Novaĵoj
Pola prezidenta paro en Italio
Prezidento Andrzej Duda kune kun la edzino faras viziton en Italio. Post la interparolo kun la itala ĉefministro Matteo Renzi en Romo, dum la gazetara konferenco ili esprimis la opinion, ke la migrokrizo devas esti solvata ĉe la fontoj, tio estas tie, kie aktuale regas malfacila situacio, militsituacio, de kie homoj fuĝas, kio konsekvence kreas migropremon. La pola prezidento subtrekis, ke kun la itala ĉefministro ili samopinias, ke ĉiu iniciato, kiu ebligos solvi ĉi tiun problemon estas valora kaj konsiderinda. Marde la pola prezidento renkontiĝis kun sia itala partnero Sergio Mattarella. Posttagmeze Andrzej Duda prezentis prelegon en la Defendakademio de NATO kaj renkontiĝis kun la aŭtoritatoj de la altlernejo. En la lasta vizittago – merkrede la pola prezidento kune kun la edzino partoprenos solenaĵojn lige kun la 72-a datreveno de la venka batalo apud Monte Cassino, en kiu gravan rolon havis poloj.
El la elsendo 17.05.2016. Legas Barbara – 1’13”
Ĉu for de la Unio
Preskaŭ duono de la balotantoj en ok grandaj ŝtatoj de la Eŭropa Unio volas voĉdoni pri plia membreco de sia lando en la Unio, kiel la 23-an de junio en la propra plebiscito faros britoj. Tio rezultas el la sondado de Ipsos/MORI okazigita inter la 25-a de marto kaj la 8-a de aprilo baze de interparoloj kun 500-1000 respondantoj en ĉiu el la landoj, en kiu okazis la opinisondado. Preskaŭ 50 procentoj de la respondintoj en Belgio, Francio, Germanio, Italio, Pollando, Hispanio, Svedio kaj Hungario taksis, ke la brita plebiscito elvokos similan efekton en aliaj landoj de la Unio. Pli ol la duono de la balotantoj asertas, ke se Britio forlasos la Union ili sekvos ĝian ekzemplon. Laŭ „Financial Times” eŭropanoj manifestas pli grandan entuziasmon por la eblo voĉdoni mem ol por la forlaso de la Unio. Por forlaso de la Unio volas voĉdoni – laŭ la menciita opinisondado – 48 procentoj de italoj, 41 procentoj de francoj, 34 procentoj de germanoj, 26 procentoj de hispanoj. En Pollando temas nur pri 22 procentoj de balotantoj.
El la elsendo 17.05.2016. Legas Tomek – 1’19”
Intensaj agadoj de rusaj specialaj servoj
Polaj invigilservoj atentigas, ke lige kun la proksimiĝanta NATO-pintrenkonto en Varsovio estas konstatitaj intensaj agadoj de rusaj specialaj servoj. El informoj prezentitaj dum la parlamenta komisiono por la specialaj servoj rusoj preparas agadojn kontraŭ Pollandon. Kiel informis la radiostacio RFM FM vastskale planita kampanjo de Kremlo plej verŝajne estas ligita kun la informa milito, kies kulimino estus okazonta rekte antaŭ la julia NATO-pintrenkonto. La estro de la parlamenta komisiono Marek Opioła konfirmis, ke la rusaj servoj jam komencas uzi kanalojn de propagando kaj misinformado. Temas ne sole pri la Interreto, sed ankaŭ pri amaskomunikiloj en Pollando kaj eĉ en Eŭropo.
El la elsendo 13.05.2016. Legas Krystyna – 0’55”
Raporto pri la regado de la antaŭa koalicio
Lastmerkrede la registaro kun unuopaj ministroj prezentis detalan raporton pri la 8-jara regado de la koalicio Civitana Platformo/Pola Kamparana Partio, kiun la ĉefministro Beata Szydło promemesis antaŭ duona jaro transprenante la regadon. La raporto bildigas la staton de la ŝtato, kiun renkontis la registaro transprenante la regadon en novembro 2015, la skalon de patologioj, korupto, malmastrumemo kaj malŝparado de la publikaj rimedoj, kio estas taksita sume je 340 milionoj da zlotoj. La raportoj estis faritaj baze de dokumentoj de ĉiu el la ministerioj. Multaj konkretaj donitaĵoj devenas el la raportoj de la Plej Supera Kontrolĉambro.
El la elsendo 13.05.2016. Legas Krystyna – 0’52”
Rifuĝintoj en Pollando 2016
Preskaŭ 4 mil eksterlandanoj ekde la jarkomenco klopodis akiri en Pollando la statuson de rifuĝinto. Plej multaj estis civitanoj de Rusio el Ĉeĉenio 2,6 mil personoj, Taĝikio – 475 kaj Ukrainio – 455. Inter aliaj estis 112 loĝantoj de Armenio, 56 de Turkio, 41 de Kartvelio, 20 de Kirgizio kaj 19 de Sirio. La migrosituacion en Pollando daŭre karakterizas intensa alvenado de ukrainanoj. La statuson de rifuĝinto en diversaj kategorioj ricevis 82 personoj, 746 personoj ricevis negativan respondon. 3,3 mil kazoj finiĝis per fermo de la traktado. Ekde la jarkomenco vojevodoj ricevis de eksterlandanoj pli ol 40 mil petpostulojn pri legalizo de la estado (portemta, konstanta kaj longdaŭra rezidanto de la Eŭropa Unio). En prema plimulto ili venis de ukrainanoj.
El la elsendo 10.05.2016. Legas Milada – 1’02”
16 finalanoj en la konkurso Arbo de la Jaro 2016
Dek ses arboj el la tuta Pollando inkluzive de plurjarcentaj kverkoj kaj jarcentaj tilioj troviĝas en la finalo de la konkurso Arbo de la Jaro 2016. La venkinto estos elektita de internaŭtoj dum la junia voĉdonado. Temas pri laŭvica konkurseldono organizita de la ekologia-kultura Klubo Gaja. La ĵurio por la fina rivalado elektis 16 el inter 100 plej ŝatataj kaj plej alte taksataj arboj rekonitaj de la loka socio. Laŭ la ĵurimembro doktoro Zbigniew Wilczek arboj nedisigeble ligiĝas kun la historio memorigante gravajn eventojn, personojn, legendojn. Nunjare al la konkurso estis anoncita i.a. tilio de Humboldt en Dyszna. Antaŭ 200 jaroj Aleksander Humboldt enkondukis novan formon de la naturprotekto, kiu estas la Naturmonumento. Dank’ al tio kontraŭ la forhako estis savitaj multaj eksterordinaraj arboj. Inter la plej malnovaj kandidatoj al la titolo Arbo de la 2016-a troviĝas la 700-jara kverko de Bażyński en la loko Kadyny en la varmia-mazuria vojevodio. Antaŭ pli ol 100 jaroj ĝi estis konata kiel Jarmila Kverko de Germanio kaj havis entrunkan spacon, en kiu libere povis kunesti 11 soldatoj kun plena militekipaĵaro. Inter menciindaj arboj kandidatoj troviĝas krome la 650-jara kverko Józef en la loko Wiśnowa, 300-jara kverko Zawiadowca en Konin, la 250-jara tilio Cecylia en Krościenko Wyżne, la 260-jara platano en Dobrzyca kaj 145-jara pirujo Matula en Mikołów. Pri la titolo rivalos ankaŭ preskaŭ 100-jaraj Tri Insurgentaj Oranĝujoj plantitaj omaĝe al la tri Sileziaj Insurekcioj en Ruda Śląska kaj 80-jara Kurbkreska Arbaro en Nowe Czarnowo. Ĝi konsistas el 400 karakterize kurbiĝintaj pinoj. Membroj de la organiza klubo Gaja engaĝiĝas por la defendo de la animalaj rajtoj kaj realigas programojn kaj kampanjojn, kiuj profundigas la komprenon pri la loko de homo en ekosistemo.
El la elsendo 10.05.2016. Legas Tomek – 2’18”
Naftotranskargejo en Gdansko
Kompleta Naftotranskargejo en Gdansko, la unua ĉe la pola marbordo de Baltiko (la norda Pollando), komencis funkcii komence de aprilo. Ĝia funkciigo estas grava elemento por firmigi la energetikan sekurecon de Pollando certiganta la kontinuecon de naftoliveroj por la pola ekonomio. Ĝi estis realigita en rekorde mallonga periodo de 25 monatoj konforme al la planita buĝeto. Ĝi estas ekipita per 6 receptakloj, ĉiu kun la kapacito de 62 kaj duona mil kubometroj kaj necesaj kromekipaĵoj kaj infrastrukturo. La investaĵo observas la plej superajn eŭropajn normojn. La naftotranskargejo en Gdansko estis konstruita de la kompanio PERM, kiu ricevis permeson utiligi la objekton fine de decembro 2015. Tiam estis difinita ĝia inaŭguro por la fino de la unua jarkvarono 2016.
El la elsendo 27.04.2016. Legas Tomek – 0’58”
Pola Minindustria Grupo
En la ĉeesto de la ĉefministro Beata Szydło reprezentantoj de la ministaj kaj energetikaj kompanioj, bankoj kaj financaj institucioj subskribis lastmarde en Katowice interkompreniĝon pri la funkciigo de la Pola Minindustria Grupo. La firmao fariĝos la plej granda produktanto de la ŝtona karbo en la Eŭropa Unio. Kiel konkurenca ekonomia subjekto ĝi envivigados modernajn minindustraiajn teknologiojn kaj investaĵojn, en kiuj ligiĝos la pola teknologia kaj inĝenieria penso. La agado de la grupo favoras la evoluigon de la pola mastrumado kaj firmigon de la energetikan sekurecon de Pollando.
El la elsendo 27.04.2016. Legas Milada – 0’51”
Ĉesigo de bitiga programo en la Pola Radio
La nova estraro de la publika Pola Radio ĉesigis la bitigadon de la radia programo. La nova prezidanto de Pola Radio Barbara Stanisławczyk deklaris, ke nenio, kio jam estis konstruita kadre de la programo, estos detruita. Ekde oktobro 2013 ĝis la fino de 2015 la Pola Radio kaj ĝiaj regionaj disaŭdigejoj elspezis por la bitigado preskaŭ 53 milionojn da zlotoj. Konstruante la emisimerkaton oni forgesis pri la klienta merkato, kiu estas proksima al nulo. Laŭ Barbara Stanisławczyk tio signifas, ke la projekto estis nefrutoporta kaj la tuta programo nekunordigita.
El la elsendo 12.04.2016. Legas Milada – 0’52”
La 73-a datreveno de la insurekcio en la Varsovia Getto
Hodiaŭ tagmeze la prezidento de Pollando, Andrzej Duda partoprenis la omaĝsolenaĵojn lige kun la 73-a datreveno de la eksplodo de insurekcio en la Varsovia Getto. La 28-taga insurekcio eksplodis en 1943 reage je la decido de la germana okupaciinto likvidi la getton, kiam sur ĝia tereno troviĝis inter 50 kaj 70 mil judoj. 10 monatojn pli frue, la 22-an de julio 1942 germanoj komencis la forveturigadon de getto-loĝantoj al la nazia mortotendaro en Treblinka kadre de la tn. Operaco Reinhard. Entute estis forveturigitaj ĉ. 306 mil personoj. La operaco Reinhard celis likvidi la judan loĝantaron. Ĝia akordo estis, la t.n. Grossaktion in Warschau. Ekde la unuaj tagoj la batalantaj judoj estis armite helpataj deekstere de la polaj konsipraj militistaj taĉmentoj de Landa Armeo kaj Popola Gvardio. La 16-an de majo Jürgen Stroop germana nazio, SS-Gruppenführer ordonis eksplodigon de la Granda Sinango ĉe Tłomackie-strato raportinte sekve, ke „eksa juda loĝkvartalo ĉesis ekzisiti”, kio estas agnoskita kiel fino de la insurekcio. Lige kun la datreveno la Muzeo POLIN organizis publikan kampanjon de flavaj narcizoj. La papeaj floroj, similaj al la stelo de Davido estas disdonataj en la polaj kaj alilandaj urboj. La datrevenaj solenaĵo estis inaŭguritaj antaŭdate de la 19-a de aprilo ĉe la varsovia monumento de Komuna Martireco de Judoj kaj Poloj.
El la elsendo 19.04.2016. Legas Milada – 2’12”
Mallonge_19.04.2016
Prezidento Andrzej Duda lunde vespere revenis post la dutaga vizito en Bulgario. La lundaj interparoloj i.a. kun la prezidento de Bulgario, Rosen Plewneliew koncernis proksimiĝantan pintrenkonton de NATO en Varsovio, firmigon de la duflanka kaj regiona kunlaboro, firmigon de la infrastrukturaj kaj energetikaj ligoj kadre de la kunlaboro de la ŝtatoj de Adriatiko, Baltiko kaj la Nigra Maro. La interparoloj koncernis ankaŭ migrokrizon. Dum la dimanĉa renkontiĝo kun la pola kolonio en la pola ambasado prezidento Duda distingis ses personojn pro elstaraj meritoj en la popularigado de la pola kulturo inter poloj loĝantaj en Bulgario.
Investaĵo Baltic Pipe
Post la lunda renkontiĝo de la pola ĉefministro kun la ĉefministro de Danlando, Lars Lokke Rasmussen Beata Szydło reliefigis la strategian signifon de la investaĵo Baltic Pipe, kiun realigas kune polaj kaj danaj firmaoj. Ĝi ligos danan kaj polan gasosistemojn, laŭ kiu estos transportata i.a. gaso el norvegaj provizoj. Oni parolis ankaŭ pri la problemo de enmigrantoj kaj pri la afero de la regiona sekureco post la incidentoj super Baltiko kun partopreno de rusaj aviadiloj. Lars Lokke Rasmussen donis la atenton al la reciprokaj polaj-danaj komercaj kaj ekonomiaj rilatoj koncerne kiujn ekzistas eblo de intimigo.
El la elsendo 19.04.2016. Legas Krystyna – 1’39”
Ĉiu kvara eŭropano vivas rande de mizero
La unia Eurostat publikigis la raporton, en kiu ĝi elmontras, ke eĉ 122 milionoj da eŭropanoj estas minacitaj de mizero aŭ socia ekskludo. Tio signifas malpli ol ĉiun kvaran loĝanton de la Unio. La plej malbone la situacio aspektas en Rumanio kaj Bulgario. Pollando troviĝas en la mezo de la listo kaj havas la rezulton je unu procento pli bonan ol elmontris tion la antaŭa raporto, sed daŭre ĝi foras disde skandinaviaj landoj kaj eĉ Ĉeĥio, en kiu tiu problemo koncernas 14 procentojn de la loĝantoj. En Pollando 24,7 procentoj de personoj estas minacitaj de mizero aŭ ekskludo. En plimulto de la landoj la plej multe endanĝerigitaj estas infanoj, nome en la tuta unio tiu problemo rilatas al preskaŭ 28 procentoj de infanoj kaj nur al 17 procentoj de plenkreskuloj. 122 milionoj da uniaj loĝantoj vivantaj rande de mizero aŭ ekskludo signifas 24,4 procentojn de la socio. Ĉiuj donitaĵoj el la raporto devenas el esploro pri enspezoj kaj vivkondiĉoj en la eŭropuniaj landoj, okazigata ĉiujare inter ĉiuj membraj ŝtatoj.
El la elsendo 12.04.2016. LegasTomek – 1’18”
La unua paŝo por reaktivigi la ŝipkonstruan industrion
La Ministrokonsilantaro akceptis projekton de la ŝipkonstrurilata leĝo, kiu la laŭ la registaro estos la unua paŝo reaktivigonta grandan ŝipkonstruan industrion en Pollando. La registara leĝpropono – konforme al la antaŭbalotaj promesoj – antaŭvidas avantaĝajn impostoproponojn por entreprenistoj kaj kreon de specialaj ekonomiaj sferoj. Ĝi estas unu el la elementoj de la prezentita de la registaro Plano favore al Respondeca Evoluo, konforme al kiu la ŝiponkonstrua industro denove fariĝos unu el la fundamentoj de la pola mastrumao. En ŝipfarejoj kaj kunlaborantaj kun ili firmaoj laboron trovos ĉirkaŭ 3 mil personoj.
El la elsendo 12.04.2016. Legas Milada – 0’55”
La 6-a datreveno de la katastrofo apud Smolensko
Hodiaŭ pasas 6 jaroj post la plej tragedia katastrofo en la postmilita Pollando, kiam apud Smlensko la 10-an de aprilo 2010 pereis 96 membroj de la pola delegacio omaĝonta la viktimojn de Katyń krimo. En la katastrofo pereis i.a. prezidento Lech Kaczyński, lia edzino Maria, la lasta pola prezidento en elmigrejo Ryszard Kaczorowski. La saman tagon posttagmeze antaŭ la prezidenta palaco en Varsovio komencis kolektiĝi poloj por unuiĝi en funebro kaj omaĝi la memoron de prezidento Kaczyński. Lige kun la hodiaŭa datreveno sur la Prezidenta Palaco estas malkovrita tabulo omaĝanta prezidenton Kaczyński. La solenaĵoj memorigantaj la pereintajn reprezentantojn de la pola elito okazas en kelkcent lokoj en Pollando kaj eksterlande. Sur la sidejo de la Komandantaro de la Garnizono Varsovio estis muntita instalaĵo kun nigraj-blankaj fotoj de ĉiuj 96 viktimoj de la katastrofo. La nunjara solenaĵo okazas en nova situacio. Pro la laboro de la novestablita komisiono esploranta la katastrofon apud Smolensko la publika opinio estas informata pri prisilentata vero, mensogoj aj falsadoj ĉi-rilataj de la antaŭe reganta skipo.
El la elsendo 10.04.2016. Legas Barbara – 1’41”
Skanalo ĉirkaŭ donitaĵoj el Mossack Fonseca
El dokumentoj, kiuj traiĝis el la panama kancelario Mossack Fonseca rezultas, ke ne sole korporacioj, sed ankaŭ politikistoj kaj privataj personoj laŭ giganta skalo evitas la impostopagadon. Internacia Konsorcio de Esplorĵurnalistoj analizis 11, 5 milionojn da domkumentoj, kiuj koncernas la periodon de la lastaj 40 jaroj. Inter la klientoj de la kancelario troviĝas 143 politikistoj kaj iliaj proksimuloj. Inter ili estas 12 eksaj kaj aktualaj estroj de la ŝtatoj kaj registaroj. Ĵurnalistoj taksas ekzemple la aktivojn de Vladimir Putin en la impostparadizoj je du miliardoj da dolaroj. La servojn de Mossack Fonseca estis utiligontaj i.a. prezidento de Ukrainio aŭ ĉefministro de Islando, la plej gravaj membroj de ĉina komunista partio. En la skandalo difinita kiel „Panama Papers” aperas nomoj de homoj el la mondo de sporto, aperas ankaŭ nomoj de poloj.
El la elsendo 05.04.2016. Legas Milada – 1’20”
Pliboniĝo sur la pola labormerkato
En la lasta jarkvarono de 2015 sur la pola labormerkato estis notita videbla pliboniĝo. Laŭ raporto de la Nacia Pola Banko senlaboreco proksimis al la historia minimumo dum kreskanta profesia aktiveco. Samtempe ĉiam pli da personoj estis enlaborigitaj baze de kontraktoj tempe ne limigitaj. Denove kreskis bezonateco je laboro, ĉefe pro pli alta profesia aktivco de personoj antaŭ la emerita aĝo. Pliboniĝo de la situacio ligiĝas kun la progresanta ekonomia vigliĝo kaj konstanta kresko de merkata bezonateco je laborantoj. Laŭ la donitaĵoj de la Oficejo de Investaĵoj kaj Ekonomiaj Cikloj (BIEC) daŭre malkresos senlaboreco. Elmontras tion tendencoj sur la labormerkato notitaj en la lasta jaro.
El la elsendo 05.04.2016. Legas Milada – 1’02”
Usono grandigos siajn kontinentajn fortojn en Eŭropo
La usona armea komandantaro en Eŭropo – EUCOM informis, ke Usono en februaro 2017 komencos firmigi siajn kontinetajn fortojn en Eŭropo per kontinua, rotacia alidirektado de blendbrigadoj, sekve de kio ili kreskos ĝis tri blendbrigadoj. Estis ankaŭ decidite, ke la kontinentaj trupoj de Usono komencos ankaŭ stapladi militistajn akcesoraĵojn en siaj ekstrmsituantak staplejoj en Eŭropo por la uzo kaze de neceso. La aferprezentanto de la Pentagono, Laura Seal deklaris, ke tio signfas kontinuan ĉeeston de blendbrigado en la Orienta Eŭropo. La partoprenontaj en la 9-monataj rotaciaj brigadoj estos ekipitaj per propra moderna ekipaĵaro. Tiu plano emfazas firman kaj ekvilibran rilaton de Usono al la demando pri garantioj por ĝiaj aliancanoj.
El la elsendo 05.04.2016. Legas Tomek – 0’49”
Post atencoj en Bruselo
La urbestro de Bruselo Yvan Mayeur deklaris hodiaŭ, ke post la lastaj teroristaj atencoj la ĉefurbo de Belgio povas ne reveni al. normaleco. Li interparolis kun la prezidanto de Parizo Anne Hidalgo pri enteprenitaj agadoj post la pasintjaraj islamistaj atencoj en la franca ĉefurbo, sekve de kiu pereis 130 personoj. La interparolon antaŭmis minuto de silento omaĝanta la viktimojn de la bruselaj atencoj el la 22-a de marto, sekve de kiuj mortis 35 personoj kaj ĉ. 340 estis vunditaj. Estis omaĝitaj la viktimoj de la lastdimanĉa terorista atenco en Pakistano.
El la elsendo 29.03.2016. Legas Milada – 0’54”
Forigita rajto forpenadi infanojn pro mizero
Prezidento Andrzej Duda subskribis leĝon, prilaboritan en la Justicministerio, kiu koncernas ŝanĝojn en la Familia kaj Protekta Kodo. La amendo enkondukis malpermeson forprenadi infanojn de familioj ekskluzive pro ilia materiala situacio. Tiu ĉi decido apud la programo „Familio 500+” estis i.a. menciita en la ekspozeo de ĉefministro Beata Szydło. La menciita amendo estas la unua projekto prilaborita de la justicministerio kun la celo plibonigi la situacion de polaj familioj. La kolektivo por Protekto de la Familiaŭtonomio kaj famila vivo laboras pri laŭvicaj ŝanĝoj, kiuj celas forigi patologiojn, kiuj kaŭzas fidoperdon de la polaj familioj al la ŝato.
El la elsendo 29.03.2016. Legas Milada
Pliaj atakoj de ekstremaj islamistoj
Dum la Paska Dimanĉo rezulte de la terorista atako en Pakistano pereis pli ol 70 personoj kaj pli ol 300 estis vunditaj, ĉefe virinoj kaj infanoj. Islamaj ekstremistoj deklaris, ke ilia celo estis mortigo de laŭeble multaj kristanoj. La kondolencajn depeŝojn al la pakistanaj aŭtoritatoj sendis la prezidento de Pollando, Andrzej Duda kaj la ministro por la eksterlandaj aferoj, Witold Waszczykowski. Ambaŭ politikistoj forte kondamnis ĉiujn formojn de terorismo, kies viktimoj estas senkulpaj kaj senpovaj homoj.
El la elsendo 29.03.2016. Legas Milada – 0’45”
Mallonge
Minaco de pliaj atencoj
La t.n. islama ŝtato intencas serion da atencoj en Eŭropo. Laŭ la agentejo AP tiucele estis instrukciitaj almenaŭ 400 teroristoj. Ilia celo estas elvoki maksimuman kaoson. Unu el tiaj teroragoj estis malebligita de francaj servoj. Laŭ laborantoj de la eŭropaj kaj irakaj invigilservoj en Eŭropo funkcias kelkaj sendependaj ĉeloj de la islama ŝtato. Iliaj estroj estas personoj uzantaj la francan lingvon, ligitaj kun la landoj de la Norda Afriko, Francio kaj Belgio.
Uniaj landoj debatis en Bruselo
Du tagojn post la sangoverŝaj atencoj en Bruselo la belga polico okazigis laŭvicajn kontraŭteroristajn operacojn. Ĵaŭde en Bruselo la estro de la pola ministerio por la internaj aferoj, Mariusz Błaszczak partoprenis la eksterordinaran renkontiĝon de la estroj de la unilandaj ministerioj por la internaj aferoj. Ĝia celo estis priparoli la konsekvencojn de la mardaj atencoj. Pollando, kiel informis ministro Błaszczak estas por rapida envivigo de la eŭropa sistemo de interŝanĝo de pasaĝerdonitaĵoj kaj por firmigo de la kunlaboro de la invigilservoj en batalo kontraŭ terorismon.
El la elsendo 25.03.2016. Legas Krystyna – 1’30”
Kontraŭ la malŝparado de nutraĵoj
La registaro prilaboras leĝon, kiu ebligos al produktantoj kaj vendistoj transdonadi troajn nutraĵprovizojn al organizoj helpantaj al mizeruloj kaj homoj bezonantaj. Aktuale daŭras pri ĝi la preparlaboroj. Kiel informis la ĉefministro Beata Szydło ili referencas al solvoj aplikataj en multaj eŭropaj landoj. Nova leĝo ebligos al produktantoj de nutraĵoj kaj iliaj vendistoj transdonadon de nutraĵsuperaĵoj al eksterregistaraj organizoj, institucioj de la socia helo kaj komunumoj, kiuj okupiĝos pri plia distribuado. Aktuale ĉi-specaj nutraĵoj estas ofte malŝparataj kaj detruataj.
El la elsendo 22.03.2016. Legas Milada – 0’54”
Terorista atako en Brukselo
Bruselo marde matene fariĝis celo de teroristaj atakoj. En du sinsekvaj atencoj en la flughaveno Zaventem kaj ĉe la metroo-stacio Maelbeek, proksime al la uniaj institucioj, pereis 34 personoj kaj pli ol 200 (inter kiuj tri poloj) estas vunditaj. Belga policio traserĉas domojn kaj serĉas personojn, kiuj povus esti ligitaj kun la atencoj. Estis anoncita la plej supera nivelo de la terorista alerto, estis fermitaj limoj kun Francio kaj Nederlando. Sian respondecon pro ambaŭ atencoj deklaris la t.n. islama ŝtato. El la tuta Eŭropo, el la mondo direktiĝas al la belgaj aŭtoritatoj kondolencaj vortoj. Prezidento Andrzej Duda metis florojn antaŭ la belga ambasado en Varsovio. En sia kondolenca mesaĝo al la Reĝo de belgoj, Filipo la 1-a en sia propra nomo kaj en la nomo de la pola nacio Andrzej Duda skribis i.a., ke „teroroagoj celitaj kontraŭ senkulpaj viktimoj kaj fundamenaj valoroj, sur kiuj estas konstruita Eŭropo postulas komunan reagon. Fronte al neniel pravigita perforto ni devas defendi nian civiizacion”. La uniaj ŝtatestroj kaj registarestroj certigis en komuna deklaro, ke la Eŭropa Unio kaj ĝiaj membroŝtatoj staras solidare ĉe Belgio. Ili esprimis la decidfirmecon fronti la minacon per ĉiaj necesaj rimedoj. Reprezentantoj de la plej superaj polaj aŭtoritatoj certigas, ke ne ekzistas informoj pri endanĝerigo de Pollando aŭ argumentoj por altigi la nivelon de la terorisma alarmo. En Varsovio debatis Registara Sekureccentro. Pli intensaj kontroloj estis tamen enkondukitaj en stacidomoj kaj flughavenoj.
El la elsendo 22.03.2016. Legas Barbara – 2’07”
Obama sur Kubo
La kuba gvidanto Raul Castro alvokis lastlunde la usonan prezidenton Barak Obama forigi la embargon rilate Kubon. Ambaŭ gvidantoj dum la renkontiĝo en Hvano deklaris la deziron de plia normaligo de la rilatoj inter siaj landoj. La malakorda punkto koncernis la homajn rajtojn. Usono ŝiris la diplomatiajn rilatojn kun Kubo dum la prezidenta oficado de Dwight Eisenhower en 1961-a jaro, kio ligiĝis kun kresko de tensioj kun la revolucia registaro de Fidel Castro. La nuna vizito de Obama estis la unua vizito de la usona prezidento post 88 jaroj. Ĝi konformas al la usona politiko de malfermiĝo rilate al la landoj de la Latina Ameriko.
El la elsendo 22.03.2016. Legas Milada – 1’31”
Rezolucio de la pola Sejmo omaĝe al poloj savantaj judojn
Lastmerkrede la pola Sejmo omaĝis la memoron de poloj, aparte de tiuj, kiuj savante dum la 2-a mondmilito judojn kondamnitajn je ekstermo revenĝe pereis el la manoj de la germana okupaciinto. La rezolucio estis proklamita per aklamo okazis antaŭtage de la inaŭguro de la muzeo de Poloj savantaj judojn en la loko Markowa. Tie la 24-an de marto 1944 germanaj ĝarndarmoj murdis 8 judojn kun kaŝantaj ilin: Józef Ulm kaj lia edzino en la lasta monato de gravedeco. Estis murditaj 6 iliajn gefiloj, el kiu la plej aĝa havis 8 jarojn. La rezolucio memorigas, ke nun daŭras beatiga procezode Ulm-familio, ke postmorte ili estis distingitaj de Pollando kaj Israelo kaj ke en 2013 sur la paĝoj de la Instituto Yad Vashem aperis teksto „La krimo kontraŭ Ulm, kiam la tuta familio estis murdita kune kun la kaŝataj de ili judoj – fariĝis simbolo de la pola ofero kaj maritreco dum la 2-a mondmilito”. En tiu ĉi kunteksto – oni substrekas en la rezolucio de la Sejmo – „aperantaj mensogaj vortumoj pri „polaj mortotendaroj” aŭ „pola SS” elvokas la plej profundan indignon kaj meritas hontmakuligon”, tial „necesa estas intensigo de batalo kontraŭ negativaj stereotipoj kaj kaluminado de Pollando, en kio helpos la nova Institucio”.
El la elsendo 18.03.2016. Legas Milada – 1’57”