Kulturkroniko
Poezikoncerto de polinoj el Ravensbrück-koncentrejo
Fine de aprilo pasis la 73-a datreveno de la liberigo de la koncentrejo Ravensbrück. En Varsovio okazis lige kun tio koncerto titolita „La forto de amo dediĉita al la memoro de la viktimoj, por kiu estis invititaj eksaj polaj malliberigitinoj”. La koncertoj ekde 7 jaroj okazas ĉiujare en diversaj urboj de Pollando laŭ la ideo de unu el ili, Wanda Półtawska, kiun inspiris poeziaĵoj de ŝiaj koncetrejaj koleginoj, aparte de Grażyna Chrostowska. La titolo „La forto de amo” emfazas tion, kio estas la plej grava en la vivo, t.e. amo dum la polaj malliberigitinoj ektroviĝis en la koncentrejo Ravensbrück pro sia amo al la hejmlando. La kreata konspire en la koncentrejaj kondiĉoj poezio helpis al ili (ĉirkaŭ 40 mil polinoj) savi la senton de homeco kaj senton de interna libereco en la kondiĉoj de malliberigo. Kiel frukto de la nunjara koncerto aperos la duvoluma Kompakta Disko. Dum la 2-a mondmilito al Ravensbrück estis direktitaj 132 mil virinoj kaj infanoj. Pereis ĉirkaŭ 92 mil. En la jaroj 1942-44 oni faris tie medicinajn eksperimentojn. Al krimaj operacioj estis subgitaj 86 personoj, inkluzive de 74 polinoj.
El la elsendo 11.05.2018. Legas Maciek – 1’32”
La 9-a Varsovia Librofoiro
Ekde lasta ĵaŭdo ĝis la plej proksima dimanĉo la pola ĉefrubo gastigas la 9-an eldonon de la Varsovia Librofoiro. La aranĝon partoprenas preskaŭ 800 eldonistoj el 32 landoj kaj ĉirkaŭ mil aŭtoroj el la tuta mondo. La ĉeftemo de la librofoiraj renkontiĝoj, libropremieroj, ekspozicioj kaj speciala programo por infanoj kaj junulato estas la 100-jariĝo de la reakirita sendependeco de Pollando. Dum aŭtotaj renkontiĝoj oni parolas i.a. pri la sociaj, ekonomiaj, kulturaj kaj politikaj transforimiĝoj de la lasta jarcento. Speciala partnero de la nunjara librofoiro estas Francio kaj lige kun tio vizitas ĝin reprezentantoj de 8 francaj eldonejoj kaj inter invititaj gastoj estas i.a. Jean-Francis Colosimo, historiisto kaj religieksperto, Michael Eltchaninoff, filozofo kaj eseisto. Speciala gasto de la Varsovia Librofoiro estas la turka Nobel-premiito el 2006 Orhan Pamuk. En Varsovio gastas krome Fernando Aramburu, la aŭtoro de „Patria” unu el la plej gravaj libroj en Hispanio de la lasta jardeko. La unuan fojon sian standon en la Varsovia Librofoiro havas Muzeo de la Pola Historio, kiu krom siaj eldonaĵoj popularigas sian lieraturan-edukan konkurson „40 generacioj”. Ĝia celo estas la prilaboro de libroj pri la pola historio por la infanoj. Laŭpremise ili traktos tiajn ideojn kiel historio, historiaj fontoj, formiĝado de limoj ekde Mieszko la 1-a ĝis la 1945-a jaro. La atento estos donita al la polaj lingvo, blazono, naciaj koloroj, himno kaj pola kultura kodo. La titolo de la konkurso „40 generacioj” referencas al la fakto, ke la unumiljaran hitorion de Pollando formiis 40 generacioj de poloj.
El la elsendo 11.05.2018. Legas Milada – 2’35”
Pri la konservista arto en la krakova Wawel-kastelo
En la krakova Wawel-kastelo eblas admiri la laborrezultojn de polaj artkonservistoj el la lasta jarcentkvarono. Temas pri elekto de 84 historiaj verkoj, i.a. pentraĵo „Madono kun la Infaneto kaj du anĝeloj” probable de Sandro Botticelli, japona vazo fajne kungluita el 250 fragmentoj, porcelanaĵo de Johann Joachim Kaendler prezentanta la plurfiguran scenon „Krucumo” aŭ eksterordinara citrona servico. 25 objektoj estas akompanitaj de plurrimedaj elektronikaj prezentoj, dank’ al kiuj eblas ekscii kiel ili aspektis antaŭ la restaŭro kaj kiel trapasis la konservistaj laboroj. En la Wawel-kastela ekspozicio troviĝas pentraĵoj, ceramikaĵoj, mebloj, teksaĵoj, militakcesoraĵoj, artmetiaj objektoj kaj arkeologiaĵoj. La ekspozicio „La konservista arto, la artkonservado” funkcios ĝis la mezo de septembro.
El la elsendo 04.05.2018. Legas Maciek – 1’03”
La varsovia festivalo Baroka Orgeno 2018
Ĉiutage krom dimanĉoj kaj festoj eblas en Varsovio partopreni koncertojn de la festivalo La baroka orgeno 2018. Ekde la mezo de aprilo ĝis la mezo de oktobro ili okazas tagmeze en la akademia preĝejo de Sankta Anna. En la festivala repertuaro troviĝas muzikperloj de la baroka epoko, kiujn plenumas artistoj en la epokdevenaj vestoj. Dum ĉiu koncerto aŭdiĝas i.a. tokato kaj fugo Re-minora de Johann Sebatian Bach kaj variacioj pri malnova pola eklezia kanto „Sankta Dio” de iom forgesita pola komponisto, orgenludisto, orkestrgvidanto kaj pedagogo, ligita kun la Varsovia Arkikatedralo, Mieczysław Surzyński. La preĝejo de sankta Anna estas unu el la plej belaj, malnovaj kaj plej bone restaŭritaj varsoviaj sanktejoj. Ĝi estas unu el malmultaj preĝejoj gravaparte aŭtentikaj se temas pri la varieco de ĝiaj stiloformoj kaj ekipiteco de la internoj. La rekonstruo de la elstare sonanta orgeno el la limperiodo de la 17-a kaj 18-a jarcento estis farita komence de la 90-aj jaroj.
El la elsendo 04.05.2018. Legas Tomek – 1’08”
Restaŭro de historiaj ĝardenoj en Książ
Historiaj ĝardenoj de la Kastelo Książ en Wałbrzych (vaŭbĵiĥ) en la sudokcidenta Pollando troviĝas sub la protekto de la Naturscienca Universitato en Vroclavo. Dank’ al la lasta interkonsento kun la administracio de la kastelo en la plej proksimaj jaroj ili rericevos aspekton kaj ĉarmon el la epoko de rezidanta tie princino Daisy kaj la lastaj membroj de Hochberg-familio. La 5-jara plano rilatas al la formado de la panorama arkitekturo kaj verdaj terenoj, spaca planado kaj restaŭro de historiaj objektoj en la ĝardenoj. La kunlaboro rilatos ankaŭ al didaktaj, sciencesploraj entreprenoj inkluzive de magistrgaj aŭ doktorigaj disertacioj, lekcioj kaj instrukciadoj kaj al kunlaboro kun aliaj sciencaj institucioj. La kastelo Książ malfermiĝas al la praktikoj kaj staĝoj de studentoj de la Naturscienca Universitato. La kastelo apartenas al la plej grandaj turismaj atrakciaĵoj de la Malsupra Silezio. Ĝia origino ligiĝas kun la iniciato de la piastdinastia princo Bolko la 1-a, laŭ kies iniciato en la 13-a jarcento oni komencis konstrui tie la fortreson.
El la elsendo 27.04.2018. Legas Maciek – 1’19”
Boatoj de slavaj navigantoj
En la Centro por la Konservado de Vrakoj en la loko Tczew, apartenanta al la Nacia Marmuzeo en Gdansko daŭras rekonstruo de slava boato el 1158-a jaro, forprenita el la fundo de Puck-golfo. Dank’ al speciale konstruita metala korbo eblas precize difini lokon de la unuopaj boatelementoj. Dank’ al tio estos fidele rekreitaj formo kaj dimensio de la boato. Simile estas prezentataj vikingaj boatoj en iuj skandinaviaj muzeoj. Ĝis nun ĉi-specaj rekreoprovoj en Pollando estis tre maloftaj. El inter du tiaj eksponaĵoj unu devenas ankoraŭ de antaŭ dua mondmilito. La mezepokaj slavaj boatkonstruantoj aplikis malsamajn disde la vikingaj konstrusolvojn. La rekonstruata boato rilatas al la grava periodo en la slava historio, nome al la periodo inter la 10-a kaj la 12-a jarcentoj, kiam slavoj sur Baltiko estis partneroj kaj rivaloj de vikingoj. La Nacia Marmuzeo disponas ĝis nun pri tri vrakoj de frumezepokaj slavaj boatoj. Ili estos prezentotaj dum unu el komencaj ekspozicioj en la Muzeo de Mara Arkeologio en Łeba, kiun oni planas ekkonstrui tie en 2019.
El la elsendo 27.04.2018. Legas Maciek – 1’21”
Matejko en Stalowej Woli por la 100-jariĝo de la suvereneco
La Regiona Muzeo en la loko Stalowa Wola inaŭguris la solenadojn lige kun la 100-jariĝo de la reakiro de la suvereneco fare de Pollando per ekspozicio dediĉita al la konata pola pentristo Jan Matejko. Nunjare pasas liaj 180-a naskiĝdatreveno kaj la 125-a mortodatreveno kaj la 200-jariĝo de la krakova Bearta Akademio, kies patrono li estas. La ekspozicio prezentas pli ol 90 objektojn – oleopentraĵojn, krokizojn, lignogravuraĵojn kaj litograguraĵojn de liaj verkoj. En 7 temaj sektoroj „Laborstaplo”, „Hitorio”, „Religio”, „Polikromiaĵoj de Maria-preĝejo en Krakovo”, „Monumento de Adam Mickiewicz en Krakovo”, „Portretoj” kaj „Percepto” estas prezentita la fenomeno de Matejko. Estas rigardeblaj pentraĵoj tre malofte prezentantaj publike devenantaj el pluraj centroj i.a. Akademio de Kapabloj en Krakovo, la Muzeo en la loko Bochnia, Paŭlena Klostro ĉe la Hela Monto en Częstochowa, Historia Muzeo en Tarnobrzeg, Nacia Muzeo el Varsovio, la krakova Muzeo de la Jagelona Universitato, varsovia Reĝa Kastelo kaj la privataj kolektoj. Jan Matejko (1838-1893), pri kiu ni felietonis la 13-an de novembro 2015, estas unu el la plej gravaj polaj artistoj, kiuj pentris unuavice historiajn komponaĵojn kreante sugestan vizion de la pola historio. Li aŭtoris ankaŭ portretojn de famaj figuroj kaj familianoj. Li estas ankaŭ i.a. la aŭtoro de polikromiaĵoj en la fama Maria-preĝejo en Krakovo. Kiam en 1873 li fariĝis direktoro de la krakova Lernejo de Belartoj li estis jam konata kaj ofte premiata artisto en Eŭropo, regule ekspozicianta en Parizo kaj tie akirinte famon kaj laŭrojn. Liaj disĉiploj estis i.a. Stanisław Wyspiański, Józef Mehoffer kaj Jacek Malczewski. En 1979 la krakova Akademio de la Belartoj akceptis lin kiel sian patronon.
El la elsendo 20.04.2018. Legas Maciek – 2’13”
La varsovia ZOO-Ĝardeno 90-jariĝis
La varsovia ZOO-Ĝardeno komence de la jaro solenis la jubileon de sia 90-jariĝo. Komence ĝia areo ampleksis 12 hektarojn, nun temas pri 40. Sur ĉi tiu tereno vivas pli ol 12 mil animaloj de 543 specioj, inkluzive de 47 ĉirkaŭprenitaj per savprogramo de bestoj minacitaj de formorto. Temas same pri bestoj vivantaj en Pollando, kiel ankaŭ ekzotikaj – afrikaj elefantoj, ĝirafoj kaj rinoceroj. Krome sur la tereno de la bestoĝardeno troviĝas vasta Birdejo kun halego de libera flugo, Hipopotama sektoro, rezidejo de goriloj kaj ĉimpansoj kaj Akvario kun panorama ekspozicio pri Amazonio. Okaze de la jubileo la varsovia bestoĝardeno proponis vizitindajn temmonatojn, dediĉitajn i.a. al malaperantaj specioj, ekologio, ekspoziciojn, edukludojn kaj konkursojn. La jubileodaton la direkcio de la varsovia ZOO-ĝardeno intencas solni kiel tagon de la Misioj de Bestoĝardenoj. Ĝi rolos en la vastigado de la konoj pri la graveco de la bestoĝardenoj por konservi la biodiversecon. En la komenco pro la dinamika evoluo de la varsovia bestoĝardeno respondecis Jan Żabiński, zoologo kun sciencaj atingaĵoj kaj populariganto de ĉi tiu sciencbranco. Li estis ĝia organizanto kaj direktoro ekde 1929. Dum la germana okupacio kun sia edzino Antonina en sia vilao kaj sur la tereno de ZOO li kaŝis ĉ. 300 judojn el la varsovia getto.
El la elsendo 20.04.2018. Legas Maciek – 1’49”
Pollando, honora gasto de Librofoiro en Abu Dhabi
Pollando estos inter la 25-a de aprilo kaj la 1-a de majo 2018 honora gasto de la 28-a Internacia Librofoiro en Abu Dhabi, unu el la plej gravaj ĉi-specaj eventoj en la Proksima Oriento. Pasintjare partoprenis ĝin 1320 ekspoziciantoj el 65 landoj kaj vizitis pli ol 300 mil personoj. Ĝis nun inter la honoraj gastoj estis Svedio, Islando, Britio, pasintjare Ĉinio. Pollando partoprenas la foiron ekde 2015. Nunjare reprezentos nin 21 ekspoziciantoj i.a. Nacia Biblioteko, Ŝtata Eldoninstituto, Instituto de Adam Mickiewicz, Nacia Instituto de Frederiko Chopin, la varsovia Nacia Muzeo kaj aliaj. Nia programo celas proksimigi al la ekspoziciantoj kaj vizitantoj polan kulturon, historion kaj literaturon. Okazos prelegoj dediĉitaj al la plej gravaj aspektoj de la pola kulturo (literaturo, muziko, filmarto, teatro) renkontiĝoj por infanoj, renkontiĝoj kun libroaŭtoroj. Pollando intencas prezenti plenan spektron de la pola kulturo kaj literaturo, kiel bazon por sia firma ĉeesto en la araba mondo. Kvankam mankas donitaĵoj pri tio, kiomgrade la pola literaturo estas konata en la Proksima Oriento, sed en la araban estis tradukitaj elektitaj verkoj de Janusz Korczak, Henryk Sienkiewicz, Wisława Szymborska, Zbigniew Herbert kaj fragmentoj el libroj de Władysław Reymont.
El la elsendo 13.04.2018. Legas Maciek – 1’39”
100-jariĝon de la pola suvereneco
La urbo Lodzo (la centra Pollando) preparas sin al omaĝo de la 100-a datreveno de la reakiro de la sendependeco de Pollando per muzika spektaklo prezentota en oktobro en la tiea Granda Teatro. La preparojn partoprenas i.a. komponisto Wojciech Trzciński, kantistino Krystyna Prońko kaj sopranulino Dorota Wójcik. La koncerton konsistigos muziko de polaj komponistoj reprezentantaj diversajn muzkĝenrojn. La intrigo disvolviĝas dum la unua silvestra balo organizita post la reakiro de sendependeco, tial en la spektaklo videbliĝos dek kelkaj scenoj pri historiaj eventoj ekde 1918 ĝis nun. La teatro planas kunlabore kun la lodzaj administraciaj instancoj inter majo kaj septembro, do ankoraŭ antaŭ la premiero, en ĉiu el la distriktoj de la regiono prezenti unikan version de la spektako, en kiu estos konsideritaj la lokaj historio kaj herooj. La loĝantoj de la unuopaj distriktoj mem elektos en plebiscito lokan heroon de la 100-jariĝo. La koncerton akompanos la videoprezento” baze de la tekniko „mapping” kaj militista parado en la plenumo de la reprezentaj kompanioj de NATO-ŝtatoj.
El la elsendo 13.04.2018. Legas Milada – 1’41”