Sciencaj informoj

Abelo Colletes hederae ankaŭ en Pollando

Enretigita de: | Mar 20, 2024 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Delonge oni antaŭvidis, ke abelo el la specio Colletes hederae povas aperi en Pollando. Nun tio jam estas fakto, kion konfirmis pola biologo, d-rino Justyna Kierat en „Acta zoologica cracoviensia”. La nova abelo estis notita en la okcidenta kaj suda partoj de la lando. Pli frue la aperon de ĉi tiu abelo oni konfirmis i.a. en Germanio kaj Ĉeĥio, do ne ŝajnas dube, ke abeloj Colletes hederae venis de tie. La nova abelo tiamaniere riĉigas la grupon de preskaŭ 500 abelspecioj aparantaj en Pollando. Temas pri abelo vivanta solece, kvankam okazas, ke ĝi nestas en pli grandaj grupoj. Ilia ĉefa nutraĵo estas helica hedero. Same kiel ĉi tiu planto ankaŭ la nova abelo ne ŝatas malvarmon kaj ĝia apero en Pollando povas malrekte atesti pri klimatvarmiĝo. Colletes hederae ne estas invada specio kaj ne minacas al niaj mieldonaj abeloj, samtempe plibonigante la biodiversecon de nia lando. Tio estas pozitiva trajto en la epoko, kiam formortas ĉiam pli da polendisvastigaj insektoj.

El la elsendo 20.03.2024. Legas Gabi – 01′ 21″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0531974

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj