Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Forigita rajto forpenadi infanojn pro mizero

Prezidento Andrzej Duda subskribis leĝon, prilaboritan en la Justicministerio, kiu koncernas ŝanĝojn en la Familia kaj Protekta Kodo. La amendo enkondukis malpermeson forprenadi infanojn de familioj ekskluzive pro ilia materiala situacio. Tiu ĉi decido apud la programo „Familio 500+” estis i.a. menciita en la ekspozeo de ĉefministro Beata Szydło. La menciita amendo estas la unua projekto prilaborita de la justicministerio kun la celo plibonigi la situacion de polaj familioj. La kolektivo por Protekto de la Familiaŭtonomio kaj famila vivo laboras pri laŭvicaj ŝanĝoj, kiuj celas forigi patologiojn, kiuj kaŭzas fidoperdon de la polaj familioj al la ŝato.

El la elsendo 29.03.2016. Legas Milada 

Pliaj atakoj de ekstremaj islamistoj

Dum la Paska Dimanĉo rezulte de la terorista atako en Pakistano pereis pli ol 70 personoj kaj pli ol 300 estis vunditaj,  ĉefe virinoj kaj infanoj. Islamaj ekstremistoj deklaris, ke ilia celo estis mortigo de laŭeble multaj kristanoj. La kondolencajn depeŝojn al la pakistanaj aŭtoritatoj sendis la prezidento de Pollando, Andrzej Duda kaj la ministro por la eksterlandaj aferoj, Witold Waszczykowski. Ambaŭ politikistoj forte kondamnis ĉiujn formojn de terorismo, kies viktimoj estas senkulpaj kaj senpovaj homoj.

El la elsendo 29.03.2016. Legas Milada – 0’45”

Mallonge

Minaco de pliaj atencoj

La t.n. islama ŝtato intencas serion da atencoj en Eŭropo. Laŭ la agentejo AP tiucele estis instrukciitaj almenaŭ 400 teroristoj. Ilia celo estas elvoki maksimuman kaoson. Unu el tiaj teroragoj estis malebligita de francaj servoj. Laŭ laborantoj de la eŭropaj kaj irakaj invigilservoj en Eŭropo funkcias  kelkaj  sendependaj ĉeloj de la islama ŝtato. Iliaj estroj estas personoj uzantaj la francan lingvon, ligitaj kun la landoj de la Norda Afriko, Francio kaj Belgio.

Uniaj landoj debatis en Bruselo

Du tagojn post la sangoverŝaj atencoj en Bruselo la belga polico okazigis laŭvicajn kontraŭteroristajn operacojn. Ĵaŭde en Bruselo la estro de la pola ministerio por la internaj aferoj, Mariusz Błaszczak partoprenis la eksterordinaran renkontiĝon de la estroj de la unilandaj ministerioj por la internaj aferoj. Ĝia celo estis priparoli la konsekvencojn de la mardaj atencoj. Pollando, kiel informis ministro Błaszczak estas por rapida envivigo de la eŭropa sistemo de interŝanĝo de pasaĝerdonitaĵoj kaj por firmigo de la kunlaboro de la invigilservoj en batalo kontraŭ terorismon.

El la elsendo 25.03.2016. Legas Krystyna – 1’30”

Kontraŭ la malŝparado de nutraĵoj

La registaro prilaboras leĝon, kiu ebligos al produktantoj kaj vendistoj transdonadi troajn nutraĵprovizojn al organizoj helpantaj al mizeruloj kaj homoj bezonantaj. Aktuale daŭras pri ĝi la preparlaboroj. Kiel informis la ĉefministro Beata Szydło ili referencas al solvoj aplikataj en multaj eŭropaj landoj. Nova leĝo ebligos al produktantoj de nutraĵoj kaj iliaj vendistoj transdonadon de nutraĵsuperaĵoj al eksterregistaraj organizoj, institucioj de la socia helo kaj komunumoj, kiuj okupiĝos pri plia  distribuado. Aktuale ĉi-specaj nutraĵoj estas ofte malŝparataj kaj detruataj.

El la elsendo 22.03.2016. Legas Milada – 0’54”

Terorista atako en Brukselo

Bruselo marde matene fariĝis celo de teroristaj atakoj. En du sinsekvaj atencoj en la flughaveno Zaventem kaj ĉe la metroo-stacio Maelbeek, proksime al la uniaj institucioj,  pereis 34 personoj kaj pli ol 200 (inter kiuj tri poloj) estas vunditaj. Belga policio traserĉas domojn kaj serĉas personojn, kiuj povus esti ligitaj kun la atencoj. Estis anoncita la plej supera nivelo de la terorista alerto, estis fermitaj limoj kun Francio kaj Nederlando. Sian respondecon pro ambaŭ atencoj deklaris la t.n. islama ŝtato.  El la tuta Eŭropo, el la mondo direktiĝas al la belgaj aŭtoritatoj kondolencaj vortoj. Prezidento Andrzej Duda metis florojn antaŭ la belga ambasado en Varsovio. En sia kondolenca mesaĝo  al la Reĝo de belgoj, Filipo la 1-a en sia propra nomo kaj en la nomo de la pola nacio Andrzej Duda skribis i.a., ke „teroroagoj celitaj kontraŭ senkulpaj viktimoj kaj fundamenaj valoroj, sur kiuj estas konstruita Eŭropo postulas komunan reagon. Fronte al neniel pravigita perforto ni devas defendi nian civiizacion”. La uniaj ŝtatestroj kaj registarestroj certigis en komuna deklaro, ke la Eŭropa Unio kaj ĝiaj membroŝtatoj staras solidare ĉe Belgio. Ili esprimis la decidfirmecon fronti la minacon per ĉiaj necesaj rimedoj. Reprezentantoj de la plej superaj polaj aŭtoritatoj certigas, ke ne ekzistas informoj pri endanĝerigo de Pollando aŭ argumentoj por altigi la nivelon de la terorisma alarmo. En Varsovio debatis Registara Sekureccentro. Pli intensaj kontroloj estis tamen enkondukitaj en stacidomoj kaj flughavenoj.

El la elsendo 22.03.2016. Legas Barbara – 2’07”

Obama sur Kubo

La kuba gvidanto Raul Castro alvokis lastlunde la usonan prezidenton Barak Obama forigi la embargon rilate Kubon. Ambaŭ gvidantoj dum la renkontiĝo en Hvano deklaris la deziron de plia normaligo de la rilatoj inter siaj landoj. La malakorda punkto koncernis la homajn rajtojn. Usono ŝiris la diplomatiajn rilatojn kun Kubo dum la prezidenta oficado de Dwight Eisenhower en 1961-a jaro, kio ligiĝis kun kresko de tensioj kun la revolucia registaro de Fidel Castro. La nuna vizito de Obama estis la unua vizito de la usona prezidento post 88 jaroj.   Ĝi konformas al la usona politiko de malfermiĝo rilate al la landoj de la Latina Ameriko.

El la elsendo 22.03.2016. Legas Milada – 1’31”

Rezolucio de la pola Sejmo omaĝe al poloj savantaj judojn

Lastmerkrede la pola Sejmo omaĝis la memoron de poloj,  aparte de tiuj, kiuj savante dum la 2-a mondmilito judojn kondamnitajn je ekstermo revenĝe pereis el la manoj de la germana okupaciinto.  La rezolucio estis proklamita per aklamo okazis antaŭtage de la inaŭguro de la muzeo de Poloj savantaj judojn en la loko Markowa. Tie la 24-an de marto 1944 germanaj ĝarndarmoj murdis 8 judojn kun kaŝantaj ilin: Józef Ulm kaj lia edzino en la lasta monato de gravedeco. Estis murditaj  6 iliajn gefiloj, el kiu la plej aĝa havis 8 jarojn. La rezolucio memorigas, ke nun daŭras beatiga procezode Ulm-familio,  ke postmorte ili estis distingitaj de Pollando kaj Israelo kaj ke en 2013 sur la paĝoj de la Instituto Yad Vashem aperis teksto „La krimo kontraŭ Ulm, kiam la tuta familio estis murdita kune kun la kaŝataj de ili judoj – fariĝis simbolo de la pola ofero kaj maritreco dum la 2-a mondmilito”. En tiu ĉi kunteksto – oni substrekas en la rezolucio de la Sejmo – „aperantaj mensogaj vortumoj pri „polaj mortotendaroj” aŭ „pola SS” elvokas la plej profundan indignon kaj meritas hontmakuligon”, tial „necesa estas intensigo de batalo kontraŭ negativaj stereotipoj kaj kaluminado de Pollando, en kio helpos la nova Institucio”.

El la elsendo 18.03.2016. Legas Milada – 1’57”

Pli bona prognozo de ekonomia kresko

La Banko Morgan Stanley altigis la prognozon de ekonomia kresko por Pollando ĝis 3,6 procentoj kompare al la origine prognozitaj 3,2 procentoj. Tio ligiĝas i.a. kun la registara demografia programo Familio 500 plus. En la kancelario de la ĉefministro Szydło okazis lastlunde renkontiĝo dediĉita al proksimiĝanta envivigo de la programo (ekde la 1-a de aprilo), kiun partoprenis vojevodoj kaj urbprezidantoj kaj i.a. ministroj por la familio, por la laboro kaj socia politiko kaj por la inernaj aferoj. Nur en la nuna jaro al la polaj familioj trafos pli ol 17 miliardoj da zlotoj. Tiu mono reaperos sur la merkato. Laŭ analizantoj de la banko Morgan Stanley dank’al tio  je ĉirkaŭ 1 procento kreskos la Landa Produkto Brutte.

El la elsendo 15.03.2016. Legas Milada – 1’5″

Bona kresko de la pola eksporto

Laŭ informoj de la Ĉefa Statistika Oficejo la supereco de la pola eksporto rilate importon en januaro 2016 egalis al 3,68 miliardoj da eŭroj. Eksporto, kiu en 2015 egalis al 178,71 miliardoj da eŭroj en la jara konsidero kreskis je 7,8 procentoj. Dominadon de eksporto rilate importon Pollando notas kun plej grandaj eksportaj gigantuloj Germanio, Nederlando au Francio. Plej granda kresko de eksporto en 2015 estis notita sur la merkatoj de Hispanio, Nederlando kaj Britio. En la pola eksporto malkreskas la signifo de Rusio. Laŭ prognozoj de KUKE (Asekura Korporacio de Eksportaj Kreditoj) en 2016 la pola eksporto kreskos ĝis la nivelo de 186,1 miliardoj da eŭroj.

El la elsendo 15.03.2016. Legas Milada – 1’11”

Spezoj per la polaj grundoj

La Ministrokonsilantaro akceptis la projekton de leĝo pri la grundspezo, kiu premisas la frostigon de vendebleco de la ŝtataj grundoj por la 5-jara periodo. Principe aĉetantoj de la agikulturaj nemoveblaĵoj estos nur indiviuaj agrikulturistoj.  La leĝprojekto prilaborita de la ministro por la agruikulturo celas firmigi la protekton de kultiveblaj grundoj kontraŭ spekulacia elaĉetado de ili fare de landaj kaj eksterlandaj,  fizikaj kaj juraj personoj kaj ĉesigo de malfavoraj ŝanĝoj en la agrikultura strukturo. Unu el la motivoj de novaj leĝaj reguligoj estas la fakto, ke ekde la 1-a de majo 2016 ĉesas funkci la 12-jara protektoperiodo por aĉetado de kultiveblaj grundoj fare de eksterlandanoj.

El la elsendo 08.03.2016. Legas Tomek – 0’50”

Pintrenkonto pri problemoj de enmigrado

La Eŭropa Unio kaj Turkio ne sukcesis atingi interkompreniĝon dum la 12-hora pintrenkonto en Bruselo. La gvidantoj de 28 ŝtatoj kaj la turka ĉefministro laboros pri la prezentitaj de Turkio proponoj dum la plej proksimaj tagoj. Detalaj solvoj estas ellaborotaj antaŭ la pintrenkonto planita por la 17-a kaj 18-a de marto. Laŭ la pola ĉefministro, Beata Szydło se la detala unia-turka plano estos interkonsentita kaj sekve envivigata estas la espero pri normala funkciado de Schengen-sfero. Laŭ ŝia postulo en la komuna deklaro troviĝas la vortumo, ke la uniaj landoj ne estos devigataj akcepti novajn enmigrantojn dum realigado de estonta interkompreniĝo kun Turkio.

El la elsendo 08.03.2016. Legas Krystyna – 0’54”

Eŭropa Memortago pri Justuloj (2016)

