Sciencaj informoj

Forpasis la malkovrinto de la _dia partiklo_

Enretigita de: | Apr 10, 2024 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

En Edinburgo forpasis havante 94 jarojn Peter Higgs, fizikisto, Nobelpremiito el 2013 pro la teorio kreita kun Francois Englert, kiu klarigas de kie venas maso de la elementaj partikloj. Tion konfirmis la malkovro de bosono en julio 2012 en la Granda Hadrona Koliziilo de CERN. Ĝi ricevis lian nomon kaj estas ankaŭ difinata kiel la „dia partiklo”. Jam en 1964 Peter Higgs kiel la unua proponis ĝian ekziston. Havante mason 120-oblan ol la maso de protono la bosono de Higgs estas la dua laŭ la pezo konata partiklo. Samtempe ĝia ekzistodaŭro kalkuliĝas je apenaŭ 10 al la potenco de -22 sekundoj, kio signifas, ke ĝi ne estas observebla ekster akcelilo. Tamen Higgs-bosono ne estas ankoraŭ unu plia elementa partiklo. Ĝi estas aparte grava, ĉar tio estis la unua observita manifestiĝo pri certa kvantuma kampo en la naturo, ĝis tiam nekonata, kiu troviĝas en ĉiu punkto de la spaco kaj respondecas pro tio, ke la elementaj partikloj havas mason. Peter Higgs plimulton de sia profesia vivo pasigis en la Universitato de Edinburgo, kiu establis honore al li Higgs-Centron de Teoria Fiziko.

El la elsendo 10.04.2024. Legas Barbara – 01′ 43″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0529659

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj