Novaĵoj
Aŭstralio avanas la 3-an fojon
Aŭstralio jam la trian fojon okupis la unuan lokon en la rangolisto „Indico de bona vivo” – pretigita de OECD – konfirmante, ke ĝiaj loĝantoj estas la plej feliĉaj inter loĝantoj de la altgrade evoluintaj landoj. En la klasifiko estas konsiderataj tiaj kriterioj, kiel la nivelo de la enspezoj, sanstato de la socio, sekureco kaj loĝejkondiĉoj.
La duan lokon post Aŭstralio okupis Svedio, kaj sekve Kanado, Norvegio kaj Svislando. Pollando inter 36 landoj troviĝas sur la 25-a loko.
Aŭstralianoj ĝuas ankaŭ la plej longan prognozatan vivolongon. Statistika aŭstralia novnaskito havas la ŝancon ĝisvivi 82 jarojn. Alta estas ankaŭ indico de enlaborigo. 73 procentoj de loĝantoj de Aŭstralio en la aĝogrupo de 15 ĝis 64 jaroj havas laboron. Krome Aŭstralio de pli ol 20 jaroj notas ekonomian kreskon. La lando sukcesis eviti ankaŭ la sekvojn de la monda ekonomia krizo.
Legas Gabi
Australio avanas la 3-an fojon
Mondo reage je la balotoj en Irano
La okcidentaj ŝtatoj deklaris la pretecon kunlabori kun la nova prezidento de Irano, Hasan Rouhani. Ili ligas esperojn pri solvo de kontraŭdiroj rilate al la irana nuklea programo kaj la konflikto en Sirio.
Usono post la balotoj alvokis la aŭtoritatojn en Teherano respekti la volon de la civitanoj. La Ĝenerala UNO-sekretario, pere de sia aferprezentanto Martin Nesirky varme salutis la prezidenton-elektiton kaj instigis Iranon ludi konstruan rolon sur la regiona kaj internacia arenoj. La estrino de la eŭropunia diplomataro Catherine Ashton deklaris, ke la unio estas decidpreta por kunlabori kun la nova irana ŝtatestro por solvi la nuklean demandon. Ashton gvidas intertraktojn kun Irano en la nomo de la tiel nomata sesopo, alivorte Usono, Rusio, Ĉinio, Francio, Britio kaj Germanio. Israelo rekonis la rolon de la nova irana prezidento marĝena, substrekante, ke pri la formo de la irana nuklea politiko decidas la irana spirita-politika gvidanto, ajatolaĥo Sajed Mohammad Ali Chamenei.
El la elsendo, 25.06.2013. Legas Zbyszek
Mondo reage je la balotoj en Irano
Eŭropaj landoj en enketo pri toleremo
Kadre de la projekto World Values Survey sociologoj el la tuta mondo ekde 1981 faris 256 mil intervjuojn kun personoj en 87 landoj. I.a. oni demandis, kiun la enketitoj ne ŝatus havi kiel la najbaron. La esplorrezultoj elmontras, ke spite korektecon de politikaj deklaroj problemo de antaŭjuĝoj en Eŭropo daŭras. La konsekvenco de reciproka malemo de parto de loĝantoj de Okcidento kaj parto de enmigrintoj kaj iliaj idoj estas la eksplodantaj jen kaj jen tumultoj, en kies fono troviĝas rasaj, naciecaj kaj konfesiaj diferencoj. Aparte surprizaj estis la esplorrezultoj rilate Francion, en kiu 27 procentoj de la respondintoj konfesis, ke ne ŝatus loĝi najbare de homo alirasa, por 43 procentoj nedezirinda najbaro estas enmigrinto aŭ eksterlanda laboranto, por 34 procentoj gejo. Inter toleremaj rilate eksterlandanojn germanoj ĉiu 4-a ne ŝatus havi kiel la najbaron muzulmanon, 24 procentoj de finnoj preferus ne najbari kun rusoj. Poloj sur la eŭropa mapo de rasaj antaŭjuĝoj ili ne evidentiĝas maltoleremaj.
Legas Milada
Europaj landoj en testo pri toleremo
4 Honoraj Konulejoj de Hungario en Pollando
La ministroj por la eksterlandaj aferoj de Pollando kaj Hungario, Radosław Sikorski kaj Janos Martonyi malfermis pasintsemajne en Bydgoszcz Honoran Konsulejon de Hungario. Temas jam pri la 4-a ĉi-speca institucio en Pollando. Ili funkcias krome en Poznań, Szczecin kaj Łódź. Temas samtempe pri la 6-a honora konsulejo en Bydgoszcz, atentigis la pola ministro. Siaflanke la hungara ministro substrekis, ke la tutmondiĝo devigas intimigi la rilatojn, kion pruvas la establo de tiu nova honora konsulejo de Hungario. Ĉe-okaze de la solenaĵo ambaŭ ministroj gvidis interparolojn pri la pola-hungara kunlaboro kadre de la Viŝegrada Grupo. I.a. ministro Martonyi deklaris daŭrigadon de la proponita de Pollando formulo de renkontiĝoj de la grupo kun gravaj ekstereŭropaj landoj. Lastvendrede la pola kaj la hungara ministroj por la eksterlandaj aferoj partoprenis renkonton de la dilplomatiestroj de la Viŝegrada Grupo kaj de la Orienta Partnereco.
Legas Milada
La 4-a Honora Konsulejo de Hungario en Pollando
Nova ripozmodo – sen modernaj teknologioj
Multaj turistoj pretas pagi multon por dum la feriado ĝui plenan trankvilon. Tial poloj ĉiam pli ofte pasigas sian liberan tempon sen konsulti modernan teknologion. Laŭ esploroj de la firmoj Euromonitor kaj World Travel Market la feriado sen novaj teknologioj estas nova turisma tendenco, kiu populariĝas ankaŭ en Pollando. Ĉiam pli da turismaj oficejoj, hoteloj kaj ripozcentroj konsideras tion en sia oferto. La ekspertoj konvinkas, ke tio estas la plej bona maniero por sukcesa ripozo. Ripozlokoj liberaj de novaj teknologioj celas ĉefe personojn kun stresiga vivmaniero. Tiajn – kiel atentigas Dziennik Polski – kiuj eĉ dum libera tempo ne kapablas rezigni pri la kontrolado de elektronika poŝtkesto aŭ laborcela telefonado.
Legas Tomek
Ĉina raketo en la komso
Reprezentantoj de la usona administracio neoficiale konstatis, ke Ĉinio okazigis pasintlunde testadon de nova transkapta raketo, kiu povas esti uzita por detrui satelitojn sur la ĉirkaŭtera orbito. La raketo leviĝis 10 mil kilometrojn super la ternivelo kaj sekve al la tero revenis. Temis pri la plej alta flugo post 1976. Similajn flugojn Usono okazigis en la 60-aj jaroj. Ĉinio informis, ke la flugo havis sciencan karakteron, la raketo estis enhavanta aparataron por esplori la magnetosferon. Pentagono monitoris la pasintsemajnan flugon. Kiel sciigis Reuter-agentejo la flugo de la ĉina raketo okazis unu semajnon post kiam Pentagono informis pri la usonaj klopodoj pri sekureco de satelitoj kaj kontraŭagado de virtualaj endanĝerigoj flanke de aliaj ŝtatoj en la kosma spaco.
Legas Milada
China raketo en la kosmo
Kvotoj por la publika servo en la Unio
La proponataj de la Eŭropa Komisiono kvotoj por la publika helpo povas kaŭzi en Pollando likvidon de la sistemo, kiu subtenas la enlaborigon pere de krompagoj al la salajro.
La komisiono pretigis projekton de nova direktivo, laŭ kiu la menciita kvoto egalu al unu dekono de procento de la landa produkto brutte de lando-membro el la antaŭa jaro aŭ al la kvoto, kies ekvivalento egalus al 100 milionoj da eŭroj. Kaze de Pollando temus pri 150 milionoj da zlotoj respektive 420 milionoj. Se la publika helpo superus iun el tiuj kvotoj necesus peti la Komisionon pri individua aprobo de la supero, plej malfrue en la daŭro de 6 monatoj. Dume la jaraj elpezoj de la Ŝtata Rekapabliga Fonduso de Neplenlertaj Personoj por krompagoj al salajroj egalas al pli ol 3 miliardoj da zlotoj. Tial la projekto de nova direktivo elvokas maltrankvilon de polaj labordonanoj. Kiel substrekas en Dziennik Gazeta Prawna Jan Zając, la prezidanto de la Pola Organzio de la Labordonantoj de Neplenlertuloj – akcepto de direktivo en proponita formo signifus faktan likvidon de ĉi tiu helpoformo kaj ruinigon de la tuta sistemo subtenanta la enlaborigon de neplenlertuloj.
Legas Tomek
Propono de kvotoj por la publia helpo en EU
Omaĝa rezolucio de la pola Senato
Hieraŭ la Senato omaĝis la memoron de poloj, kiuj antaŭ 70 jaroj fariĝis viktimoj de la amasmurdoj efektivigitaj de la ukrainaj bandoj UPA sur la tereno de Wołyń-regiono. En la rezolucio senatanoj difinis la krimon kiel etnan purigoakton, kun simptomoj de la hombuĉado. La senata rezolucio memorigas, ke per la atako de UPA kontraŭ la vilaĝo Parośla Pierwsza en Wołyń-regiono komenciĝis la kampanjo de la fizika eliminado de poloj, efektivigita de Bander-frakcio de la Organizo de Ukrainaj Naciistoj kaj Ukraina Ribela Armeo. La rezolucio parolas pri ĉirkaŭ 100 mil murditaj poloj: viroj, virinoj, infanoj kaj maljunuloj, kio konformas al la donitaĵoj de la Instituto pri la Nacia Memoro.
Legas Krystyna
Omagha rezolucio de la pola Senato
Hagia Sofia en Istambulo denove estos moskeo
La islama organizo “Junaj el Anatolio” ĉiuvendrede organizos preĝojn antaŭ la sanktejo Hagia Sofia en Istabulo – nun funkcianta kiel muzeo – favore al transformo de ĝi en moskeon. Tio estis deklarita dum la gazetara konferenco okaze de la 560 datreveno de la konkero de Konstantinopolo fare de turkoj. La sanktejo dediĉita al la Dia Saĝo konstruita en la 6-a jarcento estis transformita en moskeon post la konkero de Konstantinopolo fare de turkoj en 1453. Antaŭ 80 jaroj la aŭtoritatoj de la laika turka ŝtato transformis ĝin en muzeon. Nun diversaj islamaj grupoj postulas, ke ĝi denove fariĝu moskeo. En Turkio sep iamaj kristanaj bazilikoj de Dia Saĝo funkciis kiel muzeoj. Kvin el inter ili en la lastaj jaroj estis transformitaj en moskeojn.
Legas Gabi
Hagia Sofia en Istambulo denove estos moskeo
Mia lernejo en la Eŭropa Unio – Akademio de Juna Diplomato
Junaj laŭreatoj de la 10-a eldono de la konkursprogramo “Mia lernejo en la Eŭropa Unio – Akademio de Juna Diplomato” partoprenos ekskurson al la ĉefurboj de la landoj de la Viŝegrada Grupo. Al ĉiuj 10 eldonoj de la konkurso aliĝis pli ol 13 mil lernejoj kaj 250 laŭreatoj partoprenis en la organizataj de la ministerio por la eksterlandaj aferoj studvizitoj. La konkursprogramo celas diskonigi inter la polaj gejunuloj konojn pri la Eŭropa Unio kaj pri diversaj aspektoj de la pola membreco en la Unio. Ĉi-jare la organizantoj koncentriĝis pri la nuntempa diplomatia servo en Pollando kaj en la Unio kaj la rolo, kiun ĝi havas en la internacia politiko. La junuloj i.a. interpretis vortojn de la eksa ĉeĥa prezidento, Vaclav Havel politiko ne estas arto pri tio, kio ebla – sed pri tio, kio estas malebla. Parto de la konkursaĵoj interpretis ankaŭ la moton de la pola diplomataro: Al Pollando servi, Eŭropon krei, la mondon kompreni.
Legas Milada
Mia lernejo en la Unio…
La unua vivo de Angela M.
Angela Markel en la epoko de Germana Demokrata Respubliko estis – en pli granda grado ol asertite ĝis nun – engaĝita en la agadon de la komunista junulara organizo FDJ, asertas la aŭtoroj de ŝia nova biografio La unua vivo de Angela M. Kiel laboranto de la Sciencakademio de GDR, Merkel en la Centra Instituto de Fizika Kemio, lime de la 70-aj kaj 80-aj jaroj, estis sekretario por la agitado kaj propagando. La libro de Ralf Georg Reuth kaj Guenther Lachmann aperis antaŭnelonge en Germanio. Ĝis nun Merkel asertis, ke ŝi respondecis tiam sole pri kulturaferoj. Post la apero de la libro ŝi komentis, ke plej gravas por ŝi tio, ke nenion ŝi kaŝis. Ŝi aldonis: Mi povas baziĝi sur miaj propraj rememoroj [..] se nun evidentiĝas, ke estis alie, ankaŭ kun tio eblas vivi.
Legas Milada
La unua vivo de Angela M
Kresko de la aprila industria produktado
La Ĉefa Statistika Oficejo sciigis, ke la industria produktado en aprilo kreskis je 2,7 procentoj. En marto ĝi havis minusan valoron. Pli fruaj monatoj ankaŭ ne estis optimismigaj. Pozitivan efikon havis la fakto, ke en aprilo estis de pli labortagoj, samtempe kelkaj laboroj estis ŝovitaj pro tre longa ĉi-jare vintro. Aliflanke malkreskas enlaborigo kun samtempa kresko de salajroj. Ili estis kreskantaj je 3 procentoj en la periodo, kiam inflacio estis malpli alta. El tio sekvis reala salajrokresko.
Legas Milada
Kresko de aprila industria produktado
Malbona nutrado de infanoj
Internaciaj ekspertoj publikigis en la medicina semajnrevuo The Lancet statistikaĵojn, laŭ kiuj rezultas, ke preskaŭ la duonon de mortoj de malgrandaj infanoj en la mondo kaŭzas malbona nutrado. Pro la subnutro ĉiujare mortas tri milionoj da infanoj ĝis la 5-a vivojaro. Tamen malbona nutrado signifas ne sole la subnutradon, sed ankaŭ tronutradon, kiu kondukas al obezeco. Tiuj problemoj koncernas unuavice landojn mizerajn kaj meze bonstatajn. La kostoj de malbona nutrado estas astronomiaj kaj egalas al tri kaj duona bilionoj da dolaroj jare. Kalkulite je ĉiu loĝanto de la Tero temas pri 500 dolaroj jare. Tiuj kostoj rezultas el necesaj rimedoj por la kuracado, ili ligiĝas ankaŭ kun perdoj de la monda mastrumado, ĉar personoj subnutritaj en matura vivo estas profesie malpli produktivaj.
Malbona nutrado estos temo de speciala internacia pintrenkonto en Londono. Traktos ĝin ankaŭ venontsemajne en la norda Irlando la pintrenkonto de la ŝtatoj el la grupo G8. Samtempe lastĵaŭde UNEP, la UNO-a agentejo por la aferoj de la medio komunikis, ke en la mondo oni misuzas de 30 ĝis 40 procentojn de ĉiuj produktitaj nutraĵoj. Aliflanke la maja raporto de la karitata organizo Savi Infanojn elmontris, ke pro la subnutro ĉiu kvara infano en la mondo povas fronti problemojn kun la legado, skribado kaj nombrado.
Legas Krystyna
Malbona nutrado de infanoj
Demokratio progresas en Pollando
Dum la lastaj 4 jaroj Pollando avancis de la 10-a je la 3-a loko en la pritakso de demokratio kaj la stato de ekonomio en la Centra-Orienta Eŭropo. Tio rezultas el la prestiĝa ekzamenado de Bertelsmann-Fondaĵo.Ĝi okazas de 10 jaroj en pli ol 120 landoj de la mondo, kiuj subiĝis aŭ subiĝas al transformado. La unuopaj landoj estas pritaksataj en tri kategorioj: demokrati-kvalito, la stato de la merkata mastrumado kaj administrado.Sendube temas pri eksterordinaraj rezultoj. Ankoraŭ antaŭ 4 jaroj Pollando okupis du 7-ajn lokojn kaj unu 9-an en la ĵus menciitaj kategorioj.
Ŝajnas do, ke la pola demokratio notas ĉiam pli bonajn rezultojn. Laŭ la pritakso de sociologo, profesoro Radosław Markowski – ekster la limoj de nia lando oni reliefigas grandan ekonomian sukceson, pli ĝenerale, grandan evoluan sukceson de Pollando.
Legas Krystyna
Demokratio progresas en Pollando
Testado de medikamentoj
La testado de medikamentoj tiamaniere, ke la sanstato de paciento ne estu damaĝita signifas veran defion por sciencistoj. Kiel ni legis en Dziennik Polski krakovaj sciencistoj laboras pri metodologio ebligonta etikan pritakson de biomedicinaj esploroj, kiujn partoprenas homoj. La testado de medikamentoj, kiun partoprenas same pacientoj, kiel ankaŭ personoj sanaj fariĝas ĉiam pli populara. En Pollando ĉiujare nur en klinikaj testadoj partoprenas 30 mil personoj. Ĉiujare aldoniĝas ĉirkaŭ 450 novaj klinikaj ekzamenadoj pri kuracproduktoj kaj medicinaj elfaraĵoj. Doktoro Marcin Waligóra, adjunkto en la Instituto pri Filozofio kaj Bioetiko de Collegium Medicum de la Jagellona Universitato gvidas la projekton financatan de la Nacia Scienca Centro. Ĝia celo estas respondi la demandon kiel efike gvidi esplorojn en biomedicino, ke la risko de la sanperdo estu laŭeble minimuma. La bazaj principoj jam validas, sed multaj aspektoj de biomedicinaj ekzamenoj ne estas ankoraŭ leĝe reguligitaj. Mankas ankaŭ devigaj instrukciadoj kaj ekzamenoj por membroj de la bioetikaj komisionoj, t.e. organoj pritaksantaj kaj akceptantaj la sekurecon kaj pravigeblecon de projektataj medicinistaj esploroj.
Legas Tomek
Testado de medikamentoj
La programo PRISM funkcias
La usona invigilservo konfirmis la gazetarajn informojn pri la monitorado de eksterlandaj internaŭtoj. Agentoj utiligis la programon PRISM por akiri donitaĵojn pri tiuj, kiuj loĝas ekster Usono – diris al la televido NBC James Clapper, la direktoro de National Intelligence. Li aldonis, ke la usona Nacia Sekurecagantejo notis jam donitaĵojn pri deliktoj ligitaj kun malkaŝo de informoj pri la programo PRISM. La informo, ke la Nacia Sekurecservo kaj FBI traserĉas donitaĵojon de 9 ĉefaj interretaj konzernoj aperis en „The Washington Post”. Sekve elektronikaj mesaĝoj, fotoj, dokumentoj, aŭdo- kaj video-dokumentoj estas de ili senĝene konsultebaj. La estroj de guglo kaj fejsbuko Larry Page kaj Mark Zuckerberg kontestis, ke ili sciis pri la ekzisto de la sistemo PRISM.
Legas Tomek
La programo PRISM funkcias
Ebleco de limkontroloj ene de Schengen-sfero
Por maksimume du jaroj ĉiu el la ŝtatoj de Schengen-sfero povas revenigi la limkontrolojn, se tion ĝi rekonos necesa. Tian interkonsenton elintertraktis post longdaŭraj interparoloj la ŝtatoj-membroj de la Eŭropa Unio, la Eŭropunia Parlamento kaj la Eŭropa Komisiono. Ankaŭ la ĝisnunaj principoj de Schengen-traktato allasis portempan revenigon de la intern-lima kontrolo en unuopaj landoj kaze de endanĝerigo de la publika ordo aŭ interna sekureco. Tian kontrolon en 2008 revenigis dum la eŭropa futbalista ĉampionado Aŭstrio.
Ĝis nun oni ne traktis la revenigon de kontraloj pro nelegalaj enmigrantoj. La nunajn interparolojn spronis amaso da enmigrantoj el la norda Afriko post la araba printempo lime de 2010 kaj 2011.
Nun revenigi la internan limkontrolon eblos en apartaj kazoj, kiujn severe kontrolos la oficejo de la komisaro por la internaj aferoj. Schengen-traktato garantias en Eŭropo la liberon moviĝi. Ĉe la limoj de 26 ŝtatoj apartenantaj al la sfero kontroloj ne ekzistas. Temas pri areo enloĝata de pli ol 400 mil personoj. La longeco de ĝiaj eksteraj kontinentaj limoj egalas al 7700 kilometroj, de la maraj limoj al 42 mil 700 kilometroj.
Legas Krystyna
Ebleco de limkontroloj ene de Schengen-sfero
Marŝoj subtene por Vivo kaj Familio
En ĉirkaŭ 100 polaj urboj lastdimanĉe estis organizitaj Marŝoj subtene por Vivo kaj Familio. Nunjare ili okazis sub la devizo „Direkto: la Familio” kaj la ĉefa atento estis donita al la drameca demografia situacio en Pollando. Nome inter 222 ŝtatoj ĝi troviĝas ĉe la 211-a loko, se temas pri la infannombro.
La partoprenantoj manifestis samtempe ligiĝon al la familiaj valoroj kaj respekton por la vivo ekde la koncipiĝo ĝis la natura morto. En Varsovio la marŝon – kiu komenciĝis ĉe Kopernik-monumento kaj finiĝis per familia pikniko en la Saksa Parko partoprenis ĉ. 10 mil personoj. Oni estis kolektantaj subskribojn sub la civitana leĝdona iniciato, kies celo estas firmigo de la familio, en kiu la geedza paro konsistas el virino kaj viro kaj el la naskiĝintaj iliaj infanoj. Kiel akcentis la aferprezentantino de la marŝo ĝi celas atentigi la publikan opinion pri tio, ke la familio devas esti traktata kiel prestiĝa publika institucio pro siaj taskoj kaj funkcioj. La marŝoj celas instigi la aŭtoritatojn envivigi solvojn, kiuj al familio helpas.
Lastlunde prezidento Bronisław Komorowski avertis dum renkontiĝo kun la gvidantoj de politikaj partioj pri la minaco de demografia kolapso.
Legas Krystyna
Marshoj subtene por vivo kaj familio
Islando suspendas interparolojn kun la Unio
La afer-reprezentanto de la nova islanda registaro anoncis, ke la unua paŝo de la kabineto estos ĉesigo de aliĝinterparoloj kun la Eŭropa Unio. La interparoloj, laŭ la anonco de reprezentantoj de la nova registaro, povos esti restarigitaj nur kondiĉe, ke tion akceptos la civitanoj de Islando en la tutlanda referendumo. Kiel asertas observantoj tio estas tre malverŝajna.
La nova ĉefministro de la koalicia registaro en Rejkjaviko estas Sigmundur Gunnlaugsson, la estro de la centra Partio de Progreso. Aliflanke Bjarni Benediktsson, la gvidanto de la konservativula Partio de Sendependeco, kiu ricevis dum la aprilaj balotoj iom malpli da voĉoj fariĝis la financministro. La plej grandaj malvenkintoj de la islandaj balotoj estas Socialdemokrata Alianco kaj la Movado de Maldekstrulaj Verduloj, kiuj grave kontribuis al elkonduko de Islando el profunda kaj ankoraŭ ne finiĝinta krizo, samtempe klopodante pri aliĝo de Islando al la Unio.
Samtempe kun la pliboniĝado de la interna ekonomia situacio ŝanĝiĝis la rilato de islandanoj al la Unio. Nun dominas la opinio, ke la eŭropunia membreco ligiĝas kun minaco por la landa suvereneco, limigante i.a. la liberon de la fiŝkaptado kaj balenkaptado.
Legas Krystyna
Islando suspendas interparolojn kun la Unio
Polaj Tagoj en Erevano, Armenio
Tri mil personoj partoprenis la ĵus finiĝintajn Polajn Tagojn en Erevano. Unu el la plej gravaj eventoj de la nunjara eldono organizita de la Pola Ambasado en Armenio estis lanĉo de la universitata Centro de la Pola Lingvo.
En la daŭro de la Tagoj okazis koncertoj kun komponaĵoj de Witold Lutosławski, lekcioj pri la pola nuntempa muziko; estis prezentitaj ses monodramoj en la plenumo de polaj aktoroj. Okazis krome prezento de la nuntempaj polaj filmoj, laborrenkontoj popularigantaj ekologiajn pakumojn, lekcioj pri la historio kaj geografio de Pollando. Estis prezentitaj projektoj de la pola evoluiga helpo por Armenio. renkontiĝoj de polaj diplomatoj kun la akademia junularo kaj neregistaraj organizoj.
Kiel menciite grava evento estis malfermo de la Centro de la Pola Lingvo promocianta la polan lingvon kaj kulturon en la Lingva Univiversitato de Erevano.
Legas Krystyna
Polaj Tagoj en Erevano, Armenio
Malbona konjunkturo por polaj juvelistoj
Malbonan konkjunkturon spertas juvelistoj. Kvankam briliantoj vendiĝas bonege same la juvelistaj vendejretoj, kiel ankaŭ individuaj juvelistoj fermas butikojn. En Puls Biznesu Krzysztof Madelski, la prezidanto kaj kreinto de la juvelista marko Yes konfesis, ke kreskon notas sole ne tro kostaj porokazaj juveletoj kaj juvelaro plej multekosta. Furoras briliantoj, pri kies vendo kontentas same la firmao Yes, kiel ankaŭ Apart. Entute la 2012 jaro estis rekorda, se temas pri la vendado de juveloj kun briliantoj. Apud briliantoj prosperas la merkato de luksaj horloĝoj. Ilia vendateco kreskas ĉiujare. Tamen ne ĉiuj juvelistoj antaŭvidis tiun konjunkturon, do plimulto de la juvelistaj vendejoj spertas malfacilan periodon. Des pli, ke la klientoj ankaŭ ŝparas. Okazas, ke ili rezignas pri la atradiciaj oraj geedzaj ringoj, kontentiĝante per la arĝentaj.
El la elsendo, 25.06.2013. Legas Tomek
Mabona konjunkturo por polaj juvelistoj
Premiita magistriga disertacio
La ministro por la eksterlandaj aferoj, Radosław Sikorski enmanigis premiojn al la nunjaraj laŭreatoj de la konkurso por la magistriga disertacio-2012 rilatanta al la aktualaj internaciaj rilatoj. Entute oni alsendis el la tuta Pollando 54 verkojn kun varia temaro, postulanta ne sole konojn, sed ankaŭ esplor-sendependecon de la verkintoj. La laŭreato de la unua premio estas Witold Gruszczyński el la Varsovia Universitato studinta en la fakultato pri ĵurnalismo kaj politikaj sciencoj. Lia magistriga disertaĵo rilatis al la energetika politiko de la Eŭopa Unio kun aparta konsidero de la tergaso. Krom financa premio atendas lin praktiko en la elektita de li ministeria departemento aŭ staĝo eksterlanda.
Legas Milada
Premiita magistriga disertacio
Thorbjoern Jagland en Moskvo
La gastanta en Rusio Ĝenerala Sekretario de Konsilio de Eŭropo, Thorbjoern Jagland dum interparolo kun prezidento Vladimir Putin esprimis maltrankvilon pri situacio de rusaj neregistaraj organizoj.
Liaopinie la lastaj agadoj de la rusa prokuroraro damaĝas la homajn rajtojn kaj civitanajn liberecojn. De kelkaj semajnoj rusaj prokuroroj postulas, ke parto de neregistaraj organizoj registriĝu kiel eksterlandaj agentoj. Tio ligiĝas kun leĝo, laŭ kiu tiun devon havas organizoj okupiĝanaj pri politika agado kaj utiligantaj eksterlandajn porcelajn subvenciojn. Se iu organizo ne plenumas tiun devon povas esti likvidita. Sur la listo de la rusa prokuroraro troviĝas i.a. analiza centro de Jurij Lewada, societo de la defendantoj de la homaj rajtoj Memoriał, organizo monitoranta la balotprocezojn Gołos kaj jurista societo Agora.
Legas Krystyna
Ĉiam pli da turistoj en Toruń
Kun ĉiu jaro kreskas la nombro de turistoj vizitantaj la naskiĝurbon de Mikołaj Kopernik. Torunon en 2012 vizitis unu miliono 657 mil turistoj. Unu kvinonon konsistigas eksterlandaj gastoj. Inter ili avanis turistoj el Germanio, Francio kaj Britio. Ĝenerale temis pri turistoj meze 27-40-jaraĝaj, inter kiuj dominis virinoj. Ĉiuj statistike elspezis dum sia restado 42 zlotojn pli ol en 2011. Al ĉiuj la urbo vekis asociaciojn unuavice kun mielkukoj, Nikolao Kopernik kaj malnovurba kvartalo. La gastoj plej volonte vizitis planetarion, la domon de Kopernik, la urbodomon, la katedralon de sanktaj Johanoj kaj la preĝejon de la Plej Sankta Virgulino-Maria. Turistoj alte taksis la etoson de Toruno, kiu en la 5-grada skalo akiris 4,7 poentojn. Oni alte taksis ankaŭ la urban distroferton, turisman informadon, urbajn informafiŝojn kaj sekurecon. Ne plaĉis nesufiĉa nombro de parkejoj, publikaj tualetejoj kaj tarfikstopado. Enketiloj por turistoj estis pretigitaj en la pola kaj 6 fremdaj lingvoj enhavante 20 demandojn kaj rubrikon por persondonitaĵoj. La enketadon Toruno okazigis en marto, majo, aŭgusto kaj oktobro. Partoprenis ĝin 1554 personoj.
El la elsendo 03.05.2013.
Fiero kaj malespero
En la lastaj tagoj la rigardo de poloj estis direktita al la montoĉeno Karakorumo kaj al unu el ĝiaj pintoj Broad Peak lime de Ĉinio kaj Pakistano. Ĝi estas la 12-a laŭ la alteco monto de la mondo situanta 8051 metrojn super la marnivelo.
Kun eksterordinara ĝojo oni notis la informon, ke marde inter la 17-a kaj 18-a horo kvar polaj himalajistoj, kiel la unuaj en la historio – unu post la alia – konkeris ĝin en la vintra sezono. Temis pri 58-jara Maciej Berbeka, 27-jara Tomasz Kowalski, 29-jara Adam Bielecki kaj 33-jara Artur Małek. Bedaŭrinde dum la malsuprenirado, kiun la kvaropo entreprenis tuj por eviti la proksimiĝantan krepuskon, aperis problemoj. Du poloj sukcesis reveni al la baza tendaro, tamen la kontakto kun la du aliaj ŝiriĝis. Merkrede post la rekontrolo de loko, kie ili estis videblaj la lastan fojon oficiale oni rekonis ilin perdiĝintaj. Malgraŭ senĉesaj esperoj la ŝanco por ilia transdaŭro estas minimuma.