Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

La programo PRISM funkcias

La usona in­vigilservo konfirmis la gazetarajn informojn pri la monitorado de eksterlandaj internaŭtoj. Agentoj utiligis la programon PRISM por akiri donitaĵojn pri tiuj, kiuj loĝas ekster Usono – diris al la televido NBC James Clapper, la direktoro de National Intelligence. Li aldonis, ke la usona Nacia Sekurecagantejo notis jam donitaĵojn pri deliktoj ligitaj kun malkaŝo de informoj pri la programo PRISM. La informo, ke la Nacia Sekurecservo kaj FBI traserĉas  donitaĵojon de 9 ĉefaj interretaj konzernoj aperis en „The Washington Post”. Sekve elektronikaj mesaĝoj, fotoj, dokumentoj, aŭdo- kaj video-dokumentoj estas de ili senĝene konsultebaj. La estroj de guglo kaj fejsbuko Larry Page kaj Mark Zuckerberg kontestis, ke ili sciis pri la ekzisto de la sistemo PRISM.

Legas Tomek

La programo PRISM funkcias

Ebleco de limkontroloj ene de Schengen-sfero

Por maksimume du jaroj ĉiu el la ŝtatoj de Schengen-sfero povas revenigi la lim­kontrolojn, se tion ĝi rekonos necesa. Tian interkonsenton el­intertraktis post longdaŭraj interparoloj la ŝtatoj-membroj de la Eŭropa Unio, la Eŭropunia Parlamento kaj la Eŭropa Komisiono. Ankaŭ la ĝisnunaj principoj de Schengen-traktato allasis portempan revenigon de la intern-lima kontrolo en unuopaj landoj kaze de endanĝerigo de la publika ordo aŭ interna sekureco. Tian kontrolon  en 2008 revenigis dum la eŭropa futbalista ĉampionado Aŭstrio.

Ĝis nun oni ne traktis la revenigon de kontraloj pro nelegalaj enmigrantoj. La nunajn interparolojn spronis amaso da enmigrantoj el la norda Afriko post la araba printempo  lime de 2010 kaj 2011.

Nun revenigi la internan lim­kontrolon eblos en apartaj kazoj, kiujn severe kontrolos  la oficejo de la komisaro por la internaj aferoj. Schengen-traktato garantias en Eŭropo la liberon moviĝi. Ĉe la limoj de 26 ŝtatoj apartenantaj al la sfero kontroloj ne ekzistas. Temas pri areo enloĝata de pli ol 400 mil personoj. La longeco de ĝiaj eksteraj kontinentaj limoj egalas al 7700 kilometroj, de la maraj limoj al 42 mil 700 kilometroj.

Legas Krystyna

Ebleco de limkontroloj ene de Schengen-sfero

Marŝoj subtene por Vivo kaj Familio

En ĉirkaŭ 100 polaj urboj lastdimanĉe estis organizitaj Marŝoj subtene por Vivo kaj Familio. Nunjare ili okazis sub la devizo „Direkto: la Familio” kaj la ĉefa atento estis donita al la drameca demografia situacio en Pollando. Nome inter 222 ŝtatoj ĝi troviĝas ĉe la 211-a loko, se temas pri la infannombro.

La partoprenantoj manifestis samtempe ligiĝon al la familiaj valoroj kaj respekton por la vivo ekde la koncipiĝo ĝis la natura morto.  En Varsovio la marŝon – kiu komenciĝis ĉe Kopernik-monumento kaj finiĝis per familia pikniko en la Saksa Parko partoprenis ĉ. 10 mil personoj. Oni estis kolektantaj subskribojn sub la civitana leĝdona iniciato, kies celo estas firmigo de la familio, en kiu la geedza paro konsistas el virino kaj viro  kaj el la naskiĝintaj iliaj infanoj.  Kiel akcentis la afer­prezentantino de la marŝo ĝi celas atentigi la publikan opinion pri tio, ke la familio devas esti traktata kiel  prestiĝa publika institucio pro siaj taskoj kaj funkcioj. La marŝoj celas instigi la aŭtoritatojn envivigi solvojn, kiuj al familio helpas.

Lastlunde prezidento Bronisław Komorowski avertis  dum renkontiĝo kun la gvidantoj de politikaj partioj pri la minaco de demografia kolapso.

Legas Krystyna

Marshoj subtene por vivo kaj familio

Islando suspendas interparolojn kun la Unio

La afer-­reprezentanto de la nova islanda registaro anoncis, ke la unua paŝo de la kabineto estos ĉesigo de aliĝinterparoloj kun la Eŭropa Unio. La interparoloj, laŭ la anonco de reprezentantoj de la nova registaro, povos esti restarig­itaj nur kondiĉe, ke tion akceptos la civitanoj de Islando en la tutlanda referendumo. Kiel asertas observantoj tio estas tre malverŝajna.

La nova ĉefministro de la koalicia registaro en Rejkjaviko estas Sigmundur Gunnlaugsson, la estro de la centra Partio de Progreso. Aliflanke Bjarni Benediktsson, la gvidanto de la konservativula Partio de Sendependeco, kiu ricevis dum la aprilaj balotoj iom malpli da voĉoj fariĝis la financministro. La plej grandaj malvenk­intoj de la islandaj balotoj estas Socialdemokrata Alianco kaj la Movado de Maldekstrulaj Verduloj, kiuj grave kontribuis al elkonduko de Islando el profunda kaj ankoraŭ ne finiĝinta krizo, samtempe klopodante pri aliĝo de Islando al la Unio.

Samtempe kun la  pliboniĝado de la interna ekonomia situacio ŝanĝiĝis la rilato de islandanoj al la Unio. Nun dominas la opinio, ke la eŭropunia membreco ligiĝas kun minaco por la landa suvereneco, limigante i.a. la liberon de la fiŝkaptado kaj balen­kaptado.

Legas Krystyna

Islando suspendas interparolojn kun la Unio

Polaj Tagoj en Erevano, Armenio

Tri mil personoj partoprenis la ĵus finiĝintajn Polajn Tagojn en Erevano. Unu el la plej gravaj eventoj de la nunjara eldono organizita de la Pola Ambasado en Armenio estis lanĉo de la universitata Centro de la Pola Lingvo.

En la daŭro de la Tagoj okazis koncertoj kun komponaĵoj de Witold Lutosławski, lekcioj pri la pola nuntempa muziko; estis prezentitaj ses monodramoj en la plenumo de polaj aktoroj. Okazis krome prezento de la nuntempaj polaj filmoj, labor­renkontoj popularigantaj  ekologiajn pakumojn, lekcioj  pri la historio kaj geografio de Pollando. Estis prezentitaj projektoj de la pola evoluiga helpo por Armenio. renkontiĝoj de polaj diplomatoj kun la akademia junularo kaj neregistaraj organizoj.

Kiel menciite grava evento estis malfermo de la Centro de la Pola Lingvo promocianta la polan lingvon kaj kulturon en la Lingva Univiversitato de Erevano.

Legas Krystyna

Polaj Tagoj en Erevano, Armenio

Malbona konjunkturo por polaj juvelistoj

Malbonan konk­junkturon spertas juvelistoj. Kvankam briliantoj vendiĝas bonege same la juvelistaj vendejretoj, kiel ankaŭ individuaj juvelistoj fermas butikojn. En Puls Biznesu Krzysztof Madelski, la prezidanto kaj kreinto de la juvelista marko Yes konfesis, ke kreskon notas sole ne tro kostaj porokazaj juveletoj kaj  juvelaro plej multekosta. Furoras briliantoj, pri kies vendo kontentas same la firmao Yes, kiel ankaŭ Apart. Entute la 2012 jaro estis rekorda, se temas pri la vendado de juveloj kun briliantoj. Apud briliantoj prosperas la merkato de luksaj horloĝoj. Ilia vendateco kreskas ĉiujare. Tamen ne ĉiuj juvelistoj antaŭvidis tiun konjunkturon, do plimulto de la juvelistaj vendejoj spertas malfacilan periodon. Des pli, ke la klientoj ankaŭ ŝparas. Okazas, ke ili rezignas pri la atradiciaj oraj geedzaj ringoj, kontentiĝante per la arĝentaj.

El la elsendo, 25.06.2013. Legas Tomek

Mabona konjunkturo por polaj juvelistoj

Premiita magistriga disertacio

La ministro por la eksterlandaj aferoj, Radosław Sikorski enmanigis premiojn al la nunjaraj laŭreatoj de la konkurso por la magistriga disertacio-2012 rilatanta al la aktualaj internaciaj rilatoj. Entute oni alsendis el la tuta Pollando 54 verkojn kun varia temaro, postulanta ne sole konojn, sed ankaŭ esplor­-sendependecon de la verkintoj. La laŭreato de la unua premio estas Witold Gruszczyński el la Varsovia Universitato studinta en la fakultato pri ĵurnalismo kaj politikaj sciencoj. Lia magistriga disertaĵo rilatis al la energetika politiko de la Eŭopa Unio kun aparta konsidero de la tergaso. Krom financa premio atendas lin praktiko en la elektita de li ministeria departemento aŭ staĝo eksterlanda.

Legas Milada

Premiita magistriga disertacio

Thorbjoern Jagland en Moskvo

La gastanta en Rusio Ĝenerala Sekretario de Konsilio de Eŭropo, Thorbjoern Jagland dum interparolo kun prezidento Vladimir Putin esprimis maltrankvilon pri situacio de rusaj neregistaraj organizoj.

Liaopinie la lastaj agadoj de la rusa prokuroraro damaĝas la homajn rajtojn kaj civitanajn liberecojn. De kelkaj semajnoj rusaj prokuroroj postulas, ke parto de neregistaraj organizoj registriĝu kiel eksterlandaj agentoj. Tio ligiĝas kun leĝo, laŭ kiu tiun devon havas organizoj okupiĝanaj pri politika agado kaj utiligantaj eksterlandajn porcelajn subvenciojn. Se iu organizo ne plenumas tiun devon povas esti likvidita. Sur la listo de la rusa prokuroraro troviĝas i.a. analiza centro de Jurij Lewada, societo de la defendantoj de la homaj rajtoj Memoriał, organizo monitoranta la balot­procezojn Gołos kaj jurista societo Agora. 

Legas Krystyna

Ĉiam pli da turistoj en Toruń

Kun ĉiu jaro kreskas la nombro de turistoj vizitantaj la naskiĝurbon de Mikołaj Kopernik. Torunon en 2012 vizitis unu miliono 657 mil turistoj. Unu kvinonon konsistigas eksterlandaj gastoj. Inter ili avanis turistoj el Germanio, Francio kaj Britio. Ĝenerale temis pri turistoj meze 27-40-jaraĝaj, inter kiuj dominis virinoj. Ĉiuj statistike elspezis dum sia restado 42 zlotojn pli ol en 2011. Al ĉiuj la urbo vekis asociaciojn unuavice kun mielkukoj, Nikolao Kopernik kaj malnovurba kvartalo. La gastoj plej volonte vizitis planetarion, la domon de Kopernik, la urbodomon, la katedralon de sanktaj Johanoj kaj la preĝejon de la Plej Sankta Virgulino-Maria. Turistoj alte taksis la etoson de Toruno, kiu en la 5-grada skalo akiris 4,7 poentojn. Oni alte taksis ankaŭ la urban distroferton, turisman informadon, urbajn inform­afiŝojn kaj sekurecon. Ne plaĉis nesufiĉa nombro de parkejoj, publikaj tualetejoj kaj tarfikstopado. Enketiloj por turistoj estis pretigitaj en la pola kaj 6 fremdaj lingvoj enhavante 20 demandojn kaj rubrikon por person­donitaĵoj. La enketadon Toruno okazigis en marto, majo, aŭgusto kaj oktobro. Partoprenis ĝin 1554 personoj.

El la elsendo 03.05.2013.

Fiero kaj malespero

Broad Peak

En la lastaj tagoj la rigardo de poloj estis direktita al la montoĉeno Karakorumo kaj al unu el ĝiaj pintoj Broad Peak lime de Ĉinio kaj Pakistano. Ĝi estas la 12-a laŭ la alteco monto de la mondo situanta 8051 metrojn super la marnivelo.

Kun eksterordinara ĝojo oni notis la informon, ke marde inter la 17-a kaj 18-a horo kvar polaj himalajistoj, kiel la unuaj en la historio – unu post la alia – konkeris ĝin en la vintra sezono. Temis pri 58-jara Maciej Berbeka, 27-jara Tomasz Kowalski, 29-jara Adam Bielecki kaj 33-jara Artur Małek. Bedaŭrinde dum la malsuprenirado, kiun la kvaropo entreprenis tuj por eviti la proksimiĝantan krepuskon, aperis problemoj. Du poloj sukcesis reveni al la baza tendaro, tamen la kontakto kun la du aliaj ŝiriĝis. Merkrede post la rekontrolo de loko, kie ili estis videblaj la lastan fojon oficiale oni rekonis ilin perdiĝintaj. Malgraŭ senĉesaj esperoj la ŝanco por ilia transdaŭro estas minimuma.

La 6-a de marto – Eŭropa Tago de Justuloj

Memori bonon

Memori bonon

La 10-an de majo 2012 la plimulto de la eŭropuniaj deputitoj aprobis la skriban deklaracion,  per kiu la 6-a de marto estis starigita kiel Eŭropa Tago de Justuloj, kiu tago instigas ĉiujn uniajn landojn entrepreni diversspecajn iniciatojn favore al memoro de bono.

Proksimigo de individuaj biografioj de homoj, kiuj elpaŝis defende por la homa digno en totalismaj sistemoj aŭ savis la homan vivon dum etnaj purigad­kampanjoj kaj hombuĉadoj estas ne sole memor­ekzerco, sed celas memorigi al ni, ke tiuj homoj suferis por heredigi al la estontaj generacioj la respekton por demokratio kaj plurismo, respekton por aliaj kaj deklaris sin kontraŭ ajna formo de la manipulado kaj mensogoj. Tiuokaze necesas konsideri la demandon, kiun eblas agnoski Justulo, kiucele estas necesa la memoro de bono. Kiel la memoro pri Justuloj instruas la personan respondecon.

La Eŭropa Parlamento subtenis la ideon festi la 6-an de marto kiel Eŭropan Tagon de Memoro pri Justuloj. La omaĝ­admaniero dependas de la unuopaj uniaj landoj. La ideodoninto de la Eŭropa Memortago pri Justuloj estas la itala organizo Komitato de la Monda Ĝardeno de Justuloj, Gariwo. La iniciaton subtenis multaj konataj figuroj, i.a.  en Pollando, kiel la eksa pola ĉefministro Tadeusz Mazowiecki, eksaj estroj de la pola diplomataro – Władysław Bartoszewski kaj Adam Daniel Rotfeld, la prezidanto de la Pola Societo de Justuloj inter la Nacioj de la Mondo, Anna Stupnicka-Bando.