelante malpliboniĝon de iliaj kognaj funkcioj, sendepende de tio, ĉu ili malsanis aŭ ne. La esploroj estis gviditaj de britaj sciencistoj el la universitato en Exter kaj la londona King’s College. La sciencistoj analizis testojn pri la cerbofunkciado de 3142 personoj, kiuj partoprenis la projekton Protect, kiu estis inaŭgurita en 2014 kaj planita por 25 jaroj, por kompreni la cerbofunkciadon ĉe personoj pli ol 40-jaraĝoj. La testitaj personoj en la aĝo de 50 ĝis 90 jaroj loĝis en Britio kaj iliaj testoj koncernis la mallongdaŭran memoron kaj la kapablon fari, solvi komplikajn taskojn. Montriĝis, ke la malpliboniĝo de la kognaj funkcioj konserviĝis ne sole en la tempo de la unuaj trudizoliĝoj, sed ankaŭ en la dua jaro de la pandemio, kiam la sanrigoroj estis mildigitaj, kio sugestas firmajn, nerevenigeblajn negativajn sekvojn. Samtempe en ĉiuj aĝgrupoj oni notis pli ol 50-procentan malkreskon de la interna memoro kaj de plenumfunkcioj. La aŭtoroj de la ekzamenoj gviditaj de profesoro Anne Corbett atentigis pri vico da faktoroj, kiuj povis aldone kaŭzi la akcelon de la cerbofunkcia malkresko, kiel kreskanta soleco, deprimo, malkresko de la fizika aktiveco, pli signifa konsumado de alkoholo kaj sekvoj de la malsano mem. La sciencistoj konkludis pri la neceso konsideri vastskalajn sekvojn de sanrigoroj – kiel la trudizolado, kiam oni planos estontajn pandemirigorojn. Samtempe personoj en la aĝo 50+, kiuj spertis la pandemion devas entrepreni agadojn por protekti sanon de siaj cerboj, al kiuj agadoj apartenas fizika aktiveco, sana dieto kaj flegado de sociaj kontaktoj.

El la elsendo 30.11.2023. Legas Barbara – 02′ 45″

Recikligita plasto ne estas ekologia

Sciencistoj el la Universitato en la sveda Gotenburgo kaj el aliaj esplorcentroj en letero publikigita en la periodaĵo „Science” (scienco), atentigis, ke minacaj substancoj en recikligitaj plastaj elfaraĵoj kreas riskon por laborantoj de establoj alifarantaj ilin, ankaŭ por la socio kaj la medio. Sciencistoj el Gotenburgo sekve de siaj analizoj de recikligita plasto malkovris eĉ 491 organikajn substancojn, el inter kiuj 170 estis enkonduke pritaksitaj. Inter tiuj substancoj estis ne sole aldonaĵoj al plasto, sed ankaŭ danĝeraj pesticidoj, medikamentoj kaj industriaj kemiaĵoj. La testoprovaĵoj estis kolektitaj en 13 landoj de Eŭropo, Azio, Afriko kaj Suda Ameriko. En sia letero sciencistoj reliefigas, ke antaŭ ol la recikligado fariĝos efektiva instrumento por kontraŭbatali krizon ligitan kun plastopoluado estas necesa limigo de kvanto de minacaj subtancoj en plasto. Ili atentigis pri la neceso enkonduki normojn reguligantajn la kemian konsiston de plasto.

El la elsendo 20.11.2023. Legas Barbara – 01′ 32″

La funkciado de la homa cerbo dum videokontaktoj

Virtualaj renkontiĝoj, videokonferencoj, distanca reta laboro estis nia realo en la pandemiaj kondiĉoj. Kaj eĉ se nun denove realaj, fizikaj kunvenoj, kongresoj eblas ni aprezas la eblecon de hibridaj eventoj. Sed kiel ni funkcias en tiu nova realo, kiel funkcias nia cerbo? Profesorino Joy Hirsch el Yale-universitato kun sia kolektivo decidis esplori ĉi tiun demandon kaj pruvis, ke la cerbo funkcias en alia maniero dum la interparolo per zoom-platformo ol dum la fizika renkontiĝo. En kio konsisitas la diferenco? En tio, ke ĉe la zoom-a platformo la organismo peras malpli da signaloj inter nervoj ol dum la fizika renkontiĝo. Tio signifas, ke la aktiveco de cerbo de personoj gvidantaj klasikan interparolon estas alia ol kiam oni uzas diverspecajn retajn platformojn. Plimulto de pli fruaj esploroj helpe de instrumentoj monitorantaj la cerboaktivecon koncernis individuojn, unuopajn personojn. La kolektivo de profesorino Hirsch aplikis pli progresintan teknologion de la neŭrobildigado, kiu ebligis en reala tempo mezuri la interagojn inter du personoj en fizikaj kondiĉoj. Oni konstatis, ke la homa cerbo estas precize akordigita al la alifarado de dinamikaj mimikaj indikoj, kio estas la ĉefa fonto de la sociaj informoj, dum la vid-al-vida fizika interparolo. Por la bezonoj de la esploro la kolektivo de profesorino Hirsch registris reagojn de neŭronaj sistemoj ĉe du personoj fizike interparolantaj kaj ĉe du personoj parolantaj helpe de la videokonferenca platformo, t.e. zoom. Sciencistoj malkovris, ke la forto de la neŭronaj signaloj dramece malkreskis dum interparolo per zoom kompare al interparolo en fizika kontakto. En ĉi-lasta interparolantoj pli longe rigardis reciproke siajn vizaĝojn kaj iliaj pupiloj vaste malfermiĝadis. Oni ankaŭ konstatis ĉe ili grandigitan aktivecon de la cerboondoj, kio signifis stimulon de iliaj cerboj. Laŭ sciencistoj tio signifas, ke du personoj rekte interparolantaj en kondiĉoj de fizika kontakto peras pli da sociaj signaloj.

El la elsendo 10.11.2023. Legas Barbara – 02′ 56″

Spuroj de la kosmaj veturiloj en la atmosfero

Sciencistoj delonge suspektas, ke la kosmaj flugoj povas influi la suprajn tavolojn de la atmosfero, t.e. stratosferon, kvankam ĉi rilataj esploroj ne estis/as facilaj. Entreprenis ilin scienca kolektivo sub la gvido de profesoro Dan Murphy el Purdue universitato kaj NOAA-agentejo. Helpe de aviadiloj flugantaj en la alteco de 19 kilomentroj super la Tero en la troviĝantaj tie aerosoloj sciencistoj malkovris signifajn kvantojn de metaloj, kiuj plej verŝajne devenas el ĉiam pli oftaj startoj kaj revenoj de la kosmaj veturiloj sur la Teron. Tiuj metaloj kondukas al ŝanĝoj en kemiaj procezoj okazantaj en la atmosfero, kio povas influi ĝin mem kaj ankaŭ la ozonan tavolon de la Tero. Nun la homaro lanĉas tiom multajn veturilojn en la kosman spacon, ke pri decida plimulto la amaskomunikiloj entute ne mencias. Ili estas lanĉataj helpe de katapultaj raketoj, kiuj falas en la afmosferon, kie ili forbrulas. Al la atmosfero trafas malnovakaj kaj difektitaj satelitoj. Ilia maso estas tiom granda, ke komencas rivali kun la maso de natura materialo trafanta en la atmosferon el la ksoma spaco. Sciencistoj malkovris en la stratosfero pli ol 20 elementojn, kies reciproka rilato spegulas la la rilaton de elementoj utiligataj en alojoj uzataj por la konstruo de la kosmaj veturiloj. La kvanto de litio, aluminio, kupro kaj plumbo el veturiloj revenantaj en la teran atmosferon signife superis normalajn kvantojn de ĉi tiuj metaloj en la ksoma polvo. Preskaŭ 10 procentoj de partikloj de sulfata acido, kiuj protektas la ozonan tavolon enhavas aluminion kaj aliajn elementojn devenantajn el la kosmaj veturiloj. Ilia nombro haste kreskos en la plej proksimaj jardekoj, tial sciencistoj konkludas, ke eĉ duono de la partikloj de sulfata acido enhavos metalelementojn. Dume ne estas sciate, kiel tio influas la ozonan tavolon de la Tero, sekve la vivon sur nia planedo. La esploroj okazis kadre de NASA-projekto dediĉita al la aerscienca programo.

El la elsendo 30.10.2023. Legas Barbara – 02′ 48″

Aŭdomerkatado

“Klasika muziko spronas klientojn al pli facila akcepto de altaj prezoj, ĉar ĝi rilatas al lukso. Ni aĉetas impulseme, kiam ni aŭdas rapidritmajn sonojn. Se ni scias kiel muziko influas niajn emociojn, ni povas krei nian propran akustikan sukurilon, opinias doktorino Sylwia Makomaska el la Muzikologia Instituto de la Varsovia Universitato. Ŝi gvidas esplorojn psikoakustikajn, muzikpsikologiajn rilatajn al muzikterapio. La rezultoj de ŝiaj esploroj konfirmas la kreskantan konscion pri la grava rolo, kiun muziko ludas en nia ĉiutaga vivo. Muziko povas influi niajn emociojn, iuj el ni uzas tiun propraĵon de la muziko intuicie. Samtempe specialistoj pri aŭdomerkatado uzas ĝin profesie kaj grandskale, ekzemple en vendejocentroj. Butiko povas utiligi aŭdigatan en ĝi muzikon por konstrui klientajn asociojn, ekzemple dank’ al rapida, laŭta muziko kaj taŭga dekoracio, la butikumado komencas esti asociata kun io plaĉa kaj amuza. En grandaj komercaj centroj muziko povas helpi kontroli la fluon de homoj. Se oni volas grandigi la klientofluon, vizitantoj aŭdos dinamikan muzikon kun forta pulso en la fono. Tiam klientoj nevole sinkronigos siajn fiziologiajn procezojn, kiel korfrekvencon kaj spiradon, kun la akustika fono. La takto de la muziko tradukiĝos en la movritmon de ĝia aŭskultanto. Male, aŭdante malrapidan muzikon, la kliento pasigos pli da tempo en la butiko rigardante pli detale la vendatajn produktojn. Tamen, en komercaj spacoj ni ofte ne aŭdos konatajn kanzonojn kaj melodiojn. Specialistoj pri aŭdomerkatado ĉiam pli koncentriĝas pri fona muziko, ĉefe instrumenta, sen iuj tro fortaj trajtoj. La moderna konsumanto facile alkutimiĝas al la akustika medio kaj aŭdigata tie muziko. Plena silento estus malagrabla. Aliflanke, akustika trostimulado lacigas la klientojn. Krei komfortajn lokojn estas do malfacila por aŭdomerkataj firmaoj. “Ŝajne, post la pandemio, ni pli estimas silenton” asertas doktorino Makomaska.

El la elsendo 20.10.2023. Legas Maciek – 02′ 37″