Sciencaj informoj

Kunordigita Luna Tempo

Enretigita de: | Apr 10, 2024 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

La Blanka Domo informis, ke ĝi komisiis al NASA prilaboron de kunordigita temponormo por la Luno, kiu validus ekzemple por la kosmaj ŝipoj. Tio celas grandigi la sekurecon de kosmaj misioj. NASA, privataj firmaoj kaj kosmaj agentejoj en la tuta mondo ĉiam pli ofte direktas misiojn al la Luno, al la Marso kaj pli foren. Tial gravas, ke ni difinu la ĉielajn temponormojn – deklaris Steve Welby el la Blanka Domo. Kohera difino de la tempo havos ŝlosialn signifon por la efika funkciado en la kosma spaco, navigado, kaj komunikado. Tempaj malakordaĵoj povas konduki al eraroj en la mapado kaj lokalizo de pozicioj sur la Luno kaj sur ĝia orbito. Ĉio ĉi ligiĝas kun gravito malsama sur la Tero kaj sur la Luno. Nome tempo fluas malsame depende de tio, kie oni ĝin mezuras. Kie gravito estas alta tie tempo pasas mapli rapide ol kie gravito estas malpli forta. Sur la Luno la gravitado estas malpli granda tial la tempo pasas tie iom pli rapide ol sur la Tero. La diferenco ne estas granda, sed por la novaj teknologioj, kiel GPS-sistemo, aŭ aliaj komplikaj komputilaj kaj komunikaj sistemoj tio havas grandegan signifon. Sen kunordigita luna tempo CLT certigo de sekureco en la perado de donitaĵoj inter kosmaj ŝipoj, kaj sinkronigo de la komunikado inter la Tero, satelitoj, estontaj bazoj kaj astronaŭtoj estos tre malfacila. La internacia kosma stacio situanta sur malalta ĉirkaŭtera orbito daŭre uzos kunordigitan universalan tempon, t.e.UTC. Tamen NASA devas determini – interkompreniĝante kun aliaj landoj – kie pasos limo de la nova kosma tempo. La Blanka Domo volas, ke NASA prezentu enkondukan ideon pri la Kunordigita Luna Tempo ĝis la fino de la nuna jaro, kaj la finan planon ĝis la fino de la 2026-a jaro.

El la elsendo 10.04.2024. Legas Barbara – 02′ 33″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0529609

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj