La polkolonia amatora ensemblo „Drenka Polska” ricevis aŭtune unu el la premioj „Pro Cultura Minoritatum Hungariae” atribuataj rekone pro la meritoj favore al la vivantaj en Hungario naciaj malplimultoj. La ensemblo Drenka Polska el la ne plu ekzistanta vilaĝo Derenek en la norda Hungario funkcias de multaj jaroj plenumante kantojn en la loka lingvaĵo. Ĝi estis distingita pro flegado de la tradicio de la popola kanto. La vilaĝo Derenk havas esencan signifon por la pola kolonio en Hungario, ĉar dank’ al ĝi la tieaj poloj ricevis en 1993 la statuson de la nacia malplimulto. La hungara parlamento kiel principon atribui la nacimalplimultajn rajtojn akceptis la kondiĉon, ke koncerna komunumo devas vivi en Hungario kiel kompakta aglomerejo almenaŭ 100 jarojn. Derenek fariĝis pola centro en 1717, kiam post la elhejmiĝo de la vilaĝo pro pesto venis tien grupo de montaranoj el la regionoj Spisz kaj Podhale. Logis ilin la anonco de la posedantoj, princoj Esterhazy, ke tiuj kiuj akceptos vivi tie kiel servutaj kamparanoj ĝuos la 4-jaran pagoferion. La posteuloj de la tiamaj setliĝintoj loĝis en Derenek ĝis 1943, kiam ili estis translokigitaj, ĉar en la vilaĝo estis planita establo de ĉasrezervejo.

El la elsendo 02.10.2020. Legas Gabi – 1′ 54″