Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Ĝis la 29.04.2015 ekspozicio omaĝe al Smoleńsk-pereintoj

Ĝis la 29-a de aprilo sur Piłsudzki-Placo en Varsovio funkcias la ekspozicio „Portretoj de Smoleńsk-pereintoj”. La inaŭgurita la 11-an de aprilo prezento sur la cirkloplano enhavas 96 nigrajn-blankajn portretoj de personoj, kiuj antaŭ 5 jaroj pereis fluganate por solenaĵoj omaĝontaj la polajn viktimojn de Katyń-krimo en ĝia 70-a datreveno. La ekspozicio havas la formon de cirklo kun diametro de 20 metroj. Ĝiaj eksteraj muroj faritaj el polurita ŝtalo spegulantaj la pulsantan vivon de la urbo enhavas la daton de la katastrofo.  Interne troviĝas fotoj kaj biogramoj de la viktimoj kaj ankaŭ informo pri la katastrofo. Super ili troviĝas citaĵo el la poeziaĵo de Zbigniew Herbert „Vi saviĝis ne por vivi, vi havas malmultan tempon, necesas doni la ateston”. La paneloj kun fotoj estas prilumataj, tiel la ekspozicio estas videbla ankaŭ postkrepuske.  Kiel ekspoziciloko estas elektita Piłsudzki-placo pro la troviĝanta sur ĝi Tombo de Nekonata Soldato kaj la tiel nomata papa kruco signanta lokon de la sankta meso celebrita de Johano Paŭlo la 2-a dum lia unua pilgrimvizito en Pollando. Sur la placo la 17-an de aprilo 2010 okazis la funebra diservo favore al la vitimoj de la katastrofo. La ekspozicion laŭ la iniciato de viktimofamilioj prilaboris Muzeo de la Historio de Pollando (www.smolensk.muzhp.pl).

El la elsendo 28.04.2015. Legas Barbara

Mortis Władysław Bartoszewski

Vendrede vespere mortis havante 93 jarojn Władysław Bartoszewski, eksa pola ministro por la eksterlandaj aferoj, senatano, socia aktivulo. Li estis aŭtoro de multaj libroj kaj publikaĵoj, plenrajtigito de la ĉefministro por la internacia dialogo. De ok jaroj li respondecis pro la pola-juda dialogo. Liaj publikaĵoj rilatis aparte al la Varsovia Insurekcio 1944, polaj-judaj kaj polaj-germanaj rilatoj.  En la ĉefministra kancelario ekde lundo ĝis dimanĉo estas elmetita kondolencolibro.

Antaŭ 9 jaroj Władyslaw Bartoszewski transprenis en Bjalistoko Medalon de Toleremo de Zamenhof-Fondumo atribuatan pro kompreno kaj respekto de kultura, nacia kaj religia diverseco.

El la elsendo 28.04.2015. Legas Krystyna

Pollando helpe post la tertremo en Nepalo

Caritas Polska, Pola Humaneca Kampanjo kaj  UNICEF Polska reage je la tertremo en Nepalo tuj komencis la monkolektadon por aĉeti akvon, nutraĵojn kaj medikamentojn necesajn post la tertremo, kiu plagis Nepalon kaŭzinte milojn da mortintoj kaj vunditoj.

UNICEF Polska preparis ankaŭ du aviadilajn  transportojn kun humaneca helpo, en kiu troviĝas ĉirkaŭ 120 mil tunoj da necesaj produktoj, tendoj, plejdoj kaj medicinaj instrumentoj. Al Katmanduo lunde venis grupo de polaj savantoj el la Pola Centro de Internacia Helpo. Surloke estas kelkdekpersona grupo  de polaj fajrobrigadistoj el la serĉ-sava grupo HUSAR kun 12 serĉhundoj kaj necesa ekipaĵaro. La tertremo kun la forto de 7,9 gradoj en Richter-skalo estis la plej forta ekde 81 jaroj.

El la elsendo 28.04.2015. Legas Krystyna

Ĉirkaŭ la problemoj de nelegala enmigrado en la sudo de Eŭropo

Lastlunde la ĉefministroj de Italio Matteo Renzi kaj de Malto Joseph Muscat alvokis en Romo la Eŭropan Union pri decidfirma kaj komuna agado lige kun la lavanga alvenado de enmigrantoj kaj katastrofoj sur Meditereaneo. Iliaopinie necesas meti finon al la kontrabandado de homoj.  La tragedio de enmigrantoj en ĉi tiu regiono de Eŭropo dominis dum la lunda renkontiĝo de la ministroj por la eksterlandaj aferoj de la Unio en Luksemburgo, al kiuj posttagmeze aliĝis la uniaj ministroj por la internaj aferoj. Ilia tasko estis konsideri la unian reagon je la tragika situacio. Nokte inter sabato kaj dimanĉo sekve de katastrofo de la fiŝkaptista boato naviganta el Libio al Italio povis perei eĉ 950 personoj. Estis savitaj 28, oni retrovis la kadavrojn de 24. Laŭ Federica Mogherini, la estro de la unia diplomataro la lunda komuna renkontiĝo povis servi al preparo de eventuala eksterordinara pintrenkonto de la Unio ĉi-semajne, se la estro de Konsilio de Eŭropo, Donald Tusk decidos ĝin kunvoki. Li estis gvidanta ĉi-rilatajn konsultojn.

La decido estis alprenita lunde vespere kaj laŭ la informo de Donald Tusk, la prezidanto de la Konsilio de Eŭropo eksterordinara pintrenkonto de la Eŭropa Unio dediĉita al la situacio sur Medeitereaneo okazos ĵaŭde.

 El la elsendo 21.04.2015. Legas Krystyna

la problemoj de lavanga enmigrado (2)

La plej Supera Kontrolĉambro kritike pri la komunumaj balotoj 2014

La Plej Supera Kontolĉambro en sia raporto pri la lastaj komunumaj balotoj en Pollando informis pri eraroj kaj malregulaĵoj en la Landa Balotoficejo. La raporto koncernas la utiligon de rimedoj el la ŝtatbuĝeo por la informadika priservo de la komunumaj balotoj. La kontrolĉambro konstatis i.a. mankon de longdaŭraj informadikaj  planoj kaj tion, ke la aŭkcio pri sistemo priservonta la balotojn ne estis honesta kaj kreis riskon de korupto. La kontrolo rilatis sole al la Landa Balotoficejo. Ne estis kontrilitaj Ŝtata Balotkomisiono nek la trapaso de la balotoj. Komence de aprilo ĝi informis la prokuroraron kaj Agentejon pri Interna Sekureco pri ĵus la menciitaj „gravaj malregulaĵoj”. Laŭ aliaj informoj la komunumaj balotoj 2014 signifis malsukceson de demokratio en Pollando. Temis ne sole pri averio de infmadika sistemo, enorma skalo de nevalidaj voĉoj, longiĝa atendado je balotrezultoj, sed ankaŭ pruvitaj malregulaĵoj en preskaŭ ĉiu balotregiono. En februaro 2015 estis atingita interkompreniĝo inter reprezentantoj de kelkdek sociaj organizoj, sekve de kio estis establita Movado por Kontroli la Balotojn. Ĝia celo estas la civitana kontrolo de la balotoj. En majo 2015 en Pollando okazos prezidentaj balotoj, aŭtune la parlamentaj.

 El la elsendo 14.04.2015. Legas Milada

krtike pri la lastaj komunumaj balotoj

La 5-a datreveno de la aviadila katastrofo apud Smolensko

La 10-an de aprilo 2015 pasas la 5-a datreveno de la kraŝo de la pola registara aviadilo apud Smolensko. Pereis en ĝi 96 personoj, inter ili la prezidento de Pola Respubliko Lech Kaczyński kun la edzino, eksa prezidento en la elmigrejo, vicmarŝaloj de la Sejmo kaj Senato, grupo de parlamentantoj, komandantoj de la Polaj Armeaj Fortoj, laborantoj de la Prezidenta Kancelario, estroj de la ŝtataj institucioj, sacerdotoj, reprezentantoj de ministerioj, kunbatalintaj kaj sociaj organizaĵoj, akompanaj personoj enirantaj la polan delegacion, kiu celis al la solenaĵoj ligitajn kun la 70-a datreveno de Katyń-krimo. Peris ankaŭ  la aviadilanaro. Neniu transvivis.

Ĝis nun al Pollando ne revenis la vrako de la aviadilo nek la tn. nigraj kestoj. La 13-an de marto 2015 la Eŭropa Parlamento alvokis pri ilia tuja redono al Pollando.

Lastmerkrede okazis la gazetara konferenco de la familioj de la viktimoj de la katastrofo, en kiu estas postulata la internacia juĝesplorado pri la ĝis nun ne klarigita katastrofo. Al tiu postulo rilatigis sin en la televida programo de la stacio Republika Jaroslaw Kaczyński, la prezidanto de Juro kaj Justeco. Li memorigis, ke en 2010 la Eŭropuniaj aŭtoritatoj ofertis sian helpon ĉi-rilate, tiaj proponoj  venis ankaŭ flanke de NATO. Ili restis senreagaj. Laŭ prezidento Bronisław Komorowski la ideo de internacia komisiono esploronta la kaŭzojn de Smoleńsk-katastrofon estas „io decide  ne konvena kaj antaŭdata” antaŭ ol pola prokuroraro finos sian esploradon pri la kaŭzoj de la katastrofo el 2010.

El la elsendo 10.04.2015. Legas Barbara

La 5-a datreveno de la katastrofo

Zortrax – sukceso de junaj loĝantoj de Olsztyn

La tri­dimensiaj presiloj de la firmao Zortrax el Olsztyn (la norda Pollando) estas aĉeteblaj en Usono kaj en multaj uniaj landoj. Nun la kompanio planas borsan debuton ĝis la fino de la unua jarkvarono de 2015.

Zortrax aperis sur la usona merkato en 2013 post brila kampanjo  de junaj poloj el Olsztyn en la paĝoj de Kick­star­ter. Ili gajnis tiam 180 mil dolarojn kaj aperis sur la mondaj merkatoj. Nun la produktoj de la firmo estas aĉeteblaj en ĉiuj landoj de la Eŭropa Unio. La firmao malfermis fine de la 2014 la unuan polan salonon de la tridimensia presado, en kiu eblas ne nur aĉeti presilon kaj akcesoraĵojn, sed ankaŭ veni kun la propra projekto kaj presi ĝin surloke. Nunjare simila pressalono estos funkciigita en unu el la eŭropaj urboj.

El la elsendo 07.04.2015. Legas Milada

Unu triono de poloj pretas defendi la landon

Preskaŭ unu triono de poloj en situacio de atako kontraŭ Pollandon anoncus sin al la militistaj fortoj aŭ al alia organizaĵo funkcianta sur la fronto (ekzemple sanitara). Laŭ la raporto de la Instituto pri la Markataj kaj Sociaj Esploroj evidentiĝas, ke granda elcento de la socio ne zorgus sole pri la sorto de la familaianoj. Kromaj 12 procenoj anstataŭ serĉi rifuĝon atendus la militistan rekrutigon. Plej patriote reagantaj personoj estas en la aĝo de 18 ĝis 24 vivojaroj.

La aŭtoroj de la raportoj atentigas krome, ke ju pli granda estas deklarita kono pri la historio de Pollando kaj la mondo des pli granda estas la deziro defendi la landon. Simila ligo aperas inter deklarata religia praktikado kaj preteco aliĝi al la volontulaj defendformacioj. La enketado okazis sur la tereno de  la tuta Pollando en marto 2015.

El la elsendo 24.03.2015. Legas Tomek

Poloj daŭre ne volas eŭron

Laŭ la opinisondado de la esplorcentro CBOS [cebos] rezultas, ke plimulto de poloj (68 procentoj) kontraŭas la enkondukon de eŭro en Pollando. Kontraŭan opinion prezentas nur unu kvarono de poloj – 24 procentoj. Ekde februaro 2013 la elcento de poloj dezirantaj eŭron malkreskis je 5 procentoj kaj nun estas la plej malalta en la historio de CBOS-esploroj.  Pli ofta ol antaŭe estas timo pri negativaj sekvoj de akcepto de eŭro; deklaras ĝin 67 procentoj de la enketitoj. Ĉiam pli da personoj dubigas ankaŭ pozitivajn ekonomiajn sekvojn de la enkonduko de la komuna valuto. Inter la plej gravaj negativaj sekvoj de la enkonduko de eŭro estis menciita prezokresko. Tion timas 64 procentoj de la enketitoj. 42 procentoj antaŭvidas malavantaĝan ŝanĝokurzon de eŭro rilate zloton. Oni elmontris ankaŭ perdon de la eblo gvidi suverenan monpolitikon fare de Pollando. Kiel pozitivan sekvon de la komuna valuto 35 procentoj de la enketitoj elmontris la vojaĝavantaĝojn.

 El la elsendo 24.03.2015. Legas Milada

En 2014 pli da geedziĝoj

La 2014-a estis la unua jaro post 5-jara paŭzo, en kiu estis notita kresko de geedziĝoj. Ĝi egalis al 7 mil pli ol 2013, kvankam tiu kresko – laŭ anlizantoj – ne signifas firman tendencon. Entute temis pasintjare  pri ĉ. 188 mil geedziĝoj. Senŝanĝe inter ili dominas la unuaj, t.e. inter fraŭloj kaj fraŭlinoj konsisitigante 82 procentojn. En la kamparo tiu elcento estas pli alta kaj egalas al 88 procentoj. Geedziĝoj religiaj, tio estas en preĝejoj kaj samtempe registritaj en la oficejoj de la civila stato en 2013 egalis al 64 procentoj. Laŭ direktoro de la Landa Centro por la Familianimzorgado pastro Przemysław Drąg oni de jaroj observas malkreskon de geedziĝoj en la Katolika Eklzezio, kion motivas timo de junuloj engaĝiĝi por „eterne”, havantaj la konscion de necesaj rezignoj kaj cedoj en la komuna vivo.  Samtempe kreskas socia aprobo por la tn. prova  partnera vivo.

Reference al la okcidentaj esploroj ekspertoj atentigas ke, ankaŭ en Pollando estonte kreskos iom la nombro de divorcoj, malkreskos la nombro de naskoj, tamen ne eblas paroli pri kiuj ajn principaj ŝanĝoj, nenio eksterordinara okazas en la pola socio kaj kutimoj.

Laŭ la Ĉefa Statistika Oficejo en la lastaj jaroj oni rimarkas pli altan aĝon de novgeedzoj. Rilate virojn temas pri aĝo lime de la 30-a vivojaro, rilate virinojn temas pri aĝo ĉirkaŭ la 27-a vivojaro. Ŝanĝojn oni notis en la nivelo de edukiteco de la novgeedzoj. En 2013 inter junedzinoj dominis supera klereco (pli ol 47 procentoj), en 1990 temis nur pri 4 procentoj. Similan kreskon oni notas rilate junedzojn de 4 procentoj kun supera edukiteco en 1990 ĝis 34 procentoj en 2013. En tiu jaro je ĉiuj 10 mil geedzoj 73 divorcis, komence de la 90-aj jaroj temis sole pri ne plenaj 50  divorcoj je 10 mil paroj. En la urboj la divorco­ritmo estas duoble pli alta ol en la kamparo.

El la elsendo 24.03.2015. Legas Maciek

Samurajaj kirasoj el Złoty Stok

Czesław Zabiegło el Złoty Stok en la Malsupra Silezio, emerita kriminologo estas amanto de la kulturo kaj militakcesoraĵoj de la malnova Japanio. Dum 25 jaroj li permane produktas aŭtorajn samurajajn kirasojn.

Kiel unuan objekton li faris – baziĝante sur foto – samurajan kaskon. Lia sekva verko estis kompleta kiraso, kies originalo el la 14a jarcento troviĝas ĝis nun el unu en la japanaj sanktejoj. Li rekreis ankaŭ kirason el la 12-a jarcento baze de nuntempa akvarelaĵo. La aŭtoritaj de Czesław Zabiegło kirasoj estas faritaj kun granda precizeco kaj zorgo pri ĉiu detalo de la manverko, spegulantaj la stilon de la epoko en kiu ili estis uzataj, t.e. la epoko Edo (1603-1868) kiam la samurajaj kirasoj estis riĉe ornamitaj. Ĉiun projekton antaŭas pridokumenta laboro kaj pretigo de la skizoj. Ĉiuj kiras­elementoj estas farataj de la amotora artisto-metiisto mane, kvankam li uzas ankaŭ borilon kaj tornilon. Li uzas samajn materialojn, el kiuj kirasoj estis faritaj antaŭ jarcentoj. Krom ladoj latunaj, feraj kaj kupraj li aplikas teksaĵojn kaj ledon. Li tamen ne uzas lakon kaj silkajn brodaĵojn li faras el artefaritaj silkaj fadenoj. Liaj verkoj, eĉ se multekostaj,  trovas klientojn dank’ al kio li kolektas rimedojn por siaj sekvaj projektoj.

El la elsendo 13.03.2015. Legas Tomek

Centro de la Japana Sporto kaj Kulturo

En la ĵus inaŭgurinta laboron Centro de la Japana Sporto kaj Kulturo en Lodzo eblas konatiĝi kun la japanaj batalartoj, kaligrafio, teceremonio, origamio. La Centro kreiĝis kiel komuna projekto de la Urba Centro por Sporto kaj Refreŝigo kaj la fondaĵo Surei No Mon apoganta la medion de la japana sporto kaj kulturo kaj laboranta favore al la pola-japana kunlaboro. La ideo de la Centro estis meti en unu lokon ĉiujn subjektojn, kiuj okupiĝas pri la japanaj batalartoj kaj tiujn, kiuj popularigas aliajn aspektojn ligitajn kun la japana kulturo kaj tradicio. Al la projekto aliĝis la lokaj kluboj Sambo, Kendo, Triumfanto, Aikido, Hagaku kaj Fu­do­shin Aiki­do. Temas pri la unua ĉi-speca iniciato en Lodzo popularig­anta la fizikan aktivadon kaj proksimig­anta vaste komprenatan japanan kulturon.

El la elsendo 20.03.2015. Legas Tomek

Krakovo kaj Vroclavo honoraj urboj de la pariza Librofoiro

Dum la komenciĝinta la 19-an de marto kaj daŭranta ĝis la 23-a pariza Librofoiro prezentiĝas kremo de polaj aŭtoroj. Salon du livre de Paris estas la plej malnova kaj plej granda ekspozicievento de la francparolantaro, kiun ĉiujare vizitas ĉirkaŭ 200 mil legantoj, sian librooferton prezentas pli ol 1200 eldonistoj, okazas ĉirkaŭ 500 aŭtoraj renkontoj kun reprezentantoj de 50 landoj. Sur la stando de la urboj Krakovo kaj Vroclavo, kiuj estas la nunjare la honoraj gastoj de la librofoiro sian kreadon prezentos i.a. Lidia Amejko, Joanna Bator, Marek Bieńczyk, Norman Davies, Urszula Kozioł, Marek Krajewski, Ewa Lipska, Zygmunt Miłoszewski, Tomasz Różycki, Mariusz Szczygieł, Wojciech Tochman, Olga Tokarczuk kaj Agata Tuszyńska. Krakovo kaj Vroclavo kunlabore kun la Libroinstituto pretigis por la foiro riĉan kaj varian programon, kadre de kiu okazas i.a. renkontiĝoj kun la infana literaturo kaj bildstrioj, okazas branĉaj renkontoj i.a. kun bibliotekistoj.  La partopreno en la plej granda librofoiro de la franclingvio estas la ŝanco ne nur prezenti literaturajn atingaĵojn de ambaŭ polaj urboj, sed ankaŭ proksimigi polajn aŭtorojn al la legantoj en Francio, Kanado aŭ la ŝtatoj de la Norda Afriko. Nunjare la honora lando de la pariza foiro estas Brazilo, sed ekde 2011 ankaŭ unuopaj urboj el la tuta mondo kiel honoraj gastoj havas sian specialan standon. Post Rio de Janeiro, Barcelono, Moskvo kaj Ŝanghajo venis vico por Krakovo kaj Vroclavo.

 El la elsendo 20.03.2015. Legas Gabi

Kontraŭ krudaĵoj en la pola lingvo

La Politekniko de Opole (la sudokcidenta Pollando) lanĉis unusemajnan kampanjon kontraŭ la krudaĵoj en la pola lingvo elmontrante ligon inter parol­krudaĵoj, subnivelaj laborkontraktoj kaj krudaĵoj en la vivstilo. La ideo de la kampanjo kreiĝis reage je la lingvouzo aŭdebla ne nur en la altlernejo, sed en la urbo­trafikiloj kaj urbospapo. En la Politekniko de Opole la problemon reliefigas kelkcent inform­afiŝoj, en la interretaj paĝoj de la altlernejo estas metita filmeto,  en kiu rolas studentoj mem. Ĉiuj materialoj sen dikata patoso atentigas pri la valoro de la persona parolkulturo, kiu spegulas personan kulturon de la lingvouz­antoj.  Kiel ĉe-okaze memorigis lingvisto, profesoro Jerzy Bralczyk >nia parolo spegulas nian pensadon, nian rezonadon, eĉ pli – nia parolo influas nian pensadon,  nian rezonadon<.

El la elsendo 17.03.2015. Legas Milada

Diskriminaciado de kristanoj en Eŭropo

La diskriminacio kaj maltoleremo rilate kristanojn en Eŭropo estis debattemo de la Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo. En la prezentita rezolucio estis konstatite, ke en la lastaj jaroj aperis pluraj aktoj de malamikeco, perforto kaj vandalismo kontraŭ kristanojn en Eŭropo kaj kontraŭ iliajn kultolokojn. Tiu aktoj ofte estis subtaksataj kaj prisilentataj de la landaj amaskomunikiloj. La raporto avertis pri la eblo diskriminacii kristanojn en laborlokoj kaj ankaŭ alvokis la membroŝtatojn trovi rilatajn solvojn por antaŭ­malhelpi la netoleremon kaj por  respekti la konscienc­liberecon de kristanoj. La Parlamenta Asembleo alvokis la amaskomunikilojn rezigni pri la aplikado de negativaj stereotipoj kaj ĉiaj antaŭjuĝoj rilate la kristanojn. La akceptita rezolucio vortumas ankaŭ la neceson garantii al la gepatroj la rajton ne nur eduki, sed ankaŭ instrui la infanojn konforme al siaj religiaj aŭ filozofiaj konvinkoj kaj pri alirebligo al kristanoj de plena partopreno en la publika vivo. Laŭ unu el la ideo­donintoj de la rezolucio Leo van Doesburg – decida plimulto de la parlamentaj kluboj samopiniis pri la kreskanta maltoleremo rilate kristanojn, kiu iliarilate estas aparte rafinita. La Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo akceptis la rezolucion per 67 voĉoj. 2 deputitoj kontraŭis ĝin kaj 15 sindetenis.

  El la elsendo 17.03.2015. Legas Tomek

Monda Semajno de la Cerbo

Daŭras Monda Semajno de la Cerbo, kies celo estas popularigi konojn pri cerbo kaj nervo­sistemo kaj pri ĝia funkciado. Iniciatita en Usono en Pollando ĝi okazas de dek kelkaj jaroj. Porokazaj prelegoj kaj prezentoj okazas en Varsovio, Katowice, Lodzo, Szczecin, Krakovo, Gdansko-Gdynia-Sopot, Vroclavo, Lublino kaj Poznano.

La interesiĝo pri la Semajno estas tre granda kaj de kelka tempo elektitajn prelegojn oni prezentas en la Interreto. La filio de la Pola Sciencakademio en Poznano pretigis 9 prelegojn, kiujn rekte povas partopreni kelkcent personoj.  Ili poste estos konsult­eblaj ankaŭ pere de la reta paĝaro de la poznana filio de la Pola Sciencakademio. Preleganoj estis elektitaj laŭ la vidpunkto de la plej interesaj kaj aktualaj cerbo­esploroj. La prelegoj proksimigas la influon de la medio je la cerbo­funkciado kaj ankaŭ tion, kiel eviti minacojn flanke de pesticidoj kaj malbon­efikaj substancoj. La interes­iĝantoj ricevas krome ampleksajn informojn pri cerbo­malsanoj, kiel Alzhimer-malsano kaj pri iliaj kurac­metodoj, pri simuliloj kaj nano­teknologioj, kiuj haltigas iujn malsano­simptomojn, helpas ilin malkovri kaj kuraci. Prelegantoj konsideras ankaŭ laŭ la scienca vidpunkto la problemon de juneco. Pri vizaĝ- kaj korpo­ŝmiraĵoj, fizikaj ekzercoj disponas ĉiu homo, sciencistoj aliflanke serĉas genon de juneco kaj jam deklaras certajn sukcesojn tiukampe.

El la elsendo 17.03.2015. Legas Milada

Konservistaj laboroj de la altaro de Wit Stwosz

Inter 205 taskoj, apogitaj de la Socia Komitato por Renovigo de la Antikvaĵoj de Krakovo (la suda Pollando) troviĝas konservistaj laboroj de la altaro de Wit Stwosz en la loka Maria-Baziliko. Por tiu celo estas destinitaj 30 milionoj da zlotoj.

La inaŭgurotaj nunjare laboroj havos kompleksan karakteron kaj daŭros kelkajn jarojn, sed ili devos esti gvidataj tiel, ke en 2016, kiam Krakovo gastigos junularon el la tua mondo la artverko de la nurimberga/krakova majstro ne estu malmuntita aŭ kovrita. En la unua etapo estas plania konkurso adresita al la konservistaj firmaoj el la lando kaj el eksterlando. La konkursfino kaj komenco de la konservistaj laboroj estas planita por la tria jarkvarono de 2015.

Se temas pri la aliaj konservistaj laboroj en la nuna jaro komenciĝos i.a. konservistaj laboroj en la kapelo de Reĝino Sofia kun polikromiaĵoj de Władysław Tetmajer, ĉe la portalo de la ĉefenirejo kaj ankaŭ ene de ka sanktejo. En la Reĝa Kastelo finiĝos renovigo de la Ŝtelista Bastiono kaj du murfragmentoj. Al konservistaj laboroj estos i.a. subigitaj 4 el 12 originalaj figuroj de apostoloj el la krakova preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo. Por la savado de historiaj objektoj el la ŝtatbuĝeto venas ĉiujare ĉirkaŭ unu miliardo da zlotoj.

 El la elsendo 13.03.2015. Legas Tomek

“La karesma almozo” de Caritas-Polska

La plej granda pola karitata organizo Caritas-Polska organizis la kvestadon kadre de la kampanjo „La Karesma Almozo”. Ĝi havas ekumenan karakteron, dank’ al la kunlaborantaj de kelkaj jaroj Eleos de la Ortodoksa Eklezio kaj Diakonia de la Evangelia Eklezio. Al la polaj domoj trafos 746 mil ŝparkestoj kun la surskribo „Kredo kaj Mizerikordo”. Ŝparkestoj kun simboloj de Eleos kaj Diakonia celas polajn evangeliajn kaj orotoksajn paroĥojn.  Etaj mondonacoj kolektataj de infanoj kaj junuloj rezignantaj tiuperiode pri dolĉaĵoj kaj aliaj plezuroj estas destinataj kiel helpo por homoj malsanaj kaj grizaĝaj. La porokazan ŝparkeston povas ricevi ĉiu, sed la kampanjo estas popularig­ata pere de la lernejaj Caritas Rondoj, entute ĉirkaŭ 4900 en Pollando,  kaj pere de 5 mil paroĥaj Caritas-Kolektivoj. Tiel la juna generacio de poloj ricevas edukon en la spirito de impresiĝemo rilate personojn altaĝajn kaj malsanajn. Aktualig­ataj informoj pri kampanjo dum la karesma periodo estas sekveblaj en la speciala interreta paĝo de Caritas-Polska.

El la elsendo 10.03.2015. Legas Milada

En Kielce pri kulturo de la pola lingvo

Lunde en la urbo Kielce (en la suda parto de la centra Pollando) komenciĝis la 23-a Semajno de la Lingvo­kulturo. Ĝi estas dediĉita al la parol­kulturo de la pola lingvo, kadre de kiu okazas prelegoj de lingvistoj, konkursoj, ekspozicioj kaj labor­renkontoj por antaŭ­lernejanoj, lernantoj kaj plenkreskuloj. La ideo de la entrepreno estas veki intereson ĉefe de infanoj kaj gejunuloj, sed ankaŭ de plenkreskuloj pri la korekta pola lingvo. Tasko ambicia konsiderante, ke oni notas malkreskon de la parolkulturo en interhomaj rilatoj kaj ankaŭ en amaskomunikiloj. Krome oni notas malkreskon de la kapablo interparoli pro la amasa uzo de elektronikaj komunikiloj.

La gvidmotivo de la Semajno en Kielce estas parolarto, kiel la parolokapablo esprimi sin en en situacioj ĉiutagaj, lernejaj kaj profesiaj. La rekta inspiro estas la nova formulo de la parola abiturienta ekzameno pri la pola lingvo. La ekzamenato ne plu prezentos eldiron pri temo pli frue konata, sed baze de lotumita temo devos spontane prilabori pravigan eksplikon.

El la elsendo 10.03.2015. Legas Milada

Pramoj por Kanado el Gdansko

En la renoviga Ŝipfarejo en Gdansko komenciĝis la laboroj pri moderna pasaĝera-aŭtomobila pramo mendita de la kanada ŝipkompanio BC Ferries, la plej granda ŝip­transportanto en la Norda Ameriko kaj la dua plej granda en la mondo. La pramo pretos meze de la venonta jaro. La kontrakto antaŭvidas elkonstruon de tri pramoj. La pola flanko projektos ilin, konstruos, ekipo, efektivigos kompletan testo­programon kaj liveron de la ŝipo al la patrina haveno.  Ĉiu el la pramoj povos transporti 150 person­aŭtomobilojn kaj 600 pasaĝerojn. Ĝis nun la pola ŝifarejo produktis 30 ĉi-specajn marunuojn. Duono de ili kiel fuelon uzas likvigitan tergazon, LNG.

Samtempe la gdanska ŝipfarejo konstruas 19 diversspecajn ŝipojn por ŝip­kompanioj en Norvegio, Danlando kaj Gronlando. Inter ili la plej moderna estas ŝipo por Norvegoj, kiu servos por dismetado de la energetika kablo sur la marfundo. En 2015 Gdanskon forlasos 11 plene ekipitaj ŝipoj por diversaj ŝipkompanioj, i.a. 5 kontener­uloj por la gronlanda ŝipkompanio. La Renoviga Shipbuilding – Akcia Kompanio apartenas al la Grupo Kapitala Renviga Holdingo, kiu estas la plej granda ŝipfara kapitala grupo en Pollando administranta du ŝipfarejojn kaj multajn kompaniojn en­laborigante 7 mil personojn. Ĝi estas unu el la plej grandaj en la mondo produktejoj de ŝipoj provizataj per la gaso LNG.

El la elsendo 10.03.2015. Legas Milada

Esperantistoj en la pola Senato

Hodiaŭ, t.e. la 3-an de marto 2015 okazis kunsido de la Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton, al kiu estis invititaj reprezentantoj de multaj E-medioj en Pollando. La kunsido sub la gvido de la prezidanto de la grupo, profesoro Edmund Wittbrodt estis dediĉita al la decido de la pola ministro pri kulturo kaj nacia heredaĵo enmeti Esperanton sur la Polan Liston de la Nemateria Kulturheredaĵo kiel portanton de E-kulturo kaj al la ligitaj kun tio pliaj agadoj de la Grupo. Sekve de kelkhora diskuto estis formita e-ista laborgrupo por prilabori enkondukan agdplanon ligitan kun la uzo de ĉi tiu fakto en laboro de la pola,  diversmedia strukture,  esperantistaro.

El la elsendo 03.03.2015. Legas Barbara

Andrzej Duda en la prezident­iga kampanjo

10-an de majo 2015 en Pollando okazos prezident­igaj balotoj. Krom la oficanta Bronisław Komorowski, al la posteno pretendas 8 aliaj kandidatojn. La plej grandan opozician partion Juro kaj Justeco reprezentas Andrzej Duda. Dum la semajnfina renkonto kadre de sia prezidentiga kampanjo en la loko Rypin en la Kujavia-Pomeria Vojevodio (la norda Pollando) li deklaris certigon de vivperspektivoj por junaj poloj en la lando, socian dialogon kaj establon de la Nacia Evolukonsilio pri Evoluo. Li i.a. memorigis, ke preskaŭ 80 procentoj de la pasintjaraj abiturientoj deklaris mankon de vivperspektivoj en Pollando kaj intencon ĝin forlasi. Laŭ Andrzej Duda tio estas sekvo de manko de serioza propono, rilate al junuloj,  manko de laborŝancoj por ili. Tiu situacio liaopinie devas esti ŝanĝita. Laboro  estos kaj la salajronivelo devos egali al la meza indico en la landoj de la malnova Unio. La kandidato de Juro kaj Justeco deklaris i.a., ke se li fariĝos prezidento li establos Nacian Evolukonsilion, en kies konsisto troviĝos specialistoj laborantaj prl la evolu­strategio en multaj sferoj de la ekonomia kaj socia vivo.

El la elsendo 24.02.2015. Legas Milada

Świnoujście ligota per tunelo kun la kontinento

40-milmembra Świnoujście estas la unusola urbo en Pollando situanta sur kelkdek insuloj inter kiuj nur tri estas enloĝataj: Uznam, Wolin kaj Karsibór. Sur Uznam loĝas 80 procentoj de la loĝantoj de Świnoujście kaj troviĝas tie la administra-serva centro kaj apudmara kvartalo kun turismaj-ripozigaj objektoj. Wolin havas 5 mil loĝantojn kaj sur Karsibór loĝas ĉirkaŭ 700 personoj. Wolin, la plej granda pola insulo estas dividita de la kontinento per markolo Dziwna. Troviĝas sur ĝi la plej grandaj entreprenoj ligitaj kun la mara mastrumado, krome la prama terminalo kaj busa kaj fervoja stacidomoj. Świniujście ne havas konstantan vojligon kun la cetera lando, eblas atingi ĝin nur per pramo. Antaŭneloge la itala firmao Technital S.p.A venkis la aŭkcion por prilaboro de la konstruprogramo de tunelo ligonta Świnoujście kun la cetera parto de la lando. Ĝi kreiĝus sub la rivero Świna inter la insuloj Wolin kaj Uznam. En septembro 2014 la elkonstruo de tunelo en Świnoujście ektroviĝis sur la baza listo de Teritoria Kontrakto por la okcidentpomeria vojevodio. Laŭpremise tunelo estos financita el la ŝtatbuĝeto.

El la elsendo 03.03.2015. Legas Tomek

Poloj pri situacio en la lando

Laŭ la opinisondado de la Centro CBOS kreskas la nombro de poloj, kiuj malbone taksas la situacion en la lando. Ilia nombro kreskis kompare kun januaro 2015 je kvar procentoj kaj egalas al 59 procentoj. Negativaj ŝanĝoj kreskis en la pritakso de la ekonomia situacio kaj enlaborigo.

Malkontenton pri la evolu­direktoj de la situacio en la lando oni notis en ĉiuj analizitaj soci-demografiaj grupoj. Aparte granda kritikemo rilatas al pritakso de la propra ekonomia situacio, kiun deklaris 77 procentoj de la enketitoj. Ĝis 43 procentoj kreskis la nombro de la respondintoj, kiuj kiel malbonan pritakasas la ekonomian situacion en la lando.

El la elsendo 24.02.2015. Legas Milada

300 milionojn da zlotoj por plej talentaj studentoj

300 milionojn da zlotoj intencas destini pola ministerio por la Scienco kaj Supera Eduksistemo por la plej talentaj studentoj. Tiuj rimedoj ebligos al ili entrepreni eksterlandajn studojn – kiuj estas ĉiam pli popularaj inter polaj junuloj –  kondiĉe, ke studentoj utiligontaj stipnediojn revenos al Pollando kaj ĉi tie entreprenos laboron.  Laŭ informoj  de ministro Lena Kolarska-Bobińska diplomito en la daŭro de 10 jaroj devos labori almenaŭ 5 jarojn en Pollando. La studkostoj ne ŝarĝos tiujn, kiuj postrevene entreprenos doktorigajn studojn finotajn per diplomo.  Ŝiaopinie la programo komencos validi ekde la plej proksima akademia jaro kaj en la komenca fazo ĝi ĉirkaŭprenos ĉirkaŭ 100 plej talentajn junulojn. Temos pri dilomitoj de licencaj studoj aŭ studentoj de la tria studojaro de magistrigaj studoj.

En la daŭro de 10 jaroj la administracio destinos por ĉi tiu celo pli ol 300 milionojn da zlotoj, t.e. 71, 4 milionojn da eŭroj. Tiu ĉi sumo certigos al 700 studentoj partopreni la projekton.

El la elsendo 24.02.2015. Legas Milada