Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Post la renkontiĝo de la Grupo V-4

Dum la lunda eksterordinara pintrenkonto en Prago la ĉefministroj de la 4 ŝtatoj de la Viŝegrada Grupo proklamis okaze de ĝia 25-jariĝo Pragan Deklaracion. Ĝi alvokas fortigi Eŭropon kaj avertas kontraŭ la minaco de dividoj sur nia kontinento. La sigelintoj de la dokumento substrekis ankaŭ la bezonon de plia vastigo de la Unio  – sfero de stabileco kaj bonstato. La pola ĉeministro, Beata Szydło partopreninta la renkontiĝon de la Grupo V4 deklaris por ĝia finiĝo, ke ni atendas, ke plej malfrue dum la marta kunsido de la Konsilio de Eŭropo estos alprenitaj decidoj, kiuj ebligos realan kontrolon de la uniaj limoj kaj efikajn agadojn por limigi la alvenon de enmigrantoj. La proklamita dum la praga renkontiĝo deklaracio pri la enmigrokrizo avertas, ke sen firmigo de la eksteraj limoj de la Unio la situacio povas eskapi de la kontrolo.

El la elsendo 16.02.2016. Legas Milada – 1’14”

La submara fervojtunelo inter Finnlando kaj Estonio

Jarkomence la aŭtoritatoj de Finnlando kaj Estonio, de Helsinko kaj Tallino subskribis enkondukan interkompreniĝon, kiu ebligos esplorojn pri la eblo elkonstrui la submaran fervojtunelon inter la ĉefurboj de ambaŭ landoj. En la regiono de Helsinko laboras dekoj da miloj da estonoj, el inter kiuj multaj venas laborcele tra Baltiko ĉiusemajne. Tallinon vizitas multaj finnaj turistoj. Samtempe Helsinko kaj Tallino formas komune ekonomian sferon enloĝatan de ĉ. unu kaj duona milionoj da homoj. Por plene utiligi la potencialon de la sfero la transporto inter ambaŭ urboj devus esti pli rapida kaj facila ol nun. La planata tunelo mallongigos la veturtempon almenaŭ de 90 minutoj (tiom daŭra la prama traveturo) ĝis ĉirkaŭ 30 minutoj kaj ĝia longo varios de 65 ĝis 92 kilometroj. La tunelo estos ligita kun la fervojlinio Rail Baltica, kiu ligos Tallinon kun Varsovio. Ĝi estos finkonstruita en 2025. Laŭ pritaksoj de la finna flanko la konstrukosto de la tunelo egalos al 9 ĝis 13 miliardoj da eŭroj kaj ĝi estus preta en 2030.

El la elsendo 09.02.2016. Legas Tomek – 1’17”

Ŝanĝiĝanta drinkkulturo en Pollando

La drinkado de vino en Pollando kreskas, kvankam daŭre poloj drinkas malpli ol loĝantoj de aliaj uniaj landoj. Statistika polo drinkas ĉ. 7 litrojn da vino jare,  kio estas 10-oble malpli ol en Francio aŭ Portugalio. Laŭ esploroj de la specializa firmao KPMG la konsumado de vinberaj vinoj daŭre kreskos je 7 procentoj jare kaj tio signifas rezignadon de poloj pri pli fortaj alkoholaĵoj. Oni jam rimarkis ŝanĝiĝon de la ŝatoj de poloj, kiuj malpli drinkas desertajn vinojn, preferanate duonsekajn aŭ sekajn. Ĉiam pli populara fariĝas cidro, kion influis malkresko de la akcizo kaj popularigo de ĉi tiu drinkaĵo fare de pomkultivantoj. Se en 2013 oni vendis du milionojn da litroj da cidro, en 2014 temis pri ĉirkaŭ 10 milionoj. Laŭ taksoj en la 2015 la vendo povis egali al 18 milionoj da litroj. Laŭ la Pola Vitkulturista Konsilio la vendo de cidro povas ĝiscele atingi eĉ 80 milionojn da litroj. Plej ofte aĉetas ĝin junaj  homoj el grandaj urboj.

El la elsendo 02.02.2016. Legas Tomek – 1’11”

Lernado de fremdaj lingvoj en Eŭropo

Laŭ Eurostat pli ol 80 procentoj de lernantoj en la elementaj lernejoj de la tuta Eŭropa Unio en 2013 lernis almenaŭ unu  fremdan lingvon. En la grupo de 17,7 milionoj da lernantoj unu miliono lernis du aŭ pli da lingvoj. Ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj bazlernejanoj lernis fremdan lingvon sur Kipro, en Luksemburgo, Malto, Aŭstrio, sekve Kroatio, Italio, Hispanio, Francio, Pollando. Malpli ol duono de bazlernejanoj – iom pli ol 35 procentoj – lernis la fremdan lingvon en Slovenio. Plej malmultaj lernis en Portugalio kaj Belgio. La plej populara estis la angla. Je 17, 7 milionoj da bazlernejanoj la anglan lingvon lernis 16 milionoj 700 mil lernantoj. La dominado de la angla konfirmiĝis ankaŭ inter lernantoj 11-15 jaraĝaj. Sur la gimnazia nivelo la anglan kiel la fremdan lernis 17,1 milionoj da infanoj en la  Unio, tio estas 95,6 procentoj de ĉiuj lernantoj sur ĉi tiu instrunivelo. La alia plej populara lingvo estis la franca, kiun lernis 4,9 milionoj da uniaj lernantoj. Sekvis la germana, hispana, rusa kaj itala lingvoj. Ankaŭ en Pollando same kiel en la Unio la plej populara estas la angla, kiun lernis 96, 3 procentoj de lernantoj. La dua plej ofte elektata lingvo en Pollando estis la germano, kiun lernis 96 procentoj de gimnazianoj. La tria lingvo estis la rusa, kiun lernis 7,7 procentoj de polaj lernantoj. La francan elektis 3,7 procentoj de polaj gimnazianoj.

El la elsendo 02.02.2016. Legas Tomek – 1’52”

Mizero en la Eŭropa Unio (donitaĵoj el 2015)

En 2014 unu je kvar loĝantoj de la Unio estis endanĝerigita de mizero aŭ socia ekskludo. Laŭ Eurostat en tia situacio troviĝis 122 milionoj da personoj, alivorte 24,4 procentoj de la unia populacio. En Pollando tiu problemo koncernas preskaŭ 25 procentojn de la loĝantoj (24,7).  Laŭ komparoj de la donitaĵoj kun 2008 la problemo kreskas.mEn plej signifa grado estas minacitaj la loĝantoj de Rumanio, kie la elcento de malriĉuloj estis sur la nivelo superinta 40 procentojn. Same malbona estis la situacio en Bulgario. En Greklando tiu procento egalis al 36 procentoj. Ĉe la kontraŭa rando troviĝis ĉeĥoj, svedoj, nederlandanoj, finnoj kaj danoj (tie mizero trafis inter 14,8 ĝis 17,8 procentojn de loĝantoj). En Pollando  mizero aŭ ekskludo koncernis 9, 34 milionojn da loĝantoj. Inter la ŝtatoj-membroj, pri kiuj ekzistas donitaĵoj – la indico de mizero kreskis en 14 landoj, en plej signifa grado en Greklando (je preskaŭ 8 procentoj), Hispanio (ĉ. 5 procentoj), Kripro (ĉ. 4 procentoj), Malto, Hungario kaj Italio. En Pollando ĉi tiu indico malkreskis je 5,8 procentoj, en Rumanio je 4 procentoj, en Slovakio je pli ol 2 procentoj. Mankas donitaĵoj pri Estonio, Irlando, Luksemburgo, Britio, Islando, Norvegio, Svislando, Kroatio.

El la elsendo 26.01.2016. Legas Maciek – 1’49”

Persekutado de kristanoj

El la „Monda Indekso de Persekutoj 2016” de la organizo „Open Doors” rezultas, ke kristanoj estas la plej brutale diskriminaciata religia grupo en la mondo. La nombroj de la murditaj kristanoj kaj de la atakataj kaj detruataj kristanaj preĝejoj preskaŭ duobliĝis. En la monitorita periodo estis murditaj 7100 kristanoj kaj 2406 preĝejoj estis bruligitaj kaj eksplodigitaj. Antaŭ unu jaroj temis pri 4344 murditaj kristanoj kaj 1062 atakitaj preĝejoj. La raporto konsideras donitaĵojn el la periodo ekde novembro 2014 ĝis oktobro 2015 el 50 landoj, en kiuj laŭ „Open Doors” kristanoj estas plej brutale persekutataj kaj diskriminaciataj. En 35 el 50 landoj konsideritaj en la raporto la ĉefmotoro de persekutadoj estas radikalaj islamaj grupoj, kiel Boko Haram, somalia terorista organizo Al-Shabaab kaj la tn. Islama Ŝtato. En plej malbona situacio troviĝas kristanoj en la Norda Koreio, sekve en Irako, Eritreo, Afganistano, Sirio, Pakistao, Somalio, Sudano, Irano kaj Libio.

El la elsendo 26.01.2016. Legas Maciek – 1’27”

Rekta flugkonekto el Varsovio al Tokio

Meze de januaro la pola flugkompanio LOT inaŭguris longdistancan flugkonekton kun Tokio. Dum la du lastaj jaroj la kompanio ne povis realigi novajn flugkonektojn pro la envivigado de la savprogramo por la firmao rekomendita de la Eŭropa Komisiono.  Laŭ ekspertoj la novan flugeblon unuavice utiligos japanaj turistoj, kiuj en ĉiam pli granda kvanto vizitas Pollandon. La nova konekto povas tiun persontrafikon grandigi. Pollando laŭ ekspertoj devas evoluigi sian flugstrategion al la Fora Oriento. La evoluo de la komercaj kaj turismaj kontakoj estas sufiĉa motivo por ligi novajn konektojn ne nur kun Japanio, sed ankaŭ la Suda Koreio, kio troviĝas en la planoj de LOT. La pola flugkompanio realigas dume tri flugraliojn al Tokio semajne.

El la elsendo 19.01.2016. Legas Maciek – 1’02”

Aktualaĵoj kelkfraze_19.01.2016

Marda renkontiĝo pri Pollando en la Eŭropa Parlamento. Antaŭ sia forflugo al Bruselo por renkontiĝo en la Eŭropa Parlamento, dum kiu estis planita debato pri situacio en Pollando la pola ĉefministro Beata Szydło deklaris, ke en Pollando ne estis superitaj aŭ rompitaj funkciprincipoj de demokrata leĝobserva ŝtato. Ne ekzistas do motivoj por pritaksi Pollandon. Marde matene Beata Szydło interparolis kun la prezidanto de la parlamento Martin Schulz akompanite de la estro kaj la vicestro de la pola ministerio por la eksterlandaj aferoj, Witold Waszczykowski kaj Konrad Szymański. Dum la renkontiĝo estis pretigita strukturo de la debato.

Lundaj vizitoj de prezidento Andrej Duda en Bruselo. Dum sia lunda vizito en Bruselo la pola prezidento renkontiĝis kun la prezidanto de la Eŭropa Konsilio, Donald Tusk. Tusk konvinkadis, ke Pollando ne havas malamikojn en Eŭropa Unio, dum prezidento Duda alvokis pri objektiva taksado de nia lando. Ambaŭ esprimis la opinion, ke ekzistas neceso trankviligi politikistan diskuton pri Pollando. Dum la komuna konferenco ili ankaŭ substrekis, ke ili havas  similan opinion pri strategiaj taskoj de la unio, ĝia energetika sekureco kaj agadoj en la kunteksto de la reintertraktado de la brita membreco. Prezidento Andrzej Duda renkontiĝis pli frue en la Ĉefa Kvartiro de NATO en Bruselo  kun la ĝenerala sekretario de NATO Jens Stoltenberg. Dum la komuna gazetara konferenco la pola prezidento aldudante al la julia pintrenkonto de la Pakto en Varsovio substrekis, ke ĝi devas esti universala, direktita al la estoteco kaj decidopova. Ĝia celo estas firmigo de la sekureco de la Centra Eŭropo kaj ankaŭ de la suda alo de la Pakto. La ĝenerala NATO-sekretario reliefiginte, ke Pollando estas forta kaj engaĝiĝinta aliancano de Nato esprimis la konvinkon, ke post la varsovia pintrenkonto la ĉeesto de NATO en Pollando fariĝos pli videbla.

El la elsendo 19.01.2016. Legas Milda 

Senbrue en la varsovia Chopin-flughaveno

La varsovia Chopin-fughaveno limigas la kvanton de sonkomunikoj, kiuj ekde nun estas prezentataj sur la informpaneloj. Tio ne koncernos tamen sonkomunikojn pri lasita bagaĝo sen protekto. Tiamaniere la varsovia flughaveno aliĝas al la grupo de senbruaj eŭropaj flughavenoj, kiel Londono, Bristolo, Barcelono kaj Helsinki.  En la varsovia flughaveno troviĝas  multaj informoj pri tio, ke sonkomunikoj en la lasta fazo de la enbordiĝo ne aŭdiĝos ekster la spaco grupiganta pasaĝerojn por koncerna flugo. Tio signifas, ke pasaĝero mem devas sekvi informojn pri la flugtempo. La varsovia Chopin-flughaveno estas la plej granda en Pollando kaj unu el plej grandaj en la Centra Eŭropo. En 2015 utiligis ĝin pli ol 11 milionoj da pasaĝeroj. En la nunjara vintra sezono ĝi ofertas flugkonektojn kun 82 lokoj en 41 landoj de la mondo.

El la elsendo 19.01.2016. Legas Maciek – 1’02”

Konsilio por Novumado

Lastlunde en la varsovia Scienca Centro Kopernik estis inaugurita Konsilio por Novumado, establita de la ĉefministro Beata Szydło. Ĝia tasko estas koordinado de  politiko koncernanta modernajn teknologiojn en la mastrumado. De ili dependos ĝia konkurecopovo, ili fariĝos motoro de ŝanĝoj ne sole teknologiaj, sed unuavice sociaj. Ĝis la 2020-a jaro por la evoluigo de modernaj teknologioj estos destinitaj ĉirkaŭ 16 kaj  duona miliardoj da eŭroj. Ĝis nun agadoj ĉi-sfere estis diserigitaj. Sen kunordigita agado sur ĉi tiu kampo Pollando ne sukcesos atingi rapidan ekonomian evoluon nek eliri el la embusko de la t.n. meza evoluo. En la konsiston de la Konsilio eniras vicĉefministro Mateusz Morawiecki kaj ministro por la scienco Jarosław Gowin, krome ministroj por kulturo, fisko kaj bitigado. Ĉi tiu gremio iniciatos agadojn kaj proponos solvojn, kiuj ebligos aktive subteni mekatistojn en la serĉado de novaj produktoj kaj procezoj kaj logi la polan kapitalon.

El la elsendo 12.01.2016. Legas Milada – 1’29”

Mallonge 15.01.2016

La ĉefministro pri la decidoj de la pola registaro

Pollando kiel ĉiu alia ŝtato de la Eŭropa Unio rajtas fari suverenajn decidojn, deklaris la pola ĉefministro Beata Szydło. Tian starpunkton ŝi prezentos dum la venontmarda debato dediĉita al Pollando en la Eŭropa Unio. Laŭ ŝia aserto la opinioj pri Pollando estis ĝis nun konstruataj baze de maljustaj kaj senpravaj amaskomunikilaj informoj. La pola registaro donos ĉiujn informojn, kiujn atendas Eŭropa Komisiono.

La migrokrizo

En Pollando en ĉiuj amaskomunikiloj eĥas la novjaraj seksekscesoj de enmigratoj kontraŭ virinoj en Germano, Svedio kaj Finnlando kaj la klopodoj cenzuri ĉi tiujn informojn fare de politikistoj kaj amaskomunikiloj. Ĵus aldoniĝis abomena informo pri seksa perforto de 3-jara knabo en unu el la norvegaj azilcentroj.  Kiel informis Internacia Organizo por la Migrado IOM ekde januaro al Grekio venis preskaŭ 23 mil enmigrantoj, al Italio 260. En la tuta 2015 al Eŭropo venis pli ol unu miliono da enmigrantoj en plimulto sirianoj, irakanoj kaj afganoj.

Invigilado de polaj ĵurnalistoj

Daŭras esploroj pri la invigilado de polaj ĵurnalistoj dum la oficperiodo de Civitana Platformo kaj Pola Kamparana Partio. Per ĝi estis ĉirkaŭprenitaj ĉirkaŭ 80 personoj kaj iliaj familioj post la tn. sonregistra skandalo. Ĝi eksplodis post kiam estis publike disponigitaj surbendigoj de pintaj polaj politikistoj pri vera situacio en la lando. Tio i.a.  alkondukis al la malvenko de la eksa prezidento kaj de la reginta dum 8 jaroj koalicio.

El la elsendo 15.01.2016. Legas Krystyna – 2’20”

Regionaj legendoj helpos lerni la polan lingvon

Interesan libron por la lernado de la pola lingvo destinitan por infanoj de eksterlandanoj eldonis la Fondaĵo Fenestro al Oriento kunlabore kun filologoj de la bjalistoka universitato. „La podlaĥiaj babiloj kaj legendoj por eksterlandanoj” helpos en la lernado de la pola lingvo, aparte en la formado de la kapablo legi kun komprenemo ekde la nivelo B-16. La intenco de la aŭtoroj estis, ke ekstarlandanoj lernante la polan lingvon sentu sin pli intime integritaj kun la regiono, en kiu ili vivas. La tekstoj de legentoj rilatas i.a. al la lokoj Bjalistoko, Supraśl, Kruszewa, troviĝas en ĝi legendoj el la regionoj de Augustów, Drohiczyn aŭ Białowieża-praarbaro. Ĉiun legendon akompanas ekzercoj por la memstara laboro kontrolantaj i.a. la komprenon de la teksto, leksiko kaj gramatiko. La libro „La podlaĥiaj babiloj kaj legendoj por eksterlandanoj”  trafos al la edukcentroj en la tuta podlaĥia vojevodio,  en kiuj lernas infanoj de eksterlandanoj. Ĝia elektronika versio estos senpage elŝutebla en la Interreto.