Dum la solenaĵoj de la nunjara Eŭropa Memortago pri Justuloj, organizita de la Domo de Renkontiĝoj kun Historio en Varsovio estis anoncitaj la nomoj de personoj, kies memoro estos omaĝita en la varsovia Ĝardeno de Justuloj. Temas pri Władysław Bartoszewski, kapitano Witold Pilecki kaj pastro Jan Zieja. Konforme al la ideo de la tago temas pri personoj, kiuj riskante la propran vivon savis la vivon de aliaj, defendis la homan dignon en la epoko de la germana nazia kaj komunista totalismoj, en la epoko de la homekstermado kaj amasmurdoj kaj dum ĉiuj krimoj kontraŭ la homaro en la 20-a kaj 21-a jarcentoj. La koncepto Justulo la unuan fojon aperis en Memorialo de Yad Vashem. Ekde 1963 ĝi atribuas la titolon Justulo inter la Nacioj de la Mondo.  Inter 25 mil distingitaj per ĝi eŭropanoj pli ol 6,6 mil estas poloj.  La 17-an de marto en la loko Markowa, en la sudorienta Pollando estos inaŭgurita Muzeo omaĝanta la memoron de la polaj justuloj, kiu portas la nomon de 8 persona Ulm-familio –  murdita de germanoj kun 8 kaŝataj de ili judoj. En la murdomomento la edzino de Witold Ulm estis en la lasta monato de gravedeco kaj iliaj 6 infanoj aĝis de unu kaj duona ĝis ok jaroj.   La solenaĵojn partoprenos prezidento Andrzej Duda kaj delegacioj el Israelo, Usono, Kanado kaj Germanio. Lige kun la Eŭropa Memortago de Justuloj en la Centro de Dialogo de Marek Edelman en Lodzo okazis dutagaj solenaĵoj. Lastlunde estis inaŭgurita edukprojekto „Raporto 2016: Justulo” dediĉita al memoro de poloj savantaj judojn dum la 2-a mondmilito. Temas pri poloj distingitaj per la medalo Justulo inter la Nacioj de la Mondo, pri tiuj kiuj ne plenumis postulatajn distingokriteriojn, pri tiuj, kiuj estis forgesitaj. Tiuokaze estis eldonita la unua numero de jarkvaona revuo dediĉita al ili,  por kiu tekstojn verkis lernantoj de lodzaj supergimnaziaj lernejoj. Ĝi estos distribuata inter lernejoj kaj institucioj kunlaborantaj kun la Centro. Dum la tuta 2016-a jaro junuloj ligitaj kun la projekto animos kaj kunkreos eventojn ligitajn kun la temo Justuloj. Estas planataj ekspozicioj, filmprezentoj, prelegoj kaj serĉado de Justuloj en la nuntempa mondo.

El la elsendo 08.03.2016. Legas Milada – 3’25”

Poloj favore al la laboro de la registaro

La registaro konvinkis polojn al siaj ideoj. La opinisonda CBOS demandis en februaro, kiuj ŝanĝoj proponitaj de la registaro favoros la mastrumadon kaj socion. La rezultoj estas unusignifaj por la kabineto de Beata Szydło. Eĉ 94 procentoj de la enketitoj subtenas la ideon de senpagaj medikamentoj por personoj pli ol 75-jaraĝaj. 8 je 10 enketitoj deklaras sin por la demografia programo baldaŭ enviviĝonta „Familio 500 +” kaj por malaltigo de emerita aĝo. 75 procentoj estas por altigo de enspezkvoto impostolibera. Malpli,  ĉar nur 42 procentoj estas por kroma banka kaj  komerca imposto, kio ligiĝas kun timo pri  pli altaj prezoj. Tamen la ŝlosilaj projektoj de la registaro estas subtenitaj de pli ol 95 procentoj de la balotintoj.

El la elsendo 04.03.2016. Legas Krystyna – 1’2″

Mallonge: Memortago pri Perfiditaj Soldatoj (1945-56), 2016 – Jaro de la Pola-Hungara Solidareco

La Nacia Memor-Tago pri Soldatoj Perfiditaj

La 1-an de marto okazis la ĉefaj solenaĵoj de la Nacia Memortago pri Soldatoj Perfiditaj, t.e. patriotaj soldatoj, kiuj estis persekutataj kaj mortkondamnataj de la komunistaj aŭtoritatoj. La solenaĵoj okazis ĉe la Tombo de Nekonata Soldato, en la enterigoloko de la murditaj soldatoj fare de sekurecorganoj en la jaroj 1945-56 ĉe la tombomuro de Powązki-tombejo, kaj en la Arĥikatedralo de s-ta Johano en Varsovio.

2016 – Jaro de la Pola-Hungara Solidareco

Omaĝe al la 60-jariĝo de la kontraŭkomunista elano en Poznano en junio 1956 kaj la 60-jariĝo de la insurekcio en Hungario en oktobro/novembro 1956 la Nacia Asembleo de la Pola Respbliko kaj la Nacia Asembleo de Hungario proklamis la 2016-an Jaro de la Pola-Hungara Solidareco. La 19-an de februaro deklaris tion la pola Sejmo, la 29-an de februaro la hungara Nacia Asembleo.

El la elsendo 01.03.2016. Legas Maciek – 1’03”

Naskiĝdatrevenaj koncertoj  omaĝe al Frederiko Chopin

Okaze de la 206-a naskiĝdatreveno de Frederiko Chopin, la 1-an kaj 2-an de marto en la Varsovia Filharmonio estis planitaj koncertoj de laŭreatoj de la lasta Internacia Chopin-konkurso, Seong-Jin Cho el Koreio kaj Charles Richard-Hamelin el Kanado. Koncerto de Seong-Jin Cho estis planita por la marda vespero, tiu de Charles Richard Hamelin por la vespero merkreda. La marda koncerto de la korea laŭreato paralelos kun lanĉo de la diskoalbumo, enhavanta liajn konkursajn prezentiĝojn kadre de la t.n. Blua Serio enhavanta portretojn de la plej interesaj figuroj de Chopin-konkursoj. Ankaŭ la konkursa porterta KD de la kanada pianisto estos jam aĉetebla. Pli frue, nome marde tagmeze Chopin-muziko aŭdiĝis en la 2-a programo de la Pola Radio emisianta rekte el la naskiĝloko de Chopin, Żelazowa Wola recitalon de Tobias Koch. La germana pianisto specialistiĝas pri la t.n. historia plenumo. Li ludis la fortepianon de Broadwood el 1853, la plej nova akiraĵo de Chopin-Instituto. La koncerton en Żelazowa  Wola partoprenis ankaŭ la pola finalano de la lasta Chopin-konkurso, Szymon Nehring. La martaj koncertoj enkondukas jam al grandaj artaj eventoj de la 12-a Internacia Muzikfestivalo „Chopin kaj lia Eŭropo” en aŭgusto 2016, kiam  la publiko denove aŭdos ĉiujn laŭreatojn de la lasta Chopin-konkurso.

El la elsendo 01.03.2016. Legas Milada – 2’03”

Rasmussen; minacoj ligitaj kun Nord Stream 2

La eksa NATO-estro, Anders Fogh Rasmussen avertas kontraŭ minacoj ligitaj kun energetika dependeco de Eŭropo de Rusio, elmontrante la konstruadon de la gasokondukilo Nord Stream 2 erara. Laŭ Rasmussen la eŭropaj landoj estas forte dependigitaj de la energiimporto el Rusio, kio i.a. influas la uniajn diskutojn pri sankcioj rilate ĉi tiun landon kaj la unian starpunkton koncerne Ukrainion. Laŭ la eksa ĝenerala sekretario de la Pakto la konstruado de Nord Stream 2 estas projekto, kiu kontraŭas grandigon de la eneregtika sekureco de Eŭropo kaj samtempe elmontras mankon de solidareco inter la uniaj landoj. Liaopinie 60 procentoj de la uniaj rimadoj por importi energetikajn krudaĵojn celas aŭtoritarajn reĝimojn. Estas necese trovi alternativon por la importata energetiko. Ramussen substrekis, ke la Unio devas variigi la liverfontojn unuflanke kaj aliflanke uzi la proprajn provizojn, ekz. biofuelojn.

 El la elsendo 01.03.2016. Legas Milada

La 2016a jaro dediĉita al marĉoj en la Nacia Parko de Biebrza-rivero

 La 2016-a jaro en la Nacia Parko de Biebrza-rivero protektanta konatajn kaj valorajn humidajn terenojn estas dediĉita al marĉoj. La Parko pretigis edukeventojn pri la signifo de marĉoj, ĝi ankaŭ realigas projektojn, kies sekvo estos pli bona utiligo de akvo en la medio. La tieaj marĉoj apartenas al la plej konataj en Eŭropo kaj en la mondo. La Nacia Parko de Biebrza-rivero estas la plej granda nacia parko en Pollando kaj ekde 1995 troviĝas sur la listo de internacia Ramsar-Konvencio pri la protekto de akvo-kotaj terenoj. Ĉiujare en la datreveno de la konvencio, la 2-an de februaro estas solenata Monda Tago de Marĉoj. La nunjara okazos sub la devizo „Nia estonteco dependas de marĉoj: ekvilibra evoluo”. La Parko preparis plurajn porokazajn aranĝojn. La humidaj terenoj, ofte subtaksataj kaj konsiderataj kiel nefekundaĵoj havas ŝlosilan signifon por la vivo sur la planedo kaj plenumas fundamentan rolon por homo kaj ĝia aktivado. Marĉaj terenoj retenas akvon tiel antaŭmalhelpante inundojn kaj sekajn periodojn, ili rolas en la purigado de akvo.  Krome marĉaj terenoj absorbas pli da dikarbonoksido ol arbaroj. Sur la  tereno de la pola parko vivas pli da specioj ol en la aliaj ekosistemoj. La valo de Biebrza-rivero rolas kiel la eŭropa rifuĝejo de maloftaj specioj de la akvokotaj birdoj,  kiel akvokanbirdo (Acrocephalus), granda galinago, tetro, marĉostrigo aŭ granda kriaglo.  Laŭ la donitaĵoj de la Parko la marĉaj terenoj en Pollando okupas 14 procentojn de la landa surfaco.

El la elsendo 26.02.2016. Legas Tomek – 1’47”

Severigo de limkontroloj ĉe la eksteraj uniaj limoj

La ministroj por la internaj aferoj de la Unio interkonsentis ĵaŭde la severigon de la personkontrolo ĉe la eksteraj uniaj limoj. Sistemaj kontroloj de identeco koncernos ankaŭ la uniajn civitanojn. Por ke tiuj ĉi interkonsentoj enviviĝu estas necesa interkompreniĝo kun la Eŭropa Parlamento. La proponataj ŝanĝoj en Schengen-traktato devantigas la membrajn ŝatatojn al sistema kontrolado de personoj transpaŝantaj la limojn de la Unio, inkluzive de la uniaj civitanoj kaj ties familianoj, rajtaj moviĝi kadre de la komunumo. Tiuj principoj validos ĉe ĉiuj eksteraj limoj de la Unio: kontinentaj, maraj kaj en la flughavenoj. Kontrolataj estos personoj enveturantaj sur la terenon de la Unio, kiel ankaŭ ĝin forlasanataj. Aktuale ĉe la eksteraj limoj de Schengen-sfero al sistemaj kontroloj estas subigataj nur civitanoj de la triaj landoj enveturantaj sur la terenon de la Eŭropa Unio.

El la elsendo 26.02.2016. Legas Krystyna kaj Milada – 1’14”

Germanio flegas sentimentojn

En Eŭropo post la 2-a mondmilito – sekve de Jalto-decidoj ŝanĝiĝis landlimoj.  La germana registaro dum sia lastmerkreda kunsido en Berlino akceptis programon, kies celo estas konservo kaj flegado de kulturo kaj historio de germanoj el la Centra kaj Orienta Eŭropo transloĝigitaj sekve de Jalta-traktato.  Kiel deklaris Monika Gruetters  el CDU, la ŝtatministro pri kulturo kaj amaskomunikiloj – historio kaj kulturo de germanoj en la Orienta Eŭropo – estas la baza elemento de la memorkulturo. Konservo de ĝi, esplorado kaj disvastigado estas kaj restos la grava celo de la germana registaro. La financaj rimedoj por tiu agado en 2016 estos grandigitaj je 22 milionoj da eŭroj. La programo rilatanta al Pomerio, Orienta kaj Okcidenta Prusio, Silezio, Moravio, Baltaj Landoj, Rusio kaj Transsilvanio premisas klerigadon agadon, subtenon de regionaj muzeoj, kiuj okupiĝas pri la historio de transloĝigitoj, establon de novaj sciencaj etatoj kaj bitigon de la kolektoj. En 2018 en Germanio estas kreiĝonta dokumenta-informa centro dediĉita al trudaj migradoj de la 20-a jarcento. La ĉefa akcento estos truda transloĝigo de germanoj.

El la elsendo 26.02.2016. Legas Krystyna kaj Milada 

La porfamilia monhelpo 500+ fone de la ĝisnunaj uniaj donitaĵoj

Kiel ni informis pasintsemajne la pola Sejmo per decida plimulto akceptis leĝon favore al pola familio. Ĝiaj ĉefaj premisoj estas la 500-zlota subvencio (pli ol 100-eŭra) por la dua kaj ĉiu laŭvica infano monate (kaj en pli mizeraj familioj ankaŭ por la unua infano).

La leĝon subskribis prezidento Andrzej Duda.  Ĝi ekvalidos la 1-an de aprilo 2016. Ĝis nun Pollando troviĝis en la vosto de la Eŭropa Unio laŭ la vidpunkto de la porfamilia politiko. Laŭ la raporto „Impostaj favoroj kaj porfamilia helpo en la Eŭropa Unio” publikigita fine de 2015 la suma subteno de la pola ŝtato por familio kun du infanoj egalis al 530 eŭroj jare. La meza unia indico egalas al 2347 eŭroj. Pollando laŭ ĉi tiu konsidero okupis la 24-an lokon. La plej bona situacio regas en Luksemburgio, kie familio ricevas 9264 eŭrojn, Francio – kun 6772 eŭroj, Germanio – kun 4843 eŭroj. La raporto konsideris ankaŭ enspezan impostofavoron por unu infano. En Germanio ĝi egalas al 7 mil eŭroj, en Slovenio al 2437 eŭroj, en Hispanio al 2400 eŭroj, en Kroatio al 2052 eŭroj. En parto de la uniaj landoj la porinfanaj favoroj estas kalkulataj de imposta kvoto. En Italio eblas forkalkuli 950 eŭrojn, en Ĉeĥio 494-627 eŭrojn, en Portugalio 325 eŭrojn, en Pollando 265-643 eŭrojn. La meza fekundecindico en la Unio egalas al 1,55. Pli ol la meza estas en Francio, kie ĝi egalas al 1, 99; en Irlando – 1,96; Svedio – 1,89 kaj Britio – 1,83. Pollando kun fekundecindiko 1,29 troviĝas sur ja tria loko de la fino. Laŭ la ekspertoj la programo Familio 500+ stimulos la konsumadon kaj en la pli longa perspektivo kaŭzos, ke en la daŭro de 10 jaroj la nombro de polaj infanoj kreskos je 300 mil.

El la elsendo 23.02.2016. Legas Krystyna kaj Milada – 2’56”

Quo Vadis de Henryk Sienkiewicz la pola legaĵo 2016

Prezidento Andrzej Duda  prezentis lastlunde la rezultojn de la plebiscito por la legaĵo destinita al la Tago de la Nacia Legado, la 3-an de septembro 2016, en kiu venkis la romano de Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis”.

 En la interreta publika plebiscito, okazinta laŭ la iniciato de la prezidento la unuan fojon, organizita de la prezidenta kancelario partoprenis dek kelkaj mil personoj. Rivalis krome la titoloj: „La kamparanoj” de Władysław Reymont, „Noktoj kaj tagoj” de Maria Dąbrowska, „La nupto” de Stanisław Wyspiański kaj „Cindroj” de Stefan Żeromski. La eventon Nacia Legado de la plej brilaj verkoj de la pola literaturo, en 2012 inaŭguris la komuna legado de „Sinjoro Tadeo” de Adam Mickiewicz. Okaze de la proksimiĝanta Internacia Tago de la Gepatra Lingvo prezidento Duda enmanigis la premion „Meritiĝinta por la pola lingvo” al profesoo Jerzy Bartmiński. La premio estas atribuata pro apartaj meritoj en la altigado de la lingva konscio de poloj kaj popularigado de la kulturo de la pola lingvo. La premio celas proksimigi la polan lingvon kiel apartan valoron, protekti la lingvon kiel portanton de la nacia identeco, formi la lingvan konscion de poloj, kreskigi la interesiĝon pri la pola lingvo kaj popularigi bonajn lingvomodelojn.

El la elsendo 23.02.2016. Legas Krystyna kaj Barbara – 1’41”

Kontraŭ malveraj vortumoj

Kunlabore kun la Ŝtata Muzeo Auschwitz-Birkenau kreiĝis komputila programo Remember malkovranta en tekstoj mensogajn vortumojn: “polaj mortotendaroj” aŭ “polaj koncentrejoj”.

Pollando de jaroj reagas kontraŭ ĉi tiuj kalumniaj vortuzoj, kiuj jen kaj jen aperas en gazetaro de la tuta mondo. La programo Remember malkaŝas en komputilaj tekstoj tiajn vortumojn samtempe proponante ĝustajn historiajn difinojn, kiel “naziaj mortotendaroj” aŭ “germanaj koncentrejoj sur la tereno de okupaciata Pollando”. Post la analizo de donitaĵoj, kiu kaj kie aplikis la vortumon “polaj mortotendaroj” evidentiĝis, ke plej ofte faras tion ĵurnalistoj. Ofte tiuj eraroj sekvas el hasto kaj sciomanko. Tio inspiris la kreiĝon de Remember. La aplikaĵo kunlaboras kun Microsoft Word en Windos kaj kun programoj utiligantaj sisteman vortaron en komputiloj kun la sistemo OS X. Aktuale ĝi malkovras la kalumniajn vortumojn en 16 lingvoj. Daŭras la laboroj pri aldono de laŭvicaj lingvoversioj. Kiel informis la direktoro de la Muzeo Auschwitz-Birkenau dr-ro Piotr Cywiński lige kun la 71-a datreveno de la liberigo de la germana nazia koncentrejo Auschwitz la korektanta aplikaĵo estas transdonita al ĉiuj akreditigitaj ĉe la datrevenaj eventoj ĵurnalistoj. Ĝi estas proponata ankaŭ al redakcioj, institucioj, lernejoj en la tuta mondo.

El la elsendo 23.02.2016. Legas Krystyna kaj Maciek – 1’37”

Uniaj intertraktoj ĉirkaŭ Britex

Vendrede la gvidantoj de 28 landoj daŭrigas intertraktojn pri ŝanĝo de membrokondiĉoj de Britio en la Unio, pri kio klopodis la brita ĉefministro David Cameron. Se estos atingita interkompreniĝo la estro de la brita registaro instigos siajn civitanojn por voĉdonado, ke Britio restu en la Unio. Por interkonsento restas i.a. la demando por kiom longe Londono povus limigi la elpagadon de socialaj servoj por la uniaj, eksterbritaj laborantoj. Cameron postulis maksimume 13-jaran blokadon. La Viŝegrada Grupo prezentas postulon de maksimume 5 jaroj.

El la elsendo 19.02.2016. Legas Krystyna – 0’44”

Dokumentoj el la vilao de generalo Kiszczak

Lastĵaŭde la Instituto pri la Nacia Memoro informis, ke en la dokumentoj transprenitaj el la vilao de generalo Czesław Kiszczak troviĝas i.a. persona teko kaj labora teko de Sekreta Kunlaboranto de la komunista reĝimo „Bolek”, krome manuskripto de devontiĝo kunlabori subskribita de Lech Wałęsa-„Bolek”.  Dokumentoj en la tekoj rilatas al la jaroj 1970-1976. Laŭ opinio de eksperto-arkivisto temas pri aŭtentaj dokumentoj. La prezidanto de la Intituto Łukasz Kamiński informis vendrede en la pola televido,  ke post la transkribo de ĉiu fasko de la dokumentoj ili estos laŭetape bitigitaj kaj disponigataj i.a. al. ĵurnalistoj, tiel ke la publika opinio tre rapide estos informita pri ilia enhavo.

El la elsendo 19.02.2016. Legas Krystyna – 0’58”

Eŭropa Komisiono optimisme pri la pola ekonomia evoluo

Kiel  ni legis en la „Pola Gazeto Ĉiutage” la Eŭrpa Komisiono publikigis la unuan nunjare prognozon de ekonomiaj indikoj por ĉiuj eŭropaj landoj. Por Pollando ĝi estas optimisma. La komisiono taksis, ke se en la 2015 la pola mastrumado manifestis fortan kaj stabilan kreskon de la Landa Produkto Bruttte je 3, 5 procentoj, ankaŭ en 2016 kaj 2017 eblas atendi similan rezulton. Laŭ prognozoj la inflacio egalos al ses dekonoj de la procento dum meze la unia egalos al duona  procento. En Pollando malkreskos senlaboreo ĝis 7 procentoj, dum en la Unio ĝi egalos al 9 procentoj. La domina faktoro de la ekonomia kresko estos privata konsumado, pliboniĝo de la situacio sur la labormerkato kaj atendata transfero de la buĝetrimedoj en la formo de nova porinfana subvencio. Por 2017 estas antaŭvidita akcelo de la publikaj investaĵoj,  dank’ al la kunfinancado de tiuj projektoj el la uniaj fondusoj. La uniaj ekonomikiistoj samtempe  atetigas pri malkresko de la nombro de personoj en la produkta aĝo kaj konserviĝanta enspezcela elmigrado de personoj en la produkta aĝo. Laŭ ekspertoj  la pola buĝeta perspektivo por 2017 dependas de definitivaj registaraj decidoj i.a. envivigo de pli alta kvoto impostlibera de fizikaj personoj kaj planata malaltigo de la emerita aĝo.

El la elsendo 16.02.2016. Legas Maciek – 1’45”