Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Ekspozicio pri Chopin en kvar japanaj urboj

Ekde mezo de oktobro ĝis la jarfino 2019 la japana publiko en Kobe la unuan fojon povis rigardi muzikajn manuskriptojn kaj leterojn de Frederiko Chopin en la ekspozicio „Chopin – la bildo de la artisto dum 200 jaroj”. En 2020 ĝi estos prezentita en tri aliaj urboj de Japanio. Inter la 1-a de februaro kaj la 22-a de marto eblos rigardi ĝin en la Artmuzeo de Kurume (Fukuoka), inter aprilo kaj junio en la Kvartala Artmuzeo en Nerima, Tokio kaj inter aŭgusto kaj septembro en la Artmuezeo de Shizuoka. La ekspozicio prezentanta diversajn artverkojn kaj arkivajn materialojn baziĝante sur la biografio kaj la kreado de Chopin prezentas lian portreton tra 200 jaroj post lia naskiĝo. La ekspozicitrunkon konsisitigas objektoj pruntitaj el la varsovia Muzeo de la komponisto, el aliaj lokoj, kiel Nacia Muzeo de Varsovio aŭ la nederlanda Muzeo Dordrechts.  Entute temas pri 250 objektoj, kiel manskribitaj partituroj kaj leteroj, oleopentraĵoj, grafikaĵoj, artafiŝoj, skulptaĵoj, libroj kaj aliaj.

El la elsendo 08.02.2020. Legas  Gabi – 01’27”

Nekonata impresionismo en Poznano

Ĝis la 29-a de marto 2020 en la poznana Kulturcentro Zamek eblas admiri grafikaĵojn de la plej elstaraj impresionistoj. Kadre de la ekspozicio „Nekonata impresionismo: Manet, Pissarro kaj iliaj nuntempuloj”  eblas rigardi du muzeajn kolektojn. La unua konsistas el 34 grafikaĵoj kaj devenas el la plej signifa ekster Francio arkivejo de impresionistoj, kiu estas  Ashmolean Museum en Oksfordo. Ĝi posedas imponan kolekton de la verkoj i.a. de Camille Pisarro. En la grafikaĵoj impresionistoj simile kiel en tolaĵoj aplikis modernajn teknikojn kaj zorgis pri plenumestetiko.  La alian ekspoziciatan en Poznano kolekton konsisitigas 10 verkoj de moderna franca grafiko troviĝantaj en la Nacia Muzeo de Krakovo. La ekspozicio en la poznana kulturcentro ZAMEK ebligas malkovri la modernisman karakteron de grafikaĵoj, malpli konata kreokampo de impresionistoj. Estas rigardeblaj laboraĵoj de  Camille Pissarro, Alfred Sisley, Paul Cezanne, Pierre-Auguste Renoir, Henri de Toulouse Lautrec, Édouard Manet, Édouard Vuillard, Pierre Bonnard. La ekspozicion akompanas edukprogramo – prelegoj, laborrenkontoj, muzeaj lecionoj, renkontiĝoj, gvidado, filmprezentoj. Por personoj blindaj aŭ kun malforta vidkapablo estis pretigitaj aŭdopriskriboj.

El la elsendo 08.02.2020. Legas  Gabi – 01’29”

Kryzysztof Wodiczko en la tokia Mori Art Museum

Ĝis la 29-a de marto 2020 en la tokia Mori Art Museum daŭras la ekspozicio “Future and the Arts”, dediĉita al la estonteco de homo en la kreado de artistoj laborantaj lime de vidartoj kaj novaj teknologioj. En ĝi estas prezentataj i.a. la rezultoj de kunlaboro de la pola dojeno en ĉi tiu sfero Krzysztof Wodiczko kun Rafael Lozano Hemmer.  Lozano-Hemmer estas meksika-kanada elektronika artisto  aplikanta en sia laboro arkitekturajn ideojn, ideojn de teknologia teatro kaj performance. La loĝanta kaj laboranta en Novjorko, Bostono kaj Varsovio Krzysztof Wodiczko laŭ edukiteco projektisto sian inĝenierian-projektistan sperton aplikas por vastigi la artesprimon. Wodiczko estas laŭreato de multaj premioj, kiel Hiroshima Art Prize, Kepes Arts Prize, premio de Katarzyna Kobro. Lia nuna prezento en la tokia Mori Art Museum okazas kadre de la eventoj omaĝantaj la 100-jariĝon de la polaj-japanaj diplomatiaj rilatoj.

El la elsendo 31.01.2020. Legas  Maciek – 01’16”

Homo, persono, personulo. Portreto en la religia spaco

Interesan ekspozicion eblas rigardi ĝis la 30 de aprilo 2020 en Frombork, la norda Pollando, en la iama Episkopa  Palaco.  Ĝi prezentas formalajn kaj ikonografiajn verkojn, kiuj ebligas profundiĝi en la ideon de portreto, kiu prezentas homon – personon – personulon. La ekspozicio reliefigas, ke historia portreto destinita por la religia spaco havas riĉan ikonografian kaj idean spktrojn. Eternigante >homon – personon – personecon< ĝi kreis bildon, kiu rezistis la tempon kaj Fortunon, kreis bildon de heroo, bona kristano, batalema kavaliro, virta/pia virino, vera saktulo, ideala sacerdoto. La ekspozicion formas du traiĝantaj sferoj – de la katolika kaj de la protestanta ikonografio pruvantaj, ke kaze de „portreto” ambaŭ reciproke ĉerpis unu de la alia kaj inspiris sin reciproke.  La ekspozociataj verkoj devenas el la preĝejoj de la Varmia Arkidiocezo kaj Diocezo de Elbląg, el monakejoj kaj klostroj, el muzeaj kaj privataj kolektoj.

El la elsendo 31.01.2020. Legas  Maciek – 01’16”

Ekspozicio kronanta la Jaron de Moniuszko

En la sidejo de la kulturministerio en Varsovio estas rigardebla ekspozicio „Moniuszko”. Ĝi simbole fermas la Jaron de Stanisław Moniuszko, kiun enlande kaj eksterlande oni solenis pasintjare en la 200-a naskiĝdatreveno de la elstara pola komponisto. La ekspozicion formas dek kelkaj paneloj dokumentantaj la plej gravajn faktojn  el la vivo de la komponisto, liajn ideojn, tion kia homo kaj kreanto Moniuszko estis. Tiun bildon kompletigas arkivaj fotografaĵoj kaj krokizoj, kostumoj el la lasta, dek unua enscenigo de la opero „La Fantoma Nobeldomo” en la varsovia Teatro la Granda. Dank’ al la interesa ekspozicikoncepto Stanisław Moniuszko estas prezentita ne nur kiel elstara kulturkreanto, kies serioza rigardo estas konata el la portretoj. Eblas konatiĝi kun li ankaŭ kiel amanta edzo kaj patro de plurmembra familio, homo konanta problemojn de la ĉiutaga vivo. Li samtempe prezentiĝas kiel sentema komponisto dotita de la talento emfazi naciajn sentojn en la malfacila periodo, kiam pro la 18-jarcentaj dispartigoj Pollando ne ekzistis kiel suverena ŝtato.

El la elsendo 24.01.2020. Legas  Maciek – 01’22”

Pola dezajno en la kanada Toronto

Ĝis la 16-a de februaro 2020 en la kanada Toronto estas rigardebla ekspozicio dediĉita al la pola dezajno kadre de la festivalo „DesignTO 2020”. Kronologie ĝi proksimigas tion, kiel en la 100-jara historio de la pola dezajno iuj materialoj, temoj kaj formoj revenas alprenante novan vizaĝon. Organizita kadre de la solenadoj de la 100-jariĝo de la regajnita suvereneco de Pollando ĝi ligas pasintecon kun la nuntempo proksimigante la atingaĵojn de la pola dezajno tra la atingaĵoj de la nuntempa pola grafiko. 25 polaj ilustristoj de juna kaj meza generacioj kaj freŝbakitaj diplomitoj interpretis 100 verkojn de la polaj projektintoj. Krom mebloj, vitraĵoj aŭ porcelanaĵoj – kutime vekantaj asociaciojn kun dezajno – estas prezentitaj literfasonoj, markosimboloj, infanaj ludiloj, lumreklamiloj, glisilo, skotero, pola dolĉaĵo „Ptasie Mleczko” [birda lakto], pola sporta ludo Ringo. La ekspozicio prezentante 100 plastikajn interpretojn de 100 objektoj proksimigas samtempe 100 diversajn historiojn ligitajn kun konkretaj projektoj. Ĝi reliefigas kiel kreiĝas ideoj kaj kiel eksterordinara estas dezajno, la artbranĉo kiu nin  ĉirkaŭas en la ĉiutaga vivo.

El la elsendo 24.01.2020. Legas  Gabi – 01’34”

Splendoro kaj rafiniteco. Spirito kaj materio en la arto de Koreio

Dum tri monatoj, ĝis la mezo de januaro en la varsovia Nacia Muzeo daŭris ekspozicio de la korea arto, titolita „Splendoro kaj rafiniteco. Spirito kaj materio en la arto de Koreio”. Temis pri la plej granda prezento de la korea arto en Pollando, omaĝanta la 30-jariĝon de la diplomatiaj rilatoj inter ambaŭ landoj. Ĝi respondis ankaŭ al la pola ekspozicio organizita en Seulo antaŭ kvin jaroj „La pola arto: la nevenkebla spirito”. La varsovia ekspozicio prezentis al la pola publiko artobjektojn el diversaj epokoj – de la prahistoriaj ĝis la fino de la regado de la dinastio Joseon en 1987. La tuta ekspozicia materialo estis grupigita je kvin periodoj kaj estis dediĉita al: „de prahistorio ĝis la periodo Samhan, al la periodo de Tri Reĝolandoj, al la kulturo de la unuiĝinta Silli, la unua reĝolando reganta sur la tuta korea duoninsulo, al la arto de la dinastio Goryeo, de kiu devenas la nuna nomo de la lando. La kvina periodo estis dediĉita al la 500-jara historio kaj kulturo de la dinastio Joseon. Ĉiuj eksponaĵoj devenis el la Korea Nacia Muzeo en Seulo.

El la elsendo 17.01.2020. Legas  Gabi – 01’32”

Pliaj memoraĵoj pri Wiesław Kazanecki en la Podlaĥia Librokolekto

Pliaj memoraĵoj ligitaj kun Wiesław Kazanecki riĉigis la kolektojn de la Podlaĥia Libraro en Bjalistoko. Temas pri familiaj fotoj, privataj korespondaĵoj, tajpaĵoj kaj eĉ tajpmaŝino, kiujn transdonis lia edzino, Halina. Wiesław  Kazanecki (1939-1989) poeto, prozisto kaj publicisto naskiĝis kaj kreis en Bjalistoko. De preskaŭ 30 jaroj en Bjalistoko estas atribuata premio kun lia nomo. Al vera sukceso en lia kreado estas kalkulata volumeto „Portreto kun atako” (1969) taksata de kritikistoj kiel „atesto de luktado de la nuntempa poeto kun vorema realo, kiu delonge perdis etikan dimension”. Postmorte aperis i.a. la volumetoj de liaj verkoj „Elektitaj poeziaĵoj”, „Letero por la arĝenta  nupto” – t.e. por la 25-jariĝo de la geedziĝo kaj „La lastaj versaĵoj”. En 2017 la Podlaĥia Libraro aprigis en Esperanto, laŭ iniciato de la Bjalistoka E-Societo, liajn elektitajn poeziaĵojn kaj prozaĵojn, „Mi venis por diri al vi ĉiujn ĉi vortojn”.

El la elsendo 17.01.2020. Legas  Maciek – 01’18”

La Reĝa Łazienki-parko en nova brilo

La Reĝa Łazienki-parko apartenas al la ŝatataj vizitlokoj de la varsovianoj kaj turistoj. Jam printempe la publiko konatiĝos kun la rezultoj de la konservistaj-renovigaj laboroj, en kies daŭro la brilon reakiris du historiaj objektoj situantaj ĉe la Reĝa  Promenejo – Blanka Vilao kaj Akvoreceptaklo. Ekde nun en ili estos prezentataj muzeaj ekspozicioj. Revivigitaj estis ankaŭ la ĉirkaŭanta ilin historia ĝardeno kaj restaĵoj de la Novgotika Oranĝerio. La Blanka Vilao apartenas al la unikaj polaj 18-jarcentaj objektoj de rezideja arkitekturo kun konserviĝintaj preskaŭ plene internaj dekoraĵoj kaj parto de la ekipaĵaro. Origine planita kiel somera domo por la reĝo Stanislao Agusto Poniatowski ĝi rolis kiel rezidejo de la reĝaj gastoj. Dank’ al la konservistaj laboroj al la publiko post multaj jaroj malfermiĝos Akvoreceptaklo. Temas pri brika rotondo alikonstruita en la 19-a jarcento laŭ la modelo de la tombo de Caecilia Metella ĉe la roma Via Appia. Iam dank’ al ĝiaj akvoprovizoj funkciis la najbaraj konstruaĵoj kaj fontanoj. Nun estis revenigita ĝia historia interno kun restaĵoj bildigantaj la originajn  funkciojn. Fine, la laboroj en la historia ĝardeno redonis ĝian historian formon laŭ dokumentoj kaj ikonografio. La tieaj elementoj de malgranda ĝardena arkitekturo baziĝas ĉefe je akvarelaĵoj de Zygmunt Vogl el la 1786-a jaro.

El la elsendo 10.01.2020. Legas  Maciek – 01’41”

Kroma subvencio por kulturo de polaj tataroj

En la nuna jaro pli ol 270-milzlotan subvencion por projktoj flegantaj kulturon kaj tradiciojn de la tatara socio ricevos Muzulmana Religia Asocio en Pola Respubliko, Asocio de Tataroj de Pola Respubliko, la Fondaĵo Tatara Kultura Societo kaj religia muzulmana komunumo en Bjalistoko. La rimedoj helpos realigi ĉirkaŭ dudek projektojn ligitajn kun la eldonagado kaj festenoj flegantaj la tatarajn kutimojn. Tataroj, kies historio sur la teritorio de la iama Respubliko havas 600 jarojn,  konsisitigas unu el la plej malgrandaj etnaj grupoj en Pollando. En la lasta popolregistrado la tataran devenon dekaris ĉirkaŭ du mil personoj. Nun en plimulto ili loĝas en la Podlaĥia Vojevodio. En la lokoj Kruszyniany kaj en Bohoniki konserviĝis iliaj lastaj sur la polaj teritorioj lignaj moskeoj kaj muzulmanaj tombejoj.

El la elsendo 10.01.2020. Legas  Milada – 01’16”