El la elsendo 12.01.2016. Legas Tomek – 1’15”

Ŝanĝiĝintaj manĝokutimoj de poloj – 2000-2015

Dum la lastaj 15 jaroj ŝanĝiĝis la manĝokutimoj de poloj. Kompare kun la 2-mila jaro je duono malpli da poloj konsumas terpomojn kaj panon. Daŭre poloj preferas porkan viandon, sed ĉiam pli ofte sur iliaj tabloj troviĝas kortbirdoj. Trioble kreskis la aĉetado de akvo en boteloj, je 150 procentoj la konsumado de ĉokolado, je pli ol 50 procentoj la konsumado de altkvalitaj viandaĵoj kaj pasto kaj je ĉirkaŭ 20 procentoj de fruktosukoj. En la sama periodo la elspezoj por nutraĵoj kreskis 40-procente. Multe pli ofte ol antaŭ 15 jaroj poloj vizitas restoraciojn kaj rapidmanĝejojn. Kvankam  poloj manĝas pli multe ol antaŭe, sed iliaj manĝoj estas malpli kaloriaj. Malkreskis la konsumado de plantproteinoj kaj karbonhidratoj. Plej kalorie manĝas emeritoj, en kies hejmaj mastrumejoj oni konsumas plej multe da sukero kaj ĉokolado. Elektante konsumprodukton poloj gvidas sin per prezo, produktolando (Pollando) kaj tio, ĉu temas pri ekologia produkto. Plej malmulte gravas marko kaj principe poloj ne emas pagi pli multe por akiri la tiel nomatajn produktojn de alta kvalito.

El la elsendo 05.01.2016. Legas Tomek – 1’21”

Pola kaj eksterlanda politikisto de 2015

En la opinisondado de opiniesplora centro CBOS pri politikisto de la jaro 2015 venkis prezidento Andrzej Duda, kiel homo, kiu plej bone aktvis kaj faris plej multe por la intereso de la lando, socio kaj homoj. La duan lokon okupis Jarosław Kaczyński. Inter eksterlandaj politikistoj la nomon de politikisto 2015 akiris Agela Merkel. La duan lokon okupis Barak Obama. Laŭ la opinio de plimulto de la enketitoj – 989 personoj de reprezenta grupo de plenkreskaj poloj – neniu politikisto meritas ĉi tiun titolon.

El la elsendo 05.01.2016. Legas Milada – 0’48”

Epifanio en Pollando

Morgaŭ dum la festo de Epifanio en preskaŭ 450 urboj de Pollando kaj eksterlando okazos jam la 8-an fojon bunta evento, kiun konsistigas Marŝantaroj de la Tri Reĝoj. La ĉefaj figuroj de la eventoj estas la evangeliaj figuroj de la Tri Reĝoj Gasparo, Melkioro kaj Baltazaro, kiuj akompanite  de koreteganinoj kaj kavaliroj kondukas ĉiujn kunvenintojn al la Kripeto serĉante Jesuon.  Laŭ la tuta itinero estas prezentataj scenoj memorigantaj la Kristnaskon kaj oni plenumas kristnaskajn kantojn. La marŝantarojn kun ĉiu jaro partoprenas ĉiam pli da diversaĝaj poloj, unuavice familioj kun infanoj. La nunjara devizo de epifaniaj marŝoj  estas „Unuavice mizerikordo – Amo. Paco. Pardono” referencata al la Eksterordinara Sankta Jaro en la katolika eklezio kaj la 31-aj Mondaj Tagoj de Junularo en Krakovo. La Marŝantaron akompanas multaj edukaj-kulturaj lokaj kaj tutlandaj eventoj.

El la elsendo 05.01.2016. Legas Milada – 1’23”

Rekordoj de la varsovia Chopin-flughaveno

Septembro estis la 12-a laŭvica monato, en kiu estis notita kresko de pasaĝeroj priservitaj en la varsovia  flughaveno Chopin. Temis pri unu miliono 158 mil personoj. Kompare kun la sama periodo de antaŭ unu jaro kresko estis 4,6-procenta. Entute en 2015 la flughaveno planas priservi 11 milionojn da pasaĝeroj. Dum la someraj julio kaj aŭgusto tra la varsovia flughaveno flugis pli ol 2,4 milionoj da pasaĝeroj. Tio ankaŭ signifis kreskon kompare al la pasinta jaro. Ĉi-foje je 5,6 procentoj. Laŭ la statistiko dum la unuaj tri jarkvaronoj 2015 la varsovian flughavenon uzis pli ol 8,5 milionoj da pasaĝeroj. Temas pri kresko je 6,5 procentoj kompare al la sama periodo de 2014. Kreskis je 7,8 procentoj internaciaj konektoj, je 3,7 procentoj malkreskis la landaj flugoj. La kresko de la pasaĝeroj ligiĝas kun la kresko de ilia kontento pri la ofertataj servoj. La flughaveno Chopin estas la plej granda en Pollando kaj unu el la plej grandaj en la Centra Eŭropo priservanta laŭhoraran kaj ĉarteran flugtrafikon. En Okęcie, kie troviĝas la flughaveno funkcias 28 regulaj kompanioj, inkluzive de 4 favorprezaj. En la somera sezono ili priservas konektojn al 85 flughavenoj en 43 landoj sur 4 kontinentoj.

El la elsendo 25.11.2015. Legas Tomek

Rekorda Kampanjo Nobla pakaĵo-2015

Preskaŭ 21 mil familioj, entute pli ol 84 mil personoj ricevas helpon kadre de la kampanjo „Nobla Pakaĵo” 2015, kiu okazis meze de decembro.  Sume estis kolektitaj 54 milionoj da zlotoj. Tio signifas ke la meza valoro de unu pakaĵo egalas al 2,6 mil  zlotoj. La kerno de la tutalanda kampanjo organizita la 15-an fojon estas rekta helpo al homoj bezonantaj, al familioj. Du semajnojn antaŭ la Kristnasko ili ricevas pakaĵojn kun enhavo respondanta al iliaj bezonoj. La 12-an kaj la 13-an de decembro la donacintoj kunportadis la pretigitajn de si pakaĵojn al la centro de la kampanjo, de kie ili estis rekte liverataj al la bezonantaj familioj. Nunjare la kampanjo „Nobla Pakaĵo” ligis preskaŭ unu milionon da poloj kaj – kiel substrekis la organizantoj – ĝi fariĝis la antaŭkristnaska tradicio de poloj.  Al la nunjara kampanjo engaĝiĝis pola futbalista reprezenta teamo, la prezidenta paro, polaj armeaj fortoj, edukministerio, individuaj sportistoj: Kamil Stoch, Anita Włodarczyk, Agnieszka kaj Urszula Radwańska. Laŭvican fojon estis pakaĵo pretigita de la papo Francisko. En 2014 la valoro de la helpo donita kadre de  la kampanjo estis je 12 milionoj  malpli alta.

El la elsendo 22.12.2015. Legas Maciek

Sen burĥoj publike

Post Francio, Belgio, Svislando kaj Nederlando ankaŭ germanoj volas enkonduki la malpermeson vesti burĥojn publike. La reganta en Bavario CSU antaŭdeklaras leĝon, kiu malpermesos uzi ĉi tiun veston sur la tereno de la tuta Germanio. Laŭ bavaraj politikistoj tiu malpermeso devus validi sur la tereno de la tuta lando. La ministro Ilse Aigner asertas, ke tiu leĝo devus esti laŭeble rapide proklamita. Ŝi reliefigas, ke temas pri tio, ke oni montru la vizaĝon kaj vivu kune kiel kohera socio.

El la elsendo 22.12.2015. Legas Tomek

La orienta limo de Pollando la plej bone gardata

La orienta limo de Pollando apartenas al la plej bone gardataj en la Eŭropa Unio. Tian pritakson esprimis la uniaj ekspertoj, kiuj antaŭnelonge vizitis la Apudkarpatian Regionon en la sudorienta Pollando. Ekde kiam Pollando troviĝas en Schoengen-sfero poloj signife modernigis kontrolaranĝaĵojn de la plej nova generacio. Jam estis elkonstruitaj tri el sep observoturoj ekipitaj per elektronikaj instrumentoj, kiuj ebligas sekvi tutdiurne t.e. tagnokte la limon sendepende de la veterkondiĉoj. El la aero la limon patrolas unumotoraj aviadiloj kaj senanaraj gvatmaŝinoj. Dank’ al tio malkreskas la nombro de nelegalaj enmigrantoj, kiuj trapenetras la t.n. verdan limon, t.e. transpaŝas ĝin kontraŭleĝe. Ankoraŭ antaŭ ne plenaj 10 jaroj tiamaniere sur la terenon de Pollando traiĝadis 500 nelegalaj enmigrantoj, funkciis grupoj okupiĝantaj pri homkontrabandado. Plej multaj nelegalaj enmigratoj venis el Vjetnamio, Ĉinio kaj Pakistano. En la nuna jaro oni notis iom pli ol 100 personojn, inter kiuj troviĝis 60 ekonomiaj enmigrantoj.

El la elsendo 22.12.2015. Legas Maciek

La Kristnaska Bazaro en Vroclvo inter la plej belaj

Inter 12 plej belaj eŭropaj Kristnaskaj Bazaroj laŭ la usona „The Huf­fing­ton Post” troviĝas ankaŭ tiu en Vroclavo (la sudokcidenta Pollando). La vizitebla ĝis la 22-a de decembro bazaro trovis lokon inter tiom renomaj kaj historiaj kiel 440-jara bazaro en la franca Strasburgo aŭ bazaro en Nurimbergo. En la listo estas menciitaj bazaroj en la itala Bolzano [bolcano], la franca Colmar, la itala Trento, la aŭstra Innsbruck, la estona Tallino, la slovaka Bratislavo, la belga Bruĝo, la aŭstra Vieno kaj la itala Merano.

„The Huf­fing­ton Post”,  interreta platformo kreiĝinta en 2005 transformiĝis en popularan interretan ĵurnalon kun politikaj, merkatikaj informoj, kun informoj distraj kaj ekologiaj. Siajn opiniojn publikigis en ĝi i.a. Barack Obama kaj Hilary Clinton.

El la elsendo 19.12.2014. Legas Milada

Kristnaska Bazaro en Vroclavo

Ĉirkaŭ internaj aferoj de Pollando

La Ĝenerala Prokuroro de Pollando konstatis lastĵaŭde, ke la Konstitucia Tribunalo ne rajtas verdikti pri decidoj alprenataj de la Sejmo. Li konstatis samtempe, ke verdiktante pri la sejmaj decidoj la tribunalo superus siajn kompetentojn. La Ĝenerala Prokuroro rezignis pri procedado, kiun postulis deputitoj de Civiana Platformo koncerne elekton – fare de la Sejmo de la nova oficperiodo – de kvin juĝistoj de la Konstitucia Tribunalo.  La opozicio uzis la aferojn ligitajn kun la Konsitucia Tribunalo – rilate kiun ĝi alprenis kontraŭkonstutciajn decidojn, kiam ĝi ankoraŭ estis la reganta partio – por vasta amakomunikila atako kontraŭ la novan kabineton. Tiu atako eĥis ankaŭ ekster la limoj de Pollando i.a. elvokante kalumnitonan reagon de la estro de la Eŭropa Parlamento. Okaze de la daŭranta en Bruselo pintrenkonto de la Eŭropa Konsilio la partoprenanta ĝin ĉefministro Beata Szydło renkontiĝis kun Martin Schultz lige kun lia eldiro. Ŝi atentigis, ke en reciprokaj rilatoj ni bezonas honestan komunikadon. La germana politikisto post la renkontiĝo konstatis, ke temis pri perspektivkonstrua interparolo kaj koncernis kunlaboron de la pola registaro kun la Eŭropa Parlamento.

El la elsendo 18.12.2015. Legas Barbara – 1’39”

Kristnaskokaza butikumado

Plimulto de poloj faras la kristnask­okazajn aĉetojn inter la 1-a kaj la 24-a de decembro. La nunjara festokaza buĝeto egalas al pli ol 1150 zlotoj kaj estas je 13 procentoj pli alta ol en 2013. En 2014 je preskaŭ 30 procentoj pli poloj elspezos por donacoj, je 10 procentoj pli por konsumaj produktoj, je unu kvarono malpli ili elspezos por la renkontiĝoj kun geamikoj kaj konatoj.

Kiel informis „Metro” la firmao Deloitte ekzamenis la festokazajn planojn de 17 mil 326 konsumantoj el 17 landoj, inkluzive de 763 el Pollando. Kompare al aliaj la pola buĝeto estas malpli alta je preskaŭ 690 zlotoj. Ne mirige do, ke poloj preferos butikumi festokaze nur en decembro kalkulante je rabata vendado, vendaj kaj finvendaj favor­kampanjoj. La plej multaj poloj (63 procentoj) faros grandajn aĉetojn en amasvendaj centroj, pli ol la duono en superbazaroj, iom malpli en lokaj nutraĵ­vendejoj. Interrete la konsumajn varojn aĉetos 15 procentoj de poloj, sed eĉ 60 procentoj aĉetos tie donacojn.

Kion, kiel kristnaskan donacon atendas niaj prokimuloj? Same en Pollando kiel ankaŭ en la mondo (i.a. en Britio, Francio, Hispanio, Danio) plimulto revas pri libro. En Pollando libron atendas 42 procentoj de la enketitoj, 38 procentoj ŝatus ricevi kontantan monon, 27 procentoj parfumojn, ornamaĵojn 25 procentoj, vestaĵon 22 procentoj, teko­komputilon 22  procentoj, eskursokupononon 20 procentoj.

Tamen inter la plej ofte aĉetataj donacoj troviĝas nek komputiloj nek ekskurso­kuponoj. Troviĝas inter ili tamen ne tro dezirataj dolĉaĵoj. Krome eĉ 41-procente libroj, parfumoj (32-procente), ornamaĵoj (19-procente) kaj kontanta mono (11-procente).

El la elsendo 16.12.2014. Legas Milada

antaukristansaka butikumado

Polaj ministroj pri la kalumnia mesaĝo de Schulz

La pola ministro por la eksterlandaj aferoj Witold Waszczykowski difinis la vortojn de la Eŭropa Parlamento, Martin Schulz pri kvazaŭa „ŝtatatenco” en Pollando senpravaj, sekve nerespondecaj. Ministro Waszczykowski reliefigis, ke politikisto tiom altranga devas  pli bone informiĝi antaŭ prenos parolon publike. Almenaŭ tiu devas scii, ke en Pollando okazis antaŭnelonge liberaj kaj demokrataj balotoj, kies rezultojn neniu dubigas. Aktuale en Pollando okazas, kiel en mulaj aliaj demokrataj ŝtatoj normala politika debato pri instituciaj solvoj, krome observata kaj komentata de liberaj amaskomunikiloj. La pola ĉefministro Beta Szydło dum la lunda gazetara konferenco, esprimis la esperon, ke Martin Schulz ne nur ĉesigos siajn kalumniajn komentojn pri la situacio en Pollando, sed krome esprimos pardonpeton. Kiel diris Beata Szydło en la nuna momeno tio estas plene nepravigitaj kaj ne konformaj en la politika realo eldiroj. Malbone okazas, ŝi subsrekis,  se la estro de la Eŭropa Parlamento, kiu ja unuigas ĉiujn ŝtatojn de la Eŭropa Unio kie ĉiuj egalas,  esprimas tiamaniere sian opinion pri unu el la membroŝtatoj.

El la elsendo 15.12.2015. Legas Milada kaj Krystyna – 1’40”

Post la klimata konferenco en Parizo

Lastsabate  en Parizo preskaŭ 200 landoj de la klimata konvencio de UNo akceptis interkompreniĝon, kies celo estas haltigi la tutmondan varmiĝon. Temas pri la unua en la historio tiom vasta interkonsento. Laŭ la reprezenanta Pollandon kaj aktive laboranta en Parizo pola ministro Jan Szyszko Pollando jam notas ĉi-rilate sukceson. Nome kiel unu el malmultaj ŝtatoj ĝi plenumis siajn devontiĝon  rezultantajn el la Potokolo de Kioto,  eĉ superinte ilin. Ni reduktis la emisiadon de karbondioksido je preskaŭ 30 procentoj, do kvinoble pli ol estis indikite en Kioto. Pri tio, ke la klimata politiko estas sanĉo ne nur por Eŭropo kaj Pollando, sed por la tuta mondo parolis dum la Ĝenerala Asembleo de UNo en Novjorko prezidento Andrzej Duda kaj komence de la klimata konferenco ĉefministro Beata Szydlo. Ili ambaŭ atentigis pri sukcesaj spertoj de Pollando por malgrandigo de karbondioksida koncentriĝo en la atmosfero. En la interkompreniĝo akceptita en Parizo oni unuanime konstatis, ke la celo por tion atingi globskale kondukas ne nur per racia mastrumado per energetikaj provizoj (karbo, nafto, gaso), sed ankaŭ per efikaj teknologioj de la bruligado, per utiligo de karbondioksido por regeneri naturkompleksojn tiajn kiel ekzemple arbaroj, regeerado de agrikulturaj grundoj, unuvorte pere novumoj en la ekologia inĝenierio.

El la elsendo 15.12.2015. Legas Milada kaj Krystyna – 2’04”

Referendumo en Danlando

Loĝantoj de Danlando en referedumo voĉdonis por sendependeco de la Bruselo rilate al. la limpolitiko, justico kaj internaj aferoj. Tiu rezulto signifa, ke Danlando en signifa grado restos ekster la eŭropunia sistemo de la internaj aferoj kaj justico, kion ĝi elintertraktis en 1993. Kopenhago verŝajne perdos la aliron al. la bazoj de Europol, la unia invigilservo por la kontraŭbatalo de deliktoj. La germana ministro por la internaj aferoj konstatis por la anonco de la rezultoj, ke li preferus alian rezulton de la referendumo. Kun la dana ĉefministro volas renkontiĝi la estro de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker.

El la elsendo 08.12.2015. Legas Tomek – 1’88”