Sciencaj informoj

Tago de la Pola Scienco

Enretigita de: | Feb 20, 2024 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

La 5-an fojon, la 19-an de februaro estis solenita la Tago de la Pola Scienco, kiu estis starigita en la naskiĝdatreveno de Nikolao Kopernik, nunjare la 501-a. Ĝia celo estas inspiri al la sekvado de polaj esploristoj kaj firmigi interesiĝon pri la scienco ĝenerale. La tago ebligis iom retrorigardi por konstati, ke en Pollando aktuale funkcias 578 altlernejoj kaj sciencaj institucioj: 135 publikaj altlernejoj, 212 nepublikaj kaj 17 ekleziaj. Krome ekzistas 211 sciencaj institutoj, inkluzive de i.a. 70 esplorinstitutoj, 68 sciencaj institutoj de la Pola Sciencakadmio, 22 institutoj de la Esplorreto Łukasiewicz kaj unu internacia instituto. Ni havas pli ol 1 200 000 studentojn, en kiu nombro 58 procentojn konsistigis virinoj, pli ol 24 mil doktoriĝantojn kaj iom pli ol 82 etatajn akademiajn instruistojn inter kiuj viroj konsistigis pli ol la duonon. La festo lanĉita en 2020 esprimas la rekonon por la atingaĵoj de polaj sciencistoj en pli ol unumiljara historio de la pola nacio kaj ŝtato. Inter la plej elstaraj figuroj de la pola scienco oni menciis i.a. tiajn sciencistojn, kiel Mikołaj Kopernik, Jan Heweliusz, Ignacy Łukasiewicz, Karol Olszewski, Zygmunt Wróblewski, Maria Skłodowska-Curie, Henryk Arctowski, Ludwik Hirszfeld, Jan Czochralski kaj Stefan Banach.

El la elsendo 20.02.2024. Legas Barbara – 02′ 14″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0529226

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj