Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Konkurso de la Paskaj Palmoj en la silezia Gilowicach

Ĉirkaŭ 100 personoj rivalis lastdimanĉe en la 22-a Konkurso de Paskaj Palmoj en Gilowice en la silezia regiono. Ĵurianoj taksis du specojn de palmoj: fraŭlajn kaj fraŭlinajn. La tradicio de la Paskaj Palmoj en Gilowice havas 90-jaran tradicion kaj ili ankaŭ havas multajn magiajn signifojn. I.a. bruligataj palmo­fragmentoj ĉe la fenestro estis protektontaj domon kontraŭ fulmotondoj.

La fraŭlaj estis produktitaj de knaboj, kiuj per ilia alteco volis kapti la atenton de knabinoj. La plej altaj estis 5-metraj, sed ne nur la alteco gravis, sed elkonstruo de ili el ĉiam verdaj branĉetoj kiel de junipero, visko, bukso aŭ taksuso. Ili estas aranĝataj sur la ligna stango tavole kaj fraŭloj inter unuopaj tavoloj enmetas silk­paperajn florojn mem faritajn. Gravas ankaŭ interplektataj salik­branĉetoj kun amentoj. La palmopinton devas ornami ilia tuta fasko. La fraŭlinaj palmoj estas ne tiom altaj kiom vastaj  kaj kreiĝas el salikbranĉetoj. Knabinoj ornamas ilin per verdaj plandoj salik­paperaj floroj kaj koloraj paperstrioj, kiuj brue moviĝas en la vento.

El la elsendo 31.03.2015. Legas Krystyna kaj Milada

„Pasko en Mazovio” – ekspozicio en Sierpiec

La malaperantaj popolaj kutimoj kaj ritoj ligitaj kun Pasko, tradiciaj manĝoj kaj ornamaĵoj el la fino de la 19-a jarcento ĝis la mezo de la 20-a estas rigardeblaj en ekspozicio „Pasko en Mazovio” funkcianta en la Subĉiela Muzeo en Sierpiec, la centra Pollando, en kiu sur pli ol 60 hektaroj troviĝas dek kelkaj ĥatoj, konstruaĵoj, ventmuelilo, forĝejo kaj gastejo.

La ekspozicio estas aranĝita laŭ la kronologio de la Pasko en kelkaj ĥatoj. Inaŭguras ĝin prezento de palmoj, karakterizitaj por la regiono de Sierpiec kaj Płock. La palmo portita procesie kaj aspergata dum la Palma Dimanĉo havis profundan magian signifon. Amentoj el la salikaj branĉetoj estis protekt­ontaj infanojn kontraŭ gorĝodoloro. La ĉirkaŭ­signado per ĝi de  infanoj ankaŭ havis protekto­efikon. La frapado per ĝi de brutaro, kiu la unuan fojon post la vintro direktiĝis al paŝtejoj estis certigonta ilian bonan kreskon. Sekve eblas konatiĝi kun la porokazaj bakaĵoj, ĉefe paskaj babaoj, kun la kolorigado kaj ornamado de paskaj ovoj kaj preparo de aliaj ornamaĵoj, kiel paperaj fenestro­kurtenoj kaj kronoj por sanktul­bildoj. Apartan segmenton de la ekspozicio konsistigas korboj kun manĝaĵoj, preparitaj por aspergo, konumataj dum la Pasko: ovoj, viandgalentario, pasteĉoj, vianbakaĵoj, pano, babaoj, tortoj, mazurkoj. Nun la aspergado de paskaj manĝoj havas simbolan karakteron. Iam korboj enhavis preskaŭ ĉiujn preparitajn por Pasko produktojn, kiujn  oni kolektadis en unu ĥato aŭ ĉe la vojkruco, al kiu estis venanta aspergonta ilin pastro. Poste ĉe riĉe provizitaj tabloj en ĉambroj en la norda, aŭ nordokcidenta parto de la ĥatoj, kie la mangaĵoj longe restis freŝaj la familioj vizitadis sin reciproke dum la tuta semajno por bankedi aŭ simple kunesti. La ekspozicio en Sierpiec funkcios ĝis la fino de aprilo.

El la elsendo 31.03.2015. Legas Krystyna kaj Milada

2-a Internacia Festivalo de la Pasiona Muziko en Szczecin

31 korusoj el Pollando, Germanio kaj Litovio prezentiĝas dum la komenciĝanta hodiaŭ 2-a Internacia Festivalo de la Pasiona Muziko en Szczecin [ŝĉecin] en la nordokcidenta Pollando. 28 partoprenos la konkurson. Al Szczecin venis 900 korusanoj el kelkaj gemanaj, pluraj polaj kaj unu litova urboj. En la ĵurio troviĝas ekspertoj de la korusa kanto el Pollando, Litovio kaj Norvegio. Hodiaŭ estis planita seminario antaŭanta la konkurson pri la temo „Polaj Pasionaj Kantoj”.

Artistoj prezentiĝos en diversaj ŝĉecinaj preĝejoj kaj ankaŭ en du germanaj limregionaj loĝlokoj Pen­kun kaj Bru­es­sow. Dimanĉe ili kreos muzikan kadron por dek kelkaj sanktaj mesoj en Szczecin.

Kadre de la festivalo aŭdiĝas komponaĵoj de renomaj renesancaj kaj barokaj komponistoj kaj ankaŭ nuntempaj, des pli ke tre multaj junaj komponistoj referencas al tiu temaro. La Pasiona muziko ligiĝas kun la liturgia kalendaro de la Eklezio kaj estas plenumata dum la periodo de Karesmo. Komponis ĝin la plej famaj komponistoj, kiel Anton Bruckner, Johann Sebastian Bach, William Byrd, Orlando di Lasso, Gio­van­ni Pier­lu­igi da Pa­le­stri­na, Wa­cław el la loko Sza­mo­tuły, Georg Frie­drich Te­le­mann. Al la nuntempaj komponistoj trovantaj inspiron en la Pasiono apartenas polo Krzysz­tof Pen­de­rec­ki kaj finno Arvo Part. Pasiono signifas martirecon kaj morton de Jesuo Kristo kaj ĝian priskribon troviĝantan en 4 Evangelioj. Pasiono estis komence legata. En la 10-a jarcento oni komencis ĝin kanti. Unu el la gravaj partoj de la pasiona repertuaro estas la komponaĵo Stabat Mater.

 El la elsendo 27.03.2015. Legas Barbara

Strutaj Paskaj Ovoj

Ĝis la fino de marto 2015 en la plej granda komerca-kultura centro de Lodzo Manufakturo daŭras ekspozicio i.a. de Strutaj Paskaj Ovoj, kiujn ornamis renomaj sportistoj, karikaturistoj kaj artistoj. Krome en la ekspozicio troviĝas 14 pentraĵoj kaj retpilko kun subskriboj de reprezentantoj de Pollando, Mondĉampionoj 2014. La sekvan tagon post la finiĝo de la ekspozicio ĉiuj ĉi objektoj trafos al aŭkcio favore al ne­plenlertaj infanoj. La aŭkcion okazantan sub la devizo „Pentritaj per Espero” jam la 14-an fojon organizas la Katolika Societo de Neplenlerturoj de la Lodza Arkidiocezo. La tuta enspezo  estos destinita por organizo de la somera ripozo por neplenlertaj infanoj kaj junularo.

El la elsendo 27.03.2015. Legas Maciek

Pasko 2015 – procesio Emaus nur por viroj

Nur viroj de la plej juna ĝis la plej aĝa kun la figuro de la Resurektinta Kristo partoprenos dum la Paska Lundo tradician dekkelk­kilometran procesion Emaus, kiu antaŭ la sunleviĝo akompanate de la sonoril­sonoj kaj beno de episkopo startos el la paroĥejo Suków apud Kielce, en la suda parto de la centra Pollando. La tradicio de la Emaus radikas en la unuaj postmilitaj jaroj, kiam en Su­ków okazis jezuitaj karesmaj instruoj ligitaj kun kompensa preĝo pro pekoj kaj teruraĵoj de la 2-a mondmilito. Ĉar la unua ĉi-speca procesio okazis dum la Paska Lundo 1948 oni nomis ĝin Emaus reference al la nomo de la evangelia vilaĝo, kiun celis du disĉiploj de la Resurektinta Jesuo. Kutime la procesion partoprenas ĉirkaŭ 200 viroj, por kiuj multkaze temas pri la familia tradicio perata de 2-3 generacioj. La tradicio de Emaus-pilgrimado estas en Pollando tre malofta kutimo, kiun oni flegas krome en la krakova Zwierzyniec kaj en Poznana-regiono. Suków famas ankaŭ pro sia paroĥa preĝejo, kiu estas alte taksata pro sia arkitektura valoro, same kiel la apudanta ĝin ligna paroĥejo el la komenco de la 20-a jarcento.

El la elsendo 27.03.2015. Legas Maciek

Neceramikaj arkeologiaj eksponaĵoj en Włocławek

I.a. keltan glavon el la komenco de la 2-a jarcento antaŭ nia erao, feran pinĉilon por ŝirado de haroj el la frua ferepoko kaj ostan amuleton prezentas Etnografia Muzeo en Włocławek (la norda Pollando). La eksponaĵoj en la ekspozicio „Neceramikaj arkeologiaj objektoj en la Muzeo de Włocławek” prezentas la muzeajn kolektojn ekde 1909. Komence de la 2010-a jaro en la muzeo estis inaŭgurita duparta ekspozici­ciklo prezetanta al la publiko ĉiajn objektojn konservatajn en la muzeo. En la unua parto estis prezentataj sole ceramikaĵoj. En la dua estas prezentataj historiaj objektoj el ŝtono, ostoj, kornoj. Estas eksponaĵoj lignaj kaj ledaj, vitraj kaj sukcenaj,  entute ĉirkaŭ 500 objektoj en plimulto el la regionoj Kujavio kaj Dobrzyń-regiono (en la norda Pollando). Ĉiuj eksponaĵoj estas ordigitaj laŭ la devenepoko kaj en ĉiu segmento estas elstarigita unu aparte menciinda objekto. La ekspozicio funkcias ĝis la fino de majo 2015.

El la elsendo 06.03.2015. Legas Milada

La filharmonio de Ŝĉecino inter plej bonaj eŭropaj konstruaĵoj

En la listo de la Eŭropa Komisiono kaj  Fun­da­ció Mies van der Rohe nomumitaj por la premio de Mies van der Rohe troviĝas la sidejo de la Ŝĉecina Filharmonio (la nordokcidenta Pollando). La ceteraj estas la Artmuzeo en Ravensburg, Germano, La Dana Nacia Marmuzeo en Hel­singør, Vintrinkejo Antinori el la regiono de Florenco kaj Studenta Centro Saw See Hock LSE en  Lon­do­no.

La Ŝĉecina Filharmonio, kies konstruado finiĝis en 2013 kelkfoje elvokas malsamajn opiniojn. Nome ĝia nubskrapa kaj neĝpure blana sidejo frape kontrastas kun la ĉirkaŭaĵo. Projektis ĝin arkitektoj el la hispana Es­tu­dio Ba­roz­zi Veiga.

La premion atribuas la Eŭropa Komisiono, Eŭropa Parlamento kaj la Fondaĵo de Mies van der Rohe en Barcelono. Ĝi estas atribuata ekde 1987. Lu­dwig Mies van der Rohe estas taksata kiel unu el la plej renomaj arkitektoj de la 20-a jarcento. Por la premio rivalas arkitekturaj projektoj ne pli malnovaj ol dujaraj. Ilin devas karakterizi moderneco, sed iliaj kreantoj devas talente ĉerpi el la tradicio de la eŭropaj urboj.

El la elsendo 06.03.2015. Legas Milada

Irina Bokova alvokas kunsidon de la Sekureckonsilantaro de UN

En la Interreto aperis filmo, en kiu videbliĝas, kiel uloj reprezentantaj sin kiel batalantojn de la t.n. Islama Ŝtato per marteloj frakasas la ŝtonajn monumentojn en la muzeo de Mosulo, Irako. Lige kun tiu ĉi barbareca evento la ĝenerala direktoro de Unesko, Irina Bokova alvokis kunvoki la Sekureckonsilantaron de UNo por protekti la historiajn kulturhavajoĵojn en Irako.  Laŭ Bokova la detruo de la historiaj monumentoj  en la mosula muzeo lezas la rezolucion de la Konsilantaro, kiu alvokis protekti la kultur­havaĵojn en la regiono de militagadoj en Irako kaj Sirio. La batalantoj de Islama Ŝtato eksplodigis krome bibliotekon en Mosulo. Forbrulis miloj da libroj kaj 700 raraj manuskriptoj.

El la elsendo 27.02.2015. Legas Krystyna

Honora Legio por Antoni Wit

La pola direktisto Antonio Wit transprenis el la manoj de la franca ambasadoro en Pollando, Pierre Buhler Honoran Legion pro la meritoj en la popularig­ado de la franca muziko.

Antoni Wit estas aktuale honora direktisto de la solenanta sian 70-jariĝon Krakova Filharmonio kaj arta direktoro de  Orquesta Sinfónica de Navarra en Pamplono – kie dum tri sezonoj li estis la unua gast­direktisto. En la jaroj 2002-2013 li estis ĉefa kaj arta direktoro de la Nacia Filharmonio en Varsovio. Laŭ edukiteco li estas direktisto kaj juristo.

Antoni Wit koncertis en ĉiuj preskaŭ muzikaj centroj de Eropo, Azio, Aŭstralio kaj ambaŭ Amerikoj. En la lastaj jaroj li gvidis orkestrojn i.a.  en La Scala en Milano, Budapest Festival Orchestra, Santa Cecilia en Romo, Petrobras (Rio de Janeiro), Duisburger Philharmoniker, Berner Symphoniker, China Philharmonic (Pekin), Shanghai Symphony Orchestra, Denver Symphony Orchestra, New Zealand Symphony Orchestra, la orkestron de Teatro Colón (Buenos Aires), Royal Philharmonic Orchestra (dum festivalo en Montreux), orkestrojn en Lieĝo, Bruselo, Trondheim, Zagrebo, Bilbao kaj  Barcelono. Liaj surebendigoj troviĝas sur pli ol 200 diskoj, kiuj estis venditaj en la suma elonkvato de 5 milionoj da ekzempleroj.

Antoni Wit estas profesoro de direktado en la Muzika Universitato de Frederiko Chopin en Varsovio.

El la elsendo 27.02.2015. Legas Maciek

Nova artgalerio en Krakovo

La 2-an de marto Krakovo riĉiĝos je nova Artgalerio.  La ekspozician spacon la krakova Akademio de Belartoj, unu el la plej malnovaj polaj artaj altlernejoj atendis jam delonge. La nova rendevuejo kun la arto ligos du funkciojn – de artgalerio kaj librovendejo – en kiu i.a. troviĝos eldonaĵoj de la Akademio: katalogoj, albumoj kaj periodaĵoj. La unua ekspozicio estos dediĉita al vaste komprenataj skizoj prezentonte kulisojn kaj procezon de la kreiĝado de artverko. Ĉar skizon ne ĉiam formas desegnaĵo la ekspozicio prezentos ankaŭ fotografaĵojn, spacajn projektojn kaj skulptistajn projektojn. Ekde la 3-a de marto la krakova Artgalerio de la Akademio de Belartoj estos malfermita al la publiko ĉiutage escepte de semajnfinoj.

El la elsendo 27.02.2015. Legas Maciek