POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Belorusoj en Pollando

La nombro de belorusaj civitanoj disponantaj pri valida dokumento permesanta estadon en Pollando superis 30 mil. Dum la lastaj du jaroj ilia nombro duobliĝis. Plimulto de belorusoj referencas al sia pola deveno aŭ posedas Ĉarton de Polo. En plimulto temas pri junaj personoj. Ĉirkaŭ 64 procentoj havas 18-40 jarojn, infanoj kaj junularo konsisitgas iom pli ol 11 procentojn, personoj pli ol 40-jaraĝaj formas 25-procentan grupon. Dominas viroj, t.e. 16 900 personoj. 13,5 mil estas belorusinoj. Iom pli ol 20 mil belorusoj disponas pri permeso por konstanta loĝado en Pollando. Sisteme kreskas petpostuloj – plej ofte lige kun la klopodoj akiri laboron en Pollando – pri portempa estado. Tiajn dokumentojn havas preskaŭ 10 mil belorusoj. La donitaĵoj de la Oficejo por la aferoj de eksterlandanoj ne konsideris belorusojn, kiuj troviĝas portempe en Pollando baze vizoj.

El la elsendo 20.04.2021. Lagas Maciek – 1′ 07″

Novaj persondokumentoj

Ekde la 2-a de aŭgusto nunjare en Pollando validos novaj persondokumentoj, kiuj enhavos fingrospurojn kaj manan subskribon de la posedanto. La malnovaj persondokumentoj validos ĝis kiam senaktualiĝos ilia dato. Tio alkonformigas polajn regulojn al la decido de la Eŭropa Palamento kaj de la Konsilio de la Eŭropa Unio el 2019. La novajn dokumentojn ricevos personoj kies persondokumentoj perdas aktualecon post la 2-a de aŭgusto. Tio rilatas al 1 miliono 546 mil 700 poloj aŭ tiuj, kiuj finas la 18-an vivojaron. En la grupo de personoj klopodantaj pri la unua persondokumento estas pli ol 358 mil junaj poloj. La interŝaĝo de ĉies persondokumentoj daŭros 10 jarojn. Ĉiuj ŝtatoj-membroj devos meti en la persondokumentojn de siaj civitanoj ilian fingrospuron en la elektronika tavolo kaj manan subskribon de la posedanto de la dokumento en la tavolo grafika. La fingrospuroj same kiel la subskribo de la koncernatoj restos en la oficejo eldonanta la dokumenton. Unuflanke la nova persondokumento estos pli sekura, tamen ne eblos uzi ĝin rete.

El la elsendo 13.04.2021. Lagas Maciek – 1′ 20″

Dinamika kresko de retaj vendejoj

En la unua jarkvarono de 2021 aldoniĝis du mil retaj vendejoj, tio estas je 70 procentoj pli ol en la analoga periodo de la pasinta jaro. Aktuale temas entute pri 44,5 mil retaj vendejoj en Pollando, kio signifas grandiĝon de ilia kvanto je 21,5 procentoj. Laŭ la firmao ExpertSender ilia nombro povas atingi nunjare 55 mil. La firmao atentigis krome, ke jam 7 je 10 poloj butikumas rete kaj la duono de la retaj klientoj elspezas por la reta butikumado pli ol 300 zlotojn monate. Laŭ pritaksoj de antaŭ kelkaj jaroj la merkato de reta komerco en Pollando devintus atingi en 2020 la valoron de 70 miliardoj da dolaroj. Tamen pro la pandemio ĝia valoro jam superis 100 miliardojn. La estro de ExpertSender Krzysztof Jarecki prognozas, ke tiu ĉi kreskoritmo konserviĝos almenaŭ ĝis la fino de 2021.

El la elsendo 13.04.2021. Lagas Pamela – 1′ 05″

Eŭropa Arbo 2021

Hispana miljara kverko el la loko Lecina en Aragono estis elektita Eŭropa Arbo de la Jaro 2021 en la konkurso de la Konsorcio Environmental Partnership Association (EPA). La organizaĵo realigas la sociajn projektojn, kies celo estas la protektado de la medio kaj subtenado de la lokaj socioj. La atentigado, ke la malnovaj arboj estas grava elemento de la natura kaj kultura heredaĵo de Eŭropo. La hispana kverko gajnis per 104 mil voĉojn de retaj partoprenantoj de la konkurso. Temas pri rekorda nombro de la subtenintoj en la plebiscito organizata ekde 2011. La nunjaran eldonon de la konkurso partoprenis 14 arboj el la tuta Eŭropo, gajnintaj pli frue en plebiscitoj de siaj propraj landoj. La pola kandidato, la 170-jara tilio de s-ta Jan Nepomucen el la antaŭkarpatia regiono okupis la 4-an lokon. Antaŭuis ĝin platanoj el Italio kaj Rusio. La hispanan kverkon, kiel simbolon de forto, batalo kaj vivo proponis aragona eŭrodeputitino por omaĝi la viktimojn de Kovim-19 kaj por tiel emfazi dankon al la laborantoj de la sanservo pro ilia laboro. La kverko el Lecina, en kiu loĝas sole 13 personoj, altas 16 metrojn kaj vastas je 7 metroj. Ĝi distingiĝas per vasta, neregula branĉaro karakteriza por la longdaŭraj arboj. La loĝantoj difinas ĝin fojfoje kiel arbon de sorĉistinoj. Onidire en la proksimaj montoj Sierra de Guara loĝis sorĉistinoj, kiuj kutimis alflugi al la kverko kaj ĉirkaŭ ĝi danci.

El la elsendo 07.04.2021. Legas Maciek – 1′ 54″

Pandemio kaj reklamado de alkoholaĵoj

La pandemio kaŭzis, ke en la podetala komerco ŝanĝiĝis agadprioritatoj por varbi klientojn. Podetalaj vendistoj koncentriĝis pri la reklamado de varoj plej necesaj. En favoreprezaj vendejretoj la ĉefan atenton oni donis al kontentigo de la sanitara kaj sana sekureco kaj butikumkomforto. La atento estis donita al la sortimento de la varoferto kaj loĝististiko. Unu el la sekvoj de ĉi tiu situacio estis, ke komercaj retoj limigis la reklamadon de alkoholaĵoj. Dum unu jaro la reklamlimigo egalis al 11-procentoj. En favorprezaj vendejretoj estis je 23 procentoj malpli da varbkampanjoj, en varstaplejoj je 16 procentoj malpli. Kreskon oni notis en retaj loĝkoloniaj butikoj, en kiuj la reklamdo de alkoholaĵoj kreskis je preskaŭ 21 procentoj. Kreskon multe malpli grandan notis superbazaroj; ĝi egalis al kvar kaj duona procentoj. La plej signifa reklamlimigo rilatis al cidro – temis pri pli ol 44 procentoj. Koncerne vinojn reklamlimigo egalis al pli ol 21 procentoj. Koncerne likvorojn temis pri preskaŭ 16 procentoj da reklamoj malpli kaj koncerne fortajn alkoholaĵojn la reklamado malkreskis je 13 procentoj. Reklamkresko rilatis sole al biero. Biero daŭre estas la dominanta alkoholaĵo en polaj vendejoj kaj plej ofte reklamata. Tio influas ĝian konsumadon kaj aĉetadon.

El la elsendo 07.04.2021. Legas Milada – 2′ 04″

Porekologiaj solvoj en pola fervojo

La fervojo de la regiono Malsupra Silezio en la suda Pollando planas envivigi la principojn de ekoveturado. Tio ebligos malgrandigi la uzon de la elektra energio eĉ je 5 procentoj. Tiu intenco konformas al la premisoj de la Eŭropa Komisiono, kiu deklaris la 2021-an jaron Eŭropa Jaro de Fervojo. Kompare al la vojtransporto la transporto rela kaŭzas malpli grandan emisiadon de karbondioksido. Dank’ al la investaĵoj ligitaj kun la fervoja veturilaro kaj apliko de la plej nova tekniko la emisiadon eblos limigi ĝis minimumaj valoroj. En oktobro 2020 la Masuprasilezia Fervojo mendis jam thibridajn trajnojn, kiel ekologian solvon por sia fervoja trasporto. Pli frue la firmao decidis analizi la principojn de ekonomia veturado, kio ligiĝis kun rekono de aktuala stato de la foruzo de la elektra energio kaj oleo, kun la pritakso de virtualaj ŝparoj kaj kun difino de teknikaj kaj organizaj rimedoj por enivigi la sistemon. Dank’ al ekoveturado trajnkondukistoj konscie kondukante trajnon povas signife limigi la foruzon de la energio. La ligita kun tio tekniko koncernas la bremsadon kaj akceladon de veturado en kondiĉoj de la plej granda allasebla akcelrapideco. La envivigo de la sistemo estonte fruktos per signifaj ŝparoj por la fervojaj transportontoj. Per limigo de la energiforuzo kaj emisinivelo de karbondioksido en la regiono.

El la elsendo 30.03.2021. Legas Maciek -1′ 38″

Tago omaĝanta polojn savantajn judojn

Hodiaŭ Pollando solenas Nacian Memortagon pri Poloj Savantaj Judojn dum la 2-a mondmilito. Ĝi omaĝas la memoron de tiuj, kiuj en la terura periodo de la germana okupacio – malgraŭ minacanta ilin morto – rapidis kun helpo al kuncivitanoj de la juda nacieco. Pro la pandemio plimulto de la eventoj estas relajsata realtempe en la interreto.
La Memortago estis proklamita en 2018 lige kun la datreveno de la tago, en kiu germanoj murdis en la loko Markowa la familion de Józef kaj lia graveda edzino Wiktoria, iliajn 6 etajn infanojn kaj ok judojn kaŝatajn de ili. En Pollando laŭ la decido de ĝenerala gubernatoro de la okupaciataj fare de germanoj polaj teritorioj ajna helpo al judoj rezultigis mortopunon. La nunjaraj solenadoj estis pretigitaj de la Muzeo de Poloj Savantaj Judojn. Multajn eventojn pretigis Instituto pri la Nacia Memoro.
Interalie matene sur la muro de la vilao en la varsovia Bestoĝardeno estis malkovrita memortabulo omaĝanta la memoron de Jan kaj Antonina Żabiński, kiuj disponigis sian vilaon por kaŝi judojn kontraŭ la germana okupaciinto. La portalo „vivo por vivo” (https://zyciezazycie.pl) publikigas historiojn de unuopaj poloj, kiuj helpis en la savado de judoj. Troviĝas tie ankaŭ kolekto de informoj de la atestantoj kaj de la rilataj dokumentoj. En la 1-a programo de la Pola Televido estis enprogramita la nova dokumenta filmo „Polmission. Sekretoj de pasportoj” dediĉita al la tiel nomata grupo de Ładoś, rakontanta pri la engaĝiĝo de polaj diplomatoj savantaj judojn. Al tiu temo ni dediĉas apartan felietonon en nia sekva elsendo.

El la elsendo 24.03.2021. Legas Milada kaj Barbara – 2′ 16″

Brazilaj esperantistoj en dokumenta filmo pri poloj en Brazilo

Laŭ informoj de i.a. Leandro Abrahão en Brazilo gastis la raportista skipo de Pola Televido por produkti dokumentan filmon pri Pollando, Brazilo kaj la polaj kontribuoj al la evoluo de la lando. Laŭ propono de pola ambasado la polaj filmistoj gastis en la sidejo de la Brazila E-Ligo en Braziljo la 27-an de februaro intervjuante ĝian prezidanton Evandro Avellar. Inter intervjuatoj estis ankaŭ konata esperantisto el Rio de Janeiro Alvaro Motta, kiu familie havas polan originon.

El la elsendo 24.03.2021. Legas Barbara – 0′ 43″

Konsilio de la Eŭropa Unio lanĉis instrumenton por paco

Lastlunde Konsilio de la Eŭropa Unio starigis Eŭropan Instrumenton favore al Paco (EPF). Temas pri la ekserbuĝeta fonduso kun la valoro de ĉirkaŭ 5 miliardoj da eŭroj, el kiu estos financataj eksteraj agadoj kun militistaj aŭ defendaj sekvoj. La ĉefa celo de EPF estas grandigi la unian kapablon antaŭmalhelpi konfliktojn, konservi pacon kaj firmigi internacian stabilecon kaj sekurecon. Ĝi ebligos al la Unio pli efikan helpon al la partneraj landoj pere de la subteno de iliaj pacoperacoj. Ĝi ebligas grandigi la kapablon de iliaj militistaj fortoj certigi pacon kaj sekurecon sur ilia teritorio, ankaŭ pere de vastaj agadoj kun militista aŭ defenda karaktero, kiuj subtenas celojn de komuna politiko de sekureco kaj defendo – WPBiO. Tio konkrete signifas, ke la Unio kadre de sia misio kaj operacoj de WPBiO povos utiligi la rimedojn de nova fonduso por liveri militistajn aranĝaĵojn kaj tiujn ligitajn kun defendo. Ĝis nun tia subteno de la Unio povis esti donata nur kadre de pacoperacoj gvidataj de Afrika Unio aŭ afrikaj regionaj organizoj. EPF vastigas la geografion de eventualaj uniaj intervenoj je la tuta mondo.

El la elsendo 24.03.2021. Legas Milada – 1′ 47″

Eksterlandaj studentoj en polaj altlernejoj

Pasintjare en la polaj altlernejoj studis 77 mil eksterlandanoj, do je 27 procentoj pli ol du jarojn pli frue. Tio rezultas el la donitaĵoj de la Ĉefa Statistika Oficejo. Tio tamen estas unu el la plej malaltaj indicoj inter la landoj de la Organizaĵo de la Ekonomia Kunlaboro kaj Evoluo. Dume la indico pri la eksterlanda studentaro en altlernejo estas unu el la elementoj konsiderataj en la rangolisto de altlernejoj. Fine de la 2019-a jaro la plej multaj eksterlandaj studentoj en Pollando venis el Ukrainio, Belorusio kaj Hinda Unio. Multaj studentoj en polaj altlernejoj estis el Norvegio, Ĉinio, Svedio kaj Germanio. Plej ofte kiel la studobjekton ili elektadis kuracistan kaj stomatologian fakultatojn, administradon, informadikon kaj internaciajn rilatojn. Konforme al la plurjara plano de kunlaboro kun eksterlando de la pola edukministerio nunjare la nombro de eksterlandanoj en polaj altlernejoj devus kreski ĝis 100 mil personoj. Tamen laŭ la Ĉefa Statistika Oficejo tiu ĉi celo ne estos atinigita. La ĉefa obstaklo estas la daŭranta pandemio.

El la elsendo 16.03.2021. Legas Maciek – 1′ 20″