Sciencaj informoj

Geologoj ne bezonas kolorigi paskajn ovojn

Enretigita de: | Apr 30, 2024 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Ekde la antaŭpaska lundo en la biologia fakultato en Bjalistoko funkcias interesa ekspozicio dediĉita al ŝtonaj ovoj. Kiel sciate la ovo en multaj kulturoj estas simbolo de la nova, de la renaskiĝinta vivo. La ekspoziciataj ovoj estas faritaj i.a. el la pakistana onikso, marmoro aŭ jaspiso. Kaj same kiel kolorigataj paskaj ovoj ili malsamas laŭ siaj koloroj. La ovo el la pakistana onikso apartenas al la plej okulfrapaj. Ĝi estas farita el la marmora speco de pakistana onikso kun interesa stria desegno. La alia ovo el karneolo pro la aldoniĝo de feraj minaraloj havas interesan oranĝan-ruĝan koloron. La ovo el rodonito ravas pro sia rozkolora nuanco, tiu el jaspiso „draka sango” havas intensajn ruĝajn makulojn sur la verda fono. En la ekspozicio troviĝas ankaŭ ovoj el riolito, kiu estas vulkana roko, el aventurino, serpentino. Sodalitan ovon karakterizas profunda blua koloro, tra kiu reliefiĝas blankaj kaj nigraj vejnoj. Ovo el natura lafa vitro, mahogana obsiado kun mikroskopaj eroj de hematito distingiĝas per profunda bruna-nigra pigmentado. En la ekspozicio troviĝas ankaŭ ovoj el nigra, ora kaj blanka karara marmoro. La ekspozicion akompanas panelo kun kelkdeko da noblaj kaj duonnoblaj ŝtonoj. Samtempe eblas konatiĝi pri Mohs-skalo kiu difinas la durecon de roko kaj estas helpa en la identigado de mineralo. Ŝtonajn Paskajn Ovojn eblas rigardi en Bjalistoko ĝis la finaj tagoj de junio.

El la elsendo 30.04.2024. Legas Barbara – 02′ 12″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0584088

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj