Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

Nanomagneto kun apartaj proprecoj el Pollando

Sciencistoj el la Jagelona Universitato en Krakovo kreis kvantuman nanomagneton kun apartaj proprecoj. Tio signifas paŝon direkte al novaj specoj de komputilaj memoroj kaj procesoroj. Nanomagnetoj estas esplorataj ekde la 90-aj jaroj, sed la pola kolektivo kreis strukturon, kiu en la nano-skalo memorigas tiujn, kiujn oni aplikas en ordinaraj, grandaj magnetoj. En la nova elemento la centra magneta jono estas ĉirkaŭita ekskluzive de aliaj metalaj jonoj. Molekulo konsistas nome el la centra jono de erbio, kiu ligiĝas kun tri malpezaj jonoj de renio. Tio ebligas proksimiĝi al la aprecataj proprecoj, per kiuj karakteriziĝas makroskopaj magnetoj. La pola sciencista kolektivo sub la gvido de doktoro Dawid Pinkowicz priskribis la kreitan elementon, novspecan organmetalan kvantuman nanomagneton en „Nature Communications”. Kvankam praktika apliko de molekulaj magnetoj plej verŝajne ne aperos en la plej proksima estonteco, laŭ pli longa perspektivo ĉi-specaj esploroj povas ŝanĝi la ŝlosilajn por la civilizacio branĉojn, ekzemple informadikon. Unuavice kvantumaj nanomagnetoj havas la ŝanĉon anstataŭi ĝis nun aplikatajn magnetajn materialojn, kiuj jam atingis limon de siaj eblecoj. Unu el la fundamentaj taskoj, kiujn frontas la projektantoj de nanomagnetoj estas akiro de strukturoj, kiuj funkcios en la ĉambra temperaturo. Nun ili postulas enorme grandan malvarmigadon, kio malebligas praktikan aplikon. Nur en la 2020-a jaro unu el la grupoj esplorantaj la temon akiris molekulan magneton, kiu funkciis en la temperaturo de ĉirkaŭ 242 celsiusaj gradoj.

El la elsendo 25.07.2022. Legas Tomek – 2′ 07″

Webb-teleskopo en la servo de mondaj sciencistoj

Post pompa prezento de la unuaj bildoj el la Kosmoteleskopo James Webb, venis tempo por ĉiutaga laboro. Kadre de la nuna 1-a Observa Ciklo, la Kosmoteleskopa Scienca Instituto disponigis ĉirkaŭ 6 000 horojn da observotempo. Sciencistoj el la tuta mondo delonge povis peti pri la ebleco uzi la teleskopon. Kaj tiel do Webb malfermis tute novajn eblecojn al la sciencista mondo. Kiel oni taksas astronomoj povos uzi ilin eble eĉ dum 20 jaroj. Dank’ al ideala lanĉo de la teleskopo, kiu ne devis uzi fuelon por multnombraj kurskorektoj jam estas sciate, ke tio estas reala.

