POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Poloj deziras forigon de la propandemiaj rigoroj

Laŭ la donitaĵoj de la Esplorevoluiga Centro BioStat prema plimulto de poloj deziras liberigon de la propandemiaj rigoroj. Favore al malfermo de hoteloj kaj restoracioj deklaras sin 87 procentoj de poloj, ne plenaj 10 procentoj asertas, ke ili daŭre estu fermitaj. Preskaŭ 17 procentoj opinias, ke la restoracioj devus funkcii sen ajnaj limigoj, tamen pli ol 34 kaj duona procentoj deklaras sin por observo de distanco kaj maskouzo. Iom pli ol 8 procentoj konstatis, ke la restoraciojn povas viziti sole renasiĝintoj, personoj vakcinitaj aŭ kun negativa testo pri kronviruso. Entute pli ol 69 procennyoj de poloj deklaras la deziron reviziti restoraciojn. Favore al malfermo de vendejgalerioj (kiuj refunkciis ekde la 1-a de februaro) deklaris sin preskaŭ 90 procentoj de la enketitoj. Pli ol 85 procentoj deziras la funkciadon de skiterenoj, preskaŭ 83 procentoj de la respondintoj deklaras sin por funkciado de korplertigaj kluboj, pli ol 73 procentoj por la funkciado de naĝejoj. Pli ol 48 kaj duona procentoj de la respondintoj favoras refunkciigon de la noktaj kluboj kaj dancejoj, tamen laŭ preskaŭ 42 procentoj tiuj distrolokoj restu fermitaj.

El la elsendo 10.02.2021. Legas Maciek – 0′ 51″

Grandaj teknologiaj firmaoj grandigas sian dominadon

Laŭ la ĵurnalo „Wall Street Journal” la 2020-a jaro kaŭzis, ke la dependeco de firmaoj kaj de privataj uzantoj de la ciferecaj servoj ofertataj de tiaj gigantuloj kiel Apple, Amazon, Facebook, Google aŭ Microsoft aldone kreskis kaj ili firmigis sian dominan pozicion. Tio ligiĝis kun la elspezoj por komputiloj, videoludoj, reta butikumado, reta reklamado kaj nuboservoj por la merkatista sektoro. En la periodo kiam vendejoj kaj flugkompanjoj batalis por transdaŭro la sumaj ensezoj de la kvin plej grandaj firmoj de Usono – Apple, Microsoft, Amazon, Facebook kaj Alphabet kreskis ĝis 1,1 biliono da dolaroj. Por iuj firmaoj la kresko de enspezoj ebligis grandigi la dungitaron. Amazon pasintjare enlaborigis 500 mil novajn laborantojn. Laŭ la ĵurnalo la kresko de la ciferecaj gigantuoj konserviĝos post la kronvirusa pandemio. Kiel asertas la prezidanto de Microsoft la elspezoj por novaj teknologioj duobliĝos tiam ĝis la nivelo de 10 procentoj de la Landa Produkto Brutte.

El la elsendo 10.02.2021. Legas Milada – 1′ 32″

Pollando frontas demografiajn problemojn

Laŭ la donitaĵoj el la Ĝenerala Elektronika Sistemo de la Registrado de Loĝantoj, PESEL oni notis en 2020 tri rekordojn. La nombro de naskiĝoj, kiu egalis al 357,4 mil estis la plej malalta ekde 2004, samtempe la nombro de la forpasosj estis la plej alta post la 2-a mondmilito kaj egalis al 486,2 mil. La diferenco de 129 mil personoj estas tri kaj duoble pli alta ol en 2019. Laŭ la ministro por la familio, laboro kaj socia politiko, Marlena Maciąg la renversigado de la demografiaj tendencoj estas longdaŭra procezo. Necesas ankoraŭ atendi la rezultojn de la inaŭguritaj en 2016 kelkaj sociaj programoj. Nun en la fina fazo troviĝas pliaj programoj subtenontaj la familion. La demografian situacion en 2020 la gazeto „Dziennik Gazetra Prawna” pravigas aldone per la sekvoj de la kronvirusa epidemio kaj ĝia influo je la sanprotekta sistemo.

El la elsendo 02.02.2021. Lagas Maciek – 1′ 10″

Kromaj kostoj ligitaj kun la distanca laboro

Laŭ la esploroj de Personnel Service 41 procentoj de personoj laborantaj distance portis kromajn kostojn ligitajn kun organizo de la hejma laborspaco, do aĉeto de skribotablo, taŭga seĝo, tekokomputilo aŭ presilo. Plimulto de firmaoj ne redonis al siaj laborantoj tiujn kostojn. Laŭ la esploroj plej ofte (64 procentoj) tiujn kostojn portis personoj inter la 18-a kaj la 24-a vivojaroj. En la aĝogrupo inter la 25-a kaj la 34-a vivojaroj tiujn elspezojn faris 28 procentoj de la enketitoj. Nur 4 je 10 labordonantoj partoprenis en la financado de laborinstrumentoj necesaj por la distanca laboro. Ankoraŭ malpli, ĉar nur 17 procentoj parte kovris la kostojn de la monata interreta ligo aŭ kurento, kiujn elspezis personoj distance laborantaj.

El le elsendo 26.01.2021. Legas Milada – 1′ 17″

135 polaj sciencistoj en la stipendia programo de Mieczysław Bekker

135 polaj sciencistoj ricevis stipendiojn de la Nacia Agentejo por la Akademia Interŝanĝo por realigi kunlabore kun eksterlandaj sciencistoj en 26 landoj de la mondo sciencajn projektojn aŭ postdoktoriĝajn staĝojn. En la tria eldono de la stipendia programo, kies patrono estas profesoro Mieczysław Bekker plej multnombraj polaj sciencistoj, ĉar 21 staĝos en usonaj sciencaj centroj. Multnombre ili laboros ankaŭ en Britio kaj en Germanio. Krome en Aŭstralio, Aŭstrio, Belgio, Ĉeĥio, Danlando, Finnlando, Francio, Greklando, Hispanio, Hungario, Islando, Italio, Japanio, Kanado, Koreio, Meksikio, Nederlando, Novzelando, Portugalio, Slovenio, Suda Singapuro, Svislando, kaj Svedio. En la ĝisnunaj tri eldonoj la programon Bekker de la Nacia Agentejo por la Akademia Interŝanĝo oni atribuis stipendiojn al pli ol 400 sciencistoj.

El la elsendo 19.01.2021. Legas Gabi – 1′ 11″

 

 

La unua hinda rinocero en la vroclava zooĝardeno

La 6-an de januaro en la zooĝardeno de Vroclavo enmondiĝis hinda rinocero. Temas pri la filino de Maruŝka kaj Manas, rinoceroj el Ĉeĥio kaj el Francio. En la reta paĝo de la bestoĝardeno troviĝas filmoj pri la akuŝo kaj la unuaj vivmomentoj de la patrino kaj la ido. La sekvo de la 16-monata gravedeco havas enorman signifon por la transdaŭro de ĉi tiuj animaloj, ĉar en naturaj kondiĉoj ilia unusola rifuĝejo estas la Nacia Parko Kaziranga en la Hinda Unio. Bedaŭrinde ĉirkaŭas ĝin loĝkolonioj, vojoj, kultiveblaj kampoj, kio negative influas ĝian funkciadon. Ĝi frontas aktuale ankaŭ la sekvojn de la pandemio kaj de la kresko de la ŝtelĉasado. La hindaj rinoceroj troviĝas nur en 66 bestoĝardenoj de la mondo. En la lasta jaro enmondiĝis sole 7 idoj. La malgranda kvanto de naskiĝoj ligiĝas kun tio, ke la femaloj atingas la seksan maturecon havante 6-8 jarojn, ilia gravedeco daŭras eĉ 16 monatojn kaj la patrinoj flegas la idojn ĉirkaŭ tri jarojn. Kroman problemon konsistigas la bredokostoj ligitaj kun eksteraj moviĝspacoj, basenoj kaj kotaj terenoj. Alian defion kreas la nutrado. La hindaj rinoceroj bezonas ĉirkaŭ 25 kilogramojn da nutraĵoj tage. La vroclava bestoĝardeno de jaroj engaĝiĝas en protekton de hindaj rinoceroj en ilia natura medio en la naciaj parkoj Kaziranga kaj Manas.

El la elsendo 19.01.2021. Legas Maciek – 1′ 48″

Kresko de vinkonsumado

Statistika polo drinkas jare 6 litrojn da vino dum ekzemple francoj 50. Malgraŭ tio la pola vinkonsuma merkato estas la plej promesoplena en Eŭropo. Pravigas tion daŭra ĉiujara kresko de la vinvendo je ĉirkaŭ 5-6 procentoj. Laŭ ekspertoj vera vinvenda eksplodo estas antaŭ ni, kio ligiĝas kun la prefero de junaj personoj por vino kaj biero. Tiu ĉi tendenco plej verŝajne firmiĝos, kun kio povos ligiĝi interesiĝo pri vinoj ĉiam pli kostaj. En la lastaj 12 monatoj la vendo de vino en Pollando kreskis je 9 procentoj, kaj oni elspezis por ĝi la rekordan sumon de 3,2 miliardoj da zlotoj ne kalkulante gastronomian sektoron kaj publikajn eventojn. Laŭ la Ĉefa Statistika Oficejo poloj plej ofte konsumas vinon dum manĝoj, dum societumaj eventoj, dum ripoza periodo. La kvanto de la konsumata vino estas konstanta (ĉirkaŭ 4 kalikoj) kaj sendependa de aĝo. Per tio diferenciĝas la konsumado de vino en Pollando rilate al biero kaj vodko. La konsumado de la du lastaj malkreskas kun la altiĝanta aĝo. Poloj preferas ruĝajn, sekajn vinojn (ili konsisitigas 80 procentojn de la vinvendo). Nur poste sekvas vinoj duonsekaj, duondolĉaj kaj dolĉaj. Kreskantan popularecon akiras ŝaŭmvinoj – la itala Prosecco kaj la hispana Cava. Evidentiĝas samtempe, ke poloj en plimulto ne konsideras vinon kiel alkoholaĵon. Kiel alkoholaĵon ili traktas vodkon (89 procentoj) kaj viskion (85 procentoj). Tio sekvas el la enketrezultoj de la esplorinstituto IBRIS.

El la elsendo 19.01.2021. Legas Maciek – 1′ 49″

Ŝatantoj de historio malkovras trezorojn

Ŝatantoj de historio el la Historia-Esplora Grupo Wales malkovris sur la tereno de Toruń-distrikto 38 svedajn arĝentajn monerojn el la 16-a/17-a jarcentoj. La esplorata tereno ŝajnis komence ne tro atrakcia, sed iom hazarde retrovita pli frue unu arĝenta monero spronis plian serĉadon. La moneroj, kiuj kuŝis tie de 400 jaroj troviĝis relative malprofunde, ĉar nur 10 centimetrojn sub la grundo kaj ligiĝas kun la svedaj invadoj kontraŭ Pollandon, kadre de kiuj la bataloj okazis ankaŭ en la regiono de Toruń. La moneroj, kiuj estis transdonitaj al la konservisto de historiaj objektoj plej ofte prezentas la bildon de Gustavo la 2-a Aŭgusto, la sveda reĝo en la jaroj 1611-1632. Krome troviĝis inter ili moneroj emisiitaj dum la regado de Vasa-dinastio.

El la elsendo 15.01.2021. Legas Maciek – 0′ 56″

Jaro de Kavernoj kaj Karsto

La 2021-a jaro estis proklamita kiel Interacia Jaro de Kavernoj kaj Karsto. Lige kun tio la Universitato de Vroclavo, unu el pli gravaj centroj en la Centra Eŭropo okupiĝanta pri la esplorado de kavernoj planas vicon da eventoj. Unuavice estas preparata speciala retejo dediĉita al vaste planita eduka kaj sciencpopulariga agado ligita kun la mistera kaj malluma mondo konata unuavice al vespertoj. La retejo servos kiel platformo de konferencoj, lekcioj, filmprezentoj. Post malapero de la pandemio estas planataj ankaŭ renkontiĝoj ligitaj kun la vizitado de tiuj objektoj, regionaj konferencoj kaj sciencaj tendaroj. Al la prgramo la vroclava universitato invitis administrantojn de la regionaj kavernoj, kiuj estas disponigitaj al turistoj – Niedźwiedzia kaj Radochowska. Kun sciencistoj kunlaboros speleologoj kaj organizaĵoj okupiĝantaj pri la protektado kaj esplorado de karsto. Por la vastskale planita laboro kreiĝos internaiaj sciencistaj kolektivoj kun partopreno de poloj, ukrainajoj, ĉeĥoj kaj alilandaj kunlaborantoj.

El la elsendo 12.01.2021. Lagas Gabi – 1′ 24″

Poloj omaĝataj en 2021

La pola Sejmo decidis pri pliaj memoromaĝoj en 2021, kio tradukiĝas al diversspecaj eventoj en la socia vivo. I.a. oni donos apartan atenton al la 3-amaja Konstitucio el 1791 en la kunteksto de ĝia nuntempa aktualeco. En 2021 poloj solenas la memoron de la legendeca Primaso de Pollando, Stefan Wyszyński, engaĝiĝanta en la socian vivon de la nacio, reliefiganta en sia instruado, ke bono de homo devas troviĝi en la centro de la socia kaj ekonomia vivo. En 2021 pasas lia 100-a naskiĝdatreveno. Nunjare pasas ankaŭ la 100-a naskiĝdatreveno de la sekva patrono de 2021, Stanisław Lem. Li estas la plej elstara aŭtoro de la pola sciencfikcia literaturo, kies romanoj kaj rakontoj kalkuliĝas al la kanono de la monda literaturo. Ili estis tradukitaj en pli ol 40 lingvojn kaj aperis ĝis nun en 30-miliona eldonkvanto. En 2021 poloj omaĝas ankaŭ la memoron de tri poetoj – de Cyprian Kamil Norwid, en lia 200-a naskiĝdatreveno, de Tadeusz Różewicz kaj Krzysztof Kamil Baczyński en ilia 100-a naskiĝdatreveno.

El la elsendo 12.01.2021. Lagas Maciek – 1′ 21″