Sciencaj informoj

Kokleaj enplantoj – grava medicina atingaĵo

Enretigita de: | Mar 10, 2024 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Otolaringologoj el Lodzo, la centra Pollando, jam pli ol 100 fojojn faris operaciojn pri kokleoenplanto ĉe infanoj, dank’ al kio ilia mondo de silento transformiĝis en la mondon de sonoj. La 3-an de marto oni solenis Mondan Tagon de Aŭdokapabo, kiu estis lanĉita en 2007. Ĝia celo estis elstarigi la signifon de la profilakto por la frua malkorado kaj kuracado de aŭdokapablaj lezoj. Tiu sanproblemo trafas ĉiam pli multajn personojn en la tuta mondo. Nunjare la Tago okazis sub la devizo „Ŝanĝo de la pensmaniero, ni kaŭzu ke la zorgo pri la oreloj fariĝu realo por ĉiuj”. En Pollando – se temas pri la kuracado de surdeco aŭ subaŭdokapablo ĉe plenkreskaj pacientoj kaj ĉe infanoj – la situacio estas tre bona, sed globskale la problemo estas sufiĉe serioza. Laŭ la statistikaj donitaĵoj de la Monda Sanorganizo 1,5 miliardoj da homoj frontas la aŭdokapablajn pertubojn kaj preskaŭ 500 milionojn tiu sandifekto ekskludas el la socia vivo. Laŭ prognozaj pritaksoj en 2050 la nombro de personoj suferantaj aŭdikapablan lezon eglos al preskaŭ al 2, 5 miliardoj. La surdeco trafas ankaŭ la plej junajn, ĉar meze unu je mil infanoj naskiĝas surda. Al multaj tiaj infanoj otolaringologoj el Lodzo helpis reveniginte ilin al la mondo de personoj bone aŭdantaj. Laŭ specialisto de la laringologia kliniko ĉe la Sancentro de Patrino-polino, profesoro Konopka kuracado de surdeco kun apliko de kokleaj enplantoj kalkuliĝas al la plej grandaj atingaĵoj de medicino. Dum la operacio elektrodo estas enkodukata rekte en la internan orelon kaj ligita kun ĝi parolprocezilo kolektas sonojn el ĉirkaŭaĵo. Sekve helpe de elektromagneta indukto la kodita signalo estas perata al aŭdonervo kaj cerbo. Dank’ al tiu procedo kaj plia logopedia rekapabligado paciento kun la fluo de la tempo komencas aŭdi. En la kliniko la ambaŭflankan kokleoenplantadon oni aplikas jam ĉe kelkmonataj infanoj. La apliko de kokleoenplantaĵoj estas kondiĉo por parolevoluo. Ju pli frue oni aplikas tiun teknikon, des pli rapida kaj regulkoforma estas evoluo de la infano. La plena sukceso dependas de logopedia rekapabligado kaj la gepatra zorgo. Post tio infanoj jam kiel personoj aŭdokapablaj povas frekventi antaŭlernejon, lernejon, sekve studi kaj labori. En la kliniko de Lodzo meze okazas tri ĉi-pecaj operacioj monate.

El la elsendo 10.03.2024. Legas Barbara – 03′ 37″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0531992

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj