Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Radikalismo ne radikas en religio

Dum la lastvendreda debato de la Eŭrop-Atlantika Societo en Varsovio ĝiaj partopren­intoj reliefigis, ke radikalismo ne radikas en religio, sed religio estas instrumente utiligata inter enmigrantoj pro ilia koloniisma ekspluatado kaj manko de perspektivoj. Laŭ la prezidanto de la Plenumkonsilio de la societo, eksa defend­ministro Janusz Onyszkiewicz iluzia estas la rezonado, ke tiu temo nin ne koncernas. Ĝi koncernas nin almenaŭ malrekte pro la sekureco de niaj aliancanoj. Profesoro Tomasz Aleksandrowicz el  Collegium Civitas atentigis i.a., ke ni frontas vaste komprenatan civilizacian konflikton. Interesan intervenon faris diplomato kaj parlamenta eksperto pri la problemoj de enmigrado Wojciech Gilewski dirante, ke „facile estas provoki radikalismon, kiam oni metas homon en la centron por eksterlandanoj, en kiu validas prizona reĝimo, la oficistoj ne konas lingvon nek kulturon de la apartigitoj, ekzemple servante tabuajn nutraĵojn. Eksa estro de likviditaj Militistaj Invigilservoj – WSI atentigis, ke teroristoj komencas apliki metodojn karakterizajn por specialaj servoj organizante komunikadon kaj konspirajn renkontojn, kaj severaj varbado­kriterioj malebligas enpenetri la radikalajn mediojn. La debato estis dediĉita al la temo „Pollando fronte al minacoj ligitaj kun islama radikalismo”.

El la elsendo 10.02.2015. Legas Tomek

Ŝipo por Universitato en Gotenburgo

En la ŝipfarejo Nauta en Gdansko (la norda Pollando) estis metita kilo de la moderna scienc­esplora ŝipo por la universitato en Gotenburgo, Svedio. Ĉiuj laboroj devintus finiĝi ĝis la fino de la jaro. La meto de la ĉefa konstru­elemento de la marunuo iam unusignife inaŭguris la konstru­procezon. Nun tio signifas mejloŝtonon en la konstru­procezo. La konstru­kontrakto por la ŝipo destinita al la sveda uni­versitato estis subskribita fine de 2013. Nauta venkis la rivaladon kun 14 eŭropaj ŝipfarejoj, i.a. kun la dana Damen kaj la finna STX. La konstruata en Gdansko ŝipo servos al la svedaj studentoj kaj sciencistoj por esplori globskalajn klimatajn ŝanĝojn en Skandinavio kaŭzitajn per la ŝanĝo de marfluoj kaj acideco de la mara akvo. Ĝi estos ekipita per modernaj laboratorioj kaj esplor­postenoj. La ŝipo pezante 800 tunojn estos longa 44,5 metrojn kaj vastos 11 metrojn. Sur ĝia ferdeko krom 5-membra personalo povos labori 20 studentoj kaj sciencistoj. Ĝi uzos je ĉirkaŭ 40 procentojn malpli da fuelo ol la nun laboranta por la universitato marunuo Skagerak.

 El la elsendo 03.02.2015. Legas Tomek

Caritas Polska solenas la 25-jariĝon

Caritas Polska solenas en 2015 la 25-jariĝon. Ĝi estas la plej bone konata en Pollando karitata organizo. Caritas funkcias sur la tereno de la tuta lando gvidante tranoktejojn, nutrejojn, domojn de soleca patrino, fenestrojn de la vivo, soci­terapeŭtajn kleriĝejojn, protekto­lokojn por malsanuloj en la fina vivstadio, distribu­ejojn de vestaĵoj, dis­tribejojn de nutraĵoj, labor­renkontojn de okupa terapio, centrojn de kriza interveno. Caritas krome engaĝiĝas eksterlande organizante helpon por Ukrainio, Irako, Sirio, Libano, Jordanio kaj Balkanio. Kadre de la jubilea jaro pasanta sub la devizo „Caritas por la familio”  inter multaj iniciatoj ĉiu monato estos dediĉita al malsama agadsfero de Caritas – ekzemple al helpo por ne­plenlertuloj, por senhejmuloj, por senlaboruloj, al infanoj. La ĉefaj jubileaj solenaĵoj okazos aŭtune, kiam estas planita i.a. internacia konferenco „Familio en la zorgo de Caritas”. Lige kun la jubileo en la Interreto kreiĝas servilo pri socia subteno de la karitataj iniciatoj kaj servilo dediĉita al Caritas-volontuloj entute ĉirkaŭ 100 mil personoj.

El la elsendo 27.01.2015. Legas Milada

Tribunalo malfondis Societon de Silezia Nacio

La tribunalo en Opole (la sudokcidenta Pollando) malfondis la Societon de Silzia Nacio kaj verdiktis ĝian likvidon. Ĝi agnoskis valida la starpunkton de la Plej Supera Tribunalo, laŭ kiu ĝia nomo kaj la celo erarigas rilate juran apartigon de la silezia nacia malplimulto. La prezidanto de la Societo de Personoj de Silezia Nacieco anoncis apelacion kaj aldone direkton de la afero al kompetentaj organoj sur la eŭropa nivelo. Juristino Irena Majcher prezentante motivojn de la decido memorigis, ke laŭ la Plej Supera Tribunalo la nomo kaj celo de la societo povas implici eraran aserton pri ekzisto de la silezia nacio. La agado de la societo kun tiu nomo kaj kelkaj ĝiaj statut­paragrafoj lezas polan leĝaron, aparte leĝon pri naciaj kaj etnaj malplimultoj kaj balotkodon.

El la elsendo 27.01.2015. Legas Milada

La 70-a datreveno de la liberigo de Auschwitz

Eksaj malliberigitoj kaj saviĝintoj el Holokaŭsto estis la plej gravaj gastoj dum la solenaĵoj ligitaj kun la 70-a datreveno de la liberigo de la germana koncentrejo Auschwitz-Birkenau. Unue eksaj malliberigitoj metis florkronojn kaj bruligis torĉojn ĉe la Mortomuro sur la korto de la bloko 11  de la eksa koncentrejo en Auschwitz. Sekve en la Centro de Dialogo kaj Preĝo estis celebrita la sankta meso kun ilia partopreno. La kuliminaj solenaĵoj komenciĝis posttagmeze en tendo ĉe la ĉefpordo de la eksa koncentrejo Birkenau, nun Auschwitz II-Birkenau. Laŭvice la delegacioj bruligis torĉojn antaŭ la monumento de la viktimoj de la koncentrejo, kiu staras inter ruinoj de du plej grandaj gaskameroj de Birkenau. Antaŭtage de la solenaĵoj en la Librogalerio en Oświęcim kun la eksaj malliberigitoj de la koncentrejoj – inter kiuj plejmultis poloj – renkontiĝis ĵurnalistoj.

Germanoj establis la koncentrejon Auschwitz por poloj en 1940. Auschwitz II-Birkenau kreiĝinta du jarojn poste fariĝis ekstermoloko de judoj. En la koncentreja komplekso funkciis koncentrejaj subfakoj. Germanoj ekstermis almenaŭ unu milionon 100 mil personojn: judojn, polojn, romaojn, sovetuniajn ostaĝojn, alinaciaj malliberigitoj. La 27-an de januaro 1945 la koncentrejon liberigis soldatoj de la Ruĝa Armeo. Sur ĝia tereno en 1947 kreiĝis muzeo.

El la elsendo 27.01.2015. Legas Tomek

Boato kun hibrida motoro

La Mara Akademio en Szczecin (la nordokcidenta Pollando) kune kun turka ŝipfarejo konstruos boaton, kiu utiligos la renovigeblajn energifontojn disponante pri la sunenergia-venta-elektra motoro. La lanĉo kaj la unua ralio de la marunuo okazos sur la Marmora Maro en 2016. La konsorcio de la Mara Akademio, la Varsovia Politekniko kaj Au­to­comp Ma­na­ge­ment ricevis unu milionon da eŭroj por kromfinanci la realigon de la projekto. La boato ekzempligos la evoludirekton de hibridaj motoroj kaj jakto­trunkoj en la plej proksimaj dudek jaroj. Dek kelk metrojn longa jakto por ĉ. 6-persona anaro estos konstruita el modernaj kompozitaj materialoj. La projekto kreiĝas kadre de la pro­gra­mu Era Net Trans­port,  kadre de kiu funkcias internacia konsorcio konsistanta el centroj financantaj scienc­esplorojn rilate transporton, kiel ministerioj, registaraj agentejoj kaj esplor­centroj. Inter 24 subjektoj el 18 landoj Pollandon reprezentas Nacia Centro por Esploroj kaj Evoluo.

El la elsendo 20.01.2015. Legas Maciek

Pollando sen GMO

Pollando estas kaj daŭre intencas resti lando libera de Genetike Modifitaj Organismoj, informis polaj aŭtoritatoj rilatigante sin al la proklamitaj de la Eŭropa Parlamento reguloj facilig­antaj al la uniaj landoj enkonduki malpermeson  kultivi plantojn genetike modifitajn. Ili donas al la landaj aŭtoritatoj  pli grandan elastecon i.a. ebligante, ke jam en la daŭro de la t.n. aŭtoriga proceduro de koncerna GMO-specio sur la unia nivelo la koncerna lando povu elpaŝi por limigi la geografian kultivad­terenon, tiel ke ĝi ne ampleksu ĝian teritorion. Aliflanke ŝtatoj, en kiuj plantoj genetike manipulitaj estas kultivataj devos zorgi, ke GMO-specioj ne traiĝu sur la teritorion de najbaraj ŝtatoj kreante la tiel nomatajn bufro­sferojn. La leĝdona procezo sur la unia nivelo ankoraŭ ne finiĝis. Kiam tio okazos kaj la teksto de la direktivo estos publikitita, kio povas okazi ĝis la fino de la unua jarkvarono 2015, tiam eblos envivigi ĝin ankaŭ en Pollando.

Aktuale en la Eŭropa Unio estas allaseblaj nur tiuj GMO-kultivaĵoj, kiuj laŭ Eŭropa Oficejo por Nutraĵsekureco ne endanĝerigas homojn, bestojn kaj la medion. La uniaj landoj kvankam povas sur sia teritorio enkonduki periodajn limigojn aŭ malpermesojn, devas tion pravigi per argumentoj rilatantaj al la homa sano kaj mediokonsideroj.

 El la elsendo 20.01.2015. Legas Milada

Germanologio kaj centreŭropaj studoj en Krakovo

La Pedagogia Universitato en Krakovo kune kun la Universitato en Prago funkciigos en la nova akademia jaro novan magistrigan stud­direkton pri german­ologio kaj la centreŭropaj studoj. Dum unu el kvar semestroj polaj studentoj lernos en Prago kaj la ĉeĥaj en Krakovo. Diplomitoj ricevos diplomojn de ambaŭ altlernejoj. Kvankam la Pedagogia Universitato en Krakovo ne estas la unusola en Pollando proponanta german­ologion kiel studdirekton, sed la unusola kiu en sia profilo donas la atenton al la centro­eŭropaj problemoj. La kunlaboro kun ĉeĥa universitato ebligos konatiĝi kun la ĉeĥa vidpunkto pri la ĉeĥaj-germanaj-polaj rilatoj, kiu apenaŭ estas konata kaj konsiderata en la polaj altlernejoj. La atuto de la nova studdirekto estas la interŝanĝa stud­semestro jen en Krakovo jen en Prago, kio donos la eblecon konatiĝi kun alia akademia medio kaj labori en multkultura kolektivo.

Nova studdirekto vastigos konojn de la studentoj pri la germanlingvaj kaj centreŭropaj mastrumadoj kaj kulturoj kaj krome praktike preparos al la pola-germana-aŭstra-ĉeĥa kunlaboro ebligonte laboron en firmaoj kaj institucioj okupiĝantaj pri la polaj-germanaj-ĉeĥaj-aŭstraj kontaktoj.

El la elsendo 13.01.2015. Legas Milada

Poloj bonvenigis la Novan Jaron hejme

Plimulto de poloj, eĉ 59-procente deklaris komence de decembro, ke la Silvestran Nokton pasigos hejme inter la familianoj. Malpli oni unu kvinono (16 procentoj) faris tion kun gekonatoj, amikoj – ankaŭ dum hejmaj aranĝoj. Nur 7 procentoj bonvenigis la 2015-an dum baloj.

Laŭ la decembraj esploroj de CBOS-centro nur malmultaj enketitoj – 2 procentoj – tiucele forveturis ekster sian loĝlokon, partoprenis koncerton, vizitis teatron, amuziĝis dum organizita surstrata  Silvestra Festo.

Laŭ la esploroj de CBOS rezultas, ke kvankam ekde la fino de la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento malkreskis iom grupo de poloj bonvenig­antaj la Novan Jaron kun familianoj en la propra hejmo (je 7 procentoj) daŭre la pasigado de la Silvestra Nokto okazas en la familia rondo. Ekde 1997 ne ŝanĝiĝis en maniero esenca elcento de personoj, kiuj bonvenigas la Novan Jaron alimaniere. Tamen junaj poloj en la aĝo de 18-24 jaroj nur 21-procente pasigis la Silvestran Nokton kun familianoj, 85-procente faris tion personoj pli ol 65-jaraĝaj. Balon, nokton en kafejo aŭ restoracio plej ofte elektis poloj 25-44-jaraĝaj. Silvestron ekster la hejmo preferis loĝantoj de grandaj aglomerejoj.

El la elsendo 02.01.2015. Legas Gabi

2015 en la pola politiko

Laŭ politologoj kaj sociologoj, kun kiuj interparolis PAP-agentejo la prezidentaj kaj parlamentaj balotoj estos la plej grava evento en 2015. Laŭ politologo Rafal Chwedoruk el la Varsovia Politekniko tio estos la plej grava jaro ekde 2005. Liaopinie partio, kiu ilin gajnos plej verŝajne restos en la pola politika sistemo pli ol unu ofic­periodon. Kiu atingos tro malfortan rezulton aŭ ne superos la balotsojlon povas entute adiaŭi la politikan vivon. Laŭ ĉi tiu vidpunkto la decidaj estos la rezultoj de la Pola Kamparana Partio kaj Alianco de Demokrata Maldekstrularo. Se Civitana Platformo gajnos balotojn aŭ certigos al si – en la alianco kun la kamparanoj – decidan plimulton la pola partia sistemo transformiĝos en sistemon kun unusola dominanta partio. Aldonendas, ke la Civitana Platformo regas en Pollando jam ekde 2007 kiel rivalon havante la partion  Juro kaj Justeco. Laŭ Maciej Gdula en „Politika Kritiko” konsiderante la regadstilon de Ewa Kopacz el Civitana Platformo ne eblas al ŝi aŭguri grandan sukceson. Sed liaopinie multo dependas de la balot­rezulto de la re­kandidatonta por la prezidenta posteno Bronislaw Komorowski. Politologo el la Jagelona Univiersitato Jaroslaw Flis ankaŭ asertas, ke la balotoj de 2015 certigos la povoaranĝon por longa tempo eĉ ĝis aŭtuno 2018. Liaopinie Civitana Platfromo kun la Kamparana Partio havas ŝancon pluregi eĉ se bonan rezulton atingus Juro kaj Justeco. Similan opinion prezentas Rafał Matyja el la Supera Lernejo de Informadiko kaj Administrado en Rzeszów (en la sudorienta Pollando). Nur du aferoj povas ŝanĝi la ĝinunan regoaranĝon – apero de laŭvica prezidento­kandidato kaj la fakto, ke la Civitana Platformo fermiĝis je junaj generacioj konsiderante la aĝon de la gvidantoj, kiu superas 50 jarojn. Povas do sekvi generacia revolucio, ĉar junaj poloj estas sub­reprezentitaj en la pola politika sistemo. Laŭ Antoni Duda la dua duono de la nuna oficperiodo de la aktuale reganta Civitana Platformo kaj Kamparana Partio ne estos same stabila kiel  la unua.

 El la elsendo 02.01.2015. Legas Milada

Skolta donacpakaĵo por poloj malantaŭ la orienta limo

Jam la 18-an fojon la Skolta Asocio de la Respubliko organizis porokazan donackampanjon por poloj loĝantaj malantaŭ la orienta limo. Kun konkretaj, eĉ se simbolaj, donacoj skoltoj veturis al Belorusio kaj Ukrainio.  La esenco de la kampanjo ne konsistas tamen en konkretaj donacoj, sed en la komuna kunesto, renkontiĝo en la pollingva medio, interŝanĝo de la kristnaskaj bondeziroj kundividante blankan oblaton, plenumo de polaj kristnaskaj kantoj.

La kampanjo „La donacpakaĵo” celas unuavice malgrandajn lokojn, kie neniu rifuzas helpon. Kelkfoje, kiam vintro estas severa la  forajn vilaĝojn oni alveturas per ĉaroj aŭ sledoj tirataj de ĉevaloj. La kampanjo animas ankaŭ la lokan socion por komune porti helpon al tiuj, kiuj ĝin bezonas en grado plej signifa. La situacio de poloj sur la iamaj polaj teritorioj malantaŭ la orienta limo, aparte grizaĝaj, estas tre malfacila. La renkontiĝoj estas neforgesebla travivaĵo plena de kortuŝoj same por la loĝantaj tie poloj, kiel ankaŭ por vizitantaj ilin skoltoj.

Kadre de la nunjara kampanjo polaj skoltoj vizitis pli ol 1400 polajn familiojn malantaŭ la orienta limo. Ili estis en Grodno kaj Wołkowyska en Belorusio kaj en Żytomierz, Wołograd Wolyński, Równe, Trzepietówka, Złoczów, Dowbysz, Lwów en Ukrainio.

El la elsendo 30.12.2014. Legas Milada kaj Krystyna

Polaj infanoj por siaj samaĝuloj en Hindio

Ekde la dua Kristnasko-tago, t.e. ekde la 26-a de decembro ĝis la 6-a de januaro infanoj el Pollando kadre de la kampajo „Misiistaj Kristnaskaj Bondeziruloj” kvestas nunjare favore al siaj malriĉaj samaĝuloj en Hindio. En la vestoj de i.a. Tri Reĝoj, paŝtistoj ili vizitas polajn domojn prezentante scenon pri la Kristnasko kaj petante etan subtenon por malgrandaj hindoj.

En Hindio – en unu el la plej multnombraj kaj mizeraj landoj de la mondo – loĝas unu miliardo 200 milionoj da homoj. Mizero trafas 35 procentojn de la socio, 200 milionoj da hindoj suferas malsaton. Pli ol la duono de infanoj ĝis la 5-a vivojaro estas subnuntrita kaj preskaŭ 50 procentoj suferas subpezon. Pli ol 55 milionoj da infanoj sub la 14-a vivojaro devas sklave labori. Iia meza labortago daŭras 13 horojn dum ili enspezas ĉ. unu kvaronon de cendo. En Novdelhio kiel strat­infanoj  vivas kvindek mil senhejmaj infanoj. Laŭ unu el polaj monakinoj laborantaj kun ili al la plej urĝaj bezonoj apartenas la tasko certigi ili manĝon kaj egaligajn edukokupojn.

Pasintjare dum la misiista kampanjo de polaj infanoj oni kolektis preskaŭ du milionojn da zlotoj, t.e. ĉirkaŭ 250 mil eŭrojn. Tiam la helpo celis infanojn en Afriko, Suda Ameriko kaj Azio. Polaj infanoj al la helpo­kampanjo iniciatita en la germanlingvaj landoj aliĝis antaŭ 19 jaroj, en 1993.

El la elsendo 30.12.2014. Legas Milada kaj Krystyna

La eŭropunia orfeco

Laŭ Observejo de Socia Integreco en Opole (la sudokcidenta Pollando) almenaŭ 10, 4 mil infanojn en la vojevodio suferas la tiel nomatan eŭrop-orfecon. Ĝi signifas situacion, en kiu almenaŭ unu el la gepatroj forveturis eksterlanden serĉante laboron. En duono de kazoj tio kaŭzas eduk­problemojn.  La esploroj el la 4-a jarkvarono de 2013 estis komparitaj kun tiuj el la jaro 2008. El ili rezultas, ke la nombro de eŭroporfoj en 2013 kreskis en la regiono je 8 procentoj. Laŭ demografoj ĉ. 100-120 mil personoj el la regiono de Opole entreprenas – en la skalo de unu jaro – laboron eksterlande. En la esploro oni reliefigis, ke kvankam enspezcela migrado avantaĝe influas la financan situacion de la elmigrantoj, ĝi negative influas la familian vivon. La esplor­rezultoj estis prilabor­itaj baze de pli ol 900 enketoj en la regionaj lernejoj kaj antaŭ­lernejoj (temis tamen pri respondo de ĉ. duono de la celitaj), en la distriktaj famili­helpaj centroj aŭ centroj de la socia helpo, ankaŭ inter poloj el la regiono laborantaj eksterlande kaj liaj kungeedzoj.  La eduk­problemoj ligiĝis plej ofte kun malpli bonaj lernonotoj de la infanoj, ilia ofta foresto dum lecionoj kaj la deziro troviĝi en la centro de atento.

 El la elsendo 23.12.2014. Legas Milada

eu-a orfeco

Plurkultura Parko en Wałbrzych

Pli ol 100 milionoj da zlotoj estis destinitaj por restaŭri la objektojn de la eksa minejo de la ŝtona karbo „Julia” en Wałbrzych [vaŭbĵiĥ]. Sur ĝia tereno kreiĝis la Plurkultura Parko „Malnova minejo”. La celo de la restaŭraj laboroj estis ne nur krei muzeon de unu el la plej valoraj historiaj objektoj de la teknika kulturo en la mondo. Oni celis krome establi modernan publikan spacon, kiu kon­entigus la kulturajn aspirojn de la urbo kaj postulojn de la nuntempa amasa turismo. Sur pli ol kvar hektaroj troviĝas 16 postminejaj konstruaĵoj plene renovigitaj kaj adaptitaj por la kulturaj celoj. La industria komplekso funkcianta ekde nun kiel moderna kultur­centro lasas al la vizitantoj la eblecon elekti inter teatra spektaklo, ekspozicio de la nuntempa arto, ceramikaĵ­fara laborejo aŭ sekvo de la subtera minejo itinero, kie i.a. estas demon­strataj grand­dimensiaj min­aranĝaĵoj.  La restaŭro de la malova minejo en Wałbrzych kalkuliĝas al malmultaj en la lando projektoj en tiom granda skalo primastrumi la postindustrian terenon por la kultura celo. Sur ĝia tereno funkcias la lokaj kultur­institucioj kaj ekster­registaraj organizoj. Funkcias tie muzika klubo kaj restoracio.

El la elsendo 23.12.2014. Legas Milada

kultura komplekso sur la postindustria tereno

Kiel limigi la balot­trompojn

Juna loĝanto de Vroclavo en la sudokcidenta Pollando prilaboris projekton de elektronika balotujo, kiu kalkulas la voĉojn jam en momento, kiam oni metas en ĝin balotilon kaj ebligas koni plenajn balotrezultojn apenaŭ kelkajn minutojn post ilia finiĝo. Bedaŭrinde lia ideo, kiu efike limigus balottrompojn, kiujn ni frontis eĉ dum la lastaj komunumaj balotoj, ne vekis inteesiĝon. Patryk Arlamowski la ideodoninto de la projekto diplom­itiĝis pri aŭtomatiko kaj robotiko en la Vroclava Politekniko specialist­iĝante pri komputilaj stir­sistemoj. Li estadis en Hispanio kiel stipendiito pri la internacia merkatiko. Li krome diplomitiĝis pri la produkto­administrado kaj novuma entreprenemoo en la Ekonomika Universitato.

La elektronika balotujo en momento de la enmetado de la papera balotilo skanas ĝin kaj la rezulto estas notita en la sistemo troviĝanta tute dise disde la balotujo. Por ĉia eventualo la papera kopio de la balotilo restas en la balotujo, do ĉiumomente eblas mane ver­konoformigi la rezulton de la kalkul­sistemo. Por certigi sekurecon ĉiu malfermo de la balotujo estas aŭtomate malkovrata kaj registrata, ne ekzistas do la eblo falsi la balotojn.

El la elsendo 23.12.2014. Legas Tomek

nefalsebla balotujo

Polaj fiŝoj en la festa menuo en Romo

Preskaŭ 300 kilogramoj da fiŝoj el Pollando troviĝos en la festa menuo sur la tabloj en Romo. Jam sabate 6 polaj kuiristoj pretigos la porokazajn pladojn por la festa Antaŭkristnaska Vespermanĝo en la pola paroĥejo de s-ta Stanislao Epikopo kaj Marito en la Eterna Urbo.  La solenan sankt­vesperan vespermanĝon partoprenos ĉirkaŭ 200 gastoj, inkluzive de polaj diplomatoj, sacerdotoj kaj lernantoj de pola lernejo. Mil fiŝporcioj estos servitaj krome al loĝantoj de omo post la s-ta Meso en la pola preĝejo.  La fiŝpladojn de polaj kuiristoj gustumos – same kiel pasintjare – ankaŭ papo Francisko kaj papo-emerito Bendedikto la 16. Tiam la polaj karpoj estis servitaj sur la festaj tabloj de pli ol 100 svisaj gvardianoj kaj iliaj familioj.

La fistransportaj konvojoj el Kołobrzeg (la nordorienta Pollando) kaj el Rytwiany (en la sudo de la lando) jam last­merkrede direktiĝis al. Romo. La veturon en Rytwiany inaŭguris historia sceno refrencanta al la Mezepoko, dum kiu monakoj kaj fiŝkaptistoj en epokaj vestoj emetis fiŝhokitajn karpojn en lignajn barelojn kun  akvo, kiujn ektiris la jungitaj ĉevaloj. Inter servotaj en Romo pladoj troviĝos i.a. fritita sur butero moruo kun pureo de florbrasiko aromatizita de trufla olivo, balta truto kun kukumoj kaj boletoj kaj trispecaj haringopladoj – kun oksikokaj beroj, en kremo kaj kun sekaj tomatoj.

El la elsendo 19.12.2014. Legas Milada

Fisoj el Pl en festa menuo en Romo kaj Vatikano

La memorjaro pri profesoro  Ludwik Hirszfeld

Instituto pri Imunologio kaj Eksperimeta  Terapio de la pola Sciencakademio en Vroclavo (la suda Pollando) deklaris la Memorjaron dediĉitan al profesoro Ludwik Hirszfeld lige kun la pasanta 130-a naskiĝ­datreveno kaj la 60-jariĝo de lia morto. Ekde junio 2014 dum 12 monatoj la solendoj prokimigas la figuron kaj atingaĵojn de la elstara sciencisto, kuracisto kaj kreinto de la pola imunologia skolo, la establinto de la Instituto en 1952.

Al la kampanjo aliĝis la urbo­konsilio  de Vroclavo, la Centro de Willy Brandt ĉe la Vroclava Universitato, Centro Memoro kaj Estonteco, la Libroinstituto kaj la pola kultur­ministerio. La proklamon de la jaro spronis la kalumnia artikolo en la germana „Der Spigel” en 2013 sugestanta, ke profesoro Hirszfeld per siaj esploroj pri sangogrupoj popularigis rasismon. Inter la eventoj ligitaj kun la jaro estos la eldono de la aŭtobiografia libro de profesoro Hirszfeld „Historio de unu vivo” en la germana lingvo.  La libro elmontranta kunlaboron de la pola sciencisto kun la elstaraj germanaj sciencistoj  en pli signifa grado proksimigos al la germana leganto i.a. nian komunan historion.

Ludwik Hirszfeld naskiĝis en Varsovio en la 1884-a kaj mortis en Vroclavo en 1954. Li studis medicionon en Wuerzburg kaj Berlino, kie li doktoriĝis kaj habilitiĝis havante 30-jarojn. Sciencan laboron li gvidis i.a. en Heidelberg kaj Zuriko. Post 1918 Ludwik Hirszfeld revenis al Pollando kaj en la jaroj 1942-39 gvidis Ŝtatan Instituton pri Higieno. Post la 2-a mondmilito li laboris en Vroclavo. Al. liaj plej gravaj sciencaj atingaĵoj apartenas laboro pri la sangogrupoj, kiujn li gvidis en Zuriko en ja jaroj 1907-1911. Li malkovris tiam regulojn de la heredado de la sangogrupoj kaj enkondukis la signadon de ili laŭ lasimboloj O, A, B kaj AB., kiuj en 1928 enviviĝis en la tuta mondo. La rezultojn de siaj esploroj li aplikis por difinado de la patreco. Profesoro Ludwik Hirzfeld difinis ankaŭ la faktoron Rh kaj malkoris en 1950 kaŭzon de serologia konflikto, kio ebligis savi vivon al multaj novnaskitoj. Pro tio li estis kandidat­igita al Nobel-premiso. (Felietono pri profesoro Ludwik Hirszfeld estas legebla kaj paralele aŭskultebla en nia programo 20.09.2013 aŭ en la rubriko Felietonoj).

El la elsendo 03.12.2014. Legas Milada

Jaro de prof. Ludwik Hirszfeld

Du polaj merkatikaj altlernejoj en rangolisto de Financial Times

La Akademio de Leon Koźmiński kaj la varsovia Komerca Ĉeflernejo troviĝas sur la 11-a rangolisto de „Financial Times” por la plej bonaj en Eŭropo merkatikaj altlernejoj. La unuan lokon okupis London Business School, la duan HEC Paris kaj la trian IE Business School el Hispanio. Akademio de Leon Kożmiński falis de la 37-a loko ĝis la 41-a. Je la 77-a loko estis notita la varsovia Ĉefa Komerclernejo. Inter 80 plej bonaj altlernejoj, kiuj estis registritaj en la rangolisto plej multajn, ĉar 21 reprezentas Brition. La Orienta Eŭropo estas reprezentata ĉefe de ŝtataj universitatoj,  el inter kiuj la Universitato de Peterburgo okupis la plej bonan  en tiu kategorio,  61-an lokon. Inter ili Akademio de Leon Koźmiński estas la plej nova kaj unusola privata altlernejo.

El la elsendo 09.12.2014. Legas Tomek

La antaŭ­kristnaska bazaro en Poznano (la okcidenta Pollando)

En la nuna semajno komenciĝas la poznana Bet Leĥem, la antaŭkristanska bazaro, kiu la unuan fojon gastigos la Sanktan Nikolaon el Finnlando. Ĝi komenciĝis la 4-an de decembro, kiam sur la Malonovurba Foirplaco estis instalitaj 40 komercaj budoj. Eblas en ili aĉeti la kristnaskajn donacojn, ornamaĵojn, dolĉaĵojn kaj mielkukojn. En la gastronomia sektoro de la bazaro oni servas pladojn de la pola, hungara, turka kaj litova kuirartoj.

Ekde la 6-a de novembro sur la Malnova Foirplaco komenciĝas ciklo de porokazaj koncertoj kaj spektakloj. Estos instalita la kristnaska kripeto kun la figuroj de la Sankta Familio kaj adorcele venintaj bestoj. Antaŭ la urbodomo leviĝas la 13-alta lumoriĉa  kristnaska abio.

La 14-an de decembro al Poznano venos la Sankta Nikolao el Rovaniemi. Lia vizito kronos la daŭrantajn en la urbo ekde la 6-a de decembro Tagojn de Finnlando. La finna gasto akompanita de elfoj surĉevale bonvenigos infanojn,  kun kiuj li poste renkontiĝos en unu el la  komercaj vendogalerioj. La 15-an de decembro li vizitos lernejojn, hospitalojn kaj infandomojn. La 13-an kaj la 14-an okazos la rivalado de glaci­skulptistoj el la tuta mondo, entute 24 konkursantoj el 12 landoj.

El la elsendo 05.12.2014. Legas Tomek

Bletchley Park omaĝas polajn kript­ologojn

Laŭ iniciato de la brita ministro por la eksterlandaj aferoj, Philip Hammond familianoj de polaj kriptologoj, kiuj rompis la kodojn de la germana ĉifromaŝino Enigma gastis en la historia kriptologia centro Bletchley Park. Polaj matematikistoj Marian Rejewski, Jerzy Różycki i Henryk Zygalski ankoraŭ en la 30-aj jaroj malĉifris la unuajn depeŝojn koditajn de Enigma. Ili prilaboris kelkajn malĉifrajn aranĝaĵojn, inkluzive de la tiel nomata kriptologia bombo. Tuj antaŭ la 2-a mondmilito poloj sen kiuj ajn kondiĉoj transdonis siajn sciojn kaj kopion de Enigma al la sekretservoj de Britio kaj Francio, dank’ al kio aliancanoj povis senprokraste sekvi la movojn kaj planojn de germanaj trupoj. Pliajn laborojn pri Enigma baze de la malkovroj de polaj kriptologoj estis entreprenitaj de britoj en la centro Bletchley Park aŭtune de 1939. Sekvante sukcesojn de la pola Ĉifrooficejo la unuan fojon al la kript­ologiaj laboroj ili dungis krom lingvistoj ankaŭ matematikistojn. La vizito de familianoj de polaj matematikistoj estis organizita kelkajn monatojn post la varsovia konferenco dediĉita al la 75-jariĝo de la transdono de polaj kriptologiaj solvoj al la aliancanoj.

El la elsendo 03.12.2014. Legas Milada

Truskolaski “Polonus bene meritus”

Lastsabate la prezidanto de Bjalistoko (la orienta Pollando) Tadeusz Truskolaski estis honorita de la Instituto pri la Tradicio de la Respubliko kaj Teritoria Komunumo per la titolo „Po­lo­nus bene me­ri­tus” pro la memorindigado de poloj ekzilataj orienten. La titolon „Polo bone meritiĝinta” atribuis al li la prezidanto de la Instituto Karolina Kaczorowska, la edzino de la lasta prezidento de la Pola Respubliko en elmigrejo, Ryszard Kaczorowski, kiu devenis el Bjalistoko. En la pravigo oni konstatis, ke la titolo estis atribuita pro la persona kontribuo de Tadeusz Truskolaski al omaĝado de la martireco de poloj en Oriento pere de la organizado de la ĉiujara Internacia Marŝo de la Viva Memoro pri la Pola Siberio. Truskolaski estas la kvara persono kiu ricevis ĉi tiun titolon. Internacia Marŝo de la Viva Memoro pri la Pola Siberio kreiĝis laŭ la iniciato de la Asocio de Siberiekzilitoj kaj omaĝas la memoron de ĉiuj poloj ekzilitaj Orienten, aparte de tiuj, kiuj neniam al Pollando revenis. Ĉiujare partoprenas ĝin kelkaj mil personoj. La marŝo en la 2014-a estis jam la 14-a laŭvice.

El la elsendo 25.11.2014. Legas Milada

EP rifuzis okupiĝi pri malregulaĵoj dum la polaj komunumaj balotoj

La Eŭropa Parlamento rifuzis lastlunde postulon debati pri la trapaso de la komunumaj balotoj en Pollando. Deputitoj de Juro kaj Justeco postulis, ke la ĉi-rilata debato okazu nunsemajne dum la sesio en Strasburgo.

Ryszard Legutko, la prezidanto de la partidelegacio en la Eŭropa Parlamento pravigis la postuluon per tio, kei ili estas la unuaj post 1989,  kiuj vekas tiom da duboj rilate al regulkonformeco de ilia trapaso.

La eŭropdeputitoj difinantaj la definitivan debatordon de la Parlamento en Strasburgo rifuzis ĉi tiun postulon de la frakcio de EKR (ekoro).

El la elsendo 25.11.2014. Legas Krystyna

Esperanto sur la pola Listo de Nemateria Kulturheredaĵo

Laŭ informo de  Jerzy Walaszek, la prezidanto de la Pola Asocio: Eŭropo-Demokratio-Esperanto la pola ministro por Kulturo kaj Nacia Heredaĵo la 20-an de novembro 2014 lokis Esperanton sur la Polan Liston de Nemateria Kulturheredaĵo. Tio okazis dank’ al iniciato de la pola senatano, profesoro doktoro Edmund Wittbrodt, la prezidanto de la Parlamenta Grupo subtenanta la lingvon Esperanto kaj Kazimierz Krzyżak, estrarano de la Pola Asocio EDE. Al la sukceso kontribuis intensa kunlaboro kun polaj parlamentantoj, polaj E-organizoj, landaj kaj eksterlandaj subtenantoj. Tiu fakto permesas estonte proponi Esperanton sur Reprezentan Liston de la Unuiĝintaj Nacioj pri Nemateria Kulturheredaĵo de la Homaro.

El la elsendo 21.11.2014. Legas Barbara

Arkivejo de la Rakontata Historio

La bitigitaj rememoroj pri tombejoj de Kielce (la suda Pollando) aŭ  pri divers­konfesiaj kristanoj estas temo de la inaŭgurita en la loka Muzeo de Dialgo de Kulturoj ciklo „Ĵaŭdoj kun dialogo”. La projekto baziĝas sur fil­mmaterialoj kreiĝantaj por Arivejo de Rakontata Historio. La muzeo intencas kolekti bitigitajn rememorojn kaj dank’ al tio roli kiel diskutforumo pri prezentataj problemoj. La temaro de filmoj kaj akompanaj renkontiĝoj estis planita jam ĝis la mezo de 2015. Muzeo de Dialogo de Kulturoj, kiu estas la filio de la Nacia Muzeo en Kielce funkcias ekde 2012. Ĝi estas moderna, plur­komunikila centro, en kiu la enhavoj estas perataj rakonte. La Muzeo proksimigas la ideon de inter­kultura dialogo prezentante ĝiajn ekzemplojn kaj perspektivojn historiajn kaj nuntempajn pere de plurkomunirimeda konstanta ekspozicio, ekspozicioj portempaj, riĉa oferto de labor­renkontoj kaj  edukokupoj, koncertoj, filmoj kaj simile.

El la elsendo 21.11.2014. Legas Krystyna

La brita Lidl-filio deklaras sin por lingva libereco

Reage je letero de la pola ambasadoro en Londono la vendejreto Lidl deklaris, ke ĉiuj ĝiaj laborantoj en Britio havas la plenan rajton uzi la propran lingvon. Kiel antaŭ kelka tempo skribis  la gazetoj „The Scotsman” i “Daily Mail” la vendejestro en Kirkclady malpermesis al sia pola personalo ne nur uzi la polan lingvon en kontaktoj kun la polaj klientoj kaj eĉ inter si dum laborpaŭzoj. Laborantoj decidis plendi ĉe Lidl-direkcio en Germanio kaj la pola ambasadoro skribis al la direktoro de la brita Lidl-filio i.a. atentigante, ke ne temas sole pri akto de diskriminacio, sed ankaŭ pri perdo por la firmao, kiu tiel povas profiti el la plurlingveco de sia personalo.  La brita Lidl-filio prezentis gazetaran komunikon, en kiu ĝi esprimas fieron pri pluretneco de sia personalo. Aldone la letero enhavas la konstaton, ke laborantoj rajtas priservi klientojn en la lingvo por ili komprenebla kaj private rajtas paroli ajnan lingvon, kvankam ili devas memori, ke tiam iliaj kolegoj povas ilin ne kompreni.

 El la elsendo 18.11.2014. Legas Milada