El la elsendo 15.07.2022. Legas Barbara – 0′ 49″

Kopernik-kongresoj 2023

En 2023 – okaze de la 550-a naskiĝdatreveno de Mikołaj Kopernik estas planitaj du Internaciaj Kopernik-kongresoj. Unu estas organizata komune de Universitato Nikolao Kopernik en Toruń, Jagelona Universitato en Krakovo, Universitato de Varmio kaj Mazurio en Olsztyn kaj Instituto pri Historio de Scienco de la Pola Sciencakademio en Varsovio. Ĝi koncentriĝos pri la esplorstato koncerne la vivon kaj agadon de granda astronomo, lian influon je sciencevoluo. Inter la partoprenantoj troviĝas sciencistoj el Pollando kaj eksterlandaj sciencaj institucioj. Fine de majo estis jam anoncita la emblemo de la Internacia Kopernik-kongreso. Ĝia gvidmotivo estas limo inter lumo kaj ombro. La kongreso daŭros inter februaro ĝis septembro 2023 en Toruń, Krakovo kaj Olsztyn. En ĉiu el la urboj laboros temaj sekcioj. Al Krakovo estos invititaj ekonomikistoj, filozofoj kaj esploristoj pri la historio de la koncernaj fakoj. La sesioj en Olsztyn estos dediĉitaj al la biografio de Kopernik, kun aparta emfazo de lia edukado kaj la vivperiodo ligita kun Varmio. La toruna parto de la kongreso kunvenigos kultursciencistojn, literaturistojn kaj arthistoriistojn interesiĝantajn pri la loko de la granda astronomo en la vaste komprenata kulturo de memoro, kaj ankaŭ historiistojn de astronomio kaj medicinaj sciencoj. La patrono de ambaŭ kongresoj, Mikołaj Kopernik, naskiĝis la 19-an de februaro 1473 en Toruno, kaj mortis la 24-an de majo 1543 en Frombork. En 1541, Kopernik publikigis sian plej faman verkon “De Revolutionibus”, kiu finfine estis publikigita en 1543 sub la titolo “De revolutionibus orbium coelestium”. En ĉi tiu sesvoluma studo, Kopernik prezentis, interalie, la heliocentran teorion pri la strukturo de la sunsistemo, laŭ kiu la Tero kaj aliaj planedoj orbitas ĉirkaŭ la Suno, kaj ne, kiel premisis la geocentra teorio – la Suno kun la planedoj orbitas ĉirkaŭ la Tero. Kopernik krom astronomio, okupiĝis pri medicino, juro, ekonomio kaj eklezia administra laboro. La kongreso estos inaŭgurita la 19-an de februaro 2023 en la 550-a naskiĝdatreveno de Nikolao Kopernik.

El la elsendo 15.07.2022. Legas Tomek – 2′ 40″

Sunpaneloj povos funkcii ankaŭ nokte

Sunpaneloj por akiri verdan energion estas ĉiam pli popularaj, sed ili havas kelkajn limigojn. Ili plej efike funkcias en hela, rekta suna lumo. La nubaj kaj pluvaj tagoj povas redukti ilian efikecon. Dum krepusko la sunpaneloj ne povas funkcii sen la sunradioj. Nun sciencistoj el la Universitato de la Nov-Suda Kimrio sciigis pri sia grava sukceso, se temas pri la produktado de la „nokta sunenergio”, la procezo, kiun oni ĝis nun traktis nur teorie. La teamo el la Lernejo pri Fotovoltaika Inĝenierio kaj Renoviĝanta Energio generis elektran energion el varmo radiata kiel infraruĝa lumo. Tiel ili imitis sistemon per kiu nia planedo malvarmiĝas nokte emisiante varmon en la kosmon. La esploristoj sukcese testis aranĝaĵon difinatan kiel termoradia diodo, kiu transformas la infraruĝan varmon en elektran energion. Iliaopinie la efikado de la termoradia diodo estas komparebla al teknologio aplikata en noktovidiloj. La kvanto de la energio produktita teste estas dume nekredeble malgranda kompare al la povo de la sunpaneloj kaj egalas al unu milono de procento (0,001%). Tamen tio kreas la esperon pri evoluigo de sunpaneloj, kiuj produktos elektran energion ankaŭ nokte. La kimraj sciencistoj ne estas unusolaj, kiuj volas krei sunpanelojn funkciantajn 24 horojn diurne, 7 tagojn dum la semajno. Kiel la unua esploris tiun eblon norvega esploristo, Rune Strandberg. Nun ankaŭ sciencistoj el la usona Stanford University testas la alternativajn metodojn utiligi la varmenergion en mallumo.

El la elsendo 05.07.2022. Legas Tomek – 01′

Polaj studentaj teamoj nunjare sur la 4-a kaj 5-a loko ĉe URC

University Rover Challenge (URC) estas prestiĝa internacia konkurso de la esplorpaŝiloj, t.e. marsaj esplorveturiloj konstruataj de studentoj. Ĝi okazas ĉe Mars Desert Research Station, en la usona Utaha-dezerto, en kunlaboro kun sciencistoj laborantaj ĉiutage en la kosma sektoro, interalie de NASA. La rivalado koncernas starton en kvar analogaj spacmisioj, kiuj spegulas realajn defiojn de esplorveturiloj senditaj al Marso.
En la nunjara konkursfinalo partoprenis 36 teamoj el 10 landoj. Pollando estis reprezentita fare de kvar teamoj: AGH Space System (Kalman esplorveturilo), Politekniko de Kielce (IMPULS rover), PCz Rover Team de Częstochowa-Politekniko, kaj de la Vroclava Politekniko (Scorpio rover).
Nunjare sur la podio de la internacia konkurso de marsaj esplorveturiloj – University Rover Challenge en Usono la unuajn lokojn okupis la teamoj el Usono kaj Aŭstralio. La teamo de la Min- kaj Fandakademio de Krakovo okupis la 4-an lokon, kaj la teamo de Kielce Politekniko la 5-an. Krom ĉi tiuj kvin, neniu el la partoprenantaj teamoj superis 300 poentojn.
La teamoj el la polaj politeknikoj partoprenas University Rover Challenge ekde 2009 kaj rikoltis – tra la jaroj – en ĉi tiu konkurso multajn sukcesojn. La unuan ili atingis en 2011, kiam la esplorveturilo Magma2, kreiĝinta en la Bjalistoka Politekniko, akiris la plej superan lokon. Ĝiaj studentoj denove okupis la unuajn lokojn en 2013 kaj en 2014 dank’ al siaj esplorveturiloj Hyperion kaj Hyperion 2. En 2015, la konkuradon gajnis Legendeca Esplorveturila Teamo de Rzeszów-politekniko. Samjare la 3-an lokon okupis Scorpio-teamo de la Vroclava Politekniko kaj la kvaran lokon akiris esplorveturilo, konstruita de studentoj de la Bjalistoka Politekniko. En 2016, denove la konkurson gajnis la studenta teamo de Rzeszów-politekniko. Tiujare la teamo Continuum el la Vroclava Universitato estis la tria. En 2017 la sama Continuum akiris la duan lokon, kaj la tria estis Rover Team de Częstochowa-Politekniko. La ĵus menciita teamo evidentiĝis esti la venka en 2018, la trian lokon okupis IMPULS de la Politekniko de Kielce, la kvaran Raptors-teamo de Częstochowa-Politekniko.

El la elsendo 25.06.2022. Legas Tomek – 02’49”

Medikamentoj el kemia rubo

Esploristoj el la kolektivo de profesoro Bartosz Grzybowski (Allchemy Inc, Instituto pri la Organika Kemio de la Pola Sciencakademio kaj sudkorea Nacia Instituto pri Scienco kaj Teknologio) en sia publikaĵo en „Nature” priskribis, kiel el la kemia rubo eblas produkti medikamentojn. La prilaborita de profesoro Grzybowski kaj doktorino Sara Szymkuć potenca algoritmo Allchemy de la usona kompanio de ili establita trarigardis katalogojn de firmaoj el la tuta mondo kaj elektis ĉirkaŭ 200 kemiajn komponaĵojn, kiuj estas traktataj kiel forfalaĵoj. La programo testis virtuale miliardojn da kemiaj reagoj, kiuj povus okazi inter la testitaj substancoj. Montriĝis, ke el la traktita materialo eblas pretigi en nekomplikaj kondiĉoj multajn surmerkate dezirindajn produktojn, inkluzive de 300 diversaj medikamentoj aŭ kemiaj komponaĵoj utilaj por la agrikulturo. En sia artikolo en „Nature” la esploristoj informis kiel el ingrediencoj traktataj kiel rubo eblas produkti kontraŭdoloran ibuprofenon, carvedilol kaj valsartan, kiuj estas medikamentoj aplikataj por la kuracado de hipertensio kaj kormalsanoj, mirabegron, medikamenton helpan en malsanoj de urina veziko aŭ dofetilidon kontraŭ la kora misritmo.
Por demonstri, ke medikamentojn eblas produkti el kemia rubo la kolektivo de profesoro Grzybowski komencis kunlabori kun alia usona firmao produktanta malgrandajn kemiajn reaktorojn. Ĝi okazigis sintezon laŭ recepto prilaborita de la algoritmo kaj produktis el la rubo ŝlosilajn ingrediencojn de drogoj taŭgaj por protekti pacientojn troviĝantajn sub enspiratoroj, alivorte ventoliloj, ekzemple kaze de Kovim-19.

El la elsendo 15.06.2022. Legas Maciek – 02’02”

Pola-Germana Scienca Premio Copernicus 2022

Profesorino Krystyna Radziszewska el la Lodza Universitato kaj profesoro Sascha Feuchert el Universitato en Giessen ricevis la polan-germanan sciencan premion Copernicus 2022 pro la komunaj esploroj pri holokaŭsto. Atribuas ĝin Fondaĵo por la Pola Scienco kaj germana esplorfondaĵo DFG. Laŭ la opinio de la ĵurio la esploroj de la laŭreatoj pri literaturaj atestoj el la juda getto en Lodzo – Getto Litzmannstadt – la dua plej granda getto sub la germana okupacio en Pollando – grave kontribuis al rekonstruo de la ĉiutaga vivo kaj kulturo en la getto. La ĵurio aprezis la kvinvoluman publikaĵon Kroniko de la Getto, kiu estis prilaborita kunlabore kun aliaj sciencaj laborantoj kaj Enciklopedion de la Getto.
Profesoroj Radziszewska kaj Feuchert kunlaboras ekde 90-aj jaroj. Kun la fluo de la tempo la duflanka kunlaboro transformiĝis en internacian reton de kunlaborantaj esploristoj pri diversaj sciencbranĉoj.
La premio Copernicus estas atribuata ĉiun duan jaron ekde 2006. Ĝia celo estas popularigi esploratingaĵojn, kreiĝantajn kiel rezulto de kunlaboro inter sciencistoj el Pollando kaj Germanio. La valoro de la premio egalas al 200 mil eŭroj. Ĝi estas egale dividata inter la laŭreatoj por iliaj pliaj sciencaj esploroj kaj firmigo de la pola-germana kunlaboro.

El la elsendo 05.06.2022. Legas Pamela – 01’57”

Sensangaj operacioj

Specialistoj el la universitatoj en Teksaso kaj Kalifornio pruvis dum siaj eksperimentoj kun musoj, ke ilia novprilaborita lasera platformo ebligas la sensangan desekcon de histo. Tiu sistemo konsistas el arangaĵo por kohera optika tomografio OCT, kiu certigas mikroskopian bildodetaligon. Ĝi uzas iteribazitan laseron por koaguli vaskulojn kaj tulilaseron por tranĉi histon. La sciencistoj kombinis ambaŭ laserojn en unu biokongruan fibron, kiu estas precize kontrolata dank’ al OCT.
La platformo ebligas ripetajn kaj koherajn tranĉojn de la mola kaj rigida histo kiel kartilago. Detale pri sia platformo la aŭtoroj skribas en „Biomedical Optics Express” certigante, ke dum la apliko de ilia biokongrua fibro en la operaciata histo ne aperis sango, kio aparte gravas dum operacioj de cerbo. Oni sole konstatis etan lezon de la histo pro la varmefikado.

El la elsendo 05.06.2022. Legas Tomek – 01’08”

Sciencistoj kaj homoj interesiĝantaj pri scienco kune

Laŭplane la 7-an de aprilo aprilo komenciĝis la funkciado de la interreta platformo por la komunikado inter sciencistoj kaj homoj interesiĝantaj pri la scienco. Temas pri komuna projekto de sciencistoj el Pollando, Germanio kaj Nederlando. La ĉefa celo estas praktika apliko de la scienco en la socio, enplekto de la socio en kunkreadon de scienco. De la pola flanko la projekton partoprenas i.a. la bjalistokaj Mediciana Universitato kaj sciencistoj el la Bjalistoka Universitato.  La projekto baziĝas sur tri plurjaraj medicinaj populaciaj esploroj gvidataj en Roterdamo, en Greiswald kaj en  Bjalistoko.  La sciencistoj amplekse ekzamenas la sanstaton de la loĝantoj laŭ plurjara perspektivo por tiri praktikajn konkludojn cele la planadon de sanpolitiko kaj de sanprofilaktaj programoj. Ili ne volas limiĝi nur al propraj konoj atendante informojn de mezaj homoj, pri kio ili interesiĝas, pri kio ili volas kleriĝi. Ĉiu persono povas kontribui al la komunika platformo sugestante ekzemple proponojn de esplortemoj, aliĝi al temgrupoj interesiĝantaj pri konkreta afero, subteni voĉdone plej interesajn aŭ necesajn por trakti temojn. Krome inter la partneroj de la projekto okazos interŝanĝo de esplortemoj pri populaciaj ekzamenoj en la unuopaj landoj. Oni atendas kunlaboron de biologoj, demografoj, sociologoj, ankaŭ de urboplanistoj, ekonomikiistoj, informadikistoj.

El la elsendo 25.05.2022. Legas Maciek – 01’40”

Pola-norvega esplorprojekto pri stavoj

En la mondo depende de kvalifiko ekzistas inter 64 milionoj kaj eĉ 3 miliardoj da akvoreceptakloj difinataj kiel stavoj. Tio signifas eĉ 30 procentojn de ĉiuj senfluaj dolĉaj akvoj en la mondo. Sekve de tio ŝajnas afero grava detale esplori ilian biodiversecon kaj prilabri la manieron de ilia monitorado. Sciencistoj el Pollando, inkluzive el la Fakultato de Biologio kaj Medioprotektado de la Universitato en Lodzo laboras en internacia esplorista kolektivo – konsistanta el kvin partneraj grupoj el Norvegio kaj Pollando – okupiĝanta pri la demando, per kio stavoj enurbaj diferencas disde tiuj, kiuj troviĝas ekster la urbaj kompleksoj. La tasko de la projekto ECOPOND estas esplori projektojn kaj mekanismojn okazantaj en stavoj de kvin urboj: Krakovo, Lodzo, Gdansko, Oslo kaj Trondheim kaj en iliaj neurbanizitaj ĉirkaŭaĵoj. En siaj esploroj biologoj koncentriĝas pri biologia diverseco de bakterioj, fungoj, verterbruloj kaj senvertebruloj. Krome ili ekzamenas la kemian konsiston de akvo en kelkdek dolĉaj akvoreceptakloj inter la pola  Krakovo kaj la norvega Trondheim.  Ĉar la kvalifiko, t.e. signado de multaj specioj per tradiciaj metodoj estas malmulte efika kaj temporaba sciencistoj intencas ekzameni la specian variecon per utiligo de media DNA kaj RNA el akvoprovaĵoj.  Nome ĉiuj animaloj liberigas al la akvo siajn ĉelojn kaj kun ili genetikan materialon. Sciencistoj ekzamenas ankaŭ fiziko-kemiajn akvoparametrojn, kiuj servos kiel kroma faktoro en analizoj de la specia diverseco. Ĉio ĉi ebligos klarigi, ĉu efektive la urbanizaj procezoj estas minacaj por akvoorganismoj, ĉu per grandigo de stavonombro en la urboj eblos pli bone protekti organismojn ligitajn kun akvo.

El la elsendo 15.05.2022. Legas Barbara kaj Maciek – 02′ 22