La 21-a eldono de Internacia Romaa Memorveturilaro okazos la 25-an/27-an de septembro en Tarnów (la suda Pollando). En la programo troviĝos i.a. scienca konferenco kaj traveturo laŭ la itinero de la romaa martirologio. La evento okazos en nova formulo, ĉar jam antaŭ unu jaro la orgnizantoj decidis, ke ĝia origina formulo malnoviĝis. Jam de unu jaro temas pri renkontiĝo de polaj kaj eksterlandaj sciencistoj debatantaj pri la plej novaj fluoj en romaologio kaj pri la situacio de romaoj en Eŭropo. Nunjare ankaŭ estas antaŭvidita tradicia traveturo tra la urbo de grupo de romaoj, de la muzea cigana veturilo, cigana muzika bando kaj ankaŭ busa traveturo laŭ la itinero de la romaa martirologio ampleksonta tiajn lokojn kiel Tarnów, Żabno, Bielcza, Borzęcin Dolny kaj Szczurowa. La celo de la evento estas integriĝo de romaoj ĉirkau ilia tradicia migrado kaj omaĝo de ilia ekstermo el la manoj de la germana okupaciinto. La unua ĉi-speca evento okazis en 1996, 32 jarojn post kiam la aŭtoritatoj de komunista Pollando malpermsis al ciganoj la migran vivistilon.

El la elsendo 25.09.2020. Legas Maciek – 1′ 30″