Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Verkoj de August Zamoyski en la varsovia Nacia Muzeo

Ĝis la 25-a de aŭgusto en la varsovia Nacia Muzeo estas rigardebla kolekto de laboraĵoj de August Zamoyski, unu el la plej gravaj polaj skulptistoj de la 20-a jarcento. Temas pri la revuo de liaj verkoj ekde la plej unuaj, kreiĝintaj en la familia bieno en la orienta Pollando ĝis la lasta, kiu estis projekto de lia tomboŝtono en Francio. La deziro de la skulptisto estis, ke la kolekto ne estu erigita. Tio ebligas spuri la krean vojon de la artisto kaj lian tempestecan biografion pasigitan inter Eŭropo kaj Brazlio, kie li loĝis kaj kreis dum la 2-a mondmilito kaj poste dum lia elmigra estado en Francio. La kolekton formas 93 skulptaĵoj, krom kiuj troviĝas 12 desegnaĵoj kaj skulptoskizoj, krome kelkaj skulptaĵoj de liaj disĉiploj. Aldone eblas konatiĝi kun la laborstablo de la artisto dank’ al pli ol 200 liaj skulptistaj laboriloj.  Post tri monatoj la kolekto estos prezentata en Muzeo de Literaturo en la ekspozicio „August Zamoyski. Pensi per la ŝtono”. Ĝi estos riĉigita per riĉa arkivaĵo de la artisto troviĝanta en ĉi tiu muzeo.

El la elsendo 01.06.2019. Legas Przemek – 1’22”

La ĉina porcelano atingis Eŭropon pli frue ol supozite

La arkeologiaj esploroj de sciencistoj el la angla universitato en Durham kaj la ĉina Palaca Muzeo en Pekino elmontris, ke restaĵoj de ĉinaj porcelanaĵoj malkovritaj en Saragossa, Almeria kaj Valencio devenas el la epoko de la ĉinaj dinastioj Tang (618-907) kaj Song (960-1279). Tio atestas, ke jam en la epoko de Tang-dinastio ekzistis komercaj vojoj ligitaj kun la Mara Silka Vojo kondukantaj malrekte aŭ rekte al la landoj de la meditereanea baseno. Tiel la arabaj komercistoj povis venigadi al Hispanio porcelanaĵojn rekte el Ĉinio antaŭ ol ĉi-specaj varoj trafis poste al la havenoj ĉe la Hinda Oceano aŭ la Ruĝa Maro. Nome la ĉinaj porcelanaĵoj trafis al la eŭropaj klientoj jam en la 9/10-a jarcentoj kaj ne nur en la 16-a. Laŭ doktoro Zhang Ran el la Arkeologia Fakultato de la Universitato en Durham la ĉinaj-britaj esplorrezultoj atestas pri tre grava rolo de Ĉinio en la evoluo de la frua mara komerco kaj pri la fruaj ekonomiaj kaj kulturaj kontaktoj inter Oriento kaj Okcidento.

El la elsendo 24.05.2019. Legas Maciek – 1’24”

Bitigo de la kolektoj de Łańcut-Muzeo

La Muzeo-kastelo en Łańcut, en la apudkarpatia vojevodio – la sudorienta Pollando, en la daŭro de tri jaroj bitigos kaj publike disponigos pli ol mil sesent eksponaĵojn el siaj kolektoj. La magnata rezidejo de Lubomirski- kaj Potocki-familioj,  kiel la kastela-parka komplekso troviĝas en la listo de la Polaj Historimonumentoj. Inter la bitigataj objektoj troviĝos ĉevalveturilaj, jungilaro, elektitaj skulptaĵoj, ceramikaĵoj, vitraj objektoj, tolaĵoj, horloĝoj, poŝtmarkoj, lampoj kaj ikonoj. Ĝis nun la muzeo  en Łańcut bitigis kaj disponigis publike apenaŭ 617 objektojn. La bitprovizoj servos al sciencisoj, akademiaj lekciantoj, studentoj, instruistoj, lernantoj, muzeaj laborantoj, turistoj kaj ĉiuj interesiĝantoj. La publika disponigo de la bitaj provizoj de la kastela-parka komplekso en Łańcut favoras hejman kaj familian kulturedukon, kiel la plej efikan manieron formi kaj peri identecon, kulturajn modelojn, normojn kaj kutimojn.

El la elsendo 24.05.2019. Legas Przemek – 1’14”

Cieszyn-libraro restaŭris libron el la reĝa biblioteko

Cieszyn-libraro finis konservistajn laborojn pri la malnovpresaĵo „Hieronymi Cardani medici Mediolanensis” de Cardano Geronimo, kiu estas unu el la plej valoraj libroj en ĝia kolekto.  La verko devenas el la privata biblioteko de la reĝo Sigismundo Aŭgusto estanta unu el la plej valoraj 16-jarcentaj librokolektoj en Eŭropo. Pli ol la kvarmilvoluma bilioteko de la reĝo spite lian lastan volon estis dividita kaj parte perdita. Ĝis nun konserviĝis 653 volumoj diserigitaj tra preskaŭ 60 bibliotekoj de la mondo, ankaŭ jen kaj jen aperantaj dum aŭkcioj. La libro kun la surkovrila superekslibriso de la reĝo estis eldonita en Nurimbergo en 1547. Dum la konservistaj laboroj oni ekzamenis la staton de la papero kaj kovrilledo purigante la paĝojn, forigante kovrildamaĝojn, restaŭrante la tuton. La malnovpresaĵon „Hieronymi Cardani medici Mediolanensis” por la biblioteko de Cieszyn plej verŝajne en 1805 aĉetis bibliofilo, fondinto de la biblioteko  pastro Leopold Jan Szersznik.  Nun la kolektoj de Cieszyn-libraro havas ĉirkaŭ 200 mil presitajn verkojn – inkluzive de 17,5 mil malnovpresaĵoj, 53 inkunabloj – kaj krome pli ol 18 mil registritajn manuskriptojn.

El la elsendo 17.05.2019. Legas Przemek – 1’31”

Ekspozicio pri matematiko kaj matematikistoj

Dum la daŭranta Jaro de Matematiko omaĝanta la 100-jariĝon de la Pola Matematikista Societo en la sidejo de la pola Senato estis pretigita ekspozicio „Pri matematiko kaj matematikistoj”. Ĝi prezentas la vivon kaj atingaĵojn de polaj matematikistoj, aparte el la intermilita jardudeko. I.a. la figurojn de Stefan Banach, Wacław Sierpiński aŭ Zygmunt Janiszewski. Oni prezentas ankaŭ la atingaĵojn de la varsovia, lvova, krakova, vilna matematikistaj skoloj kaj ankaŭ de la kriptologoj el la Poznana Universitato. La ekspozicio bildigas ankaŭ la nuntempajn praktikajn aplikojn de matematiko en ekologio, rekonado de parolo, malkovrado de tumoroj kaj aliaj sferoj. Multaj elstaraj polaj matematikistoj pereis dum la 2-a mondmilito, multaj forlasis Pollandon daŭrigante siajn esplorojn ekster la limoj de la lando. Dank’ al la laboro de ĉi lastaj post la 2-a mondilito polaj matematikoj havis aliron al la plej novaj atingaĵoj kaj tiel superis ankaŭ la izolitecon de la pola scienco sur la internacia areno.

El la elsendo 17.05.2019. Legas Maciek – 1’19”

Savotaj pliaj historiaj kapeletoj

De jaroj grandan popularecon en la regiono de Krakovo (la suda Pollando) ĝuas la programo savanta la historiajn kapeletojn kaj kultolokojn en la publikaj lokoj. Nunjare oni restaŭros en la tuta regiono 77 ĉevojajn kapeletojn, krucojn kaj sanktulfigruojn kiel neforigeblajn elementojn de la regiona panoramo, kiujn necesas konservi kaj flegi. Ili ne nepre devas troviĝi en la registro de antikvaĵoj, sed devas distingiĝi per artaj kaj historiaj valoroj. Per la restaŭra programo povos estis ĉirkaŭprenitaj ankaŭ kapeletoj, kiuj estas privata propraĵo, se la komunumaj aŭtoritatoj ligos kunlaboron kun ĝiaj posedantoj, ekzemple paroĥoj, klostroj, konfesiaj asocioj. Ekde 2009 oni savis en la tuta regiono de Krakovo pli ol 370 ĉevojajn historiajn kultolokojn.

El la elsendo 11.05.2019. Legas Maciek – 0’58”

Ĉirkaŭ la 200-a naskiĝdatreveno de Stanisław Moniuszko

Pasintdimanĉe, la 5-an de majo pasis la 200-a naskiĝdatreveno de Stanisław Moniuszko enirinta la historion de Pollando kiel la patro de la pola nacia opero. Li estis komponisto, direktisto kaj pedagogo. En la jaroj antaŭuantaj la kontraŭcaran januaran insurekcion (1863) kaj tuj post ĝi li kreis siajn plej famajn verkojn, la operojn „Halka” kaj „Straszny Dwór” (la Fantoma Nobeldomo). Lia muziko inspirita de la popola kulturo konformis al la kanono de la 19-jarcenta patriota eduko. Pasintvendrede la koron de la Malnova Urbo de Krakovo plenigis amaso da urboloĝantoj kunpartoprenantaj la 72-an Lecionon de Kantado. Tiu ĉi iniciato okazis kadre de la eventoj omaĝantaj la feston de la 3-Maja Konstitucio. Inter personoj maturaj, junuloj, familioj kun infanoj kaj ankaŭ turistoj formiĝis grupetoj, paroj laŭte plenumantaj patriotajn kantojn laŭ la kantaretoj pretigitaj por ĉi tiu komuna kunfestado. Oni sukcesis samtempe – dank’ al la komuna streĉo de ĉirkau tri mil personoj – starigi novan mondrekordon en amasa plenumo de la kanto „Prząśniczka” (Ŝpinistino) el lia opero Halka. Tio ĉi estis la ĉefcelo de la nunjara eldono de la Kantoleciono, kiu tiel omaĝis la 200-an naskiĝdatrevenon de la komponisto. La alia muzika evento ligita kun la 200-a naskiĝdatreveno de Stanisław Moniuszko, ĉi-foje en Vasovio estis la Nacia Muzikado kun la partopreno de la pola prezidenta paro, kiu lanĉis ĉi tiun eventon.  Ĝi celas popularigi la polan muzikon kaj firmigadi la nacian identecon pere de komuna omaĝado de la elstaraj polaj komponistoj kaj iliaj atingaĵoj. En la publika plurhora koncerto  ĉe la korto de la Prezidenta Palaco en Varsovio partoprenis artistoj reprezentantaj variajn stilojn kaj muzikĝenrojn inspiritajn per la muziko de Moniuszko. Temis pri simfoniaj orkestroj, ĵazensembloj kaj folkmuzikaj grupoj.

El la elsendo 11.05.2019. Legas Maciek – 2’15”

