Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

La 2-a eldono de la Eŭropa Premio de Stanisław Lem

Ĝis la fino de septembro oni atendis anoncojn por la 2-a eldono de la Eŭropa Premio de Stanisław Lem, Lem Prize. La premio estis establita de la Vroclava Politekniko en 2021 por omaĝi la 100-an naskiĝdatrevenon de la elstara pola sciencfikcia romanverkisto, al kiu la Politekniko atribuis honoran doktorecon en 1981.
La Eŭropa Premio de Stanisław Lem estas adresita al junaj sciencistoj (ĝis 40-jaraĝaj) studantaj aŭ gvidantaj esplorojn en la Eŭropa Unio kaj en la landoj partoprenantaj la programon Horizonto Eŭropo. Ĝi estas aljuĝita ĉiujare pro aktuala malkovro aŭ signifa atingaĵo sur vaste komprenitaj kampoj de scienco kaj inĝenierio, kun fortaj elementoj de teknologia, interfaka, kreiva vizio. Junan scienciston, kies esploroj povus pozitive influi la estontecon de la homa civilizacio atendas 100 mil zlotoj.
La unua premiito fariĝis profesoro Randall J. Platt, fakulo pri genetika inĝenierio el la Federacia Politekniko de Zuriko (ETH Zurich – Eidgenössische Technische Hochschule Zürich). Li kreis tie esplorteamon, kiu okupiĝas pri la evoluo kaj plibonigo de aplikoj de la indikila ĉelteknologio strebante krei tute novajn metodojn de biomedicina inĝenierio. Profesoro Platt venis al Vroclavo komence de la nova akademia jaro, por inaŭgura malferma prelego kaj sciencaj seminarioj.
La laŭreaton de Lem-premio elektas internacia ĵurio gvidata de profesoro Reimund Neugebauer (prezidanto de la Fraunhofer Societo). En ĝia konsisto troviĝas ankaŭ Tomasz Lem, la filo de la verkisto. La nomo de la gajninto de Lem Prize 2022 estos anoncita la 15-an de novembro, kiam la vroclava Politekniko solenos sian feston.

El la elsendo 05.11.2022. Legas Maciek – 01’54”

La unua pola Festivalo de Sciencaj Filmoj

Meze de novembro okazos la unua Festivalo de Sciencaj Filmoj. La antaŭfestivalan konkurson povas partopreni junuloj kaj plenkreskuloj inter la 16-a kaj la 40-a vivojaroj. Oni akceptas ĉiuĝenrajn filmojn kaj la baza kriterio por ilia klasifikiĝo estas kerna ligiteco kun la scienca temaro.
Kiel informis la organizanto, CEZAMET funkcianta ĉe la Varsovia Politeknko, scienco signifas multon pli ol sole laboratoriojn kaj eksperimentojn. Oni do invitis al la konkurso junajn reĝisorojn, sciencistojn, instruistojn, jutubistojn, bloggvidantojn kaj ĉiujn filmkreantojn prezenti fruktojn de sia imagopovo. La festivalo estas do la maniero inviti vastan socion al diskuto pri la plej novaj malkovroj, teknologioj kaj vaste komprenataj sciencoj. Temas ankaŭ pri la popularigado kaj firmigado de konoj.
En la ĉefa festivala konkurso partoprenos 10 plendaŭraj, almenaŭ unuhoraj kaj 15 mallondaŭraj filmoj, 10-15 minutoj. Ĉiuj devas esti produktitaj en la pola lingvoversio kaj deveni el la jaroj 2018-2022.

El la elsendo 05.11.2022. Legas Maciek – 01’20”

Nova funkcio en la cerbo malkovrita

Same pozitivaj, kiel ankaŭ negativaj emociaj spertoj estas konservataj en nia memoro. Tio gravas por nia transdaŭro, ĉar necesas memori pri danĝeraj situacioj por eviti ilin estonte. La ĝisantaŭnelongaj esploroj pruvis, ke la ŝlosilan rolon en tio ludas la cerbostrukturo difinata latine Corpus amygdaloideum, kiu ludas gravan rolon en alifarado de emocioj. Lastatempe estis malkovrite, ke ankaŭ alia cerbostrukturo gravas por konservado de emociaj spertoj. Temas pri cerebelo, aŭ cerbeto kiu laŭ sia aspekto similas al malgranda cerbo. Ĝia lezo perturbas precizajn movojn, ekvilibron, korposintenon kaj lernadon de movoj, kiel kaze de biciklado. Do la cerebelo cerbeto certigas la kunordigadon kaj precizecon de movoj. La plej novaj esploroj de profesoroj Dominique de Quervaina kaj Andreas Paassotiropoulos el la Universitato en Bazileo elmontris ĝian signifan rolon en la konservado de emociaj spertoj. En siaj esploroj kun 1418 partoprenantoj al la testatoj estis prezentitaj bildoj neŭtralaj kaj elvokantaj la emociojn. Samtempe helpe de la magneta rezonaco estis registrita la cerboaktiveco de la partoprenantoj. Laŭ sekvaj memortestoj la bildoj, kiuj elvokis pozitivajn aŭ negativajn emociojn estis pli bone memorfiksitaj ol bildoj emocie neŭtralaj. Oni konstatis, ke konservado de bildoj emocie aktivigaj ligiĝis kun la aktivecokresko de cerbosferoj, kiuj rolas en la memorfiksado de emocioj. Tiu aktiviĝo estis konstatita ankaŭ en cerebelo. Samtempe la sciencistoj pruvis, ke ĝi komunikiĝas kun diversaj cerbopartoj en la daŭro de la procezo de intensa fiksado de emociigaj bildoj. Ĝi ricevas signalojn el la cerboparto grava por la percepto kaj takso de la emocioj, kaj krome transsendas signalojn kaj al Corpus amygdaloideum kaj al hipokampo, kiu ludas esencan rolon en la konservado de rememoroj. Kvankam fajnigo de memoro pri emociigaj situacioj estas ŝlosila por transdaŭro, kaze de tre negativaj spertoj povas kaŭzi revenantan timon. Laŭ esploristoj ilia malkovro povas havi signifon por kompreni psikajn statojn, kiel posttraŭmata streĉa perturbo (PTSD). La nunaj laboroj en Bazielo okazas kadre de la esplorprojekto, kies celo estas pli bona kompreno de emociaj kaj kognaj procezoj kaj apliko de akirotaj rezultoj al projektoj klinikaj.

El la elsendo 25.10.2022. Legas Barbara – 3′ 23″

Kreskas timo esti malkonektita rete ankaŭ inter poloj

FOMO (Fear of Missing Out), do timo esti rete malkonektita estas ĉiam pli ofta. Tial la pola Nacia Esplorinstituto lanĉis edukkampanjon, kadre de kiu oni planas prezenti dum kvin semajnoj rete kaj en sociaj portaloj mallongajn edukfilmojn. La unua el ili „FOMO. Miaj konatoj amuziĝas sen mi” prezentas reagon de personoj, kiujn karakterizas altgrada timo pri reta malkonekto en la situacio, kiam iliaj konatoj pasigas tempon sen ili.
La kampanjo baziĝas sur la raporto „FOMO 2021. Poloj kaj timo pri reta malkonekto dum la pandemio”. Realigita de NASK, la Varsovia Universitato kaj la Tutlanda Esplorplatformo Ariadna ĝi ne lasas dubojn, ke kreskis procento de personoj kun ĉi tiuj simptomoj. Poloj frontas troan ŝarĝon per informoj venantaj el la reto, kreskas ilia engaĝiĝo en la sociaj portaloj. En la sekvo tiuj personoj frontas problemojn pri la decido, kiu el la informoj estas esenca, probemojn pri koncentriĝo pro troa informabundo, la senton ne sekvi ĉiujn aktualaĵojn, kapturniĝojn kaj malkapablon entrepreni ajnan aktivecon. En plej signifa grado FOMO-sindromo koncernas junajn retuzantojn.

