La Reĝa Łazienki-parko apartenas al la ŝatataj vizitlokoj de la varsovianoj kaj turistoj. Jam printempe la publiko konatiĝos kun la rezultoj de la konservistaj-renovigaj laboroj, en kies daŭro la brilon reakiris du historiaj objektoj situantaj ĉe la Reĝa  Promenejo – Blanka Vilao kaj Akvoreceptaklo. Ekde nun en ili estos prezentataj muzeaj ekspozicioj. Revivigitaj estis ankaŭ la ĉirkaŭanta ilin historia ĝardeno kaj restaĵoj de la Novgotika Oranĝerio. La Blanka Vilao apartenas al la unikaj polaj 18-jarcentaj objektoj de rezideja arkitekturo kun konserviĝintaj preskaŭ plene internaj dekoraĵoj kaj parto de la ekipaĵaro. Origine planita kiel somera domo por la reĝo Stanislao Agusto Poniatowski ĝi rolis kiel rezidejo de la reĝaj gastoj. Dank’ al la konservistaj laboroj al la publiko post multaj jaroj malfermiĝos Akvoreceptaklo. Temas pri brika rotondo alikonstruita en la 19-a jarcento laŭ la modelo de la tombo de Caecilia Metella ĉe la roma Via Appia. Iam dank’ al ĝiaj akvoprovizoj funkciis la najbaraj konstruaĵoj kaj fontanoj. Nun estis revenigita ĝia historia interno kun restaĵoj bildigantaj la originajn  funkciojn. Fine, la laboroj en la historia ĝardeno redonis ĝian historian formon laŭ dokumentoj kaj ikonografio. La tieaj elementoj de malgranda ĝardena arkitekturo baziĝas ĉefe je akvarelaĵoj de Zygmunt Vogl el la 1786-a jaro.

El la elsendo 10.01.2020. Legas  Maciek – 01’41”