Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Polaj ministroj pri la kalumnia mesaĝo de Schulz

La pola ministro por la eksterlandaj aferoj Witold Waszczykowski difinis la vortojn de la Eŭropa Parlamento, Martin Schulz pri kvazaŭa „ŝtatatenco” en Pollando senpravaj, sekve nerespondecaj. Ministro Waszczykowski reliefigis, ke politikisto tiom altranga devas  pli bone informiĝi antaŭ prenos parolon publike. Almenaŭ tiu devas scii, ke en Pollando okazis antaŭnelonge liberaj kaj demokrataj balotoj, kies rezultojn neniu dubigas. Aktuale en Pollando okazas, kiel en mulaj aliaj demokrataj ŝtatoj normala politika debato pri instituciaj solvoj, krome observata kaj komentata de liberaj amaskomunikiloj. La pola ĉefministro Beta Szydło dum la lunda gazetara konferenco, esprimis la esperon, ke Martin Schulz ne nur ĉesigos siajn kalumniajn komentojn pri la situacio en Pollando, sed krome esprimos pardonpeton. Kiel diris Beata Szydło en la nuna momeno tio estas plene nepravigitaj kaj ne konformaj en la politika realo eldiroj. Malbone okazas, ŝi subsrekis,  se la estro de la Eŭropa Parlamento, kiu ja unuigas ĉiujn ŝtatojn de la Eŭropa Unio kie ĉiuj egalas,  esprimas tiamaniere sian opinion pri unu el la membroŝtatoj.

El la elsendo 15.12.2015. Legas Milada kaj Krystyna – 1’40”

Post la klimata konferenco en Parizo

Lastsabate  en Parizo preskaŭ 200 landoj de la klimata konvencio de UNo akceptis interkompreniĝon, kies celo estas haltigi la tutmondan varmiĝon. Temas pri la unua en la historio tiom vasta interkonsento. Laŭ la reprezenanta Pollandon kaj aktive laboranta en Parizo pola ministro Jan Szyszko Pollando jam notas ĉi-rilate sukceson. Nome kiel unu el malmultaj ŝtatoj ĝi plenumis siajn devontiĝon  rezultantajn el la Potokolo de Kioto,  eĉ superinte ilin. Ni reduktis la emisiadon de karbondioksido je preskaŭ 30 procentoj, do kvinoble pli ol estis indikite en Kioto. Pri tio, ke la klimata politiko estas sanĉo ne nur por Eŭropo kaj Pollando, sed por la tuta mondo parolis dum la Ĝenerala Asembleo de UNo en Novjorko prezidento Andrzej Duda kaj komence de la klimata konferenco ĉefministro Beata Szydlo. Ili ambaŭ atentigis pri sukcesaj spertoj de Pollando por malgrandigo de karbondioksida koncentriĝo en la atmosfero. En la interkompreniĝo akceptita en Parizo oni unuanime konstatis, ke la celo por tion atingi globskale kondukas ne nur per racia mastrumado per energetikaj provizoj (karbo, nafto, gaso), sed ankaŭ per efikaj teknologioj de la bruligado, per utiligo de karbondioksido por regeneri naturkompleksojn tiajn kiel ekzemple arbaroj, regeerado de agrikulturaj grundoj, unuvorte pere novumoj en la ekologia inĝenierio.

El la elsendo 15.12.2015. Legas Milada kaj Krystyna – 2’04”

Referendumo en Danlando

Loĝantoj de Danlando en referedumo voĉdonis por sendependeco de la Bruselo rilate al. la limpolitiko, justico kaj internaj aferoj. Tiu rezulto signifa, ke Danlando en signifa grado restos ekster la eŭropunia sistemo de la internaj aferoj kaj justico, kion ĝi elintertraktis en 1993. Kopenhago verŝajne perdos la aliron al. la bazoj de Europol, la unia invigilservo por la kontraŭbatalo de deliktoj. La germana ministro por la internaj aferoj konstatis por la anonco de la rezultoj, ke li preferus alian rezulton de la referendumo. Kun la dana ĉefministro volas renkontiĝi la estro de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker.

El la elsendo 08.12.2015. Legas Tomek – 1’88”

Deklaro de la Pola Defendministerio

Reage je amaskomunikilaj publikaĵoj la pola defendministerio lastsabate prezentis komunikon, ke daŭras neniuj laboroj pri aliĝo de Pollando al la NATO-a programo Nuclear Sharing. La eldiro de pola vicministro por defendo Szatkowski en la televida programo Polsat News 2 devas esti konsiderata en la kunteksto de aperantaj laste komentarioj de seriozaj analizaj centroj en Okcidento. Ili elmontras deficiton de nuklea fortimigado de NATO ĉe ĝia orienta alo. En tiuj komentarioj estas sugestataj diversaj ebloj inkluzive de vastigo de la interkompreniĝo pri kundividado de taktika nuklea armilaro de NATO. Tiun programon, kiu reguligas la disponigon fare de Usono de nuklea armilaro al aliancanoj,  partoprenas nun i.a. Belgio, Nederlando, Germanio, Turkio kaj Italio, pli frue ankaŭ Grekio kaj Kanado. Pollando estas flanko de la Traktato pri la Nedisvastigado de la Nuklea Armilaro kaj la pola registaro ne havas planojn akiri ĝin. Eventuala decido pri ia formo de partopreno de Pollando en la menciita interkompreniĝo devus esti objekto de interkonsentoj sur la politika nivelo same en la lando kiel ankaŭ en la aliancanaj rilatoj.

El la elsendo 08.12.2015. Legas Milada

Beata Szydło dum la klimata pintrenkonto

Beata Szydło dum inaŭguro de la klimata pintrenkonto en Parizo en la nomo de Pollando emfazis la esperon, ke aliaj ŝtatoj enteprenos kompareblan klopodon al la deklarita de la Unio emisiredukto. Por Pollando temas pri fundamenta kondiĉo por aliĝi al interkompreniĝo. Neniu mastrumado funkcias dise de la mondo dum pura atmosfero estas tutmonda bonaĵo, pri kiu ni ĉiuj devas zorgi. Ĉefministro Szydło memorigis, ke Pollando ekde la komenco de la klimata konvencio partoprenas la formadon de la klimatprotekta sistemo. Kiel unu el malmultaj ŝtatoj Pollando atingis grandegajn emesiredukton, kiu egalas al 30 procentoj rilate al la baza jaro 1988 kun samtempa duobla kresko de la Pola Produkto Brutte.

El la elsendo 01.12.2015. Legas Milada

Portugalaj vinoj en Pollando

En la daŭro de la lastaj 10 jaroj la konsumado de vino en Pollando kreskis je duono. La vinvendo kreskis je 56 procentoj. Ĉiujare polo drinkas ĉ. 7 litrojn da vino. En plimulto temas pri vinoj importitaj el Eŭropo. En la lastaj jaroj la grava vinliveranto fariĝis la landoj de la Iberia Duoninsulo. En 2014 el Portugalio ni impostis preskaŭ 7 kaj duonan milionojn da litroj, antaŭ 10 jaroj temis nur pri malpli ol 170 mil litroj. Aktuale Pollando estas la 13-a plej granda importanto de la portugalaj vinoj, en 2004 ĝi okupis la 35-an lokon. Ĉiam pli granda eksporto de portugala vinoj al Pollando sekvas el la intimigo de la ekonomia kunlaboro inter ambaŭ landoj. En 2014 la komercaj spezoj iner Pollando kaj Portugalio atingis la valoron de unu miliardo 100 milionoj da eŭroj.

El la elsendo 01.12.2015. Legas Maciek

Ĉevojaj kapeletoj

Dek kelkaj volontuloj – fotistoj, filmistoj, muzeaj laborantoj – el la urboj Gdańsk-Gdynia-Sopot en la norda Pollando ĝis la jarfino intencas prilabori katalogon de kapeletoj el la regionoj Kaszuby, Kociewie kaj Żuławy. Ĉiu el la ili estas fotata kaj kompletigata per historiaj informoj. La ĉefa celo de la projekto Atestantoj de Porpetoj estas popularigo de konoj pri elektitaj religiaj objektoj, aparte en la kunteksto de ilia multkultura tradicio. Aparta tasko estas kolektado de informoj pri la registrataj objektoj. Oni faras intervjuojn kaj enketas pastrojn, leterportistojn, vilaĝestrojn, mezajn loĝantojn. Ĝis oni pridokumentis kadre de la projekto Atestantoj de Porpetoj 920 kapeletojn en la kaŝubia regiono. Ĝis la jarfino aŭ komenco de la venonta jaro finiĝos laboro en Pomerio. La volontuloj partoprenantaj la projekton registris ankaŭ kapeletojn en Norvegio kaj Islando. Kolektita kaj science pridokumentitaj registro pri pomeriaj kaj skandinaviaj religiaj objektoj estos prezentata dum ekspozicioj, renkontiĝoj, koncertoj. Kvar ĉi-specaj ekspozicioj estis jam planitaj en Gdansko kaj Rejkjaviko.

El la elsendo 27.11.2015. Legas Maciek

Forpasis red. Jerzy Uśpieński

La 22-an de novembro 2015 forpasis en Varsovio elstara pola esperantisto, internacie konata E-aganto, la ĉeforganizanto de la E-Redakcio de Pola Radio kaj ĝia unua redaktoro, Jerzy Uśpieński. Naskiĝinta en Vilno la 12-an de junio 1928, studinta en Vroclavo la polan filologion, sian profesian karieron li ligis kun Varsovio, kie li laboris komence kiel redaktoro en la eldonejo Iskra. La establo de la E-Redakcio de la publika Pola Radio la 4-an de aprilo 1959 inaŭguris lian profesian aventuron kiel radia ĵurnalisto. Plej multan tempon li estis ligita kun la E-Redakcio, en kiu li kunlaboris ankaŭ post sia emeritiĝo. Grava periodo en lia profesia vivo estis la funkcio de publicisto en la 3-a landa programo de la Pola Radio. Apartajn atingaĵojn li notis pro sia dokumenta-literatura ciklo, por kiu laboro, referenco al fontoj, li foj-foje utiligis siajn vastajn E-kontaktojn. Ankaŭ en la E-Redakcio de Pola Radio li distingiĝis kiel talenta felietonisto, aŭtoro de literaturaj elsendoj, tradukisto. En 1979 aperis en lia E-traduko la libro de Alicja Szlązakowa „Janusz Korczak”. Jerzy Uśpieński lernis Esperanton en 1951-a jaro kaj dum longa periodo li estis aktiva esperantisto. I.a. li estis prezidanto kaj vicprezidanto de la Ĉefa Estraro de la Pola E-Asocio. Li estis la pola Komitatano A de UEA en la jaroj 1962-1977 kaj la estrarano de UEA pri kulturaj aferoj en la periodo1969-1974.

El la elsendo 27.11.2015. Legas Milada

Infanoj kaj gejunuloj en la pola socio

Pli ol 18 procentojn de poloj konsistigas infanoj kaj gejunuloj ĝis la 17-a vivojaro. Tio rezultas el la esploroj de la Ĉefa Statistika Oficejo el la fino de 2014. Plej multaj loĝas en la kamparo, estas iom pli da knaboj ol knabinoj. Kvankam en la tuta populacio dominas virinoj, tamen la malsama fenomeno inter la plej junaj poloj spegulas la mortooftecon de viroj, kio estas rimarkebla jam en la grupo de dekkelkjaruloj.  Entute fine de 2014 estis 38 milionoj 479 mil poloj. La malkreska nombro de infanoj kaj gejunuloj en la tuta populacio de Pollando datiĝas de la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, kiam ankoraŭ ili konsisitigis 30 procentojn de la socio. Aktuale ili konsisitgas malpli grandan grupon ol personoj en la postprodukta aĝo, kiuj formas la 19-procentan grupon. Ekde la nova jarcento altiĝas la aĝo de la patrinoj, kiuj naskas siajn infanojn. En la 2-mila jaro ilia statistika aĝo egalis al 26 jaroj, en 2014 jam al 29 kaj duono jaroj. La aĝo de la patrinoj, kiuj enmondigas sian unuan infanon estis ankoraŭ pli alta kaj en 2014 egalis al 27, 4 jaroj dum en 1990 la statistika polinio naskanta sian unuan infanon havis 23 jarojn. En la Unio la meza aĝo de virinoj, kiuj la unuan fojon fariĝis patrinoj egalis al 29 jaroj. Kiel kuriozaĵon eblas rekoni la fakton, ke plej multaj infanoj nasiĝas somere, plej malmultaj en la aŭtunaj-vintraj monaoj. En 2013 en Pollando naskiĝis 96 infanoj je ĉiu 10 mil loĝantoj. Malpli estis en Portugalio, Bosnio kaj Hercegovino, Germanio, Greklando kaj Italio. Plej multaj infanoj naskiĝis en la sama jaro en Turkio, Irlando, Armenio kaj Islando.

El la elsendo 25.11.2015. Legas Milada

Konsiderata limigo de Schengen-traktato

Vendrede okazis en Bruselo eksterordinara renkontiĝo de la uniaj ministroj por konsideri denovan fermon de limoj. Oni diskutis pri tio ĉu malpli granda sfero de la persontrafiko evidentiĝos efika por mildigi la enmigrokrizon, kiun kaŭzis la inivito de la germana kanceliero Merkel. La Eŭropa Komisiono prezentos antaŭ la jarfino projekton de ŝanĝoj en la Limtraktato Schengen, kiu ebligos sistemajn kontrolojn de ĉiuj personoj transpaŝantaj Schengen-sferon, inkluzive de personoj ĝuantaj liberon de persontrafiko.

El la elsendo 20.11.2015. Legas Barbara

Sekurecrimedoj post atencoj en Parizo

Ne nur Francio severigas la sekurecrimedojn ĉe la limoj kaj en flughavenoj post la serio de atencoj en Parizo. En multaj eŭropaj ŝtatoj okazas la protektofirmigo de la limoj ĉe kiuj polico kaj soldatoj okazigas aldonajn kontrolojn. La nederlanda ĉefministro Rutte informis, ke la tuta persontrafiko al kaj el Francio kaj Parizo estos detale monitorata. Temas pri la pli severaj kontroloj en aerodromoj kaj fervojstacioj. La pola ministro por la internaj aferoj kaj administradio Mariusz Błaszczak deklaris, ke la plej grava estas la protekto de la eksteraj limoj  de Eŭropa Unio. Pollando kiel unu el la landoj havanta tian limon devas rekonstrui la povon de sia limgardistaro. Oni ne ŝparos por certigi la sekurecon de Pollando kaj poloj.

El la elsendo 17.11.2015. Legas Milada

La pola defendministro en Bruselo

La estro de la pola defendministerio, Antoni Maciarewicz partoprenas marde la kunsidon de la uniaj defendministroj. Kiel li deklaris estas afero evidenta, ke Pollando en la drameca situacio, en kiu ektroviĝis Francio esprimas sian plenan subtenon. Antaŭtagmeze okazis la laborsesio kun la partopreno de la Alta Reprezentanto de la Eŭropa Unio por la eksterlandaj aferoj kaj politiko de sekureco ligita kun diskuto pri teroristaj atakoj en Parizo. Sesio kun la partopreno de la Ĝenerala Nato-Sekretario kaj la kunsido de EDA (Eŭropa Defendagentejo) estos dediĉita al la principaj agaddirektoj de la agentejo kaj ĝia buĝeto por 2016.  En la programo de la vizito estas ankaŭ laborsesio de la uniaj defendministroj kun la Ĝenerala NATO-sekretario dediĉita al. la iniciato konstrui kapablojn favore al sekureco kaj defendo (CBSD). Dum la renkontiĝo Francio formale direktis peton pri helpo flanke de la uniaj partneroj post la vendredaj atakoj en Parizo referencante la unuan fojon en la unia historio al artikolo pri reciproka helpo. La pola ministro deklaris pretecon al senptokrataj interparoloj substrekante, ke ni faras tion konvinkitaj, ke ne nur Francio, sed ankaŭ aliaj uniaj landoj,  se Pollando referencus al tiu artikolo, estos kun ni solidaraj.

El la elsendo 17.11.2015. Legas Barbara

Nova pola registaro

Prezidento Andrzej Duda nomumis lastlunde la registaron de Beata Szydło kaj akceptis la ĵuropromeson de la membroj de la nova Ministrokonsilantaro. La ceremonio komenciĝis per minuto de silento omaĝanta la viktimojn de atencoj en Parizo. Beata Szydło en la nomo de la tuta kabineto esprimis dankon pro la komisio de la tasko certigante ke la vortoj de la ministra ĵurpromeso estos plenumitaj de novaj ministroj. La nova ĉefministro havas 14 tagojn por prezenti al la Sejmo la agadprogramon de la kabineto kun la peto pri fidesprimo, kiu estas proklamata per senkondiĉa voĉplimulto en la ĉeesto de almenaŭ duono de la deputitoj.

El la elsendo 17.11.2015. Legas Milada

Politika situacio en Pollando

Hodiaŭ en la Prezidenta Palaco – en la ĉeesto de marŝaloj de la Sejmo kaj Senato kaj multaj politikistoj de la reganta partio – prezidento Andrzej Duda konfidis al Beata Szydło la funkcion de la Prezidanto de la Ministrokonsilantaro. Kiel ŝi pli frue informis ĵurnalistojn laŭeble rapide ŝi prezentos al la prezidento la konsiston de  nova registaro. Tio povos okazi jam la plej proksiman lundon. Lastĵaŭde okazis la inaŭguraj kunsidoj de la Sejmo kaj Senato. Dum la Sejma kunsido demision prezentis Ewa Kopacz, kiu estis akceptita de la prezidento. Al la malnova registaro estis konfidita tasko pluposteni ĝis la nomumo de la nova kabineto. Lunde la Politika Komitato de Juro kaj Justeco akceptis la kandidatecon de Beata Szydło por la ĉefministra posteno kaj konsiston de ŝia registaro. Estos en ĝi tri vicĉefministroj: Piotr Gliński, Mateusz Morawiecki kaj Jarosław Gowin. Gliński estros la kulturministerion, Morawiecki – ministerion pri la evoluo kaj Gowin – ministerion por scienco kaj supera instrusistemo. La estro de la Ministerio por la Nacia Defendo estos Antoni Maciarewicz, la justicministro – Zbigniew Ziobro. Witold Waszczykowski estos ministro por la eksterlandaj aferoj, Mariusz Błaszczak estros ministerion por la internaj aferoj kaj administracio. Financministro estos  Paweł Szałamacha, la fiskoministerion gvidos Dawid Jackiewicz. Pro la energetika ministerio respondecos Krzysztof Tchórzewski kaj prof. Jan Szyszko estos ministro por la naturo.

El la elsendo 13.11.2015. Legas Barbara

Formo kaj konsisto de la nova pola registaro

La formo kaj konsisto de la nova pola registaro estis temo de la lunda kunsido de la Politika Komitato de Juro kaj Justeco, kiu sekve estis prezentita dum la gazetara konferenco. Tio estas la rezulto de interkompreniĝo inter la prezidanto de la partio, Jarosław Kaczyński, elektita  por la posteno de nova  ĉefministro Beata Szydło kaj partiaj grupiĝoj, kiuj elformis koalicion kun Juro kaj Justeco. Beata Szydło estas la vicprezidanto de Juro kaj Justeco kaj estas deputito ekde 2005. Laŭ edukiteco etnografo ŝi finis postdiplomajn studojn en la krakova Ekonomika Akademio. Ekde 2011 Beata Szydło estas vicprezidanto de la Komisiono pri la Publikaj Financoj. Dum la lastaj monatoj ŝi fariĝis unu el la plej rekoneblaj personoj en Pollando kun sukceso gvidainte la prezidentigan kampanjon de Andrzej Duda. Prezidento Andrzej Duda konforme al la Konstitucio kunvokis la unuan kunsidon de la Sejmo de la 8-a oficperiodo por la 12-a de novembro.

El la elsendo 10.11.2015. Legas Milada 

La 11-a de novembro _Festo de Sendependeco

La historia defilado kun figuroj de soldatoj en uniformoj de diversaj formacioj kaj militistaj veturiloj, la 7-a Koncerto de Sendependeco en la Muzeo de la Varsovia Insurekcio kaj la Haltejo Sendependeco troviĝas inter la atrakciaĵoj de la merkrede pasanta pola nacia festo, Festo de Sendependeco. La ĉefaj solenaĵoj okazos  sur la varsovia Piłsudzki-placo. Inaŭguros ĝin koncerto kaj solena militista parado. Tagmeze okazos ŝanĝo de honora gardostarantaro ĉe la Tombo de  Nekonata Soldato, laŭtprezento de la pereintoj. Estos metitaj florkronomoj ĉe la Tombo kaj ĉe la monumento de marŝalo Józef Piłsudzki. Sekve la historia parado celos la Muzeon de la Polaj Armeaj Fortoj, kie okazos pikniko „Tuŝu la sendependecon”. I.a. en la Muzeo de Sendependeco estos inaŭgurita ekspozicio „La legia epopeo” kun eksponaĵoj prezentantaj la Polajn Legiojn, kiun akompanos la hitoria-muzika spektaklo „Patria Mia, Kara Patrolando”. Vespere en Teatro la Granda okazos koncerto „Perdiĝinta partituro…Karol Kurpiński” dum kiu okazos praplenumo de nekonata komponaĵo de Kurpiński. La alia koncerto en la Muzeo de la Varsovia Inurekcio estos inspirita de la eventoj en la jaroj 1980 kaj 1981-89. Ĝi elmontros la heredaĵon de la konspita Landa Armeo kaj etoso de la Varsovia Insurekvio 1944 por la formado de patriotismo kaj sinteno de pliaj generacioj de poloj. Varsovio jam estas ornamita per polaj naciaj flagoj, multas subĉielaj ekspozicioj. La 11-an de novembro la Ŝtata Arkvo prezentos fotojn kaj arkivaĵojn i.a. el novembro 1918.

El la elsendo 10.11.2015. Legas Milada

Prezidento Duda en Ĉinio

Renkontiĝo kun la ĉina prezidento Xi Jinping kaj la prezidanto de la ĉina parlamento Zhang Dejiang komencis mekrede dutagan viziton de la pola prezidento en Pekino. Lastlunde Andrzej Duda malfermis en Ŝanhajo Polan-Ĉinan Ekonomian Forumon kaj marde li partoprenis la ekonomian pintrenkonton de 16 ŝtatoj de la Centra-Orienta Eŭropo kaj Ĉinio. Hodiaŭ en la ĉeesto de ambaŭ prezidentoj estis subskribitaj memorandumoj pri interkompreniĝo inter ICBN kaj Banko de la Landa Mastrumado kaj inter ICBN kaj Pola Agentejo por Informado kaj Eksterlandaj Investaĵoj, kaj ankaŭ pri la evoluigo de turismo. La pola kaj ĉina registaro intencas komune subteni la iniciaton de novkonceptita Silka Vojo kun la nomo „Unu strio, Unu Itinero”. Ĵaŭde prezidento Duda renkontiĝos kun la prezidento de la ĉina parlamento, li vizitos la Ĉinan Muregon. Tiutage okazos renkontiĝo de la pola prezidento kun poloj loĝantaj en Ĉinio. Krome Andrzej Duda partoprenos koncerton de laŭreato de la nunjara Chopin-konkurso.

El la elsendo 25.11.2015. Legas Milada

Enspezodiferencoj en la Unio

Virinoj en la Eŭropa Unio enspezas meze je 16 procentoj malpli ol viroj. Kiel atentigas Eŭropa Komisiono tio signifas, ke kvazaŭ ekde la 2-a de novembro ĝis la jarfino ili ne ricevus salajron. Tio ligiĝas kun malpli altaj pagoj por virinoj pro la sama laboro, kiun plenumas viroj. La egaleco de virinoj kaj viroj estas unu el la bazaj valoroj de la Unio, sed la 2-a de novembro bildigas realan aferstaton. Tiu fakto per si mem estas maljusta, nepravigita kaj en pli longa perspektivo kondukas al diferencoj en emerituroj, kies alteco en la Unio estas meze je ĉ. 39 procentoj malpli alta por virinoj. En sia raporto Eŭropa Komisiono reliefigis, ke la estrajn kaj kontrolajn postenojn en decida plimulto okupas viroj. En ĉiu sektoro ili avancas pli ofte ol virinoj, sekve viroj havas pli altajn enspezojn. Pollando okupas la trian lokon post Slovenio kaj Malto kiel ŝtato, en kiu tiuj malproporcioj estas plej malaltaj. Se tiu diferenco en Unio egalas al 16, 3 procentoj en Pollando nur al 6,4 procentoj.

El la elsendo 03.11.2015. Legas Krystyna kaj Barbara

Parlamentaj balotoj en Pollando

Laŭ la oficialaj informoj de la Ŝtata Balotkomisiono la lastdimanĉajn balotojn en Pollando decide gajnis Juro kaj Justeco akirinte 37,58 procentojn de la voĉoj. Ĝi disponos pri 235 mandatoj. En la Sejmo troviĝos kvin partioj. La reginta dum 8 jaroj Civitana Platformo ĝuis la subtenon de 24, 09 procentoj de la balotintoj. Ĝi havos 139 mandatojn. La trian lokon okupis la grupiĝo de Paweł Kukiz akirinte 8,81 procentojn de la voĉoj (39 mandatoj). Moderna de Ryszard Petru ricevis 7,6-procentan subtenon (31 mandatoj). La lasta estas la kunkoalicie reginta Kamparana Partio kun 5, 13 procentoj de la voĉoj (15 mandatoj). Ekster la Sejmo, t.e. la Deputita Ĉambro ektroviĝis Unuiĝinta Maldekstrularo, KORWIN kaj la Partio Kune. La venkinta Juro kaj Justeco (startanta kune kun Solidara Pollando kaj Pollando Kune) povas regi memstare. Ankaŭ en la Senato Juro kaj Justeco disponas pri plimulto – 61 mandatoj. 34 mandatojn havas Civitana Platformo, pri unu mandato disponas Pola Kamparana Partio. En la konsiston de la Senato eniras ankaŭ 4 sendependaj kandidatoj. Hodiaŭ posttagmeze kunsidis la strikta gvidantaro de la venkinta partio por trakti la balotrezultojn kaj paroli pri la postbalotaj laborscenaroj.

El la elsendo 27.10.2015. Legas Barbara

Ŝtata Ekzameno pri la ĉina lingvo en Lublino

En la Lublina Katolika Universitato en la orienta Pollando estis funkciigita Ekzamena Centro de la Ĉina Lingvo. Temas pri la 5-a laŭvice en Pollando kaj unusola en la orienta parto de la lando. Temas pri la ekzameno HSK prilaborita de HSK-Centro de la Pekina Universitato de Kulturo kaj Lingvo. La lingvokono estas ekzamenata  sur ses niveloj. La ekzameno konsistas el tri partoj: skriba  pri la kapablo skribi kaj legi, aŭda – pri kompreno de la teksto kaj la parola – pri la kapablo esprimi sin en la ĉina. La post­ekzamena atesto estas agnoskata de la universitatoj kaj firmaoj en la tuta mondo. Polaj studentoj ĉiam pli multnombre interesiĝas pri la ĉina lingvo. HSK atesto ekde la kvara nivelo ebligas studi en diversaj fakultatoj de la ĉinaj altlernejoj. En la Lublika Katolika Universitato eblas studi la ĉinan lingvon de 8 jaroj, de tri jaroj eblas ricevi licencon en la sineologia fakultato. Sume studas ĝin tie 115 personoj, kiuj klopodante pri studentigo devas pruvi tre bonan konon de la angla lingvo. Aliaj urboj en kiuj eblas subiĝi al HSK-ekzameno pri la ĉina lingvo estas Varsovio, Krakovo, Poznano kaj Vroclavo.

El la elsendo 27.10.2015. Legas Milada

Enmigrantoj en Pollando

La pola ministro por la eksterlandaj aferoj, Grzegorz Schetyna diris por PAP-agentejo, ke Pollando bezonas malferman, trankvilan kaj racian debaton pri enmigrantoj. „Ni volas, ke la komunumoj memstare deklaru eblecon akcepti la enmigrantojn, neniun ni devigos”. En sia eldiro por PAP-agentejo li memorigis, ke la problemo koncernas ne sole Pollandon, sed la tutan Eŭropon. Laŭ la informoj de la polaj ministerioj por la eksterlandaj aferoj kaj por la internaj aferoj la unuaj enmigrantoj venos al Pollando ne pli frue ol komence de 2016. Polaj amaskomunikiloj informas pri la jam venantaj grupoj. Interparolante kun la Pola Radio la vicministro por la eksterlandaj aferoj Rafał Trzaskowski diris, ke la pola registaro konsentis akcepti malpli ol 7 mil enmigrantojn.

El la elsendo 20.10.2015. Legas Barbara

La lasta semajno antaŭ la Parlamentaj Balotoj

7 milionoj 600 mil poloj rigardis lunde vespere en 4 televidstacioj la trapason de la antaŭbalota debato inter la oficanta ĉefministro Ewa Kopacz kaj kandidato de Juro kaj Justeco por ĉi tiu posteno Beata Szydło. La debato estis dividita je tri temblokoj: ekonomiaj kaj sociaj aferoj, eksterlanda politiko kaj defendo, la ŝtata reĝimo kaj politiko. Ambaŭ debatintinoj povis starigi demandojn kaj rilatigi sin al la eldiroj de kontraŭparolantino. Plimulto de la analizantoj elmontras venkon de Beata Szydło pro ŝiaj aferkernaj eldiroj kaj ne prisilentas, ke Ewa Kopacz malvenkis ĉi-rilate pro evitado de aferkernaj respondoj kaj la agresa tono de la eldiroj. La porregistaraj amaskomunikiloj pli ofte skribas kaj parolas pri remiso. La balotoj okazos la plej proksiman dimanĉon, la 25-an de oktobro. Hodiaŭ vespere okazos la antaŭbalota diskuto kun reprezentantoj de ĉiuj 8 balotkomitatoj.

El la elsendo 20.10.2015. Legas Barbara

Nacia Evolukonsilio

Hodiaŭ laŭ la iniciato de la prezidento Andrzej Duda inaŭguras siajn laborojn Nacia Evolukonsilio. Temas pri la analiza-konsila strukturo ĉe la prezidento konsistanta el personoj  kun diversaj opinioj, reprezentantaj variajn vivsferojn. Temas pri ekonomikiistoj, historiisto, merkatisto, reprezentantoj de la ŝtata administracio el la partioj Civitana Platformo kaj Pola Kamparana Partio. La tasko de la Konsilio okupiĝanta pri la strategia planado estas labori en plurjara perspektivo kaj ne limigite al unu aŭ du oficperiodoj. Ĝia unua kunsido estas dediĉita al la problemoj de la pola sanservo, kiu estis plej ofte levata de civitanoj dum la prezidentiga kampanjo de Andrzej Duda.

El la elsendo 16.10.2015. Legas Krystyna

Enmigrantoj

Hieraŭ en Bruselo okazis laŭvica pintrenkonto de la Eŭropa Konsilio, dum kiu oni parolis pri manieroj solvi la enmigrokrizon. Laŭ la  pola ministro por la eksterlandaj aferoj, Grzegorz Schetyna la uniaj landoj devas decidi pri la protekto de la eksteraj limoj, pri centroj registrantaj enmigrantojn kaj ne envivigi la regulojn pri aŭtomata disdvidado de alvenantoj. Por la radia programo RMF FM Schetyna diris, ke Pollando ne cedos rilate al envivigo de la devo en la Unio pri konstanta kaj deviga mekanismo dividadi enmigrantojn inter la unuopaj landoj, por kio pledas Angela Merkel.  „Ni ne cedos antaŭ Merkel, ĉar tia estis kaj estas interkonsento, kaj tiun starpunkton en plimulto subtenas la Unio. Ŝia ideo  signifas katastrofon por Eŭropo”.

El la elsendo 16.10.2015. Legas Krystyna

Gruoj en la Nacia Parko „Riverbuŝo de Warta-rivero

En la pasinta semajno en la Nacia Parko „Riverbuŝo de Warta-rivero” en okcidenta Pollando dum la vespera kunflugo estis nombritaj pli ol 12 mil gruoj. Tiu ĉi regiono estas grava haltejo por la migrantaj birdoj. Gruoj traktas ĉi tiun lokon ĉefe kiel sekuran tranoktejon,  el kiu frumatene ili startas por sin nutri sur la ĉirkaŭaj paŝtejoj kaj herbejoj. La birdoj devenas el diversaj lokoj de Pollando kaj el la norda kaj orienta Eŭropo. Dank’ al la ringumado kaj provizado de ili per satelitaj emisiiloj oni pli konas iliajn flugoitinerojn. Ekzemple gruo provizita per elektronika emisiilo rimarkita la 27-an de septembro en Latvio la sekvan tagon estis jam en Hungario dum 18 horoj trafluginte 1065 kilometrojn. Cetere la flugon de tiel provizitaj gruoj eblas sekvi pere de la reto (http://birdmap.5dvision.ee/EN/2015/Autumn/one/). En la parko „Riverbuŝo de Warta-rivero” estas multaj gruoj, ilian rekordan nombron oni notis en 2013,  kiam kunflugis tie pli ol 19 mil ĉi-specaj birdoj. Ili troviĝas  inter multaj aliaj specioj de la migrantaj birdoj, kiuj estas monitorataj de laborantoj de la parko. Ilia nombrado okazas plej ofte frumatene.  La esploroj pri gruoj elmontras, ke tiu ĉi origine timema birdo, nestanta sur foraj de homo kaj sovaĝaj humidaj terenoj,  ĉiam pli ofte proksimiĝas al regionoj enloĝataj de  homo adaptiĝante al la novaj vivkondiĉoj. Ne malfacilas rimarki ilin dum la sinnutrado sur kampoj, herbejoj. Ankoraŭ antaŭ 10-11 jaroj gruoj en la Parko „Riverbuŝo de Warta-rivero” ne estis multonombraj. Temis nur pri unu-du mil birdoj. Gruoj kutime forflugas el Pollando lime de novembro kaj decembro kaj revenas fine de februaro. Okazas, ke en favoraj kondiĉoj kaj sufiĉa nutraĵo ili vintrumas ĉi tie. Gruo estas birdo aperanta en la centra kaj orienta Eŭropo kaj en la norda Azio. La eŭropaj gruoj vintrumas sur la Iberia Duoninsulo. Kaze de mildaj vintroj ankaŭ en la okcidenta Eŭropo.

El la elsendo13.10.2015. Legas Milada kaj Tomek

Gruoj en Nacia Parko Riverbuso de Warta