Kulturkroniko
Honora Legio por Antoni Wit
La pola direktisto Antonio Wit transprenis el la manoj de la franca ambasadoro en Pollando, Pierre Buhler Honoran Legion pro la meritoj en la popularigado de la franca muziko.
Antoni Wit estas aktuale honora direktisto de la solenanta sian 70-jariĝon Krakova Filharmonio kaj arta direktoro de Orquesta Sinfónica de Navarra en Pamplono – kie dum tri sezonoj li estis la unua gastdirektisto. En la jaroj 2002-2013 li estis ĉefa kaj arta direktoro de la Nacia Filharmonio en Varsovio. Laŭ edukiteco li estas direktisto kaj juristo.
Antoni Wit koncertis en ĉiuj preskaŭ muzikaj centroj de Eropo, Azio, Aŭstralio kaj ambaŭ Amerikoj. En la lastaj jaroj li gvidis orkestrojn i.a. en La Scala en Milano, Budapest Festival Orchestra, Santa Cecilia en Romo, Petrobras (Rio de Janeiro), Duisburger Philharmoniker, Berner Symphoniker, China Philharmonic (Pekin), Shanghai Symphony Orchestra, Denver Symphony Orchestra, New Zealand Symphony Orchestra, la orkestron de Teatro Colón (Buenos Aires), Royal Philharmonic Orchestra (dum festivalo en Montreux), orkestrojn en Lieĝo, Bruselo, Trondheim, Zagrebo, Bilbao kaj Barcelono. Liaj surebendigoj troviĝas sur pli ol 200 diskoj, kiuj estis venditaj en la suma elonkvato de 5 milionoj da ekzempleroj.
Antoni Wit estas profesoro de direktado en la Muzika Universitato de Frederiko Chopin en Varsovio.
El la elsendo 27.02.2015. Legas Maciek
Nova artgalerio en Krakovo
La 2-an de marto Krakovo riĉiĝos je nova Artgalerio. La ekspozician spacon la krakova Akademio de Belartoj, unu el la plej malnovaj polaj artaj altlernejoj atendis jam delonge. La nova rendevuejo kun la arto ligos du funkciojn – de artgalerio kaj librovendejo – en kiu i.a. troviĝos eldonaĵoj de la Akademio: katalogoj, albumoj kaj periodaĵoj. La unua ekspozicio estos dediĉita al vaste komprenataj skizoj prezentonte kulisojn kaj procezon de la kreiĝado de artverko. Ĉar skizon ne ĉiam formas desegnaĵo la ekspozicio prezentos ankaŭ fotografaĵojn, spacajn projektojn kaj skulptistajn projektojn. Ekde la 3-a de marto la krakova Artgalerio de la Akademio de Belartoj estos malfermita al la publiko ĉiutage escepte de semajnfinoj.
El la elsendo 27.02.2015. Legas Maciek
5 mil vitroelfaraĵoj en la Apudkarpatia Muzeo en Krosno
Preskaŭ kvin mil elfaraĵoj el vitro troviĝas en la kolektoj de la Apudkarpatia Muzeo en Krosno (la sudorienta Pollando). En plimulto temas pri produktoj de fandistoj laborantaj en la regionaj fandejoj. Nun prezentataj kadre de la ekspozicio „Vitaĵoj de la apudkarpatiaj fandejoj” ili bildigas la ŝanĝiĝantajn modojn kaj ŝatojn je vitroelfaraĵoj.
Al la plej malnovaj eksponaĵoj apartenas cindrujo el 1924 kaj kalikkompleto el ĉirkaŭ 1930. Plej riĉe estas reprezentita periodo post 1960, kiam oni komencis kolekti la produktomodelojn el unuopaj fandejoj. Krom objektoj de la ĉiutaga uzo kiel kalikoj, karafoj, kruĉoj, glasoj, pokaloj, sukeraĵujoj interesan grupon konsistigas elfaraĵoj kun arta karaktero kiel florvazoj, kandelingoj, dekoraĵoj. Por tiu periodo estas karakterizaj leĝerformaj, riĉe ornamitaj vitroobjektoj. En la sekva jardeko la vitroelfaraĵoj fariĝis pli masivaj. Lime de la 20-a kaj 21-a jarcentoj la plej popularaj estis elfaraĵoj el kirlita vitromaso kun kolorigitaj en vitromaso elementoj. Tio sekvis en sia formo la plej modajn mondtendencojn. En Krosno kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, difinataj kelkfoje kiel Vitroelfara Baseno – troviĝas plej multnmbre en Pollando fandejoj de mastrumaj vitroelfaraĵoj.
El la elsendo 20.02.2015. Legas Maciek
Trezoro de antaŭ tri kaj duona mil jaroj
En la vilaĝo Rzepedź [ĵepeĝ] en la sudorienta Pollando estis retrovita trezoro de antaŭ tri kaj duona mil jaroj. La malkovro okazis iom hazarde, kiam dum promeno oni retrovis bronzan hakilon kaj fragmenton de kolringa ornamaĵo. En la daŭro de serĉlaboroj oni aldone retrovis spiralajn kolornamaĵojn kaj braceleton. Ĉiuj objektoj el bronzo troviĝis en argila poto kun 25-centimetra diametro. Antaŭ ĝia enfoso la ujo estis renversita kaj metita sur grejsan platon. Laŭ eksperto el la Arkeologia Muzeo en la loko Sanok la objektoj estis faritaj sude de Karpatoj kaj transportitaj laŭ la pasanta tie komerca itinero en la valoj de la riveroj Osława [osŭava] kaj San. Enkonduke oni taksas, ke ĉiuj objektoj estis faritaj 1500 jarojn antaŭ Kristo. Ne estas sciate, kiu kaj kial tiom zorgeme kaŝis la trezoron. En la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento en la troviĝanta 30-40 kilometrojn for de Rzepedź Trzcinica [t-ĉinica] estis malkovritaj la plej malnovaj en Pollando fortikigitaj setlejoj de antaŭ pli ol 4 mil jaroj, kiuj portas spurojn de la transkarpatia civilizacia influo.
El la elsendo 20.02.2015. Legas Tomek
La 150-a naskiĝdatreveno de Kazimierz Przerwa-Tetmajer
Lige kun la 150-a naskiĝdatreveno de pola poeto, novel- kaj, romanverkisto, Kazimierz Przerwa-Tetmajer en la tombejo de Ludźmierz estis malkovrita porokaza obelisko. Dum la solenaĵo oni elstarigis la ĉarmon de lia poezio kaj prozo emfazanta lian sopiron al Tatry-montaro, al la hejmlanda regiono. Unu el liaj poeziaĵoj tradukitaj de Antoni Grabowski omaĝis lian amatinon – Laura Rakowska, kiu neniam fariĝis lia edzino. Ni aŭskultu ĝin en la traduko de Antoni Grabowski.
El la elsendo 20.02.2015. Legas Maciek
La 100-jariĝo de la Lodza Filharmonio
Per ciklo da jubileaj koncertoj la Filharmonio de Łódź [la centra Pollando] inaŭguras en februaro solenaĵojn de sia 100-jariĝo. La Lodza Simfonia Orgestro el kiu originas la nuna orkestro de la Lodza Filharmonio sian unuan koncerton donis la 17-an de februaro 1915.