El la elsendo 15.10.2022. Legas Maciek – 01’29”

Viroj perdas kapojn… pro la patriĝo

Sciencistoj el Nederlando kaj Usono malkovris interesan fenomenon, kiu rilatas al la cerbo de la patroj, kiuj bovenigis sian unuan idon. Nome ĝi malgrandiĝas, sed ne temas pri fenomeno malavantaĝa, sed tute normala. Plie, eksterordinare bezona por ilia patra rolo.
Komence sciencistoj interesiĝis pri la cerbo de gravedaj virinoj kaj pri tio kiel ĝi ŝanĝiĝis post la nasko de bebo. Ili certis, ke la nasko ligiĝas ne sole kun hormonaj ŝanĝoj, sed ankaŭ kun iuj ŝanĝoj en la patrina cerbostruktoro. Pri la temo okupiĝis dum jaroj i.a. sciencistoj el la Anatomia Universitato en Barcelono. En 2016 oni publikigis konfirmajn esplorrezultojn. Montriĝis, ke la ŝanĝoj en la virinaj cerboj okazas en lokoj unuavice respondecaj pro empatio kaj interpreto de emocioj ĉe aliaj personoj. Tio ebligas al la patriniĝitaj virinoj plenumi sian novan socian rolon
Tiuj esplorrezultoj kaŭzis, ke sciencistoj decidis kontroli ankaŭ tion, ĉu samaj ŝanĝoj okazas en la cerbo de viroj, kiuj fariĝis patroj. Post la koncerna testado estis konstatite, ke la cerboj de novpatroj malgrandigis sian kapaciton meze je du procentoj. Sed tiuj unuavide negativaj sekvoj elmontris, ke dank’ al ili viroj fariĝas kapablaj konstrui firman ligon kun siaj novnaskitaj infanoj.
La ekzamenadojn partoprenis po 20 viroj el Hispanio kaj el Usono kaj grupo de viroj ne havantaj infanojn. Hispanoj estis subigitaj al magneta rezonanco antaŭ la gravediĝo de siaj partnerinoj kaj la duan fojon post la naskiĝo de infanoj. Usonanoj estis testitaj jam kiam iliaj partnerinoj estis gravedaj. La sekva testado estis ripetita, kiam iliaj infanoj estis 7-8 monataj. La akiritaj rezultoj estis komparitaj kun la megnata rezonanco akirita ĉe seninfanaj viroj. Montriĝis, ke la cerbo de viroj, kiuj fariĝis patroj malgrandigis sian volumenon meze je du procentoj. Samtempe oni rimarkis ŝanĝojn en tiu regiono de cerbo, kiu respondecas pro socia komprenemo. Tio signifas, ke la cerboreduktiĝo ne kaŭzas ĉe viroj negativajn flankefikojn, kontaŭe ebligas konstrui firmajn ligojn kun siaj infanoj. El aliaj esploroj rezultas, ke krom ŝanĝoj, kiuj rekte okazas en la strukturo de la viraj cerboj okazas ĉe ili hormonaj ŝanĝoj. Ĉe la patriĝintaj viroj estis notita malkresko de testosterono, kion sciencistoj interpretis, kiel rezignon pri rivalado flanke de viroj favore al rekta protekto de infano. Alia kontrolita hormono estis oksitocino, ofte difinata kiel hormono de amo, respondeca pro ligosentoj. La ekzamenoj pruvis, ke ĝia kresko ĉe viroj okazas, kiam ili prenas bebon en la brakojn aŭ pasigas kun ĝi tempon.

El la elsendo 05.10.2022. Legas Barbara 03’40”

Pliaj esploroj pri la blukolora lumemisiado

Pri la sandamaĝa sekvo de la blukolora lumemisiado oni atentigas delonge. Pli frue oni ligis tiun ĉi fenomenon kun dormoperturboj ĉe infanoj kaj plenkreskuloj. La plej novaj esploroj sugestas, ke aldone la blukolora lumemisiado povos negative influi la infanaĝan evoluon kaj estontan fekundecon de junaj organismoj. Tio ligiĝas kun la fakto, ke la blukolora lumemisiado dum la uzo de tabletoj kaj grandekranaj poŝtelefonoj povas efiki je la hormonnivelon kaj kreskigi la riskon de tro frua maturiĝado. La rilatajn esplorrezultojn oni prezentis dum la nunjara 60-a kongreso de Eŭropa Societo por Pediatria Endokrinologio (ESPE) en Romo.
La esplorojn faris doktorino Aylin Kilinç Ugurlu kaj ŝiaj kunlaborantoj en Ankaro, Turkio. Ili esploris la influon de la blukolora lumemisiado je la nivelo de reproduktaj hormonoj kaj la maturiĝoperiodo ĉe ratoj. La maturiĝa momento ĉe ratoj estas pli-malpli sama kiel ĉe homoj, sed ĝi estas adaptita al malpli longe atendata vivodaŭro. La hormonaj kaj ovolutariaj ŝanĝoj en la periodo antaŭantaj la seksan maturiĝon estas kompareblaj kun la homaj.
La rataj femaloj estis dividitaj je tri grupoj po 6 animaloj. Ili estis elmentitaj je efikado de normala lumciklo aŭ je 6- aŭ 12-hora efikado de la blukolora lumo. En ĉi lastaj du grupoj la unuaj simptomoj de malturiĝado aperis multe pli frue ol en la unua grupo elmetita al normala lumciklo. Ju pli longdaŭra estis la blukolora lumefikado des pli frue komenciĝis la seksa maturiĝo. Krome oni konstatis la malpli altan nivelon de melatonino kaj altigitan nivelon de generaj hormonoj, fizikajn ŝanĝojn en la ovarihisto konforme al la komenciĝinta seksa maturiĝo. Post la 12-hora emisiado de la blukolora lumo oni rimarkis ankaŭ iujn lezosimptomojn de ĉeloj kaj inflamon de ovarioj.
Laŭ la sciencidtoj tio povas atesti pri la perturboj en la biologia horloĝo. La blua lumo bremsas la vesperan kreskon de la melatonino, kiu preparas organismon al ripozo kaj dormo. Ĝenerale la nivelo de melatonino estas pli alta antaŭ la ol komenciĝas la maturiĝado de organismo ol en la periodo kiam la maturiĝado jam daŭras. Tio signifas, ke ĉi tiu hormono efikas prokraste je la maturiĝo.
Kelkaj esploroj en la lastaj jaroj, aparte dum la pandemio, elmontris pli fruan seksan maturiĝadon de knabinoj. Oni klarigas tion per pli longe pasigata tempo antaŭ la ekrano ekzemple dum la truda izoliĝo. Kvankam oni ne povas limiĝi al la priraportitaj esploroj iliaj aŭtoroj sugestas, ke oni minimumigu la uzon de aranĝaĵoj emisiantaj la bluan koloron aparte flanke de infanoj en antaŭ la maturiĝa periodo, aparte vespere kiam tio povas influi ilian hormonfunkciadon.

El la elsendo 25.09.2022. Lagas Barbara – 04’01”

 

Hepato vivdaŭre juna

Hepato ĉiutage purigas la korpon de multaj toksinoj kaj pro tio daŭre frontas damaĝoriskon. Malsame al aliaj organoj ĝi tamen havas la kapablon kuraci tiajn damaĝojn. Sed kiom longe tiu kapablo daŭras? Por trovi la respondon al ĉi tiu demando necesis fari konformajn esplorojn ĉe homoj, ĉar rilataj esplorrezultoj ĉe bestoj ofte estis malakordaj.
Tiun taskon entreprenis internacia sciencista teamo gvidata de d-ro Olaf Bergmann. Ĝian konsiston eniris ne nur biologoj kaj klinikaj laborantoj, sed ankaŭ fizikistoj kaj matematikistoj. Ĝi ekzamenis hepatojn de multaj homoj, mortintaj inter la 20-a kaj la 84-a vivojaroj. La akiritaj rezultoj evidentiĝis surprizaj. Estis konstatite ke, sendepende de la mortoaĝo, la ekzamenitaj hepatoj ŝajnis ĝenerale esti pli-malpli 3-jaraj laŭ sia aĝo. Krome evidentiĝis, ke en la vivodaŭro la hepato kapablas adaptiĝi al la ŝanĝiĝantaj korpobezonoj, dank’ al la konstanta renoviĝado de la ĉeloj, kio okazas ankaŭ ĉe personoj grandaĝaj. Tamen inter unuopaj ĉeloj aperas relative esencaj diferencoj rilate aĝon. Dum iuj renoviĝas nur post unu jaro, aliaj povas bezoni eĉ 10 jarojn. Tio dependas de la DNA-enhavo. Plimulto de la ĉeloj estas ekipita per du kromosomaj aroj. Iuj ĉeloj maljuniĝante amasigas pli da DNA. Sekve de tio tiaj ĉeloj povas enhavi 4, 8 aŭ eĉ pli da kromosomaj aroj. Kaj ĝuste tiuj ĉeloj funkcias en koncerna organismo multe pli longe. Kun la fluo de la tempo la nombro de tiaj ĉeloj kreskas, kio povas esti defenda mekanismo kontraŭ multiĝado de damaĝaj mutacioj.
Ĉeokaze la teamo de d-ro Bergmann per similaj metodoj esploris aliajn homajn organojn koncerne kiujn oni estis konvinkitaj, ke ili ne renoviĝas en la vivodaŭro. Temis pri tiom ŝlosilaj, gravaj organoj kiel koro kaj cerbo. Montriĝis, ke eĉ en tiuj organoj novaj ĉeloj povas kreiĝadi en la daŭro de la tuta vivo, kaj ne nur en la feta vivstadio.

