Sciencaj informoj
Planto metalvora
Modesta, delikata planto >Arabidopsis halleri< el la montaraj terenoj kun la fluo de la tempo komencis vastiĝi je postminejaj karboŝutejoj kaj minejoj. Ĝi evidentiĝis esti unu el malmulaj hiperakumulantoj, plantoj akumunataj grandan kvanton de metaloj kaj pro ĉi tiuj proprecoj ĝi estas uzata por purigi la grundojn. >Arabidopsis halleri< troviĝas inter 400 specioj, kiuj havas inter 100 kaj 500oble pli grandan akumuliĝon de metaloj en siaj surteraj partoj ol aliaj plantoj. Sciencistoj ne scias dume, kio kaŭzas tion kaj kial okazas ĉi tiu fenomeno. Ĉiuj ekzamenitaj ĝis nun populacioj de >Arabidopsis halleri< en Eŭropo toleras kaj hiperakumlas metalojn sendepende sur kiu grundo ili kreskas. Polaj sciencistoj realigas aktuale projekton krofinancitan de la Fondaĵo por la Pola Scienco, kadre de kiu ili esploras la genetikajn kaj fizjologiajn fundamentojn de la hiperakumulado de metaloj, aparte zinko fare de >Arabidopsis halleri<. La esperoj ligitaj kun utiligo de la planto estas grandegaj, ekzemple por apliki >Arabidopsis halleri< por restaŭri terenojn damaĝitajn de polucio. Kvankam la planto estas malgranda eblas akiri rapdan rezulton stabiligante grundojn per la planto de ĉi-specaj kreskaĵoj malebligante la traiĝadon de malsalubraj substancojn en akvojn kaj visvastiĝon de metaloj blovataj de ventoj.
El la elsendo 02.11.2016. Legas Maciek – 1’45”
sc_mj_metalovora_planto_0145-mp3-filename-utf-8sc_mj_metalovora-planto_01%2745%27%27
Ĉu la homa vivo havas limon
Laŭ la Monda Sanorganizo kreskas la nombro da personoj grandaĝaj. Se en 1990 je 10 mil personoj pli ol 65-jaraj 2,9 procentojn konsisitigis 100-jaruloj – en 2015-a temis jam pri 7,4 procentoj. En 2050-a jaro centjaruloj konisistigos 23, 6 procentojn de homoj en emerita aĝo. En Pollando pasintjare vivis pli ol 4200 centjaruloj, en plimulto virinoj. Laŭ profesoro Jan Vijg el la Medicina koleĝo de Albert Einstein en Novjorko tio ne signifas, ke la homa aĝo longiĝos senfine. Usonaj esploristoj ekzamenis donitaĵojn pri la vivolongo de pli ol 100-jaruloj, t.e. personoj, kiuj vivis almenaŭ 110 jarojn pri kio skribis „Nature” reference i.a. al donitaĵoj de Human Mortality Database, kiuj ĉirkaŭprenis Francion, Japanion, Brition kaj Usonon. Ĝis nun dominis la opinio, ke homo povas vivi 120 kaj 125 jarojn, usonanoj asertas tamen, ke la homa vivolongo egalas al 115 jaroj kaj la kazo de 122-jara francino Jeanne Calment estis absoluta escepto. Kvankam estas sciencistoj, kiuj skeptike rilatas al tiuj donitaĵoj, laŭ prof. Vijg la altigon de la aĝo eblus akiri pere de genmanipulado aŭ miloj, dekmiloj da novaj medikamentoj, kio ne estas verŝajna. Liaopinie la procezo de maljuniĝado estas tiom komplika, ke ne estos ebla signifa longigo de la homa vivodaŭro.
El la elsendo 25.10.2016. Legas Tomek – 1’45”
sc_tm_la-homa-vivodauro_0145
Bonefikaj proprecoj de cinamo
Interesajn esplorojn pri efikado de cinamo post la manĝo faris sciencistoj el la universitato Monash kaj Reĝa Teknologia Instituto en la aŭstralia Melburno. Skribis pri tio “Scientific Reports”. Nome post la manĝo en la digestosistemo kreskas la nivelo de stomakacido, kiu favoras kreiĝon de la karbona dioksido. Tio povas kaŭzi temperaturokreskon kaj malagrablajn akompanajn sentojn. La aŭstraliaj sciencistoj por sia eksperimento uzis porkojn observante, kio okazas en iliaj stomakoj, kiam ili estas nutrataj en ĉambra temperaturo. Por la esplorado estis aplikitaj specialaj kapsuloj, kiuj mezuris la gaskoncentriĝon. Regule estis mezurita la temperaturo de la porkaj korpoj. Evidentiĝis, ke post manĝo la kvanto de karbona dioksido en la stomakoj de porokoj kreskis, tamen post la apliko de cinamo malgrandiĝis la kvantoj de produktata stomakacido kaj de pepsino. Samtempe la temparaturo de iliaj stomakoj malkreskis je du celsiusaj gradoj. Laŭ sciencistoj tio klarigas, kial en regionoj karakteriziĝantaj per alta aertemperaturo tiom populara estas la konsumado de cinamo. Cinamo ebligas ĝui malvarmiĝosenton kaj forigas la pezosenton eĉ post abunda manĝo.
El la elsendo 18.10.2016. Legas Maciek – 1’29”
Nanaj ĉimpanzoj komunikas kiel infanoj
La vivantaj libere nanaj ĉimpanzoj (Pan paniscus) emisias sonojn similajn al tiuj, kiujn emisias la homaj suĉinfanoj. Ili estas deĉifreblaj laŭ kunteksto. Informis pri tio sciencistoj en „PeerJ”. Havante apenaŭ kelkajn semajnojn la homaj suĉinfanoj emisias voĉojn ligitajn kun diversaj situacioj kaj emociaj statoj. Nun oni konstatis, ke saman kapablon havas nanaj ĉimpanzoj. Laŭ sciencistoj tiu kapablo povis esti unu el la faktoroj necesaj por la evoluo de lingvo. Kaze de animaloj la soneligado aperas kutime en limigita sfero de kuntekstoj ligitaj kun konduto kaj emosciaj statoj ebligantaj emfazi agreson aŭ averti pri rabobestoj. Homoj emisiante voĉon povas esprimi vicon da emocioj, kaj la voĉo estas strikte ligita kun situacio en kiu homo troviĝas. Novan rigardon al la sonemisio ĉe nanaj ĉimpanzoj alportis esploroj de sciencistoj el la britaj universitatoj en Birmingham kaj St Andrews kaj el la svisa universitato en Neuchatel. Sciencistoj difinis iliajn voĉojn kiel pepkriojn, ĉar temas pri mallongaj, altaj sonoj, kiujn ĉimpanzo emisias ne malfermante la buŝon. Tiu sono aperas dum pozitivaj, negativaj kaj neutralaj situacioj ekzemple dum la nutrado, marŝado, ripozo, en situacioj ligiaj kun agreso, alarmo, dormoprepariĝo, reciproka hignienzorgo. Sciencistoj ekzamenis akustikan strukturon de tiuj sonoj kaj konstatis, ke ili similas eĉ en diversaj kuntekstoj. Tio signifas, ke nanaj ĉimpanzoj al kiuj estas adresita sono devas ĝisdate taksi situacion kaj konkludi pri ĝia signifo el kunteksto. Simile okazas ĉe homo. Tio estus konfirmo, ke multaj el la plej gravaj trajtoj de la homa lingvo profunde radikas en la evolulinio komuna por ni kaj niaj simiaj kuzoj.
El la elsendo 11.10.2016. Legas Barbara – 2’32”
Salmoj enhavas ĉiam malpli da acidaj grasoj omega-3
Dum la lastaj kvin jaroj la nivelo de la salubraj acidaj grasoj omega-3 en la salma graso malkreskis je duono kaj daŭre malkreskas. Baze de la esploroj sub la gvido de prof. Douglas Tocher el la skota Stirling Universitato evidentiĝas, ke antaŭ kvin jaroj la 130-grama salmopeco liveris al. la konsumanto 3 kaj duonan gramojn da salubraj acidaj grasoj omega-3. Tio kovris la semajnan bezonatecon de organismo. Nun en la sama peco estas je duono de grasoj malpli. Malgraŭ ĉi tiu malkresko profesoro Tocher instigas konsumadon de breditaj salmoj, kiel unu el la plej riĉaj fontoj de acidaj grasoj. Eblas ilin trovi ankaŭ en aliaj grasaj fiŝoj kiel haringoj, skombroj, sardinoj, engraŭloj, trutoj, kaj malpli grandkvante en verdfoliaj legomoj kiel spinaco kaj brasiko, tofuo, sojgrajnoj, nuksoj. Kiel ŝajnas, la malkresko de la acidaj grasoj omega-3 ligiĝas kun furaĝo, kiun ricevas bredataj salmoj. Ĝi konsistas el malpli grandaj grasaj fiŝoj, kiuj ĝis antaŭnelonge konsistigis 80 procentojn de furaĝo, nun pro kreskanta produktado kaj limigitaj provizoj de malgrandaj fiŝoj nur 20 procentojn. La solvo ne venos rapide. Dume oni konsideras modifon de grasoriĉaj plantoj kiel kanolo, por ke ili produktu necesakvante acidajn grasojn kaj servu por salmoj kiel furaĝo. Tamen la kultivado de genetike modifitaj plantoj ne estas akceptata de la eŭropaj konsumantoj, malsame ol en Usono kaj Azio.
El la elsendo 11.10.2016. Legas Barbara
La bona agordo de burdoj dependas de la menuo
Laŭ britaj esploristoj post la dezirinda nutraĵo burdoj kondutas kvazaŭ ili estus en bona agordo. Sciencistoj el Queen Mary University of London (Britio) informis en la prestiĝa periodaĵo „Science”, ke post kiam ili nutris burdojn per tre dolĉaj akvogutoj ili komencis konduti kvazaŭ ekregis ilin bona agordo. Tiu mekanimso konata ĉe homoj estis la unuan fojon rimarkita ĉe insektoj. Laŭ sciencistoj tio povas atesti pri tio, ke ĉe insektoj aperas statoj, kiuj plenumas la kriteriojn de emocioj. Tio povas malfermi novajn perspektivojn en la ekzamendado de la emociaj situacioj ĉe relative simplaj nervosistemoj. Laŭ eksplikoj de la ĉefaŭtoro de la esploroj, Clint J. Perry tio helpos difini la cerbomekanismojn, kiuj fundamentas emociojn en la tuta animala mondo. Sciencistoj faris serion da eksperimentoj kun burdoj. Unu el ili konsistis en tio, ke estis simulita atako de araneo, kio okazas en naturaj kondiĉoj. Evidentiĝis, ke burdoj, kiuj pli frue trinkis dolĉan akvon pli rapide post la stresiga evento revenis al serĉado de nutraĵoj. Britaj sciencistoj anoncis pliajn eksperimentojn pri emociaj mekanismoj ĉe insektoj.
El la elsendo 04.10.2016. Legas Barbara kaj Gabi – 1’38”
Homoj obezaj ne vivas plej mallonge
Laŭ la plej novaj esploroj okazigitaj en Danio rezultas, ke personoj maldikaj tute ne vivas plej longe. La analizo baziĝis sur la donitaĵoj de ĉirkaŭ 100 mil pacientoj kolektataj dum kvar jardekoj. Evidentiĝis laŭ ili, ke la plej longa vivodaŭro karakterizas personojn kun ioma superpezo, kion oni difinas laŭ la indico BMI (korpomaso en kilogramoj dividita per metroj je dua potenco). Indico inter 18,5 kaj 24,9 signifas idealan pezon. Pli suprera indiko indikas superpezon, ekde 30 kalkuliĝas obezeco. La analizoj elmontris, ke antaŭ 40 jaroj plej longe vivis homoj kies BMI-indico egalis al 23,7. Aktuale plej vivolongdaŭraj en Danio estas tiuj, kies MBI-indico egalas al 27. Laŭ la gvidanta la esplorojn Borge Nordestgaard el Kopenhago tio povas ligiĝi kun pli bona terapio kaze de tiaj malsanoj ligitaj kun superpezo, kiel supertensio.
El la elsendo 28.09.2016. Legas Tomek – 1’10”
Ĝemeloj, aparte samovaj vivas pli longe
Kiel informis la revuo PLOS ONE ĝemeloj vivas pli longe ol iliaj samaĝuloj, kiuj enmondiĝas unuopule. Tio povas ligiĝi kun la fakto, ke ekde la naskiĝo ili havas personon, kun kiu ligas ilin forta emocia fadeno. Preskaŭ ĉiuaĝe la unuovaj ĝemeloj vivas pli longe ol ĝemeloj duovaj, kvankam ĉi-lastaj vivas meze ankaŭ pli longe ol personoj el la tuta populacio. La kolektivo de d-ro David Sharrow el la Vaŝingtona Universitato analizis donitaĵojn de preskaŭ tri mil paroj da samseksaj ĝemeloj naskiĝintaj en la jaroj 1870-1900 en Danio. La donitaĵoj devenis el la Dana Registro de Ĝemeloj, kiu estas unu el la plej bonaj ĉi-specaj informbazoj en la mondo. Sekve oni analizis la aĝon de ĝemeloj en mortomomento kaj komparis tion kun la donitaĵoj rilataj al la ĝenerala populacio de Danlando. Estis konsiderita la kaŭzo de la morto ekz. tio, ĉu temis pri subita morto, kaŭzis ĝin akcidento aŭ riska konduto, longiĝa malsano aŭ granda aĝo. Evidentiĝis, ke elcento de personoj vivantaj en ĉiu aĝgrupo estis pli granda rilate la unuovajn ĝemelojn kompare al ĝemeloj duovaj kaj kompare al personoj el la tuta dana populacio. La vivodaŭro de duovaj ĝemeloj estis samtempe pli granda ol inter homoj de la tuta populacio. Oni notis krome, ke la fakto havi ĝemelojn kaze de viroj estis favora en ĉiu aĝo, kaze de virinoj tio estis aparte videbla en juna aĝo. Ĉiam pli da esploroj konfirmas la esencan rolon de genetikaj faktoroj determinantaj la vivolongon. Kaze de ĝemeloj tio ligiĝas ankaŭ kun la forta emocia fadeno, kiu ligas ĝemelojn, aparte unuovajn. Tiu efiko estas esenca aparte antaŭ la 65-a vivojaro kaj estas komparebla kun favora efiko de geedzeco je la vivodaŭro de viroj.
El la elsendo 20.09.2016. Legas Tomek – 2’08”
Kvar specioj de ĝirafoj
Laŭ genetikaj esploroj sur la tero vivas aktuale kvar apartaj specioj de ĝirafoj, pri kio informis la periodaĵo „Current Biology”. Laŭ antaŭaj klasifikoj ĝirafoj estis konsiderataj kiel animaloj apartenantaj al la sama specio, kvankam oni distingis kelkajn subspeciojn. Tamen la plej novaj esploroj de DNA en Namibio gviditaj de Giraffe Conservation Foundation de profesoro Axel Janke sugestas, ke kvar grupoj de ĝirafoj ne pariĝis inter si kaj la genetika materialo de ili ne estis interŝanĝata de 1-2 milionoj da jaroj. Laŭ sciencistoj, tio estas klara pruvo, ke ĝirafoj evoluis al apartaj specioj. Tiu malkovro gravas en la klopodoj favore al la protekto de ĉi tiuj animaloj. Doktoro Janke komparis diferencojn inter la nun identigitaj kvar specioj Giraffa giraffa, Giraffa tippelskirchi, Giraffa reticulata oraz Giraffa camelopardalis kun apartecoj inter la polusa kaj bruna ursoj. Tiuj diferencoj sugestas, ke ĉiu specio adaptiĝis al specifaj medio kaj dieto. Tio estos objekto de pliaj esploroj. Dum la lastaj 15 jaroj la populacio de ĝirafoj malkreskis je 40 procentoj. Libere vivas ĉirkaŭ 90 mil de ĉi tiuj animaloj. Tamen ĝis nun ĝirafoj estis klasifigitaj de Internacia Unio de Naturprotekto (IUCN) kiel specio de malmulta zorgo. La nunaj esploroj ŝanĝas ĉi tiun alrigardon.
El la elsendo 20.09.2016. Legas Barbara
Similaj komprenmekanismoj de parolo ĉe homoj kaj hundoj
Por distingi la homan parolon hundoj uzas la samajn cerboregionojn kiel homoj. Ili kapablas kompreni la parolan komunikon, kiel ankau tiun, kiu baziĝas sur intonacio. La esplorrezultojn pri tio publikigis la periodaĵo „Science”. Sciencistoj el la budapeŝta universitato elmontris, ke homoj ne estas la unusolaj kreitaĵoj kapablaj kompreni la parolon. Hundoj ankaŭ tion kapablas kaj tiucele utiligas la samajn kiel homo cerboregionojn. Tio signifas, ke la kapablo percepti leksikajn stimulojn evoluis multe pli frue ol supozite. En la esploro estis aplikita la bildiga metodo de funkcieca magneta rezonanco (fMRI). Kiam hundoj troviĝis en skanujo ili aŭdis surbendigojn, en kiuj trejnisto estis diranta difintajn vortojn aŭ espirmojn kun varia intonacio. Iuj vortoj aŭ frazoj havis neutralan karakteron, aliaj signifis ion pozitivan. Parto estis eldirata per indiferenta tono, parto per tono rezervita por esprimi laŭdojn. Kiam hundoj aŭdis vortojn aŭ esprimojn ligitajn kun laŭdo aktiviĝadis ilia maldekstra cerboparto kaj intonacio ne estis grava. Hundoj simile kiel homoj perceptis la signifon de la unuopaj vortoj. Tamen kiam hundoj aŭdis laŭdotonon aktiviĝis en ilia cerbo konformaj receptoroj en la dekstra parto de la cerbo. Ili estis sentemaj pri la intonaciaj ŝanĝoj kaj por distingi ilin utiligis la samajn cerbosferoj kiel homoj. Samtempe la premicentro en la cerbo de hundoj estis stimulita nur tiam, kiam ili aŭdis laŭdon esprimitan per konformaj parolo kaj intonacio. Por kompreni komunikon ili bezonis kongruecon inter parolo kaj intonacio.
El la elsendo 13.09.2016. Legas Gabi – 2’01”