Sciencaj informoj

Legado favoras evoluon de emocia inteligenteco

Enretigita de: | Jun 6, 2017 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Homoj preferantaj legi librojn ol rigardi filmojn kaj televidon karakteriziĝas per pli granda empatio kaj la preteco hepi al aliaj homoj. Rose Turner, doktoriĝantino en la brita Kingston University London faris interretan enketadon sub la gvido de profesoro Frédéric Vallée-Tourangeau. Ŝi pridemandis 124 volontulojn pri iliaj preferoj ligitaj kun la librolegado, rigardado de filmoj kaj televido. Samtempe ŝi testis ilin laŭ la vidpunkto de emocia inteligenteco kaj interpersonaj rilatoj, i.a. intenseco de empatio, t.e. kapablo rekoni kaj kompreni ies emociojn kaj la porsociaj konduktoj (preteco helpi al aliuloj). Evidentiĝis, ke personoj kiuj preferas legi librojn ol rigardi filmojn aŭ televidon pli bone komprenas aliajn homojn kaj estas rilate ilin pli amikemaj. Laŭ la esplorantino la legado devigas la leganton enpensiĝi pri la homa naturo. Nome legante homo vidas sole vortojn kaj por plene kompreni libroheroojn devas kompletigi la solan tekston per emocioj, kio ebligas evoluigi la empatikapablon. Kiam homo nur rigardas bildojn,  multaj el tiuj informoj estas pretaj, dank’ al la rolado de la filmoherooj. La legado estas la ĝenerala formo pasigi liberan tempon kaj ofte ekde la plej frua aĝo la gepatroj instigas siajn infanojn al la legado por helpi al ili evoluigi la lingvokonon kaj grandigi la vortprovizon. La ekzamenado de Rose Turner elmontras, ke ankaŭ diversforma alfrontado de fikcio influas la nivelon de la emocia inteligenteco kaj empatikondutojn.

El la elsendo 06.06.2017. Legas  Barbara kaj Maciek – 1’56”

sc_bp+mj_legemo kaj empatio_01’56”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0526621

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj