Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Post la referendumo en Greklando

En la dimanĉa referendumo en Greklando venkis pledantoj por rifuzo de kondiĉoj, kiujn antaŭ Ateno metis internaciaj kreditoroj: Eŭropa Komisiono, Eŭropa Centra Banko kaj Internacia Valutfonduso. Nun gvidantoj de la ŝtatoj de la eŭrosfero decidos ĉu oferti al Greklando laŭvican faskon de financa helpo aŭ allasi ĝian bankroton kaj povas esti forlason de la eŭrosfero. La estro de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker dum la marda debato en la Eŭropa Parlamento deklaris, ke la Komisiono klopodos restarigi la intertraktojn kun Greklando kaj lia persona deziro estas, ke ĝi ne forlasu la eŭrosferon.

Hieraŭ la germana kanceliero Angela Merkel faris telefonan interparolon kun la ĉefministro de Greklando, Aleksis Cipras, kiu – laŭ informoj de la agentejo dpa – certigis, ke hodiaŭ en Bruselo li estas prezentonta novajn konraŭkrizajn proponojn ligitajn kun la greka ŝuldo.

 El la elsendo 07.07.2015. Legas Krystyna

 

Caritas helpas ripozi

En Pollando kaj en multaj aliaj landoj komenciĝis la feriado. Keldek mil infanoj kaj junuloj utiligos nunjare tendarojn kaj organizitan feriadon pretigitan de la karitata organizaĵo Caritas. Ofte sen tiu helpo ili ne havus ŝancon ripozi ekster sia loĝloko. Kiel informas Ĉefa Statistika Oficejo eĉ 10 procentoj de polaj infanoj vivas en mizero. La somera kampanjo de Caritas-Polska estas unu el la plej grandaj inicitoj en la feria societo realigita dank’  al. subvencio de poloj kaj laboro de volontuloj. En la nuna jaro la oferton de Caritas utiligos preskaŭ 400 polkoniaj infanoj el Ukrainio, Belorusio, Litovio kaj Rumanio. Caritas disponas pri 51 feriaj centroj por pli ol 5 mil infanoj, por la bezonoj de la kamanjo estas luataj preskaŭ 100 ripozcentroj.

El la elsendo 03.07.2015. Legas Barbara

 

Greklando antaŭ la referendumo

La greka registaro havas la esperon, ke venontsemajne refunkcios bankoj kaj dume por grandgi la frekventecon en la dimanĉa referendumo alprenis la decidon pri senpaga trafiko laŭ la aŭtovojoj kaj 50-procenta favorprezo por la trajna transporto. Aleksis Cipras en la ĵaŭdvespera televida prezentiĝo deklaris, ke  subskribo de nova helpokontrakto kun kreditoroj estas ebla dum 48 horoj post la referendumo. Kontraŭ la Union protestis en Ateno ĵaŭde vespere kelkaj mil subtenantoj de komunistoj, anarkiistoj antaŭ la reprezenta sidejo de la Eŭropa Komisiono. Estis bruligita la unia flago, polico uzis la larmigan gason.

Dume, la provizora estro de la eŭrogrupo deklaras unusignife, spite la certigojn de la grekaj aŭtoritatoj, ke la voĉdonado entute ne rilatas al eŭro. Temos pri elekto inter “eŭro kaj draĥmo”. Jeroen Dijsselbloem [jerum dejsoblum] diris ĵaŭde, ke estos neniuj intertraktoj, se grekoj rifuzos helpon de la eŭrogrupo kaj ligitajn kun ĝi ŝparojn kaj reformojn.

 El la elsendo 03.07.2015. Legas Krystyna

 

Malbona pritakso de polaj aŭtoritatoj

Pli ol du trionoj de poloj, t.e. 68 procentoj estas malkontentaj pri la laboro de la registaro. Plimulto de poloj malbone taksas la laboron de ĉefministro Kopacz kaj prezidento Komorowski, tio sekvas el la enketo de la esplorcentro TNS Polska. Kvankam 22 procentoj de la enketitoj (ĉiu kvina) havas malsaman opinion, tamen nur ĉiu centa taksas ĝin kiel tre bonan. Malbone la laboron de la ministrokonsilantaro taksas pli ol du trionoj de la enketitoj, sed preskaŭ unu kvarono de poloj ĝian laboron taksas tre negative.

Kompare kun majo kreskis je 3 procentoj negativaj opinioj pri la laboro de ĉefministrino Ewa Kopacz, je 4 procentoj kreskis negativaj opinioj pri la laboro de prezidento Bronisław Komorowski. Ambaŭkaze malkreskis je po du procentoj pozitivaj pritaksoj de ilia laboro.  La enketo estis efektivigita en junio 2015.

 El la elsendo 30.06.2015. Legas Milada

Krizo en Greklando

Hodiaŭ pasas la limdato de repago fare de Greklando de laŭvica partopago al Internacia Valutfonduso en la alteco de 1,7 miliardoj da eŭroj. Greklando decidis ĝin ne pagi. Post la rompiĝo de la intertraktoj en Bruselo la helpoprogramo por Greklando ĉesas hodiaŭ vespere. Aleksis Cipras direktis peton al la prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio daŭrigi la helpoprogramon je unu monato. Tusk respondis negative, sed aldonis, ke post la ĉesigo de la programo Greklando povas klopodi pri akiro de nova helpo.

Semajnfine la greka ĉefministro Aleksis Cipras anoncis referendumon, en kiu grekaj civitanoj respondos – la 5-an de julio –  ĉu ili estas por interkompreniĝo kun la kreditoroj pri la financhelpa fasko por Ateno. Ekde lundo la greka registaro decidis fermi por unu semajno bankojn kaj la elpagoj el la monmaŝinoj estas limigitaj ĝis 60 eŭroj tage. La eksterlandaj transakcioj estis ĉesigitaj. En Greklando okazas protekstoj kontraŭ la ŝparoj trudataj de la Eŭropa Unio. Kvankam la greka ĉefministro alvokis, ke la grekaj civitanoj rifuzu en referendumo kondiĉojn de eksterlanda helpo li samtempe atentigis, ke lia registaro respektos eventualan decidon de la civitanoj, esprimotan en referendumo daŭrigi – konforme al la rekomendoj de eksterlandaj kreditoroj – longdaŭran ŝparprogramon, sed ne estos li, kiu ĝin envivigos.

 El la elsendo 30.06.2015. Legas Krystyna

La vinkonkurso Galicja Vitis

En la kastelaj internoj en la loko Łańcut [ŭancut] (la suda Pollando) lastvendrede finiĝis la kvina eldono de la Vinkonkurso Galicja Vitis. Partoprenis ĝin 416 vinoj el 11 eŭropaj landoj. La interesiĝo superis la du antaŭajn eldonojn, kiam rivalis po pli ol 300 vinoj.

Nunjare al la konkurso siajn vinojn proponis vinproduktantoj el Pollando, Slovakio, el tiuj du landoj estis plej multaj proponoj. Sekve estis prezentitaj vinoj el Hungario, Ĉeĥio, Greklando, Italio, Francio, Germanio, Aŭstrio, Slovenio kaj Portugalio. Plej multaj vinoj devenis el la 2014-a jaro kaj el la 2013-a. Plej malnova estis el la 2-mila jaro. La internacian ĵurion konsistigis vingustumaj ekspertoj kaj enologoj el Pollando, Slovakio, Hungario kaj Ĉeĥo.

Estis atribuitaj 85 medaloj, inkluzive de 11,  kiujn akiris polaj vinprodukantoj. Unu el la celoj de la konkurso estas popularigi la vinkulturon ekster la tradiciaj vinproduktaj regionoj. Laŭ organizaĵo membriganta vitkulturistojn en Pollando estas da ili ĉirkaŭ unu milo. En la konkursoregiono, kaj do en la Apudkarpatio ekzistas ĉirkaŭ 150 vitejoj sur la suma areo de 100 hektaroj.

La komencoj de la vinkultivado sur ĉi tiu tereno radikas en la 10-a – 11-a jarcentoj, sed malaperis en la 16-a kaj 17-a jarcentoj gravaparte pro konkurenco de hungaraj vinoj, kiujn tiam oni komencis amase importi. La vitkultivado al Apudkarpatio revenis meze de la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento.

El la elsendo 23.06.2015. Legas Barbara

Poloj daŭre malfavore pri  eŭro

La plej novaj esploroj de la opinisonda centro CBOS konfirmas la daŭran kontraŭstaron de poloj kontraŭ la komunan valuton. En aprilo 2015 eĉ 70 procentoj de poloj deklaris sian malemon al la komuna unia valuto.  La kontraŭstaro estas ne sole ĉiam pli ofta, sed ankaŭ esprimata en pli decidfirma maniero. CBOS memorigas, ke la plej grandan subtenon por la komuna valuto poloj esprimis en 2002 antaŭ la membriĝo de Pollando en la Unio. Tiam ĝi egalis al 64 procentoj. En la jaroj 2007-2008 la nombro de la subtenantoj kaj kontraŭuloj de eŭro estis en Pollando pli-malpli sama. Post la apero de financaj problemoj en Greklando kaj ankaŭ en aliaj eŭropaj landoj la akceptemo por la unia valuto sisteme malfortiĝadis kaj nun estas la plej negativa en la historio de la esploroj.

El la elsendo 16.06.2015. Legas Maciek

Pakaĵkestoj de Interger.pl sur laŭvica merkato

Pakaĵkestoj, alivorte sistemo de aŭtomataj poŝtkestoj por ekspedado kaj ricevado de sendaĵoj troviĝas en en publikaj lokoj, ofte proksime al superbazaroj, benzin­prenejoj, studentaj urbetoj. Plimulto funkcias 24 horojn diurne. La nomo pakaĵkesto, pole „paczkomat [paĉkomat]” estas registrita varmarko de la kompanio Interger.pl. Tiun nomon tamen oni uzas ankaŭ por ĉiaj ĉispecaj aranĝaĵoj ankaŭ de aliaj entreprenoj. La merkatagado de Integer.pl Akcia Kompanio koncernas i.a.: poŝtajn-kurierajn servojn por instituciaj kaj individuaj klientoj, kaj pakaĵ­transporton rilate elektronikan komercon en Pollando kaj sur la internaciaj merkatoj. La strategia celo de la grupo estas aperi ĝis la jarfino 2016 sur preskaŭ ĉiuj eŭropaj merkatoj. Ĝi jam estas kun siaj pakaĵkestoj en Pollando, Aŭstralio, Ĉilio, Britio, Italio, Irlando, Islando, Litovio, Latvio, Ukrainio, Estonio, Rurio, Kipro, Slovakio, Saŭda Arabio, Kolombio, Kostariko, Salvadoro kaj Gvatemalo. La grupo gvidas interparolojn kun laŭvicaj partneroj kaj planas en la daŭro de 3 jaroj funkciigi entute ĉ. 16 mil pakaĵ­kestojn. Inter la lastaj merkatoj estas Islando. Tie inter­konsene kun la loka poŝta kompanio pakaĵkestoj funkcias en la plej grandaj islandaj urboj kaj benzinprenejoj sub la marko PóstBox. Integer.pl subskribis ankaŭ interkonsenton kun la nederlanda PostNL. Tie la pakaĵkestoj estos instalitaj sub la marko Pakketautomaten ĉe la fervoj­stacioj de Amsterdamo, Roterdamo, Hago, Utreĥto, Bredo, Eindhoven, Leinden kaj en la flughaveno Schiphol.

El la elsendo 16.06.2015. Legas Milada

30 milionoj da abaraj junplantaĵoj en Lubuŝa Vojevodio

Ĉirkaŭ 30 milionojn da arbaraj junplantaĵoj (arboj kaj arbustoj) plantas forstistoj el Zielona Góra, kiuj respondecas pro la centra kaj suda parto de la Lubuŝa Vojevodio en la okcidenta Pollando. Ili okupos la areon de 3,5 mil hektaroj. La plantado de la nova plantogeneracio okazas sur la surfaco de sur kiu estis forhakitaj maturaj arboj. Sur la elektita areo novaj junplantaĵoj troviĝas sub la tegmento de la ekzistanta arbaro por altigi ĝian produktivecon kaj riĉigi la bilologian variecon. Sur du terenoj – sub la kontrolo de la Forsta Esplorinstituto kaj Naturuniversitato en Poznano – estas testata la idaro de la plej bonaj patrinaj pinarboj. Sur la menciita areo la baza arbospecio estas pino, kiu konsistigas 87 procentojn de la arbara surfaco.

El la elsendo 16.06.2015. Legas Milada

Esplorprojekto „Poloj en Islando”

La esplor­projekto „Poloj en Islando” estas parto de la projekto „Parolata Historio – la kultura heredaĵo de Pollando kaj Islando en la homa parolo”. Ĝi estos realigata en Islando kaj Pollando en la jaroj 2015-2016 kunlabore kun la Islanda Esplorcentro por novumoj kaj ekonomia kresko.  La projekto estas adresita al ekspertoj kaj junaj esploristoj aplikantaj en siaj esploroj la metodon de parolata historio. Ĝi celas ankaŭ la polan kolonion en Islando kaj loĝantojn de Rejkjaviko. La tuta projekto premisas integron de la plej granda  sur la insulo nacia malplimulto, kiu estas la pola,  kun la islanda socio, pri­dokumenton kaj popularigon de la pola kaj islanda kultur­heredaĵoj. La alia celo estas interŝanĝo de bonaj praktikoj, spertoj kaj ankaŭ komparo de la rolo de la parolata historio kiel esplor­metodo en la eŭropaj landoj inter sciencistoj kaj ekspertoj partoprenantaj la projekton. La projekto konsistas el du partoj. La unua „Poloj en Islando” konsistas el kolekto kaj prilaboro de raportoj de poloj loĝantaj en Islando kaj de islandanoj, kiuj havas kontakton kun la pola kulturo. Ĝi estos realigata en Rejkjaviko kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj. La dua parto de la projekto estos dediĉita al la metodologio de la parolata historio. En decembro en Vroclavo (la sudokcidenta Pollando) okazos internacia scienca konferenco pri la rolo kaj maniero utiligi la metodon de parolata historio. La projekto „Parolata Historio – la kultura heredaĵo de Pollando kaj Islando en la homa parolo” estas realigata kadre de la programo „Disvatigado de la kultura kaj arta diverseco kadre de la eŭropa kulturheredaĵo”.

 El la elsendo 12.06.2015. Legas Maciek

Prezidento-elektito renkontiĝis kun eksterlandaj gastoj

Hodiaŭ la pola prezidento-elektito Andrzej Duda la unuan fojon renkontiĝis kun eksterlandaj gastoj la emiro de Dubajo ŝejko Mohammedm bin Raszid al-Maktum, la ĉefministro de Kando Stephen  Harper,  kaj specialisto por la edukado de malgrandaj infanoj el Brito prof. David Whitebread. Andrzej Duda renkontiĝis ankaŭ kun la prezidanto de la Konsilio de la Pola Kolonio en la mondo kaj reprezentanoj de la pola kolonio en Kanado.

La kanada ĉefministro traktas dum siaj varsoviaj interparoloj kun la reprezentantoj de la pola registaro la subtenon por Ukrainio kaj kunlaboron koncerne sekurecon. Inter la temoj troviĝis ankaŭ firmigo de la pola-kanada ekonomia kaj energetika kunlaboro. La vicprezidento kaj ĉefministro de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, emiro de Dubajo sejko Mohammed bin Raszid al-Maktum estadanta ekde dimanca vespero en Pollando subskribis kun polaj aŭtoritatoj kontrakton prikunlaboro koncerne novumojn, enteprenemon, agrikulturon, superan instrusistemon kaj turismon.  Profesoro David Whitebread estadanta en Pollando laŭ invito  de la societo Aferprezentanto de la Gepatroj gvidas esplorojn pri la sekvoj de frua lernoproceso kaj aktivas favore al. altigo de la aĝo de la formala lerneja eduko en Britio. Liaopinie la negativaj lokoj de britaj infanoj en la internacia rangolisto de lernejanaj sukcesoj ligiĝas kun la tro frua formala komencado de la lernejana devo.

El la elsendo 09.06.2015. Legas Barbara

La Lubuŝa Vincentro en Zaborze

En Zaborze [zaboĵe] en la Lubuŝa Vojevodio (la okcidenta Pollando) apud la unua en la lando komunuma vitejo ĝis la fino de 2015 kreiĝos la Lubuŝa Vincentro. Ĝi estos loko, en kiu turistoj povos konatiĝi kun la procezo de la vin­produktado. Ĝi estos ankaŭ  loko de vin­maturiĝado kaj vingustumo; funkcios tie ankaŭ konferenca salono. La centron konsistigos komplekso de teretaĝaj konstruaĵoj tipaj por la kampara arkitekturo kun granda aŭtoparkejo kaj vasta ripoziga tereno. La ideo de la centro kreiĝis jam en 2010. La Lubuŝa Vincentro en Zaborze kaj la tuta vitejo laŭplane fariĝos la koro de „Lubuŝa Itinero de Vino kaj Medo” longa 302 kilometrojn,  kiu per eventoj kaj aranĝoj, servoj kaj produktoj logos al la regiono turistojn proponante al ili oferton de lokaj vin­produktantoj kaj mielprodukantoj. La vinproduktado en la Lubuŝa Regiono radikas en la 13-a jarcento.

El la elsendo 02.06.2015. Legas Milada

Internaŭtoj elektos en junio polan Arbon 2015

Komence de marto ekologoj el la klubo Gaja en Bielsko-Biala prezentis liston de 16 finalanoj en la konkurso Arbo-2015. Venkinton elektos retumantoj en junio de la nuna jaro. La plej malnova kandidato povas esti pli ol 600-jara, la plej alta havas 35 metrojn kaj la perimetro de la plej vasta egalas al 875 centimetroj.

El ĉiuj vojevodioj por la konkurso venis 115 proponoj kun kortuŝaj, belaj, instruaj kaj amuzaj historioj. Inter la finalanoj estas kverko, abio, pino, platano, saliko, frakseno, karpeno kaj pomarbo.

I.a. temas pri kverkoj el la lokoj Kalety kaj la silezia Ustronie, kiuj laŭ legendo estis atestantoj de la marŝiro de reĝo Johano la 3-a Sobieski kun militistaj trupoj celante al Vieno en 1683. La aĝo de la kverko Bolko el la loko Hniszów el la orienta Pollando estas taksata je 400-800 jaroj. Tamen laŭ la popola tradicio jam en 1018 en ĝia ombro ripozis reĝo Boleslao la Brava antaŭ la transiro de Bug-rivero orienten. Platano Imperiestro el la loko Cesarzowice en la Malsupra Silezio omaĝas Napoleonon, kiu traveturis la lokon en 1813. Kverko Jan el la loko Gołuchów troviĝas en Guinness-libro en la kategorio „la plej granda asembleo de homoj alivestitaj kiel arboj”. En 2013 kolektiĝis ĉirkaŭ ĝi 516 loĝantoj alivestitaj kiel arboj. Paska Kverko kreskas sur la insulo de Tonowskie-lago en la Kujavia-Pomeria Vojevodio. Ĉiujare dum la Paska Lundo en ĝia regiono estas organizata kajakralio. Inter finalanoj menciinda estas la plej dika abio en Pollando, kies perimetro havas 519 centimetrojn.

El la elsendo 02.06.2015. Legas Tomek

80 busoj de Solaris por Varsovio

Baldaŭ sur la stratoj de Varsovio aperos novaj busoj de la firmao Solaris anstataŭigonte malkomfortajn busojn de la firmao Solbus el  la lasta aĉetofasko. La unuaj busoj de Solaris – entute 60 longaj kaj 20 mallongaj – aperos en Varsovio dum la plej proksimaj 6 monatoj. Ĉiuj estos adaptitaj por la transportado de invalidulaj ĉaretoj, klimatizitaj, ekipitaj per monitoradsistemo, elektronika infirmsistemo interna kaj ekstera, kun biletaĉetaj aŭtomatoj kaj informoj por blinduloj. La oferto de la firmao Solaris Bus & Coach [Solaris bas end kaŭĉ) el Bałchatów (beŭĥatuf] en la centra Pollando estis plej avantaĝa inter 4 rivalantaj frimaoj. En decembro 2014 Varsovio subskribis kun Solaris kontrakton pri 10 elektraj busoj Solaris Urbino elektric. Ĝis la 2016 Varsovio disponos pri almenaŭ 30 elektraj busoj.

El la elsendo 02.06.2015. Legas Milada

Andrzej Duda transprenis prezidentigan balotakton

Andrzej Duda, la prezidento-elektito dum aparta solenaĵo en la reĝa Wilanów-palaco en Varsovio transprenis la balotakton, konfirmanta lian elekton je la pola prezidento el la manoj de la prezidanto de la Ŝtata Balotkomisiono, Wojciech Hermeliński. La solenaĵo en la Blanka Salonego de la reĝa Wilanów-palaco okazis tie la unuan fojon. En sia mallonga porokaza alparolo Andrzej Duda esprimis dankon al poloj pro la elekto substrek­ante, ke la tasko de la prezidento estas servi al la tuta nacio. Poloj bezonas senton de komuneco kaj rekonstruon de fido al la aŭtoritatoj, li diris. En la finaj vortoj la prezidento-elektito direktis peton al reprezentanoj de Civitana Platformo konservi serizecon en la parlamentaj laboroj evitante en la portempa periodo gravajn reĝimajn ŝanĝojn, evitante paŝojn, kiuj vekas emociojn kaj kreas konfliktojn. Tio estas necesa – laŭ la prezidento-elektito – por konstrui komunumon.

El la elsendo 29.05.2015. Legas Barbara

David Cameron en Varsovio kaj Berlino

Reformo de la Eŭropa Unio, situacio en Ukrainio kaj la problemo de la enmigrantoj  estis la ĉefaj temoj de interparoloj de la pola kaj brita ĉefministroj Ewa Kopacz kaj David Cameron. Kiel deklaris la pola ministro por la eŭropaj aferoj, Rafał Trzaskowski, pri multaj aferoj kiel i.a. la problemo de sekureco, kohera merkato kaj grandigo de la konkurenc­eco de la Unio Pollando kaj Britio havas similajn starpunktojn. Tamen Pollando ne akceptos solvojn, kiuj diskriminacios polojn.

Post la vizito en Pollando Cameron renkontiĝis en Berlino kun la kanceliero de Germanio, Merkel. Ŝi deklaris je la sugestoj de la brita ĉefministro, ke  ke ŝanĝo de la traktatoj “ne estas plene malaebla” kaj se estas volo, tiam troviĝos manieroj solvi tiun problemon, sed ne eblas pri tio nun decidi. Samtempe la germana kaj brita politikistoj konstatis, ke Eŭropo de du rapidecoj jam estas fakto”.

El la elsendo 29.05.2015. Legas Barbara

Andrzej Duda – prezidento-elektito

Lastdimanĉe okazis la 2-a raŭndo de la prezidentigaj balotoj. La balotfrekventeco egalis al 55,34 procentoj. Venkis Andrzej Duda, kiu akiris 51,55 procentojn de la voĉoj. La nun oficanta Bronisław Komorowski ricevis 48,45 procentojn de la voĉoj.

Por Andrzej Duda voĉdonis pli ol 60 procentoj de la plej junaj balotantoj:  lernantoj kaj studentoj, krome kamparanoj, laboristoj kaj senlaboruloj. Li akiris ankaŭ fidon de  laborantoj de administracio kaj servoj, emeritoj kaj pensiuloj.  Bronislaw Komorowski venkis nur inter direktoroj, estroj kaj merkatistoj.  Virinoj balotis egale por ambaŭ kandidatoj. Andrzej Duda estis subtenita de pli multaj viroj. En la prezidentaj balotoj eksterlande venkis Andrzej Duda, akirinte 55,93 procentojn de la voĉoj. Por Bronislaw Komorowski balotis 44,07 procentoj de la voĉdonintoj. Andrzej Duda gajnis balotojn en Britio, Usono, Irlando, Francio, Norvegio, Kanado. Pli da balotintoj voĉdonis por Bronisław Komorowski en Germanio, Nederlando, Belgio.

La solenaĵo de la enmanigo de la nomumakto je prezidento al Andrzej Duda  okazos la 29-an de majo en Wilanów-Palaco. La prezidentan oficon Andrzej Duda transprenos la 6-an de aŭgusto 2015 post la prezidenta ĵuro deklarita antaŭ la Nacia Asembleo.

El la elsendo 26.05.2015. Legas Krystyna

La 6-jaruloj devige al lernejoj

Komence de marto la Sejmo per la voĉoj de la reganta koalicio rifuzis la socian projekton de amendo de kleriga leĝo, kiun subskribis 300 mil poloj. Ĝi estis ebliganta al la gepatroj mem decidi, ĉu ili direktos sian infanon al la unua klaso de la baza lernejo en la aĝo de 6 aŭ 7 jaroj. Laŭ la nun valida leĝo la lernodevo en la nova lernojaro rilatos al ĉiuj infanoj naskiĝintaj en 2009 kaj en la dua duono de 2008. Entute 650 mil 6-jaruloj.

La gepatroj tamen ne restas senpovaj, ĉar ili povas utiligi la prokrasto­proceduron, pri kio informas la retejo de la Fondaĵo Aferprezentanto de la Gepatraj Rajtoj. La fondaĵo funkciigis krome telefon­deĵorojn de psikologoj. En la psikologiaj-pedagogiaj konsultejoj komenciĝis la viciĝado de gepatroj, kiuj vizitonte ilin kun siaj infanoj ricevos dokumentitan respondon ĉu ilia infano taŭgas por la komenco de la lernado kiel 6-jarulo aŭ kiel 7-jarulo.

El la elsendo 26.05.2015. Legas Milada

Lingvoj de malplimultoj en Varmio kaj Mazurio

En Olsztyn [olŝtin], (la norda Pollando) okazis instruista konferenco dediĉita al la instruado de la lingvoj de la naciaj malplimultoj  el la varmia-mazuria vojevodio. En la nuna lernojaro lernas ilin pli ol 1800 infanoj.  1071 infanoj lernas  la germanan lingvon kaj 803 la ukrainan. La germana lingvo estas instruata en 21 bazaj lernejoj kaj gimnazioj, la ukraina en 53 lernejoj, inkluzive de du super­gimnaziaj. La instruado okazas plej ofte en la formo de kromaj lernookupoj. Dum la konferenco  estis prezentita la ideo enkonduki en lernejojn la lernadon de la romaa lingvo. Tiu postulo tamen frontas malfacilaĵojn, ĉar en altlernejoj ne ekzistas fakultatoj pri la romaa filologio, do mankas diplomitaj instruistoj.  Oni klopodos instrui ĝin postlecione. La lingvoinstruado  estos ligita kun la instruado de la romaaj tradicio kaj historio.

El la elsendo 26.05.2015. Legas Milada

Siriaj kristanoj volas veni al Pollando

300 kristanaj familioj el Sirio volas veni al Pollando. Tio por ili signifas unusolan savvojon kontraŭ la teroristoj el la Islama Ŝtato, kiuj ĉiam pli premas Sirion. Manko de permeso, vizoj kaj aliaj necesaj dokumentoj malebligas al sirianoj forlasi la landon kaj legale transpaŝi limon de fremda ŝtato. En tiu situacio la siriaj familioj povus esti ĉirkaŭpren­itaj per translokiga proceduro. Pri akcepto de 300 persekutataj kristanaj familioj kaj 150 orfaj infanoj en Pollando klopodas la Fondaĵo Estera. Laŭ Miriam Schaded, la prezidanto de la fondaĵo manko de rapida reago endanĝerigas ilin je hombuĉado kaj morto.  La kostojn de la alveno kaj vivteno de siriaj familioj estus kovrontaj karitataj organizoj kune kun  kristanaj Eklezioj kaj merkatistoj.

El la elsendo 19.05.2015. Legas Tomek

Kvota dislokado de la sudeŭropaj enmigrantoj

Por fino de majo la Eŭropa Komisiono volas pretigi programon de la dislokado de la sudeŭropaj enmigrantoj en la unuopaj landoj de la Eŭropa Unio. Pollando devus acepti preskaŭ unu mil azilpetantojn. Laŭ Komisiono en la plej proksima tempo necesos disloki 20 mil enmigrintojn. La 13-an de majo la vicprezidanto de la Komisiono, Frans Timmermans prezentis enkondukan planon. Laŭ tiu modelo al Pollando trafus 960 personoj troviĝantaj en portempaj tendaroj ekster la Unio kaj 5, 64 procentoj de la enmigrintoj, kiuj jam troviĝas en la sudo de Eŭropo. Laŭ Timmermans temas pri portempa programo. Ĝis la jarfino la Eŭropa Komisiono intencas enkonduki ankaŭ sistemon de la dislokado de enmigrantoj por konstante. Por la transloko de enmigrantoj el ekster la Unio oni destinos 50 milionojn da eŭroj.

El la elsendo 19.05.2015. Legas Milada

Prezidentaj balotoj 2015

Laŭ la informo de la Ŝtata Balotkomisiono en la prezidentaj balotoj en Pollando, la 10-an de majo 2015, kiujn partoprenis 11 personoj,  gajnis Andrzej Duda akirinte 34,76 procentojn de la voĉoj. La duan lokon okupis Bronisław Komorowski ricevinte la subtenon de 33,77 procentoj de la balotintoj. La trian lokon okupis Paweł Kukiz kun la subteno de 20,8 procentoj de la voĉoj. La ceteraj kandidatoj ricevis de 3,26 ĝis 0,2 procentoj de la voĉoj. Tio signifas, ke okazos la 2-a balotraŭndo.

Balotrajtaj estis pli ol 30 milionoj da poloj. La balotfrekventeco lastdimanĉe egalis al 48,96 procentoj. Poloj denove direktiĝos al balotujoj por elekti la prezidenton de Pola Respubliko post du semajnoj, la 24-an de majo 2015.

El la elsendo 12.05.2015. Legas Krystyna

La 70a datreveno de la finiĝo de la 2-a mondmilito

Antaŭ 70 jaroj Germanio subskribis senkondiĉan kapitulacon, kiu finis la eksplodigitan de ĝi la 1-an de septembro 1939 militon en Eŭropo. La subskribo okazis je la 22a 30 laŭ la eŭropa tempo. Pro la tempodiferenco inter la eŭropaj landoj kaj Moskvo funkcias du oficialaj datoj de ĉi tiu historia evento. La 8-a kaj la 9-a de majo, kaj ĉi-lastan daton oni solenas en Rusio.

En Pollando la porokazaj solenaĵoj okazis sur la promontoro Westerplatte. Venis por ili i.a. la prezidentoj de Pollando,  Bulgario, Kroatio, Kipro, Ĉeĥio, Estonio, Rumanio, Ukrainio kaj la slovaka ĉefministro. Ĉeestis la ĝenerala Uno-sekretario Ban Ki Mun kaj prezidanto de la Konsilio de Eŭropo Donald Tusk. En la nomo de la ĉeestantoj komunan florkronon oni metis ĉe la monumento de la Defendantoj de la Marbordo.

En la gdanska Eŭropa Centro de Solidareco  okazis en la ĉeesto de la invititaj gastoj la historia podia  diskuto. Pri la sekvoj de la 2-a mondmilito laŭ la 70-jara perspektivo kaj la malsama memoro pri tiu konflikto diskutis historiistoj el kelkaj landoj, el Belgio, Usono, Rusio, Brito, Francio, Pollando kaj Germanio.

El la elsendo 08.05.2015. Legas Krystyna

70a datreveno de la militfino

Kavalira turniro en Malbork

Poloj avanas kaj estas ĉampionoj en la rajda arkopafado. Pasintjare dum maja internacia turniro ili akiris 9 orajn medalojn en 10 rival­branĉoj sur la kampoj de la 15-jarcenta Grunwald-batalo. En la turniroj de la rajda arkopafado krom celtrafa kaj rapida sagopafado gravan rolon ludas la kapablo kunlabori kun la ĉevalo. Multaj rivalantoj venas por la turniroj kun la propra ĉevalo, kvankam okazas, ke organizantoj zorgas pri ĉevaloj aparte tiam, kiam turniroj okazas sur aliaj kontinentoj aŭ en foraj landoj. La rajda arkopafado signifas ne sole spektaklecan distron, sed ĉiam pli popularan sportbranĉon. Ankaŭ nunjare poloj estis senkonkurencaj akirinte medalon en ĉiu el 10 konkurencoj de la monda ĉampionado en la sportaj Kavaliraj Bataloj, entute 6 orajn, po du arĝentajn kaj bronzajn.  La eventon, kiu finiĝis lastdimanĉe en Malbork partoprenis 500 kavaliroj el 26 landoj de la mondo. La duaj en la medala klasifiko estis reprezentantoj de Britio akirinte 5 medalojn. Po du medalojn elbatalis taĉmentoj el Hispanio, Kanado, Usono kaj Danlando. Po unu forportis kavaliroj el Novzelando, Sudafrika Respubliko, Japanio, Aŭstrio, Litovio, Estonio kaj Germanio.

El la elsendo 05.05.2015. Legas Barbara kaj Tomek

Sepultaj solenaĵoj de Władysław Bartoszewski

Lastlunde okazis la sepultaj solenaĵoj de la mortinta la 24-an de aprilo Władysław Bartoszewski. Krom la plej proksima familio, amikoj kaj konatoj partoprenis ilin ankaŭ la prezidentoj de Pollando kaj Germanio, la pola ĉefministro, la estro de la Konsilio de Eŭropo, marŝaloj de la Senato kaj Sejmo, eksaj prezidentoj de Pollando, ministroj, varsovianoj.

La sanktan meson celebris kardinalo Kazimierz Nycz. En la porokaza homilio episkopo Grzegorz Ryś difinis Bartoszewski kiel homon de du dialogoj: la pola-germana kaj la pola-kristana-juda. Li atentigis, ke multaj el la laboroj de Władysław Bartoszewski servis  al „konservo de memorlokoj, kaj en tiuj ĉi lokoj al firmigado de la memoro de la generacio, kiu spertis hororon de tiuj lokoj kaj nun jam foriras. Memori devas laŭvica generacio, kaj post ĝi la sekva kaj la sekva. Homoj sen memoro estas homoj sen estonteco. Memoro signifas ĉiam „memoria futuri”. Ne memorante la pasintecon ni permesas al estonteco, ke ĝi evoluu memstare; ni ne kreas ĝin, sed senpripense malfermas ĝin je ĉiuj eĉ plej satanecaj scenaroj.

El la elsendo 05.05.2015. Legas Krystyna