El la elsendo 15.09.2022. Legas Maciek kaj Barbara – 02’45”

Artefaritaj kolagenaj korneoj revenigas la vidkapablon

Milionoj da homoj perdas komplete la vidkapablon pro malsanoj de korneo. Ofte, la unusola maniero por ĝin reakiri estas la transplanto. Bedaŭrinde pro manko de korneodonantoj la plejmulto de tiuj, kiuj tion bezonas, neniam povas je tio kalkuli. Ĉi tio povas tamen ŝanĝiĝi danke al la artefaritaj korneoj. En Irano kaj Hinda Unio okazis pilotaj eksperimentoj kun la partopreno de 20 pacientoj, al kiuj estis transplantita artefarita korneo, post kio ili akiris la vidkapablon. Kiel sciigas „Nature Biotechnology” la rezultoj elmontras, ke eblas krei biomaterialon, kiu plenumas ĉiujn kriteriojn por homa enplantaĵo, kiu povas esti amase produktita kaj konservata ĝis 2 jaroj. Tio signifas, ke eblas ĝin apliki al multaj homoj, kiuj suferas la vidproblemojn. La pilotprogramon aŭtoras sciencistoj de la sveda universitato LinkoCare Life Sciences AB, la Medicina Universitato de Teherano, la Tuthindia Instituto de Medicinaj Sciencoj kaj la Medicina Universitato de Tabrizo en Irano. Kiel dirite la eksperimenton partoprenis 20 pacientoj, el kiuj 14 estis blindaj pro la progresinta lezo de keratokonuso kaj 6 sojlis la vidperdon. Post la operacio ĉiuj reakiris vidkapablon kaj krome ne aperis ĉe ili ajnaj komplikaĵoj dum la sekvaj du jaroj. Post la transplanto, la pacientoj devis apliki okulkuracajn gutojn dum 8 semajnoj por malhelpi rifuzon de la artefarita korneo. Tio estas plia sukceso, ĉar post la transplanto de la natura korneo la imunurifuzajn medikamentojn necesas apliki dum jaroj. Aldonendas, ke la naturaj korneoj povas esti uzataj nur dum du semajnoj. La aplikataj artefaritaj korneoj estas faritaj el kolageno akirita el la porka haŭto, kio signifas, ke la materialo estas facile havebla kaj malmultekosta. La proceduro de artefarita kornea transplanto mem alportas pliajn avantaĝojn. En tiu metodo, ne necesas forigi la korneon de la paciento. Dank’ al malgranda incizo, plej ofte helpe de lasero, la enplantaĵo estas enmetata senprobleme. La simpleco de la proceduro signifas, ke artefaritaj korneaj transplantadoj povus esti farataj eĉ en malpli grandaj, malpli bone ekipitaj medicinaj centroj. Sciencistoj atentigas tamen, ke estas necesaj pliaj, ampleksaj klinikaj provoj de la nova metodo. Tamen necesas aldoni, ke ĉirkaŭ 12,7 milionoj da homoj en la mondo suferas okulmalsanojn, kiujn eblus resanigi per transplanto de artefarita kolagena korneo. Nur 1 je 70 homoj povas kalkuli je transplanto de ĉi tiu organo. 1 miliono da homoj ĉiujare perdas la vidkapablon pro koreneomalsanoj. La situacio estas precipe malfacila en la landoj kun malaltaj enspezaj. Pli ol duono de la monda loĝantaro tute ne havas aliron al ĉi specaj medicinaj servoj. Do evoluigo de malmultekosta, efika kaj facile havebla artefarita korneo, kiu povas esti enplantita en relative simpla maniero, povas helpi al milionoj da homoj.

