Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

Nekonata tavolo de fanditaj rokoj ene de la Tero

Sciencistoj el la Teksasa Universitato en Austin raportis pri la malkovro de nekonata tavolo de fanditaj rokoj ene de la Tero. Ĝia ekzisto povus klarigi multajn problemojn ligitajn kun la tektoniko de platoj. Jam pli frue en simila profundo estis identigitaj fanditaj rokoj, sed nur nun la unuan fojon eblis elmontri, ke temas pri tavolo en la skalo de la tuta terglobo. Ĉi tiu tavolo, troviĝanta ĉirkaŭ 150 kilometrojn sub la terkrusto, estas parto de la astenosfero. Laŭ aktualaj konoj, estante plasta ĝi ebligas moviĝon de tektonaj platoj kaj apartigas ilin disde la konvektaj moviĝoj en pli granda profundo. La okazigitaj esploroj elmontras krome, ke la fakto ke temas pri fanditaj rokoj ne havas gravan influon je moviĝo de la termantelo. Tio signifas, ke la komputilaj modeloj de la terinterno ne devas konsideri ĉi tiun eksterordinarae komplikan elementon. Junlin Hua z Jackson-lernejo pri Tersciencoj Geosciences ankoraŭ kiel doktoriĝanto analizis donitaĵojn el sismaj stacioj en Turkio. Lian intereson kaptis loke registrita tavolo de fanditaj rokoj. Kune kun kolegoj li kompilis similajn donitaĵojn el la tuta mondo kaj elmontris, ke tio kion li taksis anomalio estas la nekonata pli frue tavolo etendiĝanta tra la tuta terglobo. Alia surprizo sekvis el la komparo de donitaĵoj pri ĉi tiu tavolo kun donitaĵoj rilataj al la movoj de la tektonaj platoj kaj la konstato, ke ekzistas inter ili neniu korelacio. Laŭ Karen Fisher el Brown University, la scienca mentoro pri la doktoriĝo de Hua, temas pri grava esploro, ĉar bona kompreno de astenosfero kaj la kialo de ĝia plasteco estas ŝlosilo por kompreni tektonajn moviĝojn.

El la elsendo 20.03.2023. Legas Barbara 2′ 25″

Nevideblaj fotovoltaikaj sunpaneloj

Ĉiu el ni scias, kiel aspektas fotovoltaikaj sunpaneloj. En tiu formo ili ne povas esti aplikataj ĉie, ekzemple ne en la lokoj kun grava kultura signifo, en kiuj necesas konservi historian aspekton. Montriĝis, ke en tiuj lokoj eblas apliki nevideblajn fotovoltaikajn sunpanelojn, kiuj povas aspekti kiel ŝtono, ligno, betono aŭ briko dank’ al kio ili restas en harmonio kun diversaj akompanaj strukturoj. Tiaj sunpaneloj estas jam aplikataj i.a. en la urboj Evora en Portugalio kaj Split en Kroatio, ili troviĝas sur la Nacia Artmuzeo de la 21-a jarcento en Romo aŭ en la loko Vicoforte. Ĉi-specaj sunpaneloj, kiuj perfekte imitas terakoton estis instalitaj sur Vettius-villao en Pompejo. Malgraŭ sia aspekto de romiaj tegoloj ili produktas elektran energion, kiu prilumas la freskojn. Dank’ al tio malkreskas la elektrofakturoj kaj kvanto da kabloj, kiuj ne beligas la historiajn konstruaĵojn. La administracio de Pompejo jam deklaris, ke la nevideblaj fotovoltaikaj sunpaneloj estos aplikataj en ĉi tiu arkeologia parko dum restaŭrado de pliaj objektoj. Ĉiu el la moduloj de „nevideblaj” sunpaneloj estas farita el polimeroj absorbantaj fotonojn. Sur la unua tavolo de polimeroj troviĝas siliciaj fotovoltaikaj sunĉeloj, sur kiujn oni metas la alian tavolon de polimero. Ĝi estas diafana por la homa rigardo, sed ebligas la traiĝadon de la sunradioj, dank’ al kio la sunĉeloj produktas energion. Tiel do vizitantojn ne ĝenas modernaj fotovoltaikaj paneloj en historiaj objektoj, ili vidas konkretan rigardeblan, admireblan objekton, ekzemple terakotan tegmenton.

El la elsendo 10.03.2023. Legas Barbara – 02′ 26″

Poloj kun Ora medalo en University Physics Competition

University Physics Competition, Universitata Fizika Konkurso estas teama rivalado, kiun partoprenaas studentoj de licencaj studoj el la tuta mondo. Dum ĝi ili pretigas sciencan laboraĵon pri iu el proponitaj al ili temoj. Ili disponas nur pri 48 horoj por solvi la problemon, okazigi simuladon, verki laboraĵon kaj disponigi ĝin al la organizantoj. En 2022 la rivaladon partoprenis 417 grupoj el la sciencaj centroj de la tuta mondo, inkluzive de 11 el la Fizika Fakultato de la Varsovia Universitato. Polaj studentoj akiris ne sole la oran medalon, sed ankaŭ 5 arĝentajn kaj du bronzajn. La rivalado okazis komence de novembro 2022 kaj la rezultoj estis anoncitaj meze de januaro 2023. La unua temo „Deflecting an Asteroid”, forturno de asteroido koncernis la flugantan cele al la Tero astroidon. Necesis respondi la demandon, en kiu momento la kosma ŝipo lokita sur la malalta ĉirkaŭtera orbito kolizios kontraŭ asteroidon por antaŭmalhelpi katastrofan kunpuŝiĝon. La alia problemo estis „FIFA punŝotoj”. La partoprenanoj devis kalkuli kun kiu komenca rapideco kaj laŭ kiu angulo la golŝotanto devas direkti pilkon al supra angulo de la golujo por havi la plej gradajn ŝancojn por sukcesa ŝoto.
La polaj studentoj el la Fizika Fakultato de la Varsovia Universitato la sepan jaron laŭvice partoprenis la konkurson.

El la elsendo 10.03.2023. Legas Maciek – 02′ 22″

Polaj sciencistoj revoluciigas la kuracadon de osteoporozo

Sciencistoj el la Kemia Fakultato de la Jagelona Universitato en Krakovo kreis materialon, kiu povas forigi negravajn ostomankojn. En la formo de hidroĝelo ĝi estas injekciata en la lokon de ostomanko kaj sekve en la temperaturo de 37 celsiusaj gradoj ĝi tie stabliĝas. Algluiĝante al la ostohsito ĝi rolas kiel skafaldo, sur kiu dum natura biologia procezo kreiĝas nova osta histo pleniganta la truon. Ĝi ne sole rekonstruas la ostohiston, sed povas servi kiel portanto de medikamentoj kontraŭ osteoporozon. Tio havas multan gravecon, ĉar tiuj medikamentoj havas fortajn flankefikojn. Tio ne okazas kaze de hidroĝelo, kiun oni aplikas ekskluzive en la lokon de malsanaj histoj kaj ostomanko. Tiu preciza aplikado eliminas flankefikojn kaj krome ebligas apliki pli grandan koncentriĝon de medikamento, kio grandigas la terapiefikojn. La komponantoj de la nova hidroĝelo imitas la naturan konsiston de la ostohisto. Troviĝas en ĝi i.a. kolageno, hialurona acido kaj polisakarido kun kontraŭbakteriaj, kontraŭinflamaj kaj kontraŭdolaraj proprecoj. La utiligita en la hidroĝelo hidroksiloapatito en la vivaj organismoj rolas kiel la ĉefa, neorganika konstruelmento de ostohito decidanta pri ĝia firmeco. En la hidroĝelo de polaj sciencistoj ĝi plenmas analogan rolon. Sed kiel atentigas sciencistoj tio ne estas ĉio. La decida malkovro koncernas la eblecon apliki en la hidroĝelo popularan medikamenton en la kuracado de osteoporozo rekte en malsanan lokon. Al la ĝisnunaj pozitivaj testadoj estis subigitaj musoj. Nun oni serĉas investantojn por pliaj ekzamenadoj, inkluzive de klinikaj testadoj.

El la elsendo 25.02.2023. Legas Barbara – 2′ 26″

Inteligenta akvario sur Tajvano

AI Aquarium estas la unua en la mondo inteligenta akvario, kiu uzas la virtulan fuziteknologion por disbildigi realtempe informojn pri la mara vivo konforme al la rigardolinio de spektantoj. Kun 98-procenta precizeco la sistemo dinamike rekonas, identigas kaj bildigas la bestospeciojn. La akvarioj en ZOO-ĝardenoj kaj marakvarioj ĉiam abundas je specioj de kiuj malfacilas forŝiri la rigardon, kvankam sen specializaj konoj malfacilas difini, kion oni rigardas. Helpa turilate estas la inteligenta akvario disponanta pri la opcio sekvi la rigardon de la spektanto tuj rekonante kion tiu rigardas. Pri tia opcio disponas jam Nacia Muzeo de la Mara Scienco kaj Tekniko sur Tajvano dank’ al la inteligenta teknologio de Esplorinstituto de Industriaj Teknologioj (ITRI). La troviĝanta en la akvario kaj direktita eksteren kamerao 3D kun profundsensilo spuras la okulojn de la observanto por difini lokon, kiun tiu ĉi rigardas. La alia kamerao direktita al la akvario sekvas la situon de ĉiuj fiŝoj en ĝi enestantaj. Fine la objekta rekonalgoritmo koherigas ĉiun fiŝon kun fotoj de konataj fiŝospecioj en la komputila datumbazo kaj analizas la registraĵon realtempe. Komparante la rigardolinion de la spektanto kun fiŝpozicio AI Aquarium difinas ne nur tion, kiuspecia fiŝo estas observata, sed ankaŭ sur la diafana ekrano microLED troviĝanta antaŭ la akvaria vitro tuj apud fiŝo bildigas informojn, kiuj ĝin koncernas. La vizitanto pere de simplaj gestoj povas devigi la sistemon liveri pli da detalaj informoj. La sistemon de la rigardosekvado kaj rekonado de objektoj en AI Akvario ne influas tiaj faktoroj kiel la ĉirkaŭa lumo aŭ akvodiafaneco, praktke do la teknlogio funkcias en ĉiuj kondiĉoj.

El la elsendo 25.02.2023. Legas Pamela – 2′ 22″

Premio de la Pola Akademio de Kapabloj por Michał Heller

La premio de la Pola Akademio de Kapabloj estas atribuata al personoj, kiuj dank’ al siaj literaturaj, sciencaj kaj humanistemaj verkoj favore al la patrolando kapablas okupi elstaran lokon en la socio. Meze de decembro tiun premion transprenis filozofo kaj sciencisto, pastro profesoro Michał Heller pro siaj elstaraj esploroj pri sciencfilozofio. Tutaparte pro eksterordinare grava problemo de matematikeco de la mondo, tio estas la trajto esti priskirbita matematike, kio estis malkovrita jam de Pitagoro kaj konfirmita de la nuntempa scienco. Dum la premiatribua solenaĵo oni atentigis pri la socia agado de profesoro Heller kiel ekzemplon menciante la establitan de li Kopernik-Centron por Interbranĉaj Esploroj de la Jagelona Universitato.
Dum la premiatribua solenaĵo pastro profesoro Michał Heller esprimis la opinion, ke en la epoko de politikaj, sociaj konfliktoj, malkomprenemo tio, kio unuigas homojn estas la edukado. Li esprimis do la deziron, ke oni zorgu pri tio, ke la nuntempaj mezlernejanoj forlasadu lernejojn kun perfekta kono de la pola lingvo, kiuj ĝin uzos korekte kaj kapablos pensi kritike. Por tion atingi estas necesa pli granda atento donata al la instruado de matematiko, fiziko kaj logiko. Profesoro Heller rilatigis sin, en sia porokaza dankparolado, al la Artefarita Intelekto atentigante, ke la homa naturo, natura evoluo de la homo ne postsekvas la teknologian progreson. Tamen liaopinie la Atefarita Intelekto neniam estos pli granda ol la Natura Intelekto, neniam ĝin ekdominos.
La premio estis jam atribuata en la jaroj 1915-38 el la donaco destinita al la Pola Akademio de Kapabloj fare de industriisto kaj filantropo Erazm Jerzmanowski kaj lia edzino Anna. Antaŭ la milito ĝia valoro egalis al 12 kilogramoj da oro kaj estis difinata kiel la pola Nobel-premio. Ĝia nuna valoro egalas al 100 mil zlotoj. En 2009 en la 100-a mortodatreveno de Erazm Jerzmanowski la premio estis relanĉita.

El la elsendo 15.02.2023. Legas Maciek kaj Barbara – 02′ 37″

Gravitaj ondoj liveras informojn pri i.a. frua Universo

Ne eblas rekte observi la Universon en la frua stadio, sed eble ni povos observi ĝin malrekte studante kiel la gravitaj ondoj de tiu frua epoko influis la materion kaj radiadon, kiujn ni vidas hodiaŭ. Deepen Garg, studento el Princeton Plasma Physics Laboratory kaj lia doktoriga mentoro Ilya Dodin adaptis por la esploroj de la Universitato teknikon el siaj laboroj pri atomfuzio. Ili studis kiel la elektromagnetaj ondoj disvastiĝas tra la plasmo en fuziaj reaktoroj. Montriĝis, ke ĉi tiu procezo tre similas al la maniero, kiel disvastiĝas la gravitaj ondoj. La gravitaj ondoj, antaŭviditaj de Albert Einstein en 1916, moviĝantaj kun lumrapideco estis detektitaj relative antaŭnlonge, en 2015. Garg kaj Dodin, utiligante siajn konkludojn el la studoj pri la elektromagneta ondo en plasmo, prilaboris formulojn, kiuj laŭ ili povos deĉifri la proprecojn de la foraj steloj. Nome la gravitaj ondoj povas enhavi informojn pri denseco de la materio, tra kiu ili traiĝis. Povas esti, ke tiel eĉ eblos akiri pliajn informojn pri la kolizioj de neŭtronaj steloj kaj nigraj truoj. La usonaj sciencistoj planas baldaŭ apliki siajn formulojn en praktiko.

El la elsendo 15.02.2023. Legas Maciek – 01′ 31″

Faruno el la hejma grilo akceptita de la Eŭropa Komisiono

Ekde la 24-a de januaro la firmao Cricket One el Vjetnamio povas uzi por la nutraĵproduktado farunon el la insekto Acheta domesticus, t.e. hejma grilo kaj distribui ĝin sur la tereno de la tuta Eŭropa Unio. Tion decidis la Eŭropa Komisiono la 3-an de januaro. La azia firmao atendis la decidon ekde 2019. Inter la menciitaj produktoj baze de pulvorigitaj insektoj, tio estas hejma grilo troviĝas pano, bulkoj, kukoj kaj ankaŭ multaj aliaj nutroproduktoj.
Dietikistino Agnieszka Piskała-Topczewska interparolane kun la portalo abcZdrowie informis, ke la Monda Sanorganizo forte insistas pri riĉaj proteinaj produktoj el insektoj. Oni ankaŭ donas grandan atenton al la laboratoria produktado de viando. Temas jam pri progresinta procezo. Jam estas produktataj du specoj de fiŝa karno kaj kokina brusta viando. Progresintaj estas laboroj pri la produktado de bovina kaj porka viando.

El la elsendo 05.02.2023. Legas Milada kaj Barbara – 1′ 26″

La lumpoluado kreskas

La lumpoluado en la monda skalo estas pli granda ol supozite. En la sekvo de tio sur la nokta ĉielo eblas rimarki ĉiam malpli da steloj. Oni taksas, ke se la infano naskiĝinta en loko en kiu eblas vidi 250 stelojn atingonte la 18-an vivojaron rimarkos nur 100 stelojn. Homoj en la tuta mondo longe post la sunsubiro vidas sur la ĉielo helecon, kiun kaŭzas la apliko de artefarita lumo. Tiu heleco negative influas noktajn kaj tagajn animalojn, inkluzive de homoj. Mutaj fizjologiaj procezoj ĉe plantoj kaj bestoj dependas de la tag-nokta ciklo, kiujn reguligas la lumo. Sed la lumpoluado negative influas ankaŭ la astronomiajn esplorojn. La ĉielheleco ĉiujare grandiĝas je 7-10 procentoj. Tio estas multe pli ol oni supozis post la satelita mezurado de la emisiado de artefarita, elektra lumo. Germanaj kaj usonaj sciencistoj kadre de la projekto La Terglobo Nokte analizis pli ol 50 mil ĉielobservadojn faritajn nudokule de astronomoj-amatoroj en la periodo 2011-2022. La partoprenantoj de la projekto observis la ĉielon nokte kaj notis siajn observorezultojn en 8-grada skalo. Eblis fine konkludi el ili, ke en Eŭropo la heleco de la nokta ĉielo kreskas jare je 6, 5 procentoj, en la Norda Ameriko je 10,4 procentoj. La mezumo por ĉiuj esploritaj lokoj en la mondo egalis jare al 9,6 procentoj. Plej multaj donitaĵoj koncernis la plej lumpoluitajn Eŭropon kaj Nordan Amerikon, la duono de la observadoj en Azio devenis el Japanio. Malmultas donitaĵoj el la disvolviĝantaj landoj. Tamen laŭ sciencistoj tie povas okazi la plej rapidaj kaj dramecaj ŝanĝoj. La projekto La Terglobo Nokte daŭras. Oni esperas, ke dank’ al volontulaj astronomoj eblos krei mapon pri la lumpoluado por unuopaj ŝtatoj kaj eĉ urboj.

El la elsendo 05.02.2023. Legas Barbara – 2′ 48″

Pola kontraŭkoroda lako kun grafeno

Polaj sciencistoj patentumis kontraŭkorodan lakon solveblan en akvo kun la aldono de grafenoksido G-Flake. Ĝiajn proprecojn estis konfirmitaj eksperimente kiam unu el provsurfacoj estis kovrita per ĝi, kaj la alia per lako sen la aldono de grafeno en la medio favoranta kordon. La provaĵoj kovritaj per lako sen grafeno korodis sur pli malpli 20 procentoj de la surfaco, la aliaj kun la aldono de grafenoksido korodis sur la surfaco de ĝis duona procento. Samtempe la apliko de nanomaterialo en la formo de petala grafeno G-Flake en novaj surfacaj lakoj ebligas malgrandigi la uzon de substancoj nocaj por la medio kiel kromio. La aplikeblo de noveca lako kun grafeno estas tre vasta, de konstruado, tra motorizo, aviado, kosmaj teknologioj, petrola kaj gasa industrioj ĝis renovigebla energio. La patentumitan lakon kunaŭtoras sciencistoj el IMiF- kaj IMP-instituoj, krome el Instituto pri Optoelektroniko de la Militista Teknika Akademio. La jara produktovaloro de kontraŭkorodaj surfacoj en la mondo egalas al 12 miliardoj da usonaj dolaroj. En tiu ĉi kunteksto la pola inventaĵo havas ŝlosilan kaj decidan influon je evoluo de la branĉo.

El la elsendo 25.01.2023. Legas Barbara – 01′ 41″