Vizite en Varsovio kun…. geologo

La historiaj spuroj en Varsovio kalkuliĝas ne je centoj, sed je milionoj da jaroj. En bele ornamitaj brikdomoj eblas retrovi fosiliojn, restaĵojn de animaloj el la fora pasinteco. Laŭ la itinero prilaborita de geologo Paweł Wolniewicz en Varsovio troviĝas naŭ tiaj objektoj. En plimulto temas pri preĝejoj, sed ankaŭ pri la bazo de la kolono de Sigismundo la 3-a Vasa sur la Kastela Placo. Interesaj fosilioj estas videblaj ĉefe en ŝtonblokoj pavimantaj la preĝejojn aŭ troviĝantaj sur iliaj muroj. Laŭe de la menciita itinero troviĝas la katedralo de la Polaj Armeaj Fortoj,  paŭlana preĝejo de Sankta Spirito kaj arkikatedrala baziliko de sankta Johano Baptisto. La rekoneblaj bestorestaĵoj de antaŭ milionoj da jaroj devenas el la rokprenejoj en Pollando, Svedio kaj Germanio. Inter la animaloj troviĝas i.a. amonitoj, belemnitoj kaj gigantaj duvolvuloj. La varsovia itinero estas du du- kaj duonkilometrojn longa kaj sufiĉas du horoj por sekvi ĝin promenante tra la ĉefurba Malnovurba Kvartalo. La itineroj de geologiaj historiaj kuriozaĵoj kreiĝis jam en aliaj urboj kiel Poznano, Gdansko-Gdynia-Sopot kaj Olsztyn. La sekvaj kreiĝos en Toruń, Wrocław, Katowice, Chorzów kaj Sosnowiec. La varsovia geologia itinero estas vizitebla ankaŭ interrete. (https://zywaplaneta.pl/warszawa)

El la elsendo 03.05.2019. Legas Tomiek – 1’34”

Riĉa arta programo de la ensemblo Śląsk (Silezio)

Ekde la jarkomenco la ensemblo „Śląsk” per siaj koncertoj engaĝiĝis en la omaĝadon de gravaj datrevenoj. Unuavice temas pri tiaj eventoj kiel la 200-a naksiĝdatreveno de la „patro de la pola opero” Stanisław Moniuszko kaj la 100-a datreveno de la eksplodo de la Sileziaj Insurekcioj. Krome temas ankaŭ pri la 100-a datreveno de la regajnita suvereneco de la pola ŝtato kaj la 100-jariĝo de la polaj-japanaj diplomatiaj rilatoj. Apartan lokon nunjare havas eventoj ligitaj kun la proklamita en la silezia vojevodio Jaro de Stanisław Hadyna, i.a. la establinto de la ensemblo lige kun lia 100-a naskiĝdatreveno. La unua omaĝa koncerto okazis jam jarkomence, sed la sekva estas planita baldaŭ. Ĝi okazos en la loko Trzyniec la 25-an de majo. La aliajn la publiko admiros en Wisła (en aŭgusto), en la sidejo de la ensemblo Koszęcin (en septembro). En ĉi-lasta loko okazos krome du solenaj koncertoj dum la junia Festo de la ensemblo kaj en septembro, en la 100-a naskiĝdatreveno de Stanisław Hadyna. La ensemblo „Śląsk” pretigis ankaŭ vicon da artaj-edukaj  programoj omaĝantaj Stanisław Hadyna kiel komponiston kaj literaturiston por la infanoj kaj junularo en lernejoj en diversaj lokoj de la lando.

El la elsendo 03.05.2019. Legas Maciek – 1’21”

La japana koruso SAKURA vizite en Pollando

Lige kun la 100-jariĝo de la starigo de la polaj-japanaj diplomatiaj rilatoj al Pollando venos la koruso SAKURA. Ĝi estis establita porokaze kaj konsistas el artistoj, kiuj ĉiutage laboras en aliaj centroj. Inter ili estas direktisto Akira Shimizu, muzikakompanistino Misako Shimizu, mezosopranulino Taeka Hino. La ideon lanĉis elstara pollingva filologo, tradukisto kaj eksperto pri la pola kulturo Tokimasa Sekiguchi, kiu laboras pri la projekto populariganta polajn kantojn en Japanio. Dum la koncerto en la krakova Muzeo de la Japana Arto kaj Tekniko Manggha la 22-an de majo SAKURA prezentos repertuaron konsistantan el la japanaj kaj polaj komponaĵoj –  komencante de tradiciaj kantoj ĝis muzikaj motivoj el la filmoj anime. Dum  la koncerto prezentiĝos ankaŭ studentoj de japanologio de la Jagelona Universitatao, kiuj kun SAKURA kantos komponaĵojn el popularaj japanaj animitaj filmoj.

El la elsendo 26.04.2019. Legas Maciek – 1’06”