El la elsendo 05.09.2022. Legas Pamela – 3′ 49″

Artefarita fingro kovrita per vivanta histo

Profesoro Shoji Takeuchi el la Tokia Universitato okupiĝas pri biorobotiko, la futureca agadkampo, kombinanta robotikon kun bioinĝenierio. Li laboras ankaŭ pri i.a. artefaritaj muskoloj kaj sensoroj, kaj eĉ pri karno produktata laboratorie.
Nun li kaj lia teamo prezentis sintezitan fingron kovritan per vivanta, haŭtosimila histo. Ĝi konsistas ĉefe el tavolo de ĉeloj (fibroblastoj kaj keratinocitoj) kaj kolageno. Kaze de lezo ĝi kapablas sin memripari. Laŭ esploristaj klarigoj la tridimensiaj haŭtaj modeloj estis jam uzataj en medicinaj esploroj kaj dum kosmetikaj testadoj. Tamen la unuan fojon tia artefarita histo estis aplikita al roboto. Ĝi moviĝas same kiel la homa fingro. Tiu haŭtomodelo estas kompleksa, tridimensia matrico, kiu kreskis sur la robota fingro. Ĝi ne estas kultivita aparte. Laŭ profesoro Takeuchi tiu metodo ebligos kreon de multe pli komplikaj kaj pli grandaj haŭtohistoj. En la ĝisnunaj eksperimentoj la plej granda defio estis prilaboro de la metodo pri la „haŭtobredado” rekte sur la fingro.
Sciencistoj antaŭvidas diversajn aplikeblojn de sia inventaĵo. Robotoj provizitaj per ĉi-speca haŭto povus anstataŭi homojn en diversaj produktosferoj. Ĝi ankaŭ povos malfermi novajn eblecojn por testado de kosmetikaĵoj, medikamentoj aŭ en regenera medicino malaltigonte kostojn, reduktonte la eksperimentoperiodon aŭ la bezonon testi bestojn.

El la elsendo 25.08.2022. Legas Tomek – 01’41”

Unika neŭtrona stelo

Kolektivo de internaciaj astronomoj efektivigis eksterordinaran malkovron de neŭtrona stelo, kiu troviĝas en la t.n. „kosma tombejo”, la loko el kiu ni ne devintus havi ajnajn signalojn. Neŭtronaj steloj estas ekstreme densaj restaĵoj post la eksplodo de supernovaoj. Aktuale en nia galaksio estis konstatitaj ĉirkaŭ 3 000 tiaj steloj. La plena rotacio de tiu ĵus malkovrita unika neŭtrona stelo egalas al apenaŭ, aŭ eĉ al 76 sekundoj, kio rilate ĉi-specajn stelojn signifas rotacion ege malrapidan. Laŭ astronomoj ĝi povas aparteni al la teoria klaso de steloj kun ekstreme potencaj magnetaj kampoj. Komence, la esploristoj el la kolektivo MeerTRAP registris unuopan impulson, por sekve utiligante ĉielobildojn kaptitajn ĉiun 8-an sekundon konfirmis la pozicion de la eksterordinara stelo. La objekto difinita kiel PSR J0901-4046 emisias almenaŭ sep malsamspecajn impulsojn, el kiuj parto estas emisiata regule. Laŭ doktorino Manisha Caleb el la sidneja universitato estas probable, ke en nia galaksio ekzistas multe pli da simile malrapide rotaciantaj neŭtronaj steloj. Tio havus grandegan signifon por nia kompreno de la kreiĝo kaj evoluo de tiuj steloj. PSR J0901-4046 estas la unua konata stelo el la nova klaso de neŭtronaj steloj. La malfermaj estas la demandoj kiel kaj ĉu entute ĝi estas ligita kun aliaj klasoj de neŭtronaj steloj.

El la elsendo 16.08.2022. Legas Tomek – 1′ 52″