La jubilean koncertocikon inaŭguras la 13-an la plenumo de la monumenteca oratorio de Haydn „La kreo de la mondo”. La 17-an de februaro, 100 jarojn post la debuto de la lodza orkestro, denove aŭdiĝos la simfonia poemo „Finnlando” de Sibelius kaj la fortepiana konĉerto fa-minora de Chopin. Dum la jubilea vespero estos plenumita ankaŭ porokaze mendita konĉerto „Musica festiva” por du orgenoj kaj simfonia orkestro de elstara pola komponisto Krzysztof Meyer. La unuan fojon la publiko aŭdos la sonadon de la simfonia orgeno kune kune la orgeno baroka. Kvankam ambaŭ disponas pri malsamaj sonskaloj kaj laŭaserte ili ne povas soni kune tiu ĉi principo ĉi-foje ne estos observita. La Lodza Filharonio estas la unusola koncertejo en la mondo disponanta pri ambaŭ orgenoj. La realigo de ĉi tiu projekto finiĝis en 2014. Dum laŭvica tago de la jubilea koncertociklo, la 20-an de februaro aŭdiĝos la komponaĵo „La citta futurista” mendita ĉe la lodza komponisto Artur Zagajewski. Kun orkestro ludos muzikistoj-amatoroj per tiaj instrumentoj, kiel muzikskatoloj, kristalaj pelvoj kaj polivinil-kloridaj tuboj. La jubileado finiĝos la 21-an de februaro per du orgenrecitaloj. Ludos Ludger Lohmann la aŭtoro de la koncepto pri orgenkonstruo en la filharmonio, lekcianto en la Supera Muzika Lernejo en Stutgardo. Recitalon donos krome Krzystof Urbaniak elstara pola orgenludisto kaj konsultanto rilate la orgenan projekton. La patrono de la Lodza Filharmonio estas mondfama pianisto devenanta el Lodzo, Artur Rubinstein.
El la elsendo 13.02.2015. Legas Maciek
„Panoramo kun la mizerikorda Samaritano” de Rembrandt en Szczecin
Ĝis la komencaj tagoj de junio eblas la unuan fojon en Szczecin (la nordokcidenta Pollando) rigardi la tolaĵon de Rembrandt. La pentrita de la 32-jaraĝa artisto bildo estas unu el la ses pejzaĝoj pentritaj de Rembrandt inter liaj 400 verkoj. La prezentata en la ŝĉecina Nacia Muzeo tolaĵo estis disponigita de la Fondaĵo de Czartoryski-familio kaj apartenas al tri verkoj de Rembrandt en la polaj kolektoj. La ceteraj „Knabino en la kadro de la bildo” kaj „Sciencisto ĉe la pupitro” estas rigardeblaj en la Reĝa Kastelo en Varsovio (https://www.zamek-krolewski.pl/). Ambaŭ devenas el la familia artkolekto de profesorino Karolina Lanckoroński, kiu transdonis signifan parton de la familiaj kolektoj al Pollando.
El la elsendo 13.02.2015. Legas Tomek
Kolekto de la Vroclava Universitata Biblioteko bitigita kaj disponigita
Pli ol 400 dosierojn bildigantajn 3 mil objektojn inkluzive de 1100 mezepokaj manuskriptoj disponigis en la reto la Universitata Biblioteko en Vroclavo. Tio okazis kadre de la programo „Heredaĵo de la regiono kaj Eŭropo”, kiu konsistis en bitigo de la plej valoraj kolekoj. Dank’ al tio eblis rete disponigi la plej valorajn manuskriptojn kaj malnovpresaĵojn, kiuj estas la plej atente gardataj pozicioj. Kvankam principe nedisponigeblaj nun ili estas detale rigardeblaj de ĉiuj.
Inter la plej valoraj troviĝas „Statuta synodalia episcoporum Wratislaviensium” eldonita en 1475 kun la plej malnovaj tekstoj presitaj en la pola lingvo aŭ „Legenda maior de beata Hedwigi” eldonita en 1504, verkoj de Luter, Cervantes kaj Ŝekspiro. La Universitata Biblioteko en Vroclavo disponigas siajn provizojn pere de la Bita Biblioteko de la Universitato kaj per la portalo „La kultura heredaĵo en la esploroj de la Universitata Biblioteko. Speciala paĝo (www.dk.uni.wrocl.pl) disponigas ĉiujn materialojn bitigitajn kadre de diversaj projektoj.
La Universitata Biblioteko de Vroclavo enhavas ĉirkaŭ 30 procentojn de la konserviĝintaj sur la polaj teritorioj mezepokaj manuskriptoj. Ĝi disponas pri la plej granda kolekto de atlasoj el la 16-18-a jarcentoj kaj pri la plej granda en Pollando kolekto de malnovpresaĵoj eldonitaj ĝis 1800. Inter preskaŭ 317 mil malnovpresaĵoj 3200 estas inkunabloj eldonitaj ĝis 1500. Pli grandan kolekton posedas nur la Jagelona Biblioteko en Krakovo.
El la elsendo 06.02.2015. Legas Maciek
En Szczecin kreiĝas Galerio de la Eŭropa Arto
La 19-jarcentaj diversskolaj verkoj kaj tiuj el la unua duono de la 20-a jarcentro troviĝos en la Galerio de la Eŭropa Arto kreiĝanta en Szczecin (la nordokcidenta Pollando) baze de la provizoj de la loka Nacia Muzeo, novaj aĉetoj kaj deponoj i.a. de la kreanta propran kolekton Societo de Amikoj de la Ŝĉecina Nacia Muzeo. La societo, kiu fine de 2014 inaŭguris sian mecenatan mision transprenis patronecon super parto de la muzea spaco. Ĝi en sia agado referencas al la komencoj de la Urba Muzeo en Szczecin de antaŭ 100 jaroj – kiam ĝiajn provizojn eniris elstaraj verkoj de eŭropaj artistoj dank’ al la kreiĝinta en 1911 Ŝĉecina Muzea Societo.
En la Nacia Muzeo de Szczecin daŭras nun la ekspozicio „Wojciech Gerson kaj lia skolo”, kiu estas la unua labora prezento de la muzeaj provizoj fariĝonte bazo por estonta konstanta ekspozicio. Aktuale la muzeo disponas pri kvar liaj tolaĵoj. La 19-jarcentaj pentraĵoj estos konfrontitaj kun verkoj de studentoj de la loka Belarta Akademio. Junaj artistoj inspiritaj per la pentraĵo de Gerson „Sen la tero. Pomerianoj forpuŝitaj de germanoj sur la insultojn de Baltiko” proponis kritikan reinterpreton de la pentraĵo. Tiun ĉi pentraĵon trovigantan aktuale en la privata kolekto klopodas akiri la Societo de Amikoj de la Nacia Muzeo en Szczecin.
El la elsendo 30.01.2015. Legas Milada
La 95-jariĝo de la Muzika Akademio en Poznano
Pli ol 20 koncertojn planis la Muzika Akademio de Ignacy Jan Paderewski en Poznano okaze de sia 95-jariĝo. La jubilea jaro estos dediĉita al la memoro de la muzikistoj ligitaj en ĉi tiu periodo kun la altlernejo. La solenadoj inaŭguritaj la 16-an de januaro finiĝos la 16-an de oktobro 2015 en la datreveno de ĝia kreiĝo. Kadre de la jubileo siajn apartajn koncertojn donos ĉiu el 5 fakultatoj de la altlernejo, estis planita komuna prezentiĝo de ĉiuj muzikistoj de la Akademio. Unu el la kuliminaj eventoj de la jaro estos la koncerto „Maria-vojo” la 1-an de aprilo, dum kiu estos prezentita Stabat Mater de Karol Szymanowski kaj Magnificat Re-maĵora BWV 243 de Johann Sebastian Bach.
Aktuale en la poznana Muzika Akademio lernas pli ol 740 studentoj, laboras ĉirkaŭ 240 akademiaj instruistoj, inkluzive de 50 kun la profesora titolo. La altlernejo ofertas studojn en kvin fakultatoj: pri komponado, direktado, muzika teorio kaj ritmiko; instrumenta; voĉista-aktora; pri korusa direktado, muzika edukado kaj religia muziko; pri arĉaj instrumentoj, harpo, gitaro kaj konstruado de arĉinstrumentoj.
El la elsendo 30.01.2015. Legas Tomek