POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

La 6-a eldono de Copernicus Festival en Krakovo

Inter la 21-a kaj la 26-a de majo en Krakovo daŭras la 6-a eldono de la Kopernika Festivalo. La evento populariganta sciencon kaj kulturon okazos nunjare sub la devizo „Lingvo estas centra kaj por la kulturo kaj por la scienco”. Dum la gazetara konferenco antaŭanta la festivalon profesoro Michał Heller atentigis, ke lingvo rolas la centran rolon kaj por la kulturo kaj por la scienco estante enorme interesa fenomeno laŭ diversaj vidpunktoj.  Li atentigis ĉeokaze, ke la aktuala lingvaĵo de la publika politika debato en Pollando grave lin enzorgigas, ĉar oni ricevas la impreson, ke „homoj forgesis en la publika interparolo pri bona konduto dum tiel ne devintus okazi”. Pastro Heller atentigis tamen, ke dum la festivalo oni ne parolas pri politikistaj disputoj, sed pri tio,  por kio estas lingvo kaj kiom ĝi gravas. La festivala programo estas tre varia, kaj al la fenomeno „lingvo” oni referencas same dum la renkontiĝoj, kiel ankaŭ dum spektakloj kaj en ekspozicioj. Ĉiu festivala tago – krom la inaŭgura – komenciĝas per „Matenmanĝo kun la majstroj”. La gastoj de la matenaj interparoloj en la librovendejo-kafejo „De Revolutionibus…” estas sciencistoj: lingvisto, filologo kaj tradukisto, fizikisto kaj astronomio. La festivalajn tagojn fermos „vespero de steluloj” en la Nacia Muzeo, dum kiu aŭdiĝos prelegoj de elstaruloj de la scienca mondo. I.a. de la brita fizikisto kaj kosmologo, serĉanta la eksterteran vivon  Paul Davies, la usona antropologo kaj lingvisto, esploristo de la lingvaĵoj de amazoniaj triboj Daniel Everett, la okupiĝanta pri la animala lingvaĵo filozofo el McGill Universiato en Montrealo, Charles Taylor kaj lingvisto, membro de la Konsilio de la Pola Lingvo Jerzy Bralczyk. La festivalon inaŭguris en la Nacia Muzeo de Krakovo koncerto „Gramatiko de la kreado”. En ĝia programo troviĝis komponaĵoj kaj renesancaj kantoj el la epoko de Leonardo da Vinci kaj frubarokaj verkoj.

El la elsendo 21.05.2019. Legas Barbara – 2’32”

Post la atako kontraŭ la pola ambasadoro en Isrealo

La pola prezidento kaj la ĉefministro, politikistoj de diversaj politikaj grupiĝoj kondamnis la fizikan kaj parolan atakon kontraŭ la polan ambasadoron en Isrealo, Marek Magierowski, kiu okazis lastmerkrede.  La atakinto estas la 65-jara arkitekto Arik Lederman rilate kiun post la priaŭskulto estis decidita  hejma aresto. En la polaj publikaj reagoj kaj la pola gazetaro oni skribas pri la intensiĝantaj en Israelo kaj sur la internacia areno kontraŭpolaj elpaŝoj,  kio kaŭzas streĉitecon en la reciprokaj rilatoj. La atakon kondamnis la vokita al la pola ministerio por la eksterlandaj aferoj ambasadorino de Isrealo.

El la elsendo 17.05.2019. Legas Krystyna – 0’48”

Business & Science Polland en Bruselo

La plej proksiman ĵaŭdon en Bruselo estos funkciigita centro Business & Science Poland.  Ĝia celo estas logi laŭeble plej multajn firmaojn al la lobiado favore al la pola scienco kaj entreprenemo. Kvankam temas pri merkatista iniciato ĝi estis inspirita kaj apogita de la Ministerio por la Entreprenemo kaj Teknologio. Ĝis nun apartenas al ĝi nur la ŝtataj firmaoj aŭ publikaj institutoj kiel  Orlen, Lotos, PLL LOT, Grupo Azoty, KGHM, PPL Aviadilaj Havenoj,  Pola Produktejo de Valorpaperoj, Invest Bank, Pola Poŝto. La centro estas malferma al la privataj merkatistoj, entreprenistaj asocioj, komercaj ĉambroj, sciencaj establoj kaj aliaj. Poloj ĝis nun konsistigas malgrandan elcenton inter miloj da lobiuloj en la uniaj institucioj. En la registro de la Eŭropa Koisiono estas registritaj prreskaŭ 12 mil subjektoj el inter kiuj preskaŭ la duonon konsisitigas lobiuloj, branĉaj, industriaj aŭ profesiaj societoj. Krom tio estas pli ol mil konsultofirmaoj, juristaj kacelarioj kaj senependaj konsultantoj.

El la elsendo 14.05.2019. Legas Milada- 1’37”

Aktivaj SIM-kartoj pli multnombraj ol la homa populacio

Laŭ la plej nova raporto de la Internacia Telekomunika Asocio pli malpli antaŭ kvar jaroj la kvanto de aktivaj SIM-kartoj en la mondo superis la populacion de la Tero. Kvankam daŭre ĉirkaŭ unu miliardo da homoj ne havas elektrokonekton nun estas 8,1 miliardoj da aktivaj SIM-kartoj dum la tera populacio egalas al 7,6 miliardoj da homoj. Tio ligiĝas kun la fakto, ke personoj en la evoluintaj regionoj uzas kelkajn telefonnumerojn. Ili servas aparte por kontaktoj  kun laborloko, por kontaktoj privataj aŭ eksterlandaj. Nur 5,28 miliardoj da posedantoj de la poŝtelefoj povas konketiĝi kun la interreto. El ĉi tiu grupo 45 procentoj konsultas sian fejsbukan profilon almenaŭ unu fojon monate. Malgraŭ tio, ke de 10 jaroj malkreskas la nombro  de telefonabonoj ĝi daŭre superas la naturan kreskon de la tera populacio.

El la elsendo 14.05.2019. Legas Maciek – 1’01”

En Krakovo Papa Universitato de Johano Paŭlo la 2-a

Ekde 2006-a jaro en Krakovo funkcias Centro de Johano Paŭlo la 2-a „Ne timu”. En ĝian konsiston eniras preĝejo, al kiu patronecas la sankta Johano Paulo la 2-a, Volontula Centro, Instituto de Johano Paulo la 2-a, Muzeo kun konferenca segmento kaj pilgrimdomo. Sur pli ol 20 hektaroj estis aranĝita vasta parko kun ludplaco, aŭtoparkejo. La Centron kun la fama Sanktejo de Dia Mizerikordo kunigas aparta pasejo. Nun estis decidite, ke sur la tereno de la centro  troviĝos ankaŭ sidejo de la Papa Universitato kun riĉe ekipita scienc-esplora bazo.

El la elsendo 14.05.2019. Legas Maciek – 0’42”

Poloj kontentaj pro sia membreco en la Eŭropa Unio

La 1-an de majo i.a.  poloj  solenis la 15-jariĝon de Pollando en la Unio. Konforme al la plej novaj esploroj de opinisonda CBOS eĉ 91 procentoj de poloj aprobas la membriĝon de nia lando en la Unio. 78 procentoj rimarkas pozitivajn sekvojn de la membiĝo. Interesajn donitaĵoj sekvas ankaŭ el aliaj sondadoj.  La opinisonda PEW Research Centrer esploris la kontentostaton de la civitanoj de 18 landoj, inkluzive de Pollando pro la stato de demokratio en ilia ŝtato. Evidentiĝis, ke poloj sentas pli grandan satisfakcion pri la stato de demokratio en la lando ol multaj okcidenteŭropaj nacioj kiel francoj, hispanoj, britoj aŭ italoj. Inter poloj la kontentoindico egalas al 51 procentoj, en Francio al 48, en Britio al 42, en Italio al 29 kaj en Hispanio al 20 procentoj. Malkontentaj pri la stato de demokratio en sia lando estas 44 procentoj de poloj, 51 procentoj de francoj, 55 procentoj de britoj, 70 procentoj de italoj kaj 81 procentoj de hispanoj. El la esploro de PEW Research Centrer rezultas, ke la plej kontantaj pri la stato de demokratio en sia lando estas svedoj (69 procentoj kontentaj, 30 procentoj malkontentaj). Plej malkontentaj estas grekoj 84 procentoj. Kontentaj estas nur 16 procentoj.

El la elsendo 07.05.2019. Legas Milada – 2’02”

Pola familimodelo

Laŭ la esploroj de CBOS-instituto 49 procentoj de la enketitaj poloj realigas la dugeneracian familimodelon, 22 procentoj – plurgeneracian. 11 procentoj vivas en familioj seninfanaj, 10 procentoj apartenas al solecaj personoj, tri procentoj deklaras la partneran vivrilaton kaj unu procento samsekseman. Plimulto de la respondintoj deziras konservi la familimodelon en kiu edukiĝis. Plej kontentaj estas personoj devenantaj el grandaj familioj – 81 procentoj, sekve personoj el dugeneraciaj familioj – 78 procentoj. Nur 23 procentoj de enketitoj vivantaj solece ŝatas sian vivsituacion, kaj 38 kaj 26 procentoj preferus vivi en familio dugeneracia, respektive plurgeneracia. 59 procentoj de personoj el familioj seninfanaj preferus vivi en malgranda familio kun infanoj same kiel 57 procentoj de solecaj gepatroj. Inter la enketitoj 47 procentoj ŝatus havi du infanojn, 28 procentoj – tri infanojn, 4 procentoj – kvar infanojn kaj 6 procentoj – nur unu idon. Du procentoj entute ne ŝatus havi infanojn. Inter la enketitoj 23 procentoj estis personoj seninfanaj, 20 procentoj havis unu infanon, 35 procentoj – du, 15 procentoj  – tri infanojn. Nur kvar procentoj de la enketitoj havis kvar infanojn kaj tri procentoj – kvin kaj pli.

El la elsendo 07.05.2019. Legas Maciek – 1’42”

Infanprotektaj forpermesoj por la patroj

Komence de aprilo la Eŭropa Parlamento proklamis reguligojn pri novaj principoj rilatantajn al la gepatraj forpermesoj. Ili antaŭvidas, ke la poredukan forpermeson almenaŭ du monatojn devos utiligi la patro sen la  ebleco cedi ĝin al la patrino. Tiuj reguligoj celas helpi al la patrinoj reveni al la profesia laboro kaj instigi patrojn al pli signifa eduka engaĝiĝo. La propono de la direktivo pri la ekvilibro inter la profesia  kaj privata vivo  de antaŭ unu jaro proponita de Eŭropa Komisiono antaŭvidis la 4-monatan devigan poredukan forpermeon de la patroj, do estis pli rigora.  Nun tio ŝanĝiĝas. La direktivo enviviĝas la dudekan tagon post la publikigo en la Oficiala Ĵurnalo de la Unio. La membroŝtatoj devos adapti novajn reguligojn en la daŭro de tri jaroj. Tio okazos ankaŭ en Pollando, en kiu ĝis nun la propatriniĝa kaj la gepatra poreduka forpermesoj povis esti utiligitaj tutece de la patrino.

El la elsendo 30.04.2019. Legas Maciek – 1’03”

Same bonkvalitaj produktoj en la tuta Unio

La Eŭropa Parlamento malpermis vendadon de la sama produkto kun malsama konsisto en unuopaj uniaj landoj. Tiun decidon subtenis 474 eŭropparlamentaj deputitoj, 163 estis kontraŭ kaj 14 sindetenis. Malantaŭ ĉi tiu decido troviĝas plendoj el la Centra kaj Orienta Eŭropo pri malpli alta kvalito de produktoj, kiuj aperas en la landoj de ĉi tiu regiono. Ekzemple ĉokoladproduktoj de konataj markoj en Pollando estis farataj el malpli bonkvalitaj kaj malmultekostaj konsisteroj ol tiuj, kiuj trafis sur la germanan merkaton. Simile estis kun lavpulvoro kaj aliaj produktoj. Ekde nun la firmaoj devos vendi siajn produktojn en la tuta Eŭropa Unio baze de samaj ingrediencoj, se ili volos gardi sian markon.

El la elsendo 30.04.2019. Legas Maciek – 0’54”

La unia produktado de kortbirdaro

produktanto de la kortbirda viando. En 2018 la uniaj landoj produktis 15,2 milionojn da tunoj da kortbirda viando, kio signifas kreskon je 3,2 milionoj da tunoj kompare al 2010. Ĉirkaŭ 70 procentoj de la unia produktado devenis el Pollando, Britio, Hispanio, Germanio kaj Italio. Pollando produktis 2,55 milionojn da tunoj. Statistika polo konsumas jare 30, 5 kilogramojn  da kortbirda viando. En 2017 preskaŭ la duono de la pola kortbida produktado, 1, 2 milionoj  da tunoj,  estis eksportita.  La plej grandaj eksportantoj de la kokida viando en 2018 estis Brazilo (3,69 milionoj da tunoj), Usono (3,16 milionoj da tunoj) kaj la Eŭropa Unio (1, 43 milionoj da tunoj).

El la elsendo 24.04.2019. Legas Milada – 1’23”