Novaĵoj
Veturila Muzeo de Johano Paŭlo la 2-a
Muzeo de Johano Paŭlo la 2-a
Antaŭ kelkaj tagoj el Krakovo-Łagiewniki al la sanktejoj en Loreto, Santiago de Compostela, Lisieux, Fatima kaj Vieno ekveturis Moviĝanta Muzo de Johano Paŭlo la 2-a, kiu promocias Krakovon kaj la krakovan regionon, kiel centron de la pola pilgrimturismo. La blank-flava moviĝanta muzeo estas veturilo enhavanata eksponaĵojn kaj fotojn, kiuj proksimigas la vivon de Karol Wojtyła kaj sekve papo Johano Paŭlo la 2-a.
La eŭropa traveturo de la moviĝanta muzeo apartenanta al la krakova Centro de Johano Paŭlo la 2-a “Ne timu” daŭras tri semajnojn. En ĝia daŭro pilgrimantoj kaj turistoj vizitantaj la plej famajn eŭropajn pilgrimlokojn povos rigardi ekpozicion instalitan en la moviĝanta muzeo kaj konatiĝi kun materialoj priskribantaj la krakov-regionajn lokojn de la religia kulto. La planita de multaj monatoj prezentiĝo de la muzeo en Eŭropo alprenas nun apartan signifon en la kunteksto de la decido de papo Francisko okazigi en 2016 en Krakovo Mondajn Tagojn de Junularo. Tiukuntekste la urbon sendube vizitos ne sole gejunuloj, sed ankaŭ aliaj pilgrimantoj kaj turistoj. En la regiono de Krakovo troviĝas 120 pilgrimlokoj kun internacia rango kaj renomo, sanktejoj kun aparta kultura signifo, troviĝantaj i.a. en la listo de la Monda Kulturheredaĵo de Unesko.
Turistoj vizitantaj en la nunaj tagoj la moviĝantan muzeon ricevas katalogojn kaj mapojn pri lokoj kaj objektoj de la regiona kulto en Krakovo kaj ĝia regiono. Oni preparis ilin en 100 mil ekzempleroj en la lingvoj: pola, angla, itala, hispana, franca kaj portugala. Paralele al la traveturo de la moviĝanta muzeo 25 fojojn en Italio kaj 28 fojojn en Hispanio la televida kanalo Discovery disbildigas la filmon “Laŭ la spuroj de Johano Paŭlo la 2-a”. Aldone antaŭ unu semajno komencis funkcii la interreta portalo pri religia oferto de la krakova regiono en la lingvoj pola, angla, itala, hispana, franca kaj portugala. En oktobro 2013 Krakovo gastigos internacian konferencon dediĉita al religie motivita turismo.
El la elsendo 09.08.2013. Legas Zbyszek
p_kolore_sp_
Nova posteno de generalo J. Bojarski en NATO
Reprezentanto de Pollando ĉe la Militistaj Komitatoj de NATO kaj la Eŭropa Unio, divizia generalo Janusz Bojarski la 1-an de aŭgusto estis elektita la nova komandanto de la Defendo-Akademio de NATO en Romo. Generalo Bojarski transprenos la postenon por tri jaroj en majo 2014, anstataŭigonte norvegan generalon Arne Bård Dalhaug.
Tiu ĉi posteno apartenas al unu el la plej altrangaj en la militistaj strukturoj de la Alianco. La akademio apartenas al la ŝlosilaj edukaj kaj esploraj centroj en NATO-strukturo. Al ĝiaj ĉefaj taskoj apartenas analizo de la sekurecmedio kaj identigado de la ĉefaj militistaj transformodirektoj de la Alianco.
El la elsendo 06.08.2013. Legas Zbyszek
p_kolore_sp_
Komuna Tero
La Krakova Muzeo de Japanaj Arto kaj Tekniko Manggha prezentas ekspozicion-instalaĵon „Komuna Tero”. La prezentatajn verkojn aŭtoras Shigeko Hirakawa kaj Elżbieta Wierzbicka. Ambaŭ – la japana kaj pola artistinoj konstante loĝas en Parizo kaj traktas en sia arta laboro i.a. la ekologian problemaron.
La titolo de la ekspozicio „Komuna Tero” emfazas, ke la loĝantoj de la Tero havas rilate ĝin ne sole rajton, sed ankaŭ devon. La devon zorgi pri ĝi. La instalaĵoj en Manggha levas seriozajn problemojn, kiujn frontas Eŭropo – aerpolucion kaj forhakadon de arbaroj. Tiurilate la atenton kaptas du instalaĵoj el ruĝa materialo en la formo de altaj arboj. Ilia ruĝo simbolas la homan sangon, vivon kaj energion. Tiu koloro referencas ankaŭ al fotosintezo dank’ al kiu plantoj havas koloron kaj la homo ricevas oksigenon. Homaro sengradigante la naturon endanĝerigas la ekvilibron de la ekosistemo. La celo de Hirakawa estas konsciigi tion per sia artaĵo.
Elżbieta Wierzbicka aŭtoras tri instalaĵojn, kiuj prezentas misformitajn bildojn pere de ilia spegulformo. Por ke la spektanto vidu ĝian ĝustan bildon tiu devas enrigardi i.a. metalajn ĉ. unumetrajn kolonojn, kiuj troviĝas super la bildoj. La spegulbildo prezenas branĉabundajn arbojn kaj la pola aŭtorino celis per tiu mesaĝo atentigi pri la vivanteco de arboj, pri tio, ke ili suferas dum homo pri tio subkonscias. Alia instalaĵo de Elżbieta Wierzbicka konsistas el speguloj fiksitaj al unu el la ekspoziciejaj muroj, speguloj dekoritaj per arbarradikoj. Tiel alrigardante spegulon oni vidas sian propran bildon kaj oni povas enpensiĝi pri sia propra rilato al la naturo. Du pliaj instalaĵoj de la pola artistino troviĝas en la apudanta la artcentron ĝardeno.
Laŭ la direktorino de la muzeo Bogna Dziechciaruk-Maj la ekspozicio „Komuna Tero” daŭronta ĝis la 8-a de septembro estas aparte aktuala en Krakovo, kiu okupas altan lokon en la rangolisto de altgrade poluciitaj urboj.
El la elsendo, 02.08.2013. Legas Milada
Komuna Tero
La Varsovia Insurekcio 1944
Hieraŭ, t.e. lastĵaŭde akurate je la 17-a horo per silentomaĝa ekstaro kaj voĉo de alarmosirenoj en Varsovio, en 44 urboj de la Varsovia Regiono kaj en pli ol 200 aliaj loĝlokoj de la tuta Pollando oni honorkliniĝis memore al la 69-a datreveno de la eksplodo de la Varsovia Insurekcio 1944. Blankaj-ruĝaj flagoj ekflirtis kaj daŭre flirtas sur la publikaj konstruaĵoj, trafikiloj, loĝdomoj kaj lokoj memorigantaj la ekzekutojn de insurgentoj kaj civila loĝantaro de Varsovio.
Je la 17-a horo, kiun simbolis la kriptonoma litero W, ĉe la monumento Gloria Victis en la Militista Tombejo Powązki [povonski] komenciĝis la oficialaj omaĝsolenaĵoj, kiujn partoprenis la plej superaj polaj aŭtoritatoj, reprezentanoj de la ĉefurba Varsovio, reprezentanoj de la pola Sejmo kaj Senato, vivantaj insurgentoj kaj reprezentantoj de la membrigantaj ilin asocioj, soldatoj de la konpira Landa Armeo. Ĉiujare la solenaĵoj ĉe la monumento Gloria Victis en la militista Powązki-Tombejo estas la kulimina punkto de la oficiala solenado de la datreveno de la insurekciekpslodo. Eĉ dum la epoko kiam la omaĝado de la datreveno estis malpermesita ĉirkaŭ la monumento Gloria Victis estis kolektiĝantaj Varsovianoj por silente honorstari memore al la viktimoj de la heroa elano.
La 1-an de aŭgusto 1944 la batalon komencis inter 40 kaj 50 mil inurgentoj. La planita por kelkaj tagoj insurekcio daŭris du monatojn. Ĝi estis la plej granda armita kampanjo organizaita dum la 2-a mondmilito en la okupaciata de germanoj Eŭropo. En la daŭro de la bataloj pereis ĉ. 18 mil insurgentoj, 25 mil estis vunditaj. La perdoj de la civila loĝantaro estis hororigaj kaj egalis al ĉ. 200 mil viktimoj. La restantaj Varsovianoj, ĉirkaŭ 500 mil personoj estis elpelitaj el la urbo, kiu post la falo de la insurekcio estis preskaŭ plene forbruligita kaj terebenigita.
Unu el la lastaj akordoj de la memortago estis lastĵaŭde tradicia koncerto „Varsovianoj kantas malpermesitajn kanzonojn”, ĉi-foje sur la Katela Placo, sendube loko malpli komforta – pro sia grandeco – ol Piłsudzki Placo. Dum du horoj – ekde la 20-a – Varsovianoj kaj gastoj de la pola ĉefurbo provizitaj per kantlibretoj kaj teleekrano komune kun artistoj plenumis la plej famajn kaj popularajn insurgentajn kantojn.
Inter la publiko – senjoroj kaj insurgentoj – kiu memoris la tempon de antaŭ 69 jaroj dominis junuloj, multaj vestitaj per T-ĉemizoj kun la slogano „Warszawa 44” kaj ankro, la simbolo de la batalanta Varsovio. Ili transprenas la torĉon de memoro pri la junuloj de antaŭ 69 jaroj, kiuj pereis en la neegalŝanca batalo por libera Varsovio kaj Pollando.
El la elsendo, 02.08.2013. Legas Barbara
La Varsovia Insurekcio 1944, la 69-a datreveno
Utiligo de nefekundaj grundoj
Grundoj malbonkvalitaj, kiuj ne donas kontentigajn fruktojn kaj do ĝia kultivado estas neprofitdona povas esti tamen utiligataj. Skribis pri tio “Nasz Dziennik” suflorante, ke bona solvo estas destino de tiuj grundoj por surkreskigo de arbaro. Agentejo por restrukturigo kaj modernigo de la agrikulturo ĝis la fino de julio akceptas proponojn de polaj farmistoj. Ekde 2004, kiam tiu programo komencis funkcii kreiĝis jam 70 mil hektaroj da arbaroj. Avantaĝoj estas multflankaj. Agrikulturisto ne nur surkreskigas per arbaro nefekundajn grundojn kaj ricevas krome por tio monon. Perspektove li povos vendi lignon de la arbaro kaj kromenspezi. Ne trotakseblaj estas krome medioavantaĝoj, ĉar arbaron eblas trakti kiel fabrikon de oksigeno, krome arbaro multe gravas en la mediopanoramo kaj grandigas la biodiversecon.
Por sukreskigo estas preferataj grundoj ne nur malbonkvalitaj, sed ankaŭ havantaj signifon por protektado de akvo kaj grundkvalito. Agrikulturistoj povas destini por surarbarigo la areon de la duona hektaro ĝis 100 hektaroj.
El la elsendo 19.07.2013. Legas Tomek
Utiligo de nefekundaj grundoj
Pola Sejmo pri la rita bestobuĉado
Dum la lastvendreda voĉdonado en la pola Sejmo estis rifuzita projekto de leĝoamendo allasanta ritan buĉadon de vivaj bestoj, sen ilia senkonsciigo. Voĉdonis por la rifuzo 222 deputitoj, 178 estis kontraŭ, sindetenis 9. La ĉefrabeno de Pollando post tiu rezulto ekminacis, ke li rezignos pri sia oficado, se la amendo ekvalidos. En la interparolo kun la radio Z li samtempe esprimis la konvinkon, ke en la daŭro de plej proksimaj monatoj eblos trovi manieron allasi la ritan bestobuĉadon pro la religiaj motivoj. La ministro por agrikulturo, Stanisław Kalemba deklaris, ke liaopinie ekzistas ebleco akuzi la decidon antaŭ la Konstitutcia Tribunalo. La akuzon jam direktis la Regiona Tribunalo el Bjalistoko. Ĝiaopinie malpermeso de la rita bestobuĉado povas signifi la malobservadon de la Konstitucio, aparte de ĝiaj artikoloj, kiuj rilatas al la libereco de la konscienco kaj religio.
El la elsendo 16.07.2013. Legas Krystyna
Pola Sejmo pri la rita bestobucxado
Granda Japana Muro
Doktoro Stefan Niewitecki el la Gdanska Politekniko asertas, ke muro longa 2 mil 200 kilometrojn kaj 22 metrojn alta povas protekti Japanion kontraŭ la sekvoj de cunamo. Laŭ sismologoj la verŝajno de la sekva cunamo en la daŭro de la plej proksimaj 30 jaroj estas 90-procenta. Doktoro Niewitecki aŭtoras kelkajn variantojn de la protektomuro kontraŭ la cunama elemento depende de la speco de la marbordo kaj urbaniza grado. La kosto de la murelkonstruo egalus al 140 miliardoj da usonaj dolaroj. La infrastrukturaj perdoj de Japanio de antaŭ du jaroj egalis al pli ol 300 miliardoj da dolaroj. La unua speco de la muro konceptita de la pola inĝeniero estas destinita por terenoj dense enloĝataj. Formas ĝin tridimensia konstruaĵo, kiu de la oceano havos la ferbetonan ondoŝirman muron dum la enaĵo estus plenigita de sablo kaj cemento. Flanke de kontinento etendiĝas monolita ferŝtala kontruaĵo ligita kun domoj. Pro la loĝdenseco Japanio daŭre estas grave endanĝerigita. Doktoro Niewitecki jam kiel studento antaŭ 40 jaroj sendis por la interacia konkurso en Japani projekton de la kontraŭcunama barilo, difinita Granda Japana Muro. Lia ideo estas la temo de 260-paĝa libro, per kiu li decidis habilitiĝi. Doktoro Niewitecki aŭtoras pli ol 400 ekspertizojn kaj konstruprojektojn.
El la elsendo el 12.07.2013. Legas Tomek
Granda Japana Muro
Ĉinaj-rusaj militekzercoj sur la Japana Maro
Svislando estas la dua post Islando eŭropa lando, kiu subskribis kun Ĉinio kontrakton pri libera komerco. La riĉiĝanta Ĉinio fariĝis ideala komerca partnero por Svislando, kiu vendas al ĝi altgradajn teknologiojn, multajn varojn, inkluzive de luksaj objektoj. Ĉinio eksportas al Svislando varojn, kiujn por svisoj ne valoras produkti. Temas pri teksaĵoj kaj malmultekostaj elektronikaĵoj.
En 2012 la nivelo de la komerca interŝanĝo inter Svislando kaj Ĉinio egalis al 26,3 miliardoj da dolaroj, kaj la supereco de la svisaj merkatistoj havis la valoron de 22,8 miliardoj da dolaroj.
Svislando alte taksas sian suverenecon. Ĝi ne apartenas al la Eŭrpoa Unio, longe prokrastis membriĝi en UN-o. Ĉinio gvidas rilate ĝin apartan ekonomian politikon. Necesas memorigi, ke inter Bruselo kaj Pekino daŭras dogana milito pri eŭropaj vinoj kaj ĉinaj sunpaneloj. Pli frue nur Islando subskribis kun Ĉinio kontrakton pri libera komerco.
El la elsendo, 09.07.2013. Legas Krystyna
Libera komerco kun Cxinio
Libera Komerco kun Ĉinio
Svislando estas la dua post Islando eŭropa lando, kiu subskribis kun Ĉinio kontrakton pri libera komerco. La riĉiĝanta Ĉinio fariĝis ideala komerca partnero por Svislando, kiu vendas al ĝi altgradajn teknologiojn, multajn varojn, inkluzive de luksaj objektoj. Ĉinio eksportas al Svislando varojn, kiujn por svisoj ne valoras produkti. Temas pri teksaĵoj kaj malmultekostaj elektronikaĵoj.
En 2012 la nivelo de la komerca interŝanĝo inter Svislando kaj Ĉinio egalis al 26,3 miliardoj da dolaroj, kaj la supereco de la svisaj merkatistoj havis la valoron de 22,8 miliardoj da dolaroj.
Svislando alte taksas sian suverenecon. Ĝi ne apartenas al la Eŭrpoa Unio, longe prokrastis membriĝi en UN-o. Ĉinio gvidas rilate ĝin apartan ekonomian politikon. Necesas memorigi, ke inter Bruselo kaj Pekino daŭras dogana milito pri eŭropaj vinoj kaj ĉinaj sunpaneloj. Pli frue nur Islando subskribis kun Ĉinio kontrakton pri libera komerco.
El la elsendo, 09.07.2013. Legas Krystyna
Libera komerco kun Cxinio
Usona spionaktivado en EU
La lastsabata artikolo en la interreta paĝaro de la germana Der Spiegel informis, ke la subalterna al la usona registaro NSA – Agentejo por la Nacia Sekureco – per sia spionodagado ĉirkaŭprenas plej verŝajne ankaŭ la Eŭropan Union. La informoj aperis reference al la transdonitaj al la gazeto dokumentoj, kiujn transprenis infomadikisto Edward Snowden enlaborigita en komputila firmao estanta ekstera partnero de NSA. La Eŭropa Komisio, kaj la aŭtoritatoj i.a. de Germanio, Francio, Italio postulis klarigojn de Usono. Klarigojn postulas ankaŭ la estro de la Eŭropa Parlamento, Martin Schultz, kiu en sia deklaro esprimis ŝokiĝon kaj maltrankvilon pro la informoj. Li aldonis, ke se ili evidentiĝos veraj tio negative influos la uniajn-usonajn rilatojn.
La estro de la usonaj spionservoj, James Clapper, kunordiganta la agadon de ĉiuj invigilservoj de Usono informis en speciala komuniko, ke la registaro de Usono transdonos al la Unio siajn klarigojn per diplomatiaj kanaloj. Kiel li deklaris la temo estos priparolita en la duflankaj interparoloj kun unuopaj uniaj landoj.
El la elsendo, 02.07.2013. Legas Krystyna kaj Barbara
Usona spionaktivado en EU
Kroatio, la 28-a ŝtato de la Eŭropa Unio
Noktomeze de dimanĉo al lundo Kroatio membriĝis en la Eŭropa Unio kiel ĝia 28-a ŝtato. En la ĉeesto de miloj da homoj – kroataj kaj uniaj politikistoj kolektiĝintaj dum la solenaĵo en Zagrebo – aŭdiĝis la himnoj de Kroatio kaj de la Unio. La entuziasmo reganta tiuokaze en la centro de Zagrebo suprizis, ĉar ŝajnis, ke kroatoj kun rezervo rilatigas sin al la membriĝo. Ili ankaŭ vigle reagis je parolado de la estro de la Eŭropa Komisiono, Jose Manuel Barroso konstatinta, ke Kroatio neimageble ŝanĝigis en la lastaj jaroj kaj estas nacio plene demokrata, respektanta liberecon kaj leĝobservan regadon. Ne mankis promesoj. La prezidanto de la Eŭropa Unio, Herman Van Rompuy parolante pri la membriĝo de Kroatio reliefigis, ke tiu fakto plibonigos la vivon de la kroata nacio. Ekspertoj ne lasas tamen al kroatoj iluziojn. La membriĝo en la Unio ne rapide kaŭzos, ke ĉi tiu lando supervenkos du plej gravajn problemojn – la ekonomian regreson kaj senlaborecon.
El la elsendo, 02.07.2013. Legas Krystyna kaj Barbara
Turisma sezono en la pola Tatry-montaro komenciĝis
Meze de junio komenciĝis en la pola parto de Tatry-montaro la turisma sezono. La regionon ĉiujare vizitas preskaŭ tri milionoj da turistoj. Ĉe la pola flanko la longeco de la turismaj itineroj egalas al 275 kilometroj kaj formas ilin jen facilaj piediraj vojoj, jen grimpotrakoj postulantaj specializajn aranĝaĵojn. Tatry-montaran Nacian Parkon ne eblas viziti senpage, kaj mono el la disvendado de biletoj servas por kreado kaj konservado de la turisma infratsukturo, eduka agado kaj naturprotekto. 15 procentoj de la menciitaj enspezoj servas por la kromfinancado de la agado de TOPR – Tatry-montara Volontula Savservo. Tradicie la apogea vizitperiodo datiĝas inter la mezo de julio kaj la 20-a de aŭgusto. En Zakopane estas registritaj pli ol 27 tranoktolokoj en hoteloj, pensionoj kaj privataj ĉambroj. Ilia prezo varias de 40 ĝis 80 zlotoj por la nokto, en hoteloj ĉirkaŭ Giewont-pinto necesas pagi ekde 100 zlotoj por nokto.
El la elsendo, 25.06.2013. Legas Milada
Turisma sezono en pola Tatry-montaro komencighis
D.Tusk, kandidato por grava unia posteno
La eŭropunia deputito flanke de Civitana Platformo, Jacek Protasiewicz sciigis, ke la kristandemokrata frakcio “tre dezirus”, ke Donald Tusk fariĝu la prezidanto de la Eŭropa Komisiono kaj Konsilio. Li faris la rezervon, ke la pola ĉefministro ankoraŭ konsideras tion. La estro de la kristandemokratoj en la Eŭropa Parlamento, Joseph Daul konfirmis, ke Donal Tusk estas unu el virualaj kandidatoj por la estonta prezidanto de la Eŭropa Komisiono en la balotoj en 2014. Inter aliaj kandidatoj troviĝas la franca komisaro por la interna merkato, Michel Barnier, la sveda ĉefministro Fredrik Reinfeldt, la luksemburga komisaro por justeco Viviane Reding. Kiel bona kandidato estas menciata la latva ĉefministro Valdis Dombrovskis. Ne eblas ekskludi, ke la nuna prezidanto, Jose Manuel Barroso deziros resti por la tria oficperiodo. La kristandemokrata EPL estas la plej granda frakcio en la Eŭropa Parlamento. Apartenas al ĝi la regantaj nun en Pollando Civitana Platformo kaj Pola Kamparana Partio.
Legas Milada
D.Tusk, kandidato por grava unia posteno
Aŭstralio avanas la 3-an fojon
Aŭstralio jam la trian fojon okupis la unuan lokon en la rangolisto „Indico de bona vivo” – pretigita de OECD – konfirmante, ke ĝiaj loĝantoj estas la plej feliĉaj inter loĝantoj de la altgrade evoluintaj landoj. En la klasifiko estas konsiderataj tiaj kriterioj, kiel la nivelo de la enspezoj, sanstato de la socio, sekureco kaj loĝejkondiĉoj.
La duan lokon post Aŭstralio okupis Svedio, kaj sekve Kanado, Norvegio kaj Svislando. Pollando inter 36 landoj troviĝas sur la 25-a loko.
Aŭstralianoj ĝuas ankaŭ la plej longan prognozatan vivolongon. Statistika aŭstralia novnaskito havas la ŝancon ĝisvivi 82 jarojn. Alta estas ankaŭ indico de enlaborigo. 73 procentoj de loĝantoj de Aŭstralio en la aĝogrupo de 15 ĝis 64 jaroj havas laboron. Krome Aŭstralio de pli ol 20 jaroj notas ekonomian kreskon. La lando sukcesis eviti ankaŭ la sekvojn de la monda ekonomia krizo.
Legas Gabi
Australio avanas la 3-an fojon
Mondo reage je la balotoj en Irano
La okcidentaj ŝtatoj deklaris la pretecon kunlabori kun la nova prezidento de Irano, Hasan Rouhani. Ili ligas esperojn pri solvo de kontraŭdiroj rilate al la irana nuklea programo kaj la konflikto en Sirio.
Usono post la balotoj alvokis la aŭtoritatojn en Teherano respekti la volon de la civitanoj. La Ĝenerala UNO-sekretario, pere de sia aferprezentanto Martin Nesirky varme salutis la prezidenton-elektiton kaj instigis Iranon ludi konstruan rolon sur la regiona kaj internacia arenoj. La estrino de la eŭropunia diplomataro Catherine Ashton deklaris, ke la unio estas decidpreta por kunlabori kun la nova irana ŝtatestro por solvi la nuklean demandon. Ashton gvidas intertraktojn kun Irano en la nomo de la tiel nomata sesopo, alivorte Usono, Rusio, Ĉinio, Francio, Britio kaj Germanio. Israelo rekonis la rolon de la nova irana prezidento marĝena, substrekante, ke pri la formo de la irana nuklea politiko decidas la irana spirita-politika gvidanto, ajatolaĥo Sajed Mohammad Ali Chamenei.
El la elsendo, 25.06.2013. Legas Zbyszek
Mondo reage je la balotoj en Irano
Eŭropaj landoj en enketo pri toleremo
Kadre de la projekto World Values Survey sociologoj el la tuta mondo ekde 1981 faris 256 mil intervjuojn kun personoj en 87 landoj. I.a. oni demandis, kiun la enketitoj ne ŝatus havi kiel la najbaron. La esplorrezultoj elmontras, ke spite korektecon de politikaj deklaroj problemo de antaŭjuĝoj en Eŭropo daŭras. La konsekvenco de reciproka malemo de parto de loĝantoj de Okcidento kaj parto de enmigrintoj kaj iliaj idoj estas la eksplodantaj jen kaj jen tumultoj, en kies fono troviĝas rasaj, naciecaj kaj konfesiaj diferencoj. Aparte surprizaj estis la esplorrezultoj rilate Francion, en kiu 27 procentoj de la respondintoj konfesis, ke ne ŝatus loĝi najbare de homo alirasa, por 43 procentoj nedezirinda najbaro estas enmigrinto aŭ eksterlanda laboranto, por 34 procentoj gejo. Inter toleremaj rilate eksterlandanojn germanoj ĉiu 4-a ne ŝatus havi kiel la najbaron muzulmanon, 24 procentoj de finnoj preferus ne najbari kun rusoj. Poloj sur la eŭropa mapo de rasaj antaŭjuĝoj ili ne evidentiĝas maltoleremaj.
Legas Milada
Europaj landoj en testo pri toleremo
4 Honoraj Konulejoj de Hungario en Pollando
La ministroj por la eksterlandaj aferoj de Pollando kaj Hungario, Radosław Sikorski kaj Janos Martonyi malfermis pasintsemajne en Bydgoszcz Honoran Konsulejon de Hungario. Temas jam pri la 4-a ĉi-speca institucio en Pollando. Ili funkcias krome en Poznań, Szczecin kaj Łódź. Temas samtempe pri la 6-a honora konsulejo en Bydgoszcz, atentigis la pola ministro. Siaflanke la hungara ministro substrekis, ke la tutmondiĝo devigas intimigi la rilatojn, kion pruvas la establo de tiu nova honora konsulejo de Hungario. Ĉe-okaze de la solenaĵo ambaŭ ministroj gvidis interparolojn pri la pola-hungara kunlaboro kadre de la Viŝegrada Grupo. I.a. ministro Martonyi deklaris daŭrigadon de la proponita de Pollando formulo de renkontiĝoj de la grupo kun gravaj ekstereŭropaj landoj. Lastvendrede la pola kaj la hungara ministroj por la eksterlandaj aferoj partoprenis renkonton de la dilplomatiestroj de la Viŝegrada Grupo kaj de la Orienta Partnereco.
Legas Milada
La 4-a Honora Konsulejo de Hungario en Pollando
Nova ripozmodo – sen modernaj teknologioj
Multaj turistoj pretas pagi multon por dum la feriado ĝui plenan trankvilon. Tial poloj ĉiam pli ofte pasigas sian liberan tempon sen konsulti modernan teknologion. Laŭ esploroj de la firmoj Euromonitor kaj World Travel Market la feriado sen novaj teknologioj estas nova turisma tendenco, kiu populariĝas ankaŭ en Pollando. Ĉiam pli da turismaj oficejoj, hoteloj kaj ripozcentroj konsideras tion en sia oferto. La ekspertoj konvinkas, ke tio estas la plej bona maniero por sukcesa ripozo. Ripozlokoj liberaj de novaj teknologioj celas ĉefe personojn kun stresiga vivmaniero. Tiajn – kiel atentigas Dziennik Polski – kiuj eĉ dum libera tempo ne kapablas rezigni pri la kontrolado de elektronika poŝtkesto aŭ laborcela telefonado.
Legas Tomek
Ĉina raketo en la komso
Reprezentantoj de la usona administracio neoficiale konstatis, ke Ĉinio okazigis pasintlunde testadon de nova transkapta raketo, kiu povas esti uzita por detrui satelitojn sur la ĉirkaŭtera orbito. La raketo leviĝis 10 mil kilometrojn super la ternivelo kaj sekve al la tero revenis. Temis pri la plej alta flugo post 1976. Similajn flugojn Usono okazigis en la 60-aj jaroj. Ĉinio informis, ke la flugo havis sciencan karakteron, la raketo estis enhavanta aparataron por esplori la magnetosferon. Pentagono monitoris la pasintsemajnan flugon. Kiel sciigis Reuter-agentejo la flugo de la ĉina raketo okazis unu semajnon post kiam Pentagono informis pri la usonaj klopodoj pri sekureco de satelitoj kaj kontraŭagado de virtualaj endanĝerigoj flanke de aliaj ŝtatoj en la kosma spaco.
Legas Milada
China raketo en la kosmo
Kvotoj por la publika servo en la Unio
La proponataj de la Eŭropa Komisiono kvotoj por la publika helpo povas kaŭzi en Pollando likvidon de la sistemo, kiu subtenas la enlaborigon pere de krompagoj al la salajro.
La komisiono pretigis projekton de nova direktivo, laŭ kiu la menciita kvoto egalu al unu dekono de procento de la landa produkto brutte de lando-membro el la antaŭa jaro aŭ al la kvoto, kies ekvivalento egalus al 100 milionoj da eŭroj. Kaze de Pollando temus pri 150 milionoj da zlotoj respektive 420 milionoj. Se la publika helpo superus iun el tiuj kvotoj necesus peti la Komisionon pri individua aprobo de la supero, plej malfrue en la daŭro de 6 monatoj. Dume la jaraj elpezoj de la Ŝtata Rekapabliga Fonduso de Neplenlertaj Personoj por krompagoj al salajroj egalas al pli ol 3 miliardoj da zlotoj. Tial la projekto de nova direktivo elvokas maltrankvilon de polaj labordonanoj. Kiel substrekas en Dziennik Gazeta Prawna Jan Zając, la prezidanto de la Pola Organzio de la Labordonantoj de Neplenlertuloj – akcepto de direktivo en proponita formo signifus faktan likvidon de ĉi tiu helpoformo kaj ruinigon de la tuta sistemo subtenanta la enlaborigon de neplenlertuloj.
Legas Tomek
Propono de kvotoj por la publia helpo en EU
Omaĝa rezolucio de la pola Senato
Hieraŭ la Senato omaĝis la memoron de poloj, kiuj antaŭ 70 jaroj fariĝis viktimoj de la amasmurdoj efektivigitaj de la ukrainaj bandoj UPA sur la tereno de Wołyń-regiono. En la rezolucio senatanoj difinis la krimon kiel etnan purigoakton, kun simptomoj de la hombuĉado. La senata rezolucio memorigas, ke per la atako de UPA kontraŭ la vilaĝo Parośla Pierwsza en Wołyń-regiono komenciĝis la kampanjo de la fizika eliminado de poloj, efektivigita de Bander-frakcio de la Organizo de Ukrainaj Naciistoj kaj Ukraina Ribela Armeo. La rezolucio parolas pri ĉirkaŭ 100 mil murditaj poloj: viroj, virinoj, infanoj kaj maljunuloj, kio konformas al la donitaĵoj de la Instituto pri la Nacia Memoro.
Legas Krystyna
Omagha rezolucio de la pola Senato
Hagia Sofia en Istambulo denove estos moskeo
La islama organizo “Junaj el Anatolio” ĉiuvendrede organizos preĝojn antaŭ la sanktejo Hagia Sofia en Istabulo – nun funkcianta kiel muzeo – favore al transformo de ĝi en moskeon. Tio estis deklarita dum la gazetara konferenco okaze de la 560 datreveno de la konkero de Konstantinopolo fare de turkoj. La sanktejo dediĉita al la Dia Saĝo konstruita en la 6-a jarcento estis transformita en moskeon post la konkero de Konstantinopolo fare de turkoj en 1453. Antaŭ 80 jaroj la aŭtoritatoj de la laika turka ŝtato transformis ĝin en muzeon. Nun diversaj islamaj grupoj postulas, ke ĝi denove fariĝu moskeo. En Turkio sep iamaj kristanaj bazilikoj de Dia Saĝo funkciis kiel muzeoj. Kvin el inter ili en la lastaj jaroj estis transformitaj en moskeojn.
Legas Gabi
Hagia Sofia en Istambulo denove estos moskeo
Mia lernejo en la Eŭropa Unio – Akademio de Juna Diplomato
Junaj laŭreatoj de la 10-a eldono de la konkursprogramo “Mia lernejo en la Eŭropa Unio – Akademio de Juna Diplomato” partoprenos ekskurson al la ĉefurboj de la landoj de la Viŝegrada Grupo. Al ĉiuj 10 eldonoj de la konkurso aliĝis pli ol 13 mil lernejoj kaj 250 laŭreatoj partoprenis en la organizataj de la ministerio por la eksterlandaj aferoj studvizitoj. La konkursprogramo celas diskonigi inter la polaj gejunuloj konojn pri la Eŭropa Unio kaj pri diversaj aspektoj de la pola membreco en la Unio. Ĉi-jare la organizantoj koncentriĝis pri la nuntempa diplomatia servo en Pollando kaj en la Unio kaj la rolo, kiun ĝi havas en la internacia politiko. La junuloj i.a. interpretis vortojn de la eksa ĉeĥa prezidento, Vaclav Havel politiko ne estas arto pri tio, kio ebla – sed pri tio, kio estas malebla. Parto de la konkursaĵoj interpretis ankaŭ la moton de la pola diplomataro: Al Pollando servi, Eŭropon krei, la mondon kompreni.
Legas Milada
Mia lernejo en la Unio…
La unua vivo de Angela M.
Angela Markel en la epoko de Germana Demokrata Respubliko estis – en pli granda grado ol asertite ĝis nun – engaĝita en la agadon de la komunista junulara organizo FDJ, asertas la aŭtoroj de ŝia nova biografio La unua vivo de Angela M. Kiel laboranto de la Sciencakademio de GDR, Merkel en la Centra Instituto de Fizika Kemio, lime de la 70-aj kaj 80-aj jaroj, estis sekretario por la agitado kaj propagando. La libro de Ralf Georg Reuth kaj Guenther Lachmann aperis antaŭnelonge en Germanio. Ĝis nun Merkel asertis, ke ŝi respondecis tiam sole pri kulturaferoj. Post la apero de la libro ŝi komentis, ke plej gravas por ŝi tio, ke nenion ŝi kaŝis. Ŝi aldonis: Mi povas baziĝi sur miaj propraj rememoroj [..] se nun evidentiĝas, ke estis alie, ankaŭ kun tio eblas vivi.
Legas Milada
La unua vivo de Angela M
Kresko de la aprila industria produktado
La Ĉefa Statistika Oficejo sciigis, ke la industria produktado en aprilo kreskis je 2,7 procentoj. En marto ĝi havis minusan valoron. Pli fruaj monatoj ankaŭ ne estis optimismigaj. Pozitivan efikon havis la fakto, ke en aprilo estis de pli labortagoj, samtempe kelkaj laboroj estis ŝovitaj pro tre longa ĉi-jare vintro. Aliflanke malkreskas enlaborigo kun samtempa kresko de salajroj. Ili estis kreskantaj je 3 procentoj en la periodo, kiam inflacio estis malpli alta. El tio sekvis reala salajrokresko.
Legas Milada
Kresko de aprila industria produktado