La knabina katedrala koruso Puellae Orantes el la loko Tarnów (la suda Pollando) akiris du orajn kaj unu argentan premion dum la Internacia Korusa Festivalo en Tajpeo sur Tajvano. La orajn premiojn ĝi ricevis en la kategorio de la junularaj kaj universitataj korusoj, la arĝentan en la kategorio de religia muziko. Plimulton de ĝia konkursa repertuaro kosisitigis komponaĵoj de polaj aŭtoroj. Plej grandan entuziasmon elvokis verkoj inspiritaj de la pola folkloro, kiujn polinoj prezentis en polaj popolaj kostumoj. Puellae Orantes ricevis krome specialan premion pro la plej bone plenumita tajvana komponaĵo. La festivalo okazanta ekde la 1996-a jaro estas la plej granda platformo de la internacia kultura interŝanĝo sur Tajvano, fariĝinte unu el la plej presitiĝaj muzikaj festivaloj en Azio. La nunjaran konkurson partoprenis korusoj el Tajvano, Ĉinio, la Suda Koreio, Makao, Filipinoj, Indonezio kaj Pollando. La internacia ĵurio, en kiu troviĝis komponistoj, direktistoj kaj kantistoj el Filipinoj, Finnlando, Latvio, Tajvano, Venezuelo kaj Hungario la premion Grand Prix atribuis al la koruso Telkom University el Indonezio. En la pola koruso kantas knabinoj 10-19-jaraĝaj el Tarnów kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj. Puellae Orantes estas laŭreato de pli ol 20 landaj kaj internaciaj konkursoj, ĝi eldonis 9 kompaktajn diskojn kaj unu videodiskon. Ĝi registris siajn kantojn por la Pola Radio kaj la Pola Televido, por France 2 kaj France 3,  por la vatikana, nederlanda kaj franca radiostacioj.

El la elsendo 09.08.2019. Legas  Maciek